ĥemia elemento
metalo
kuracilo
• primary metabolite
Ĝeneralaj informoj
Nomo
latine
),
simbolo
numero
fero (
ferrum
), Fe, 26
CAS-numero
7439-89-6
Loko en
perioda tabelo
8 (VIII.B)
-a
grupo
-a
periodo
bloko
Karakteriza grupo
Transiraj metaloj
abundeco en terkrusto
4,7 - 6,2 %
Nombro de naturaj izotopoj
Atomaj ecoj
Relativa atompezo
55,845(2)
amu
Kovalenta radiuso
125
pm
Elektrona konfiguracio
18
Ar]
3d
4s
Elektronoj
en ĉiu
energia ŝelo
2, 8, 14, 2
Oksidiĝa nombro
-II,
II
III
, IV, VI
Fizikaj ecoj
Materia stato
solida
Kristala strukturo
Space centrigita kuba kradeto (0-1179 K; 1674-1811 K), aree centrigita kuba kradeto (1179-1674 K)
Denseco
(dum degelpunkto 6,98 g/cm³)
7,86 g/cm
Malmoleco
4,0 (
Mohs-skalo
Magneta konduto
Feromagneta
(ĝis temperaturo 1043 K)
Degelpunkto
1538
°C
(1811
Bolpunkto
2861
°C
(3134
Molvolumeno
7,09 · 10
−6
/mol
Boliga varmo
340
kJ
mol
Premo de satura vaporo
7,05
Pa
(je 1808 K)
Rapido de sono
je 293,15 K: (laŭlonge) 5900 m/s,
(diagonale) 3200 m/s
Specifa varmokapacito
0,1077 kJ/mol aŭ 452 J/(kg · K)
Elektra konduktivo
je
20
°C
: 10,4·10
/m
Elektra rezistivo
je
20
°C
: 96,1·10
-9
· m
Termika konduktivo
80,2
/(m · K)
Diversaj
Redoksa potencialo
(Fe
2+
+ 2e
→ Fe)−0,447 V
(Fe
3+
+ 3e
→ Fe) −0,037 V
(FeO
2-
+ 8 H
+ 3e
→Fe
3+
+4 H
) 2,2
Elektronegativeco
1.83 (
Pauling-skalo
Joniga energio
Fe→Fe
+e
: 762,5 kJ/mol
Fe
→Fe
2+
+e
: 1561,9 kJ/mol
Fe
2+
→Fe
3+
+e
: 2957 kJ/mol
Fe
3+
→Fe
4+
+e
: 5290 kJ/mol
Jona radiuso
Fe
2+
: 0,61 Å aŭ 0,78 Å
(malaltspina kaj altspina aranĝo)
Fe
3+
: 0,55 Å aŭ 0,64 Å
(malaltspina kaj altspina aranĝo)
Fe
4+
: 0,58 Å (0,52*10
-10
m)
Fe
6+
: 0,25 Å (0,25*10
-10
m)
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de
SI
kaj
SVP
Fero
latine
Ferrum
) estas
kemia elemento
de la
perioda tabelo
kun la
simbolo
Fe
kaj
atomnumero
26. Ĝi estas
metalo
, fakte
transirmetalo
, de la 4-a
periodo
kaj de la 8-a
grupo
en la
perioda tabelo
. Ĝi estas laŭ maso la plej komuna elemento en la
Tero
, formante multon de la ekstera kaj de la interna kernoj de la Tero. Ĝi estas la kvara plej abunda elemento en la
Terkrusto
En sia metala stato, fero estas rara en la
Terkrusto
, limigita al la kompono de
meteoritoj
Ferercoj
, kontraste, estas inter la plej abundaj de la Terkrusto, kvankam elpreni uzeblan metalon el ili postulas
fornojn
kapablajn atingi
1500
°C
aŭ pli alte, ĉirkaŭ
500
°C
pli alte ol tio kio estas sufiĉa por fandi
kupron
. Homoj ekregis tiun procezon en
Eŭrazio
nur antaŭ ĉirkaŭ 2000 jarojn a.K., kaj la uzado de feraj
iloj
kaj
armiloj
ekmalutiligi kuprajn
alojojn
, en kelkaj regionoj, nur ĉirkaŭ 1200 a.K. Tiu okazaĵo estis konsiderata transiro el la
Bronzepoko
al la
Ferepoko
. En la
moderna mondo
, feroalojoj, kiel
ŝtalo
rustorezista ŝtalo
gisfero
kaj specialaj ŝtaloj estas pro multo la plej komunaj industriaj metaloj, pro siaj altaj mekanikaj propraĵoj kaj malalta kosto.
Praecaj kaj mildaj puraj fersurfacoj estas spegulecaj arĝent-grizaj. Tamen, fero reagas prete kun
oksigeno
kaj
akvo
por havigi brunajn al nigrajn
hidratajn
feroksidojn, komune konatajn kiel
rusto
. Malkiel la oksidoj de kelkaj aliaj metaloj, kiuj formas pasivajn tavolojn, fera rusto okupas pli da volumeno ol tiuj de la metalo kaj tiel ŝveliĝas, eksponante freŝajn surfacojn al korodo.
La korpo de plenkreska homo enhavas ĉirkaŭ 4 gramojn (0.005% el la korpopezo) da fero, ĉefe en
hemoglobino
kaj
mioglobino
. Tiuj du
proteinoj
ludas esencajn rolojn en la
metabolo
de
vertebruloj
, respektive por la transporto de oksigeno fare de la
sango
kaj por la stokado de oksigeno en
muskoloj
. Por pluteni la necesajn nivelojn, la homa fermetabolo postulas minimumon da fero en la dieto. Fero estas ankaŭ la metalo aktiva en multaj gravaj
redoksaj
enzimoj
kiuj temas kun la ĉela spirado kaj kun la oksidigo kaj reduktado en plantoj kaj animaloj.
Kemie, la plej oftaj oksidostatoj de fero estas fero-2 kaj fero-3. Fero kunhavas multajn proprecojn de aliaj
transirmetaloj
, inklude la aliajn
elementojn de grupo 8
, nome
rutenio
kaj
osmio
. Fero formas komponaĵojn en ampleksa gamo de oksidiĝaj statoj, nome −2 to +7. Fero ankaŭ formas multajn kunordigajn komponaĵojn; kelkaj el ili, kiel feroceno,
ferokzalato
, kaj
Prusia bluo
, havas substancajn industriajn, medicinajn aŭ esplorajn aplikadojn.
La averaĝa fero-
atomo
havas 56-oblan
mason
de unu
hidrogen
-atomo. Fero estas la deke plej ofta elemento en la
universo
. La metalo estas produktita el
fererco
, kiu enhavas
feran oksidon
. La fererco estas reduktata al kruda fero; procedo forigas la malpuraĵojn (
ŝlako
).
Fero gravas
teknike
por la produktado de
ŝtalo
. La ŝtaloj estas
alojoj
, kiuj enhavas krom fero aliajn metalojn kaj nemetalojn (precipe
karbonon
).
La
atomkerno
de fer-izotopo
56
Fe havas la plej fortan ligenergion je
nukleono
el inter ĉiuj
atomkernoj
. La
fuzio
de la elementoj en la
steloj
finiĝas je fero. La pli pezaj elementoj aperas ĉe la eksplodo de
supernovao
, kiu respondecas ankaŭ pri la disĵeto de la kunkerniĝintaj materioj. Ekzistas hipotezoj, laŭ kiuj en forega estonto (10
1500
jaroj) aperos
feraj steloj
, konsistantaj el izotopo
56
Fe, per kiuj finiĝos stela evoluo de la Universo
En spactemperaturo la
alotropaj
modifoj de la pura fero estas la
ferito
aŭ α-fero. Tiu-ĉi modifo montras
kube spacocentritan
kristalan kradon
, kio estas sub
911
°C
. Sube de la
Curie-punkto
ĉe
768
°C
, la ferito estas feromagneta. La modifo inter
768
°C
kaj
911
°C
nomiĝas β-fero. Ĉar ĝi de la α-fero ne diferenciĝas de la ferito en la magnetaj proprecoj, ĝi estas nomata ankaŭ kutime kiel α-fero. Ĝis
1392
°C
ekzistas faco-centrita modifo aŭ aŭsterito. Ĉe pli altiĝanta temperaturo ŝanĝiĝas la fero al δ-ferito, kiu denove montras kube spacocentritan kradon. La fandopunkto estas
1539
°C
Natura fero el bazaltejo en Bühl, Weimar, Kassel, Norda Hesio,
Hesio
Germanio
(grando: 6.6 x 5.9 x 1.8 cm).
Tre malofte aperas la fero
pure
. La
mineralo
kristaliĝas tiam en kuba
kristala krado
kaj havas durecon de 4,5 kaj koloron de ŝtalgrizo al nigro. Ankaŭ la kraspa koloro estas griza.
Pro la reakcioj kun
akvo
kaj
oksigeno
, la pura fero ne estas stabila. Ĝi aperas en
alojo
kun
nikelo
nur en
ferometeoritoj
kaj en
bazaltoj
, en kiuj ĝi
reduktiĝas
el la feroentenaj mineraloj.
Terfero
, nomita ankaŭ
ercpura fero
, estas fero kiu originiĝis sur la
Tero
, kaj estis trovita en metala formo pli ol kiel
erco
. Tera fero estas tre rara, kun nur unu ĉefa konata kuŝejo en la mondo, situanta en
Gronlando
. Terfero similas al
meteora fero
, en tio ke ĝi enhavas gravajn kvantojn kaj de
nikelo
kaj de
strukturoj Widmanstatten
. Tamen, terfero tipe enhavas nur ĉirkaŭ 3% da nikelo, kio estas tro malmulto ĉe meteoritoj. Estas du tipoj de terfero. Kaj la tipo 1a kaj la tipo 2a enhavas kompareblajn kvantojn de nikelo kaj de aliaj malpuraĵoj. La ĉefa diferenco inter ambaŭ estas la enhavo de
karbono
Meteora fero
, foje
meteordevena fero
estas
ercpura metalo
trovita en
meteoritoj
kaj farita el elementoj fero kaj
nikelo
ĉefe en la formo de
mineralaj
fazoj
kamacito
kaj
taenito
. Meteora fero formas la kernon de la
ferometeoritoj
sed ĝi estas trovata ankaŭ en aliaj meteoritoj. Krom minoraj kvantoj de
terfero
, meteora fero estas la nura nature ekzistanta ercpura metalo de elementa fero ekzistanta sur la surfaco de la
Tero
La
ferometeoritoj
estas metalaj
meteoritoj
, konsistigata el
meteora fero
, nome
alojo
de fero kaj
nikelo
, kun varia kvanto da aliaj metaloj:
iridio
kromo
galio
... Tiuj meteoritoj estis unu el plej praaj feraj fontoj por la
ferindustrio
. Ĉirkaŭ 6% el la meteoritoj estas metalaj, sed ili estas multe pli oftaj en la kolektadoj da meteoritoj ĉar:
Ili estas pli rekoneblaj disde la
ŝtonaj meteoritoj
, kiuj similas terajn ŝtonojn;
Ili pli rezistas al la
efloresko
Ili pli bone rezistas al la eniro en
atmosferon
kaj restas sub formo de dikaj blokoj.
Rezultas, ke 90% (en maso) de la konataj meteoritoj estas ferometeoritoj. Plej konata estas la
Hoba Meteorito
(en
Namibio
).
Kelkaj ferenhavaj mineraloj estas
hematito
magnetito
limonito
siderito
pirotino
epidoto
ktp.
Polurita kaj kemie fortondita peco de fermeteorito, ŝajne simila laŭ kompono kun la metala kerno de la Tero, montranta individuajn kristalojn de fer-nikela alojo (
Modeloj Widmanstatten
).
Metala aŭ
terkrusta fero
estas rare trovita sur la surfaco de la Tero ĉar ĝi tendencas oksidiĝi. Tamen, kaj la ekstera kaj la interna kernoj de la
Tero
, kio estas ĉirkaŭ 35% el la maso de la tuta Tero, ŝajne konsistas el alojoj da fero, eble kun
nikelo
. Elektraj kurentoj en la likva ekstera kerno ŝajne estas la origino de la
magneta kampo
de la Tero. La aliaj
terecplanedoj
(nome
Merkuro
Venuso
, kaj
Marso
) kaj la
Luno
ŝajne havas metalan kernon konsistanta ĉefe el fero. Ŝajne ankaŭ la
asteroidoj
de tipo M estas parte aŭ ĉefe el alojoj de metala fero.
La raraj
fermeteoritoj
estas la ĉefa formo de natura metala fero en la surfaco de la Tero. Aĵoj faritaj per
malvarma forĝado
de meteora fero estis trovita en variaj arkeologiaj kuŝejoj datitaj el tempok iam ferfandado ne estis ankoraŭ disvolvigita; kaj la
Inuitoj
en
Gronlando
laŭ informoj uzis feron el la meteorito de Kabo Jorko por iloj kaj ĉasarmiloj.
Ĉirkaŭ 1 al 20
meteoritoj
konsistas el unikaj fer-nikelaj mineraloj
taenito
(35–80% da fero) kaj
kamacito
(90–95% da fero).
"Okra vojo" en
Roussillon
Kvankam fero estas la plej abunda elemento sur la Tero, ĝi estas enkalkulita nur kiel 5% el la
Terkrusto
; tiele ĝi estas nur la kvara plej abunda elemento, post
oksigeno
silicio
, kaj
aluminio
Plej el la fero de la krusto estas kombinita kun variaj aliaj elementoj por formi multajn fermineralojn. Grava klaso de feroksidaj mineraloj kiel
hematito
(Fe
),
magnetito
(Fe
), kaj
siderito
(FeCO
), kiuj estas la ĉefaj
ferercoj
. Ankaŭ multaj
magmorokaĵoj
enhavas sulfidajn mineralojn
pirotino
kaj
pentlandito
Dum
veterdisfalo
, fero tendencas likiĝi el sulfidaj kuŝejoj kiel de sulfatoj kaj de silikatoj kiel hidrokarbonato. Ambaŭ el tiuj estas oksidigitaj en akveca solvaĵo kaj precipitas en eĉ milde alta pH kiel feroksido (III).
Strifera formaĵo en la Parko McKinley,
Minesoto
Grandaj kuŝejoj de fero estas ferstriaj formaĵoj, nome tipo de rokaĵo konsistanta el ripetitaj fajnaj tavoloj de feroksidoj alternantaj kun bendoj de fer-malabunda "shale" kaj ĉerto (skisto). La ferstriaj formaĵoj kuŝiĝis en la tempo inter antaŭ 3700 kaj 1800 jaroj.
10
11
Materialoj enhavantaj fajngrundajn fer-(III)-oksidojn aŭ oksid-hidroksidojn, kiel
okron
, estis uzitaj kiel flavaj, ruĝaj kaj brunaj
pigmentoj
ekde prahistoriaj tempoj. Ili kontribuas ankaŭ al la koloro de variaj rokaĵoj kaj
argiloj
, kiel tute geologiaj formaĵoj kiel en Painted Hills en
Oregono
kaj la rokaĵoj nome "Buntsandstein" ("kolora sabloŝtono", nome brita "bunter").
12
Pere de
Eisensandstein
(nome el
brun-ĵurasia
'fera sabloŝtono', ekz. el
Donzdorf
en Germanio)
13
kaj "Bath stone" en Unuiĝinta Reĝlando, ferkomponaĵoj estas responsaj pri la flaveca koloro de multaj historiaj konstruaĵoj kaj skulptaĵoj.
14
La konata ruĝa koloro de la surfaco de
Marso
estas derivita el feroksido-riĉa
regolito
15
Gravaj kvantoj da fero estas en la fersulfida mineralo
pirito
(FeS
), sed estas malfacile elpreni feron el ĝi kaj tiele ĝi ne estas tre ekspluatata. Fakte, fero estas tiom ofta ke la produktado ĝenerale fokusas nur al ercoj kun tre altaj fer-kvantoj.
Laŭ la informo pri metalkomerco de la "International Resource Panel", la tutmonda komerco de fero funkcianta en la socio estas de 2200 kg por persono. Pli-disvolvigitaj landoj diferencas tiukadre el malpli-disvolvigitaj landoj (7000–14000 kontraŭ 2000 kg por persono).
16
Generatoroj
en malnova akvoelektrejo. Ili bezonas feron por
magnetismo
Fero estas kun 95 pez-procentoj la plej ofte uzata metalo en la mondo. La kialo de tio estas la larĝa uzebleco - pro la dureco kaj la tenaceco de alojoj - , kio faras ĝin relative malmultekosta. Multe da estas foruzata en la produktado de
aŭtoj
ŝipoj
kaj en altdom-konstruo (
ŝtalbetono
).
La fero estas unu el la tri feromagnetaj metaloj (
kobalto
kaj
nikelo
estas la aliaj du).
Tio permesas ĝian teknikan aplikadon de la elektromagnetismo en
generatoroj
transformatoroj
kaj
elektromotoroj
La pura fero uzatas preskaŭ nur en la laborejo. En la
industrio
disvastiĝis diversaj
ŝtaloj
, kiuj havas la sekvajn formojn:
Kruda fero
entenas 4 - 5%-n da
karbono
kaj ankaŭ diversajn kvantojn da
sulfuro
fosforo
kaj
silicio
. Tio estas interprodukto de la giso- kaj ŝtalproduktado.
Giso
entenas 2,06 - 6,67%-n da karbono kaj pliajn alojelementojn kiel ekz. silicion kaj
manganon
. Depende de la malvarmiga rapido, la karbono aperas en la giso kiel
karbido
aŭ elementa kiel
grafito
. Rigardante la aspekton de la romposurfaco, oni parolas en la unua okazo pri blanka kaj en la dua okazo pri griza giso. Giso estas malmola kaj neplaste deformebla.
Ŝtalo
entenas inter 0,06%-n kaj 2,06%-n da karbonon. Male al giso, ĝi estas tre elasta kaj formebla. La mekanikaj ecoj de la ŝtaloj povas varii inter larĝaj limoj ĉe alojproduktoj, kiuj produktiĝas per konvena kombino de termaj traktadoj kaj fizikaj prilaboroj, kaj aldono de alojmaterialo.
Francisko Azorín
post difini la terminon
fero
kiel
Peza, forĝebla metalo, uzata por plej diversaj konstruelementoj, instrumentoj, iloj, maŝinoj k.c.
17
li indikas
etimologion
el la
latina
ferrum
kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj
feraĵo
, por fera objekto; ferlado; ferrubo;
fervojo
; feristo; feraĵisto; platfero; angulfero; ronda fero; fandfero; forĝfero;
gisfero
kruda fero
; dolĉa fero; magneta fero; oligista fero; karbona fero; hidrata fero; silica fero; profilita fero; lamenita fero; kaj
Ferotipio
, por arto brilantigi fotografaĵon.
18
Azorín mem klarigas pri du tipoj de uzado de feraĵoj, nome la
Zo-fero
kaj la
Zoresa fero
. Laŭ Azorín
Zo-fero
estas
Peco, trabo, kies transversa profilo formas Z.
19
Li indikas
etimologion
el Z, propra nomo de la lasta alfabeta litero. Kaj li aldonas la terminojn
normala Zo-fero
Zo-fero kun aloj malegalaj
Zo-fero kun alo oblikva
Zo-profilo
kaj
Zo-formo
18
Tiukadre
Zoresa fero
estas
Feraĵ, trabo, peco, kies transversa profilo estas V-forma.
20
Li indikas
etimologion
el Zorés, propra nomo de franca inĝeniero, 19ª jc.
18
Hematito.
Bildo de la 19a jarcento de glavoj Hallstatt.
La plej malnova homa aplikado de la fero okazis en
Sumero
kaj
Egiptio
, ĉirkaŭ en 4000 a. K. Temas pri pura fero de
meteorŝtonoj
(aerolitoj), kiuj uzatis kiel ornamaĵo aŭ lancopinto. Ĝi estis prilaborita ne per metodoj kiel fandado aŭ forĝado, sed per metodoj de la ŝtonprilaboro (
ŝtonepoko
).
El inter 3000 kaj 2000 a. K., oni trovis fanditajn ferojn (ĝi estas distingebla de la aerolitoj per la ĉeesto de nikelo) en
Mezopotamio
Anatolio
kaj Egiptio. Ĝi uzatis ŝajne nur ceremonie kaj estis pli multekosta ol
oro
. Ties origino necertas; laŭ unu ebleco ĝi estas la
flankprodukto
de la bronzoproduktado kiel spongofero.
Inter 1600 kaj 1200 a. K., la fero uzatis pli ofte, sed ĝi ankoraŭ ne anstataŭigis la bronzon. Ekde 1200 montriĝis en
Okcidenta Azio
la trairo de la
bronzepoko
al la
ferepoko
. Oni supozas, ke la trairo okazis ne pro la supereco de la fero, sed pro manko de
stano
(necesa por la bronzoproduktado).
Ĉe la unuaj paŝoj de la ŝtonepoka fandado estiĝis spongofero. Per la uzado de
lignokarbo
ĉe la plulaborado ligiĝis al fero karbono, tiel finfine estiginte ŝtalon (eble nur surface). Per
hardado
(k.e. abrupta malvarmigo, i.a. en likvaĵo) estiĝis laborpecoj kun elasteco kaj hardeco, kiuj superis tiujn el
bronzo
La pilieroj starigitaj de imperiestro
Aŝoko
estas el fero aparte pura, kaj kiuj de pli ol 2000 jaroj ne rustiĝis, spite la malsekan veteron. Ties pureco estas ege pli granda ol tio, kio eblas per la modernaj teknikoj; historiistoj opinias, ke estis uzata meteora fero. Pri tio vidu ekzemple artikolon pri
Fera Piliero de Delhio
Daniel Moirand
en sia listo de proponitaj vortoj por sia traduko de
La Libro de la mirindaĵoj
de
Marko Polo
notas la vorton "andaniko" por bonkvalita fero uzata por armiloj, vorto devena el la greka "indianiko".
21
Ankaŭ en
Ĉinio
okazis la unuaj spertoj per feroj el meteorŝtonoj. Oni trovis la unuajn arkeologiajn spurojn de forĝitaj feroj nord-okcidente, malproksime al
Ŝinĝango
, datitajn al la
8-a jarcento a.K.
. Oni supozas, ke tiuj ĉi produktoj estis importitaj el
Orienta Azio
. En ĉirkaŭ 550 a. K. okazis la teknika eltrovo de altfornegoj, kio ebligis la produktadon de gisoj.
Ĉar la prilabora tekniko atingis nur ĉirkaŭ
1.300
°C
-n, la evoluo de la fandado okazis nur en la
14-a jarcento
en
Svedio
. Tio disvastiĝis per la uzado de kanonkugloj dise en Eŭropo.
Kiam la malaperantaj arbaroj jam ne kovris la bezonon je lignokarbo, estis evoluigita la
koakso
fare de
Abraham Darby
kiel alternativa bazmaterialo por la feroproduktado. Tiu ŝanĝo kun la eltrovo de la
vapormaŝino
signifis la komencon de la
industria revolucio
Tiu amaso de ferpecoj estos uzata en produktado de
ŝtalo
La fero kune kun nikelo estas verŝajne la ĉefa parto de la
terkerno
. La ŝanĝiĝo de la interna solida fero kaj la
likva
ekstera fero de la terkerno produktas verŝajne la
termagnetan kampon
La fero estas la plej ofta elemento de la
terkrusto
kun proporcio de 5%. La unuaj fontoj, kiujn oni ekspluatis, estis la tielnomataj gazonferoercoj kaj la liberaj ercoj, ekstere kuŝantaj. Hodiaŭ jam 40 % estas
magneta
feroerco.
La plej grava materialo por la feroproduktado estas la
hematito
, kies grandparto konsistas el Fe
. La fero estas produktata per kemia redukto pere de karbono en
altforno
, kie estiĝas
temperaturo
de ĉirkaŭ
2000
°C
. Oni aldonas unue
kokson
, kiu reakcias kun la
oksigeno
de la aero al
karbona monoksido
Gisita fero uzota por fabriki ŝtalon.
2 C + O
→ 2 CO
La karbona monoksido reakcias kun fera oksido:
3 CO + Fe
→ 2Fe + 3CO
La estiĝanta fero estas likva pro la alta reakcia temperaturo. La produkto cetere enhavas ankoraŭ malpuraĵojn ekz.
silician dioksidon
. Per la aldono de
kalko
(CaCO
), la silicia oksido departiĝas kiel
ŝlako
. La unua reakcia paŝo ŝanĝas la kalkon al kalcia monoksido:
CaCO
→ CaO + CO
Poste la kalcia monoksido reagas kun silicia dioksido:
CaO + SiO
→ CaSiO
La estiĝinta ŝlako uzatas en la subtera konstruado (uzatis pli frue kiel sterkaĵo).
Oni ekspluatis en jaro 2000 tutmonde ĉirkaŭ 1.000 megatunojn de feroerco, en valoro de ĉirkaŭ 25 miliaroj da eŭroj. La plej grandaj liverantoj de feroerco estas
Ĉinio
Brazilo
Aŭstralio
Rusio
kaj
Barato
. Ili liveras kune la 70% de la monda bezono. Oni produktas el 1.000 Mt de ercoj ĉirkaŭ 572 Mt da fero. Oni povas gajni ankoraŭ plian feron el la defalaĵo.
Coalbrookdale by Night
, 1801. Lumoj de altfornoj en ferproduktejo de
Coalbrookdale
La feroerco estas ekspluatata surtere aŭ subtere. Surtera ekspluatado (tiel malmultekosta) okazas hodiaŭ en
Sudameriko
Brazilo
), en okcidenta
Aŭstralio
Ĉinio
Ukrainio
kaj
Kanado
. En landoj, kie la facilaj trovejoj jam pli frue estis ekspluatitaj, la minado de la feroercoj malpligrandiĝis.
Ĉiama problemo estas la rekultivado de la forlasitaj minejoj.
Aktuale unu el la plej grandaj kuŝejoj da fero de la mondo (konkurence kun Carajás en Brazilo) estas Cerro Mutún, en la
departamento de Santa Cruz
Bolivio
; tiu kuŝejo havas inter 40 000 kaj 42 000 milionojn da ekspluatotaj tunoj proksimume (40% de la tutmondaj rezervejoj).
Informo disponebla por la ebla elfosado (2019):
22
Elektrokemie oksidigita fero (
rusto
).
La fero ligas oksidojn 2- aŭ 3-valore.
Ĉar la fero ne havas iun defendan tavolon, ĝi oksidiĝas (rustiĝas).
Oftaj oksidaj statoj kaj ligoj:
Fe
2+
Fe
3+
Fe
4+
, troviĝas en kelkaj
enzimoj
(ekz.
peroksidazo
).
Fe
6+
, estas malofta (ekz. K
FeO
Fe
La Fe
2+
kaj Fe
3+
jonoj povas aperi kiel solvebla aŭ nesolvebla
Berlina bluo
(malhelblua kombinaĵo) per kalia heksacianferato (II/III) (uzatas ĉe 2+ III kaj 3+ II).
Feroksida pigmento. La bruna koloro indikas, ke la fero estas je oksida stato +3.
La fero havas 4 naturajn stabilajn
izotopojn
, relative oftajn:
54
Fe (5.8%),
56
Fe (91.7%),
57
Fe (2.2%) kaj
58
Fe (0.3%). La izotopo
60
Fe havas
duoniĝan tempon
de 1,5 miliono da jaroj. La ekziston de
60
Fe ĉe apero de la planeda sistemo pruvis korelativeco inter ofteco de
60
Ni
, produkto de
60
Fe, kaj la ofteco de la stabila Fe-izotopo en kelkaj
meteorŝtonoj
(ekz. ĉe
Semarkona
kaj
Ĉervoni Kut
).
Hodiaŭ ĉiu originala (estante ĉe la formiĝo de la
planedoj
60
Fe tute al
60
Ni transformiĝis. La diferenco de nikel- kaj fero-izotopoj en la meteorŝtonoj permesas la mezuradon de izotop- kaj elementoftecon ĉe estiĝo de la
Sunsistemo
kaj la ekkonon de la regantaj cirkonstancoj antaŭ kaj dum la estiĝo de la Sunsistemo.
Nur la feroizotopo
57
Fe havas kernan
spinon
kaj pro tio uzatas en kemio kaj biologio.
Fero estas esenca
oligoelemento
por preskaŭ ĉiu vivulo.
Kiel centra atomo en
hemoglobino
kaj
mioglobino
, troviĝas ĝi en multaj bestoj kaj respondecas pri la transportado kaj uzado de oksigeno. Tio estas en tiuj
proteinoj
ĉirkaŭitaj per
porfirina
ringo. Fero estas parto de fer-sulfura komplekso en multaj enzimoj kiel ekz.
nitrogenazo
kaj
hidrogenazo
. La tria grava grupo de la feroenzimoj estas la t.n. nehema feroenzimo, ekz. metan-monooksigenazo, ribonukleotid-reduktazo kaj la hemoeritrino. Tiuj ĉi proteinoj funkciigas en diversaj organismoj la oksigen-aktivigon,
oksigentransporton
redoksajn reakciojn
kaj
hidrolizon
La infektaj
bakterioj
uzas ofte feron, tiel la defenda mekanismo de la korpo aperas kiel la ’’kaŝado’’ de la fero.
Kvankam la fero estas grava
spurelemento
por la homo, la tro multa fero en la korpo povas esti
toksa
. La granda kvanto de Fe
2+
-jonoj reagas kun peroksidoj, tiel estiĝas liberaj radikoj. La korpo kontrolas en normala stato la ferocirkulon.
Ĉirkaŭ 1 gramo da fero kaŭzas ĉe dujara infano seriozajn venenajn aperaĵojn, 3 gramo eble letale. La fero akumuliĝas en la
hepato
kaj kaŭzas tie siderozon (akumuliĝo de feraj saloj) kaj damaĝojn de la organo. Tiel oni proponas la feraĵojn nur ĉe feromanko.
Iron
. Micronutrient Information Center, Linus Pauling Institute, Oregon State University, Corvallis, Oregon (Aprilo 2016). Alirita 6a de marto 2018 .
Time without end: Physics and biology in an open universe, Freeman J. Dyson, Reviews of Modern Physics 51 (1979), pp. 447–460, doi:10.1103/RevModPhys.51.447.
Rehren T, et al., "5,000 years old Egyptian iron beads made from hammered meteoritic iron", Journal of Archaeological Science 2013
text
Buchwald, V F (1992). “On the Use of Iron by the Eskimos in Greenland”,
Materials Characterization
29
(2),
p. 139–176
doi
10.1016/1044-5803(92)90112-U
Emiliani, Cesare. (1992)
Planet earth: cosmology, geology, and the evolution of life and environment
. Cambridge University Press,
p. 152
ISBN 978-0-521-40949-0
Morgan, John W. (1980). “Chemical composition of Earth, Venus, and Mercury”,
Proc. Natl. Acad. Sci.
77
(12),
p. 6973–77
doi
10.1073/pnas.77.12.6973
Bibkodo
1980PNAS...77.6973M
Pyrrhotite
. Mindat.org. Alirita 2009-07-07 .
Klein, Cornelis kaj Cornelius S. Hurlbut, Jr. (1985)
Manual of Mineralogy,
Wiley, 20th ed, pp. 278–79
ISBN 0-471-80580-7
Greenwood kaj Earnshaw, p. 1071
(2009) “Early Earth: Oxygen for heavy-metal fans”,
Nature
461
(7261),
p. 179–181
doi
10.1038/461179a
Bibkodo
2009Natur.461..179L
(1973) “Paleoecological Significance of the Banded Iron-Formation”,
Economic Geology
68
(7),
p. 1135–43
doi
10.2113/gsecongeo.68.7.1135
Dickinson, Robert E. (1964).
Germany: A regional and economic geography
(2a eld.). London: Methuen.
Naturwerksteine in Baden-Württemberg.
Landesamt für Geologie, Rohstoffe und Bergbau, Baden-Württemberg
Tales From The Riverbank
. Minerva Stone Conservation. Alirita 22a de septembro 2015 .
(2007) “Two earth years of Mössbauer studies of the surface of Mars with MIMOS II”,
Hyperfine Interactions
170
(1–3),
p. 169–77
doi
10.1007/s10751-007-9508-5
Bibkodo
2006HyInt.170..169K
Metal Stocks in Society: Scientific synthesis
, 2010, International Resource Panel, UNEP
Francisko Azorín
, arkitekto,
Universala Terminologio de la Arkitekturo
(arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 73.
18,0
18,1
18,2
Azorín, samloke.
Francisko Azorín
, arkitekto,
Universala Terminologio de la Arkitekturo
(arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 214.
Francisko Azorín
, arkitekto,
Universala Terminologio de la Arkitekturo
(arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 215.
Marko Polo
La Libro de la mirindaĵoj, aŭ La priskribo de la mondo
, traduko, notoj, antaŭparolo, epilogo kaj postparolo de
Daniel Moirand
, publikigis
UEA
, Rotterdam,
2001
Serio Oriento-Okcidento
, n-ro 34, 445 paĝoj, p. 52) ISBN = 92-9017-075-1
Iron Ore Statistics and Information
[1]
U.S. Geological Survey.
Garritz, Andoni (1998). Química. Pearson Educación. p. 856.
ISBN 978-9-68444-318-1
Greenwood, Norman N.; Earnshaw, Alan (1997). Chemistry of the Elements (2a eld.). Butterworth-Heinemann.
ISBN 978-0-08-037941-8
Parry, Robert W. (1973). Química: fundamentos experimentales. Reverte. p. 703.
ISBN 978-8-42917-466-3
H.R. Schubert, History of the British Iron and Steel Industry ... to 1775 AD (Routledge, London, 1957)
R.F. Tylecote, History of Metallurgy (Institute of Materials, London 1992).
R.F. Tylecote, "Iron in the Industrial Revolution" in J. Day and R.F. Tylecote, The Industrial Revolution in Metals (Institute of Materials 1991), 200–60.
Weeks, Mary Elvira; Leichester, Henry M. (1968). "Elements known to the ancients". Discovery of the elements. Easton, PA: Journal of Chemical Education. pp. 29–40.
ISBN 0-7661-3872-0
. LCCN 68-15217.
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je la
nekonata dato
akceptita en la liston de
legindaj artikoloj
US