Francio - Vikipedio
Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj
48° 51′ 04″ N
02° 21′ 05″ O
 / 
48.85111 °N, 2.35139 °O
 /
48.85111; 2.35139
(mapo)
Francio
(Franca Respubliko)
france
République française aŭ France
Respubliko
Flago
Blazono (ne oficiala)
Oficiala nomo:
Franca Respubliko
Moto:
Liberté, Égalité, Fraternité
Libereco, Egaleco, Frateco
Himno:
La Marseillaise
La Marseljezo
Parto de
Eŭropo
Najbaras kun
Belgio
Luksemburgio
Germanio
Svislando
Italio
Monako
Andoro
Hispanio
Gravaj urboj
Parizo
Marsejlo
Liono
Tuluzo
Nico
Nanto
Montpeliero
Strasburgo
Bordozo
Lilo
Ĉefurbo
Parizo
- koordinatoj
48° 51′ 04″ N
02° 21′ 05″ O
 / 
48.85111 °N, 2.35139 °O
 /
48.85111; 2.35139
(mapo)
Plej alta punkto
Monto Blanka
- alteco
4 810
m s. m.
Areo
545 630
km²
(54 563 000
ha
Loĝantaro
68 605 616
2025
Denseco
125,74 loĝ./
km²
Estiĝo
843
tr. de Verdun
Prezidanto
Emmanuel Macron
Unua ministro
Sébastien Lecornu
Horzono
De la lasta dimanĉo de oktobro 01:00 UTC ĝis la lasta dimanĉo de marto 01:00 UTC
UTC+1
- somera tempo
De la lasta dimanĉo de marto 01:00 UTC ĝis la lasta dimanĉo de oktobro 01:00 UTC
UTC+2
Telefona antaŭkodo
33
ISO 3166-1
FR
Interreta domajno
.fr
Monunuo
Eŭro
kaj
CFP-franko
Oficiala lingvo
Franca
- 77 neoficialaj regionaj lingvoj
IHD
(2011)
0,884 (
tre alta
MEP
(2011)
- Entuta
- Pohoma
2 808 trilionoj $ (5-a)
Je 2017, 40145,944 2011' Aĉetado de Potenco-Pareco' $
(20-a)
Esperanto-asocioj
Espéranto-France
SAT-Amikaro
Mapo de Francio
Mapo de Francio
Vikimedia Komunejo:
France
Retpaĝo:
www
.service-public
.fr
Esperanto-movado en Francio
Francio

Francujo
(oficiale la
Franca Respubliko
france
France
fʁɑ̃s
] aŭ
République française
ʁepyblik fʁɑ̃sɛz
]) estas
ŝtato
, kies
metropolo
situas en
Okcidenta Eŭropo
, kaj kies
transmaraj departementoj
situas en aliaj kontinentoj.
Francio etendiĝas ekde
Mediteraneo
ĝis la
Manika Markolo
, kaj ekde la riverego
Rejno
ĝis
Atlantiko
. En
Franclingvio
, Francio havas la kromnomon
l’Hexagone
(la "
sesangulo
") pro sia
ĝenerala
konturo.
Francio havas landlimojn kun
Belgio
Luksemburgio
kaj
Germanio
nordoriente, kun
Svislando
kaj
Italio
oriente, kaj kun
Monako
Andoro
kaj
Hispanio
sude, kaj la supre menciitaj maroj. Danke al siaj transmaraj teritorioj, Francio havas aliajn landlimojn kun
Brazilo
Surinamo
kaj
Nederlando
(sur la insulo
Sint Maarten
). La plej longa inter la landlimoj estas tiu kun Brazilo. La 18
integraj regionoj
de la lando (kvin el kiuj estas transmare) enhavas kombinitan areon de 643 801 kvadrataj kilometroj kaj totalan loĝantaron de 67,02 milionoj (en julio 2019).
Francio estas
unueca
duonprezidenta
respubliko
kaj
Parizo
, la franca
ĉefurbo
, estas la plej granda urbo kaj ĉefa kultura kaj komerca centro de la lando kaj rangas inter la plej loĝataj
internaciaj metropoloj
. Aliaj gravaj
urbaj areoj
estas
Liono
Marsejlo
Tuluzo
Bordozo
Lillo
kaj
Nico
Dum la
Ferepoko
, tio kio estas nun
metropola Francio
estis loĝata de
Gaŭloj
, nome
kelta
popolo.
Romio
aneksis la areon en la jaro 51 a.K., kaj tenis ĝin ĝis la alveno de
ĝermanaj
Frankoj
en la jaro 476, kiuj ekformis la
Frankan imperion
. La
Traktato de Verdun
de 843 partis Frankion en
Orientfranka imperio
Meza Frankio
kaj
Okcidentfranka imperio
. La Okcidentfranka imperio, kiu iĝis la
Reĝlando Francio
en 987, aperis kiel grava Eŭropa potenco en la
Fina Mezepoko
, post sia venko en la
Centjara milito
(1337–1453). Dum la
Renesanco
, la franca kulturo floris kaj estis establita
tutmonda kolonia imperio
, kiu ĉirkaŭ la 20a jarcento iĝis la dua plej granda en la mondo.
En la 16a jarcento okazis la
religiaj civilaj militoj
inter
katolikoj
kaj
Protestantoj
Hugenotoj
). Francio iĝis la hegemonia kultura, politika kaj militista potenco de Eŭropo en la 17a jarcento dum la regado de
Ludoviko la 14-a
Fine de la 18a jarcento, la
Franca Revolucio de 1789
finigis la dominadon de la
absoluta monarkio
, establante unu el la plej fruaj
respublikoj
de la
moderna historio
kaj disvastigante la ideojn de la
Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj
, kiuj esprimas la idealojn de la nacio ĝis nuntempe.
En la komenco de la 19a jarcento,
Napoleono
enpoviĝis kaj establis la
Francan Imperion
. La postaj
Napoleonaj Militoj
(1803–15) formis la estontan staton de kontinenta Eŭropo. Post la falo de la Imperio en 1815, Francio suferis tumultan serion de registaroj kiu finis en la establado de la
Franca Tria Respubliko
en 1870. Francio estis
grava partoprenanto
en la
Unua Mondmilito
, el kiu ĝi
eliris venka
, kaj estis unu el la
Aliancanoj
de la
Dua Mondmilito
, sed estis sub
okupacio
fare de
Nazia Germanio
en 1940. Post la
liberigo
en 1944, estis establita la
Kvara Respubliko
kiu poste dissolviĝis en la fluo de la
Alĝeria Milito
. La
Kvina Respubliko
, estrita de
Charles de Gaulle
, estis formita en 1958 kaj pluas ankoraŭ. Alĝerio kaj preskaŭ ĉiuj el la aliaj kolonioj iĝis sendependaj en la 1960-aj jaroj, el kiuj plej retenis
fortajn ekonomiajn kaj militistajn konektojn kun Francio
Francio estis delonge tutmonda centro de
arto
scienco
kiaj
filozofio
. Ĝi estas hejmo de la
kvara plej granda
nombro de la
heredaĵo de Unesko
en la mondo kaj estas ĉefa turisma destinaro, kiu ricevas ĉirkaŭ 83 milionojn da eksterlandaj
vizitantoj
ĉiujare.
Francio estas
industrilando
kun la
sesa plej granda ekonomio
de la mondo laŭ Malneta enlanda produkto
MEP
kaj la deka plej granda laŭ
aĉetpovo
Laŭ la sumita riĉo de la hejmoj estis tiu lando la kvara plej riĉa ŝtato de la tuta mondo en
2010
Francio estas
demokratio
, organizita kiel relative centrigita
respubliko
kun dukapa ekzekutivo. Francio bone rangitas en internaciaj rangigoj en
edukado
sano
vivodaŭro
kaj
homa disvolviĝo
10
11
Francio estas konsiderata
mondpotenco
en tutmondaj aferoj.
12
Kiel unu el la venkintoj de la
Dua Mondmilito
, Francio estas unu el la kvin konstantaj membroj de la
Konsilio de Sekureco
de la
Unuiĝintaj Nacioj
kun rajto al
vetoo
kaj la
franca armeo disponas pri
atombomboj
. Ĝi estas unu el la Kvar Granduloj, tio estas la potencoj de la G7, de la G8, de la G10 kaj de la G20. Plej grave ĝi estas
Ŝtato de la Eŭropa Unio
kaj de la
Eŭrozono
13
de la
Nordatlantika Traktata Organizo
(NATO), de la
Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo
(OEKE), de la
Monda Organizaĵo pri Komerco
(MOK), kaj de la
La Franclingvio
. Krome estas Francio unu el la fondintaj membroj de
Eŭropa Unio
en
1957
, sed ankaŭ de la
Unuiĝintaj Nacioj
en
1945
La nomo
France
devenas de la
Frankoj
ĝermana tribo
kiu okupadis la landon post la disfalo de la
Romia Imperio
. La regiono ĉirkaŭ
Parizo
, nomita
Francilio
, estis la unua reĝa teritorio, de kie la
francaj reĝoj
malrapide plivastigis sian potencon.
Geografio
redakti
redakti fonton
Bazaj faktoj
redakti
redakti fonton
Kvankam la ĉefteritorio de Francio (nome
Ĉeflanda Francio
franclingve
la
France métropolitaine
) situas en
okcidenta Eŭropo
, tiu ŝtato ankaŭ enhavas plurajn teritoriojn en
Nordameriko
Antiloj
Sudameriko
, suda
Hinda Oceano
Pacifiko
kaj
Antarkto
. Tiuj teritorioj havas relative diversajn administraciajn sistemojn, ekzemple
transmaraj departementoj

transmaraj kolektivoj
Eŭropa Francio posedas grandan diversecon da pejzaĝoj, ekde la marbordaj
ebenaĵoj
de la nordaj kaj okcidentaj regionoj ĝis la
montaj ĉenoj
de la sudoriento (kun la
Alpoj
) kaj de la sudokcidento (kun la
Pireneoj
). La francaj Alpoj enhavas la plej altan monton en la tuta Eŭropo, la
Blanka Monto
Mont Blanc
), kiu estas 4810 metrojn alta. Ekzistas krome aliaj montaj regionoj kiel la
Meza Masivo
Ĵuraso
Vogezoj
, aŭ
Ardenoj
, kiuj estas ofte ŝtonetoplenaj kaj
forstaj
. La
montomasivo Vercors
enhavas aliajn belegajn pejzaĝojn, okcidente de la Alpoj. Francio ankaŭ disponas pri vasta reto de
riveregoj
Luaro
Rodano
Garono
Rejno
kaj
Sejno
. Vidu artikolon
Listo de la almaraj riveroj de Francio
Unu el la tre diversaj francaj pejzaĝoj :
Cantal
, en la
Meza Masivo
Pro siaj transmaraj departementoj aŭ teritorioj dispelitaj tra la diversaj oceanoj, Francio posedas la duan plej vastan
ekskluzivan ekonomian zonon
(EEZ) en la mondo, kun ĉirkaŭ 11.305.000 km², nur iomete malantaŭ
Usono
(11.351.000 km²) sed antaŭ la EEZ de
Aŭstralio
(8.232.000 km²). La EEZ de Francio inkludas proksimume 8% de la tutaj EEZj en la mondo, kvankam la
landareo
de la Franca Respubliko atingas nur 0,45% de la tuta landareo de la mondo.
Danke al sia eŭropa landareo de 544.435 km² (aŭ 675.417 km² kun la transmaraj teritorioj), Francio estas la tria plej vasta ŝtato en
Eŭropo
, post
Rusio
kaj
Ukrainio
. De nordo ĝis sudo aŭ de okcidento ĝis oriento, Francio etendiĝas sur 1000
kilometroj
. Ĝi disponas pri kvar marbordoj (entute 3427 km) ĉe la
Norda Maro
, la
Manika Markolo
Atlantiko
kaj
Mediteraneo
Ĉefaj urboj
redakti
redakti fonton
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo
Listo de urboj de Francio
Inter la ĉefaj urboj de Francio (2012) estas :
Mapo de Francio, indikante la ĉefajn urbojn kaj la montĉenojn.
Urbo
Loĝantaro (urba areo)
Parizo
12.341.418
Lyon
(Liono)
2.214.068
Marseille
(Marsejlo)
1.727.070
Toulouse
(Tuluzo)
1.270.760
Lille
(Lilo)
1.166.452
Bordeaux
(Bordozo)
1.158.431
Nice
(Nico)
1.004.914
Nantes
(Nanto)
897.713
Strasbourg
(Strasburgo)
768.868
Rennes
(Renno)
690.467
Grenoble
(Grenoblo)
679.863
Historio
redakti
redakti fonton
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj
Historio de Francio
Franca reĝlando
Listo de francaj reĝoj
kaj
Kronologio de Francio
Mezepoko
redakti
redakti fonton
La
bapto
de
Klodvigo la 1-a
, en
Reims
25-a de decembro
496
498

508
), estas grava simbolo de la unueco de la nova
franka
teritorio.
Nuntempa Francio etendiĝas sur la plej vasta parto de iama
kelta Gaŭlio
(poste romia Gaŭlio), sed la hodiaŭa nomo de la lando devenas de la
Frankoj
ĝermana tribo
kiu alvenis sur la landojn de la
romia imperio
dum la
4-a jarcento
Plejmulto el la regionoj konsistigantaj nunan Francion estis unuigita en
507
de
Klodvigo la 1-a
, kiu sukcesis trudi frankan potencon (aŭ
regnum francorum
) al la aliaj triboj, precipe
Alemanoj
Burgundoj
kaj eĉ kelkaj
Visigotoj
norde de la
Pireneoj
. Tiu «franka reĝlando», tiam ankoraŭ nomita Gaŭlio, detempe de tiu periodo, ĉiam konservis ĝian idealon de unueco kaj ĝian romian kulturon. Tamen la teritorio estis multfoje dividita kaj denove kunigita, okaze de la hazardaj heredaĵoj aŭ geedziĝoj en la
merovida dinastio
. La ĉefaj partoj de la reĝlando, sendependaj de tempo al tempo, estis
Neŭstrio
Pariza Regiono
),
Aŭstrazio
(ĉirkaŭ
Metz
),
Burgonjo
(kun
Châlons-en-Champagne
kiel
ĉefurbo
) kaj
Akvitanio
(kun
Bordeaux
).
Dua franka
dinastio
, la
Karolidoj
, anstataŭis la Merovidojn ĉirkaŭ meze de la
8-a jarcento
, kaj kolose pligrandigis la frankan reĝlandon, kiu fariĝis la
Karolida (aŭ Franka) Imperio
en
800
. Post la morto de
Karolo la Granda
, laŭ la
traktato de Verdun
de
843
, la imperio estis dividita en tri partojn: la
Francia orientalis
plejoriente, la
Francia occidentalis
plejokcidente, kaj meze aperis la nedaŭra
Lotaringio
. La
orienta
parto kongruis kun la teritorio kiu poste fariĝis
Germanio
, kaj la
okcidenta
parto kvazaŭe kongruis kun estonta Francio. La famaj
ĵuroj de Strasburgo
de
842
, traktitaj inter la nepoj de Karolo la Granda, estas krome la plej malnova akto pruvinta uzon de du malsamaj lingvoj, preter kaj antaŭ la
Rejno
. Tiu teksto estas do ofte prezentita kiel la fondinta akto de Francio kaj Germanio, sed ankaŭ de la
franca
kaj
germana lingvoj
La milita kaj morala helpo de
Johana de Arko
ebligis plirapidigi la finon de la
Centjara milito
, ekzemple kun la liberigo de
Orléans
La posteuloj de Karolo, la Karolidoj, regis la estontan francan teritorion ĝis
987
, kiam la
duko
Hugo Kapeto
estis kronita kiel la unua oficiala
reĝo de Francio
. Tio signis komenciĝon de nova dinastio, nome la
Kapetidoj
. La Kapetidoj progrese pligrandigis la reĝan teritorion ekde la
Pariza Regiono
, konstante kontraŭbatalante la ambiciojn de la plej potencaj feŭdaj landsenjoroj, precipe la senjoroj de
Anĵuo
. Tiuj ĉi akiris vastan teritorion, kiu etendiĝis ekde
Akvitanio
ĝis
Anglio
, kun reĝoj kiel
Rikardo la 1-a
. Nur danke al la franca
venko de Bouvines
en
1214
povis
Filipo la 2-a
retrudi respektindan francan potencon.
Post paca kaj prospera
13-a jarcento
, la rekta kapetida dinastio abrupte formortis, kiam la tri filoj de
Filipo la 4-a
vice reĝis kaj mortis sen reĝidoj. La nova
domo de Valois
, proksimaj parencaroj de la Kapetidoj, estis kontestita de la
angla reĝo
Eduardo la 3-a
, kiu estis la nepo de Filipo la 4-a per sia patrino
Izabelo de Francio
: tiu malkonsento kaŭzis la longedaŭran
Centjaran Militon
, kiu daŭris ekde
1337
ĝis
1453
. La fama junulino
Johana de Arko
, post kiam ŝi laŭdire aŭdis misterajn voĉojn, kontaktis la feblan reĝon
Karlo la 7-a
kaj sukcesis liberigi simbolegajn urbojn kiel
Orléans

Reims
. Kvankam ŝi finfine estis bruligita sur ŝtiparo en
1431
, ŝia aventuro grande faciligis la finon de la milito en
1453
La fino de la Centjara milito ne signifas malaperon de la grandaj feŭdaj senjoroj: la
dukoj de Burgonjo
, ekzemple
Karlo la Brava
, defiadis la francan monarkion ĝis la fina venko de
Ludoviko la 11-a
en
1482
. Same, la
duklando Bretonio
estis nur komplete submetita je la fino de la
15-a jarcento
Ludoviko la 14-a
, la «reĝo-suno», estas ofte rigardata kiel la plej grava monarko de Francio.
Sekve, la
16-a jarcento
estis ĉefe markita de la nepacigebla rivaleco inter Francio kaj la
Habsburgoj
, precipe inter
Francisko la 1-a
kaj la vasta imperio de
Karlo la 5-a
. Iomete poste komenciĝis la
francaj militoj pri religio
, pro la rapida disvolviĝo de
protestantismo
en suda Francio. La klimakso de tiuj militoj estis la
amasmurdo de la Sankta Bartolomeo
, kiu okazis la
25-an de aŭgusto
1572
, sendube pro ordono de
Katerino de Mediĉo
Moderna epoko
redakti
redakti fonton
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj
Ekonomia historio de Francio
kaj
Franca Renesanco
Post la murdo de
Henriko la 3-a
fare de fanatika
monaĥo
en
1589
, la domo de Valois formortis. La nova reĝo,
Henriko la 4-a
, estis eksprotestanto kaj li devis
katolikiĝi
por fariĝi reĝo. Lia reĝeco markis la komenciĝon de nova
dinastio
, nome la
Burbonoj
. Kun la helpo de sia fidela ministro
Sully
, Henriko la 4-a sukcesis plifortigi sian reĝlandon post la dolora periodo de la religiaj militoj. Kiam li estis murdita en
1610
de
François Ravaillac
, lia filo
Ludoviko la 13-a
heredis potencan kaj prosperan teritorion. Tamen Ludoviko estis relative senvola, kaj plejmulto el la politikaj aferoj estis do fakte traktitaj de lia potencega ĉefministro, la
kardinalo Richelieu
, kiu sukcese kvietigis la plej tumultemajn senjorojn.
La filo de Ludoviko la 13-a,
Ludoviko la 14-a
, fariĝis reĝo de Francio en
1643
, sed lia patrino
Anno de Aŭstrio
regadis ĝis la
7-a de septembro
1651
, kiam la francaj instancoj agnoskis, ke la reĝo estis nun sufiĉe aĝa por ekregi. La reĝeco de Ludoviko la 14-a estis kaj glora kaj malfacila periodo por Francio. La multaj militoj ordonitaj de tiu ĉiopova monarko, ekzemple la
Sukceda Milito de Hispanio
1701
1714
), ja ebligis grandege plifortigi la francan influon en
Eŭropo
per la gajno de novaj teritorioj ĉe la
Pireneoj
, la
Rejno
aŭ ĉe
Nordo-Kaleza Markolo
. Plie, Ludoviko la 14-a definitive submetis la francan nobelaron kaj kunvenigis ĝin en la nova
kastelo de Versajlo
, kie li povis efike prigardi ĝin. Tamen, la grandiozeco de la reĝa kortego forte kontrastis kun la mizereco de la loĝantaro.
La francoj estis do iel malpezigitaj, kiam
Ludoviko la 15-a
, pranepo de la antaŭulo, ricevis la kronon en
1715
. Malgraŭ katastrofaj malsukcesoj alilande, ekzemple kun la perdo de la francaj kolonioj en
Kanado
kaj
Hindio
post la
Sepjara milito
1756
1763
), la reĝado de Ludoviko la 15-a estis precipe prestiĝa kulture kaj beletre, danke al kelkaj spritegaj pensuloj kiel
Voltaire
Rousseau
Montesquieu
Diderot
kaj
d'Alembert
. Ĉiuj tiuj
filozofoj
havis gravan influon sur la ĉefideologioj de la
Franca Revolucio
Franca Revolucio kaj 19-a jarcento
redakti
redakti fonton
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo
Franca revolucio de 1789
La
14-an de julio
1789
okazis la
okupo de la fortreso Bastille
fare de la
pariza
popolo. Tiel komenciĝis la
Franca Revolucio
Okaze de la fama
popola atako kontraŭ la malliberejo Bastille
komenciĝis la
Franca Revolucio
la
14-an de julio
1789
. La
Deklaro de la Rajtoj de Homo kaj Civitano
, skribita je la
23-a de aŭgusto
1789
, asertis striktan juran egalecon inter ĉiuj francoj. Malgraŭ la fondo de nova, parlamenta
monarkio
en
1791
, la politika reĝimo radikaliĝis kaj la
Unua Respubliko
estis establita la
21-an de septembro
1792
: la
reĝo
Ludoviko la 16-a
devis rezigni siajn privilegiojn, kaj li estis fine
gilotinita
la
21-an de januaro
1793
Libereco gvidanta la popolon
pentrita de
Eugène Delacroix
, en
1833
. Tiu pentraĵo solene reprezentas la
francan revolucion de 1830
Mapo de Francio kun ĝiaj kolonioj. (
1885
Napoléon Bonaparte
, unue militista heroo, ekregis la junan Respublikon en
1799
kiam li fariĝis Unua Konsulo. Napoléon, danke al siaj elstaraj talentoj, estis kronita imperiestro de la nova
Franca Imperio
la
2-an de decembro
1804
. Sekve, per serio da aŭdacaj militoj, la timinda imperia armeo konkeris aŭ venkis multajn
eŭropajn landojn
inkluzive de
Nederlando
Prusio
Aŭstrio
kaj
Napolo
, kaj enoficigis parencojn de la imperiestro en la okupitaj teritorioj. Post la
batalo de Waterloo
kaj la fina malvenko de Napoléon, la
Viena kongreso de 1815
aranĝis la restarigon de la
burbona monarkio
kun reĝo
Ludoviko la 18-a
Kvankam nova
franca revolucio en 1830
eksigis severan reĝon
Karlo la 10-a
, la monarkia reĝimo postvivis kaj nur finfine malaperis pro la
franca revolucio de 1848
, kiam la
Dua Respubliko
anstataŭis la lastan francan reĝon
Ludoviko-Filipo
. Tamen, tiu nova Respubliko estis nedaŭra: ĝi finiĝis en
1852
kiam
Louis-Napoléon Bonaparte
, nevo de la iama imperiestro, organizis per
puĉo
la fondon de la
Dua Imperio
, kaj tiel fariĝis
Napoleono la 3-a
. Tiu reĝimo, kvankam iom premema, estas tute nekomparebla kun la Unua Imperio: la Dua Imperio estis ne militema, kaj efike faciligis la
duan industrian revolucion
en Francio. Napoléon la 3-a falis pro katastrofa
milito kontraŭ Prusio
en
1870
, kaj la
Tria Respubliko
estis fondita en
1871
20-a jarcento
redakti
redakti fonton
la du triopaj aliancoj en Eŭropo de 1914
La Tria Respubliko estas grava, «bela epoko» (
Belle Époque
) por Francio. Danke al pluraj liberpensaj
konsiliprezidentoj
kiel
Jules Ferry
Léon Gambetta

Pierre Waldeck-Rousseau
, la sinsekvaj registaroj agnoskis fundamentajn rajtojn, ekzemple la kunvenan (
30-a de junio
1881
),
gazetaran
29-a de julio
1884
),
sindikatan
21-a de marto
1884
) kaj
asocian
1-a de julio
1901
) liberecojn. Francaj regimentoj krome ekokupis kaj ekadministris vastan
kolonian imperion
en okcidenta
Afriko

Hindoĉinio
Kvankam Francio estis finfine unu el la venkintoj de la
Unua
kaj
Dua Mondmilitoj
, la lando kaj la popolo grandege suferis pro la bataloj.
La
Batalo de Francio
, konata ankaŭ kiel Falo de Francio, estis la invado de Francio kaj de la Malaltaj Landoj dum la
Dua Mondmilito
fare de
Nazia Germanio
. En la ses semajnoj el 10a de Majo 1940, Germanaj fortoj venkis super fortojn de Aliancanoj pere de mov-operacoj kaj konkeris Francion, Belgion, Luksemburgion kaj Nederlandon, metante finon al la teraj operacioj en la Okcidenta Fronto ĝis la 6a de Junio 1944. Italio eniris en la militon la 10an de Junio 1940 kaj invadis Francion tra la Alpoj. La
armistico de la 22a de Junio 1940
estas la nomo de interkonsento por batalĉeso inter la aŭtoritatoj de la germana Tria Regno kaj la reprezentantoj de la franca registaro de la marŝalo Pétain. Dum la
germana
okupaciado de norda Francio
1940
1944
), la sudorientaj teritorioj estis regitaj de
marŝalo Philippe Pétain
, kiu starigis la famaĉan, germanfavoran
reĝimon de Vichy
, tiel foriginte la Trian Respublikon.
Charles de Gaulle
(ĉ.
1942
).
Post la
alianca elŝipigo ĉe Normandio
je la
6-a de junio
1944
, la franca teritorio estis progresive liberigita kaj konfidita al la «Provizora Registaro» de
generalo de Gaulle
. Nur post du
referendumoj
kaj ardaj debatoj akordiĝis la francoj pri nova politika sistemo, la
Kvara Respubliko
, kiu oficiale validiĝis la
27-an de oktobro
1946
. Tiu nova, tre parlamenta reĝimo aperis tamen tute ne adaptita al la sinsekvaj senkoloniigaj krizoj tra la franca kolonia imperio, precipe la
Hindoĉina Milito
1945
1954
) kaj la
Alĝeria Milito de Sendependeco
1954
1962
). Tial generalo de Gaulle, kun la helpo de
Michel Debré
, fondis la pli prezidentan
Kvinan Respublikon
la
4-an de oktobro
1958
, ankaŭ fariĝinta la unua
prezidento
de tiu nova reĝimo.
La sinsekvaj prezidentoj de la Kvina Respubliko (
Georges Pompidou
Valéry Giscard d'Estaing
François Mitterrand
Jacques Chirac
Nicolas Sarkozy
François Hollande
kaj nuntempa
Emmanuel Macron
) dediĉis siajn penojn al la franca-germana reamikigo por plifaciligi la konstruon de forta, politika
Eŭropa Unio
Heraldiko kaj aliaj simboloj
redakti
redakti fonton
Kvankam tio povas surprizi, Francio, lando kie verŝajne troviĝas la plej granda nombro da
blazonoj
, ne plu havas oficialan heraldikaĵon. Ĝia nura oficiala
simbolo
estas (laŭ artikolo 2a de la konstitucio de la
4a de oktobro
1958
) ĝia "blua, blanka, ruĝa"
flago
, sed kiu ne konsistigas respondan blazonon (kiu blazoniĝus: trionigita palise el lazuro, arĝento kaj gorĝo.)
Historie, la blazono de Francio estis tiu de la francaj reĝoj,
el lazuro semita de lilioj el oro
ekde
Klodvigo la 1-a
, (sed certigita nur de 1211) "reduktita" en la jaro 1375 al
el lazuro kun tri lilioj el oro
La
Franca revolucio de 1789
, malblazonema, forgesigis tiun heraldikaĵon kaj iniciatis la trikoloran flagon.
La Unua Imperio reaktualigis heraldikon, kaj
Napoleono la 1-a
redonis blazonon al Francio, kun
aglo
kiel ĉefa bildo – memore al la Romia Imperio – dum lia nepo,
Napoleono la 3-a
, pligravigis la abelojn por la Dua Imperio.
Fine de Dua Imperio en 1870, Francio oficiale
ne plu havas blazonon
. En la jaro 1912, duonoficialiĝis kreaĵo de la skulptisto Jules-Clément Chaplain. Tiu bildo pluvivis kiel simbolo de la Franca Respubliko danke al peto de
Unuiĝintaj Nacioj
en la jaro 1953, kiu deziris ornami la kunvensalonon per paneloj kun la oficialaj insignoj de ĉiuj ŝtat-membroj. Oni petis la artiston Robert Louis zorgi pri tio, kiu nur iom plibonigis la bildon de Chaplain. Tiu ĉi bildo plu vivas kiel simbolo de la Franca Respubliko nur sur la kovrilpaĝo de la francaj pasportoj. Multajn pli malpli fantaziajn bildojn oni proponis, sed ĝis nun restas la demando: "kiun blazonon por Francio?"
Mapo de la
ĉeflanda Francio
Administraciaj subdividoj
redakti
redakti fonton
Ordinara strukturo
redakti
redakti fonton
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj
Regionoj de Francio
Departementoj de Francio
Transmaraj departementoj (Francio)
kaj
Komunumoj de Francio
La 13 regionoj de metropola Francio
La departementoj de Francio
Francio enhavas entute 18
administraciajn regionojn
france
Régions
): 13 troviĝas en
kontinenta Francio
kaj 5 estas
transmaraj regionoj
Régions d'Outre-Mer

ROM
):
Gvadelupo
Martiniko
Reunio
Franca Gujano
kaj
Majoto
. Finfine
Korsiko
, kvankam ĝi konformiĝas al escepta, pli aŭtonoma statuto (ekzemple kun insula asembleo), estas ankaŭ rigardata kiel regiono.
La regionoj de metropola Francio, do je la nombro de 13, estas:
Grand Est
(Grand Est),
Nova Akvitanio
(Nouvelle-Aquitaine),
Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
(Auvergne-Rhône-Alpes),
Burgonjo-Franĉkonteo
(Bourgogne-Franche-Comté),
Bretonio
(Bretagne),
Centro-Valo de Luaro
(Centre-Val de Loire),
Korsiko
(Corse),
Francilio
(Île-de-France),
Okcitanio
(Occitanie),
Hauts-de-France
(Hauts-de-France),
Normandio
(Normandie),
Luarlandoj
(Pays de la Loire),
Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
(Provence-Alpes-Côte d'Azur).
La regionoj estas sube dividitaj en 101
departementoj
Départements
), plejofte numeritaj laŭalfabete. Ĉiu regiono enhavas almenaŭ du departementojn, escepte de la kvin transmaraj regionoj kiu enhavas nur unu, samnoman departementon (
Départements d'Outre-Mer

DOM
):
referendumo
okazis en
decembro
2003
pri la forigo de tiu malgracia, dukapa DOM/ROM sistemo, sed la propono estis malakceptita de la transmaraj balotantoj.
La departementoj estas krome subdividitaj en 342
arondismentoj
Arrondissements
) kaj en 4035
kantonoj
Cantons
). Laste sed ne balaste, la
36.682 komunumoj
konsistigas la plej multnombrajn kaj la plej bazajn administraciajn dividojn.
Male de la arondismentoj aŭ de la kantonoj, kiuj nur havas formalajn administraciajn funkciojn, la regionoj, departementoj kaj komunumoj ĉiuj posedas lokajn asembleojn: la
Regiona Konsilio
Conseil régional
) ĉe la regiono, la
Departementa Konsilio
Conseil départemental
) ĉe la departemento kaj la
municipa konsilio
Conseil municipal
) ĉe la komunumo. La kongruaj lokaj ekzekutivoj estas respektive la prezidento de la Regiona Konsilio, la prezidento de la Departementa Konsilio kaj la
urbestro
. La ŝtataj interesoj estas finfine reprezentataj kaj defendataj de la
regiona prefekto
ĉe ĉiu regiono, de la
prefekto
ĉe ĉiu departemento kaj de la
subprefekto
ĉe ĉiu arondismento.
Ekde
1982
, ampleksa sencentralizo de iamaj ŝtataj prerogativoj grandege plivastigis la potencon de la lokaj instancoj. Regionoj, ekzemple, ĉefe prizorgas
ekonomian disvolviĝon
, profesian formadon aŭ
turismon
. La departementoj estas komisiitaj de plejmulto el la sociaj financhelpoj, kaj la komunumoj havas respondecon por la kreaĵo kaj la subtenado de la lokaj, bazaj servoj.
Foje oni konsideras pli kulture ol administracie apartajn areojn kiel Norda Francio,
Suda Francio
ktp.
Esceptaj transmaraj statusoj
redakti
redakti fonton
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo
Transmaraj kolektivoj (Francio)
Tiu mapo montras ĉiujn francajn transmarajn teritoriojn.
Ekzistas ankaŭ aliaj transmaraj teritorioj, kiuj estas nek
departementoj
nek
regionoj
, sed konformiĝas al esceptaj statutoj. Ekde
konstitucia revizio
en
2003
, oni povas klasifiki ilin laŭ tri kategorioj:
La tri
transmaraj kolektivoj
Collectivités d'outre-mer

COM
) estas teritorioj, kies statutoj estas pli aŭtonomaj ol la norma
DOM/ROM
reĝimo. Resume, ĉiu kolektivo rajtas adapti naciajn regulojn al la lokaj kondiĉoj. Tiun grupon formas
Sankta-Piero kaj Mikelono
Franca Polinezio
Valiso kaj Futuno
La senhomaj teritorioj, kompreneble, bezonas nenian lokan sistemon. Ili estas administritaj rekte ekde
Parizo
. Tio inkludas etan
Klipertonon
, kelkajn insuletojn de la
Hinda Oceano
kiel
Bassas da India

Eŭropinsulo
, sed ankaŭ la
Francajn Sudajn kaj Antarktajn Teritoriojn
Terres Australes et Antarctiques Françaises

TAAF
).
Fine,
Nov-Kaledonio
konstituas tute apartan kategorion: ekde la interkonsento de
Noumeo
1998
), la Nov-Kaledonianoj profitas el esceptegaj reguloj kiel lokala civitaneco aŭ lokaj leĝoj.
Referendumo
pri la estonto de la insulo okazos normale ĉirkaŭ 2013.
Lingvoj en Francio
redakti
redakti fonton
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo
Lingvoj en Francio
Lingvoj kaj dialektoj iam parolataj en Francio
Epizodo de
podkasto
Kern.punkto
pri la lingva politiko en Francio
En Francio sole la
franca lingvo
, internacia lingvo ekde la 17-a jarcento, estas oficiala, sed en la lando la popolo parolis diversajn lingvojn kiuj pli malpli tendencis malaperi ekde kiam la franca fariĝis la
oficiala lingvo
post la
Regularo de Villers-Cotterêts
en 1539, kaj precipe dum la 20a jarcento pro trudo de la franca en la lernejoj, hegemonio de la franca en la amas-komunikiloj, fakta malpermeso de la “regionaj” lingvoj kaj diversaj sociaj fenomenoj (kiaj ekzemple: hontigo, malsupera sento). Nun laŭ la regionoj la dialektoj kaj lingvoj estas malaperintaj aŭ malaperantaj, komprenataj de nur parto de la loĝantaro kaj parolata de ankoraŭ pli malgranda parto, precipe maljunuloj. En ĉiuj regionoj estas movadoj kiuj penas por pluvivigi la regionajn lingvojn.
Politiko
redakti
redakti fonton
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj
Kvina Respubliko (Francio)
Franca konstitucio de 1958
kaj
Ministraroj de Francio
Prezidento de la Respubliko
Emmanuel Macron
2017
2027
La nuna
franca konstitucio
, kiu fondas la
Kvinan Respublikon
, estis aprobita per
referendumo
la
28-an de septembro
1958
. Tiu teksto estas la fundamento de la hodiaŭa franca
jura
sistemo, kaj baziĝas interalie sur la
Deklaro de la Rajtoj de Homo kaj Civitano
de
1789
. Kaŭze de la multaj problemoj de la antaŭa, tre parlamenta
Kvara Respubliko
, la konstitucio de 1958 ĉefe plifortigas la ekzekutivon kompare kun la
Parlamento
Laŭ la konstitucio, la
Prezidento de la Franca Respubliko
Président de la République
) estas balotita rekte per universala voĉdono por kvinjara (antaŭe sepjara) mandato. La 5-a artikolo konfidas al la Prezidento ĝeneralan arbitracian potencon por asekuri la respekton de la konstitucio kaj la regulan, senhaltan funkciadon de la oficialaj instancoj. La Prezidento nomumas la ĉefministron, prezidas la ĉiusemajnan registaran konsilion, komandas la
militistaron
de la
Francaj Armitaj Fortoj
kaj prizorgas internaciajn
traktatojn
. Li plie rajtas disigi la Nacian Asembleon, iniciati
referendumojn
aŭ eĉ alproprigi al si esceptajn potencojn en okazo de serioza krizo. La Prezidento loĝas ĉe
Palaco Elizeo
La
ĉefministro
Premier ministre
) estas elektita de la Prezidento, devige laŭ la politika plimulto ĉe la Parlamento: povas do okazi, ke la Prezidento devu nomumi iun el malsama
politika partio
. Tia situacio estas relative ofta, ekzemple kun Prezidento
Jacques Chirac
kaj ĉefministro
Lionel Jospin
ekde la asemblea disigo de
1997
ĝis
2002
. Tio estas ironie kromnomita «kunloĝeco» (
cohabitation
) de la Francoj. La precipa tasko de la ĉefministro rilatas al la direktado de la
registaro
: li, akorde kun la Prezidento, devas nomumi la
ministrojn
kaj sekve kunordigi la registaran agadon. La ĉefministro, ĝis la Kvara Respubliko, estis anstataŭe nomita «
Konsiliprezidento
». Li loĝas ĉe
Hotelo Matignon
Skemo de la politika sistemo de la
Kvina Respubliko
Registaro
redakti
redakti fonton
Demokratia
parlamenta reĝimo—duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (
Prezidento de la Respubliko
kaj Ĉefministro). Multe de la
ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la
énarques
enarkoj
).
Datumoj
redakti
redakti fonton
Sendependiĝo: 486—unuigita de Reĝo
Klodvigo la 1-a
, dek jarojn post la disfalo de
Romio
Organizoj:
UNO
1945
),
NATO
1949
),
EU
1950
).
Konstitucio
: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro
1958
, promulgita la 4-an de oktobro
1958
—ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno:
La Marseljezo
Korupteco
: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
Loĝantaro
redakti
redakti fonton
En Francio ĉirkaŭ 76% de la loĝantaro vivas en
urboj
. La kresko de la loĝantaro estis taksata je 0,38%, kio konsistas el la naskokvanto de 1,227% de la tuta loĝantaro, aldona migra kvanto de 0,066% kaj subtrahita mortokvanto de 0,914%. Ĉirkaŭ 0,451% de francaj beboj mortis, dum la kutima kvanto da beboj naskitaj por virino estas 1,75 (do preskaŭ 2). La meza
vivodaŭro
estas 78,76 jaroj, dum viroj averaĝe havas 74,85 jarojn antaŭmorte kaj virinoj 82,89 jarojn.
14
La plej multhomaj etnoj en Francio estas la franca (
keltolatina
), ĝermana, slava, araba, hindoĉina, eŭska kaj kataluna.
Entute, 33% de la francoj estas
ateistoj
, dum 90% de la kredantaj francoj apartenas (almenaŭ oficiale) al la
katolikismo
, 2% al
protestantismo
, po 1% al
judismo
kaj 6% al
islamo
kaj aliaj religioj.
La franca lingvo estas parolata de 100% de la popolo. Minoritataj lingvoj kun pli ol 500 000 parolantoj estas la
okcitana
, la
germana
, la
araba
, la
itala
, la
portugala
, la
berbera
, la
bretona
kaj la
kataluna
. Ĉirkaŭ 99% de la loĝantaro (99% de la viroj kaj ankaŭ 99% de la virinoj) estas legopovigitaj kaj do kapablas legi (kaj skribi).
15
Kulturo
redakti
redakti fonton
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo
Franca kulturo
La
majstroverko
de
Eugène Delacroix
nome
La Liberté guidant le peuple
, laŭ la stilo de la
romantikismo
, bildigas la historian epizodon de la
Franca revolucio de 1830
, kaj iĝis
simbolo
de la Franca Respubliko asociante sian
kulturon
al unu de la ideoj de ĝia moto: «
Liberté, Égalité, Fraternité
».
La
kulturo de Francio
kaj de la franca popolo estis formita per
geografio
, per profundaj
historiaj okazaĵoj
, kaj de eksterlandaj kaj internaj fortoj kaj grupoj. Francio, kaj aparte
Parizo
, ludis gravan rolon kiel centro de alta kulturo ekde la
17-a jarcento
, plej elstare por
Eŭropo
, kaj de la
19-a jarcento
por la tuta mondo. De la fino de la 19-a jarcento, Francio ankaŭ ludis gravan rolon en
kino
modo
kaj
kuirarto
. La graveco de franca kulturo kreskis kaj malkreskis dum la jarcentoj, depende de ĝia ekonomia, politika kaj armea graveco. Kulturo de Francio hodiaŭ estas markita kaj per grandaj regionaj kaj sociekonomikaj diferencoj kaj de fortaj unuigaj tendencoj. Kiel parto de ilia kuirarto, ranoj kaj malgrandaj ronĝuloj (hamstroj, kobajoj, ktp.) estas konsideritaj kiel
bongustaĵoj
Ekonomio
redakti
redakti fonton
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo
Ekonomia historio de Francio
La franca ekonomio estas miksa
merkata ekonomio
, kie la
privata sektoro
estas granda
sed la registaro ankaŭ havas gravan parton en la ekonomio. Francio estas unu el la plej fortaj ekonomioj en la mondo, kaj estas membro de la Organizo de Industriigitaj Landoj,
G7
Tra la jaroj, la franca registaro privatigis multajn kompaniojn, parte aŭ plene, kiel
Air France
France Telecom
Renault
kaj pli. Iuj el la plej grandaj kompanioj en la mondo estas francaj, kiel
Airbus
, Renault,
Peugeot
Citroën
, Orange (France Telecom) kaj pli.
Kiel la plej vizitata lando en la mondo, Francio estas la turisma superpotenco de la mondo, kun 89 milionoj da eksterlandaj turistoj en 2017, el kiuj plej multaj vizitis la
francan rivieron
, la
francajn alpojn
, Parizon kaj la
Alzacon
Ekde la elekto de
Emmanuel Macron
al la prezidanteco de Francio, Francio lanĉis multajn ekonomiajn reformojn por pliigi
konkurencon
, kaj antaŭ 2022 la kompania imposto estas planita malpliiĝi de 35% en 2017 al nur 22% en 2022.
16
. Restas ĝenerale peza fiska medio
17
Ekonomio: 334 Gd (
1998
, takso)
Por kapo: 5,63 kd (
1998
, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (
1999
, takso)
Inflacio
: 0,5% (
1999
Senokupa: 11% (
1999
, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (
1999
, takso)
Valuto
eŭro
EUR (= 100 cendoj)
Esperanto en Francio
redakti
redakti fonton
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo
Esperanto-movado (Francio)
En Francio Esperanto havas specialan tradicion, ĉar en la franca urbeto
Boulogne-sur-Mer
okazis la
1-a Universala Kongreso de Esperanto
en la jaro
1905
. En la biografio de
L. L. Zamenhof
skribita de
Edmond Privat
, la kongreso estas detale priskribita.
18
Aliaj UK-oj en Francio okazis en
1914
– tiu kongreso estis antaŭkomence finigita pro la eksplodo de la
Unua Mondmilito
–, en
1932
1950
(ĉiuj tri en
Parizo
),
1957
Marsejlo
),
1998
Montpellier
) kaj
2015
Lille
).
Vidu ankaŭ
redakti
redakti fonton
Franca revolucio de 1789
Francaj revolucioj
1790
1789
Franca lingvo
Ludoviko la 16-a (Francio)
Listo de imperiestroj de la Francoj
Alzaco-Loreno
Eiffel-Turo
Alpoj
Tahitio
Laguno
Marianne
Franca Polinezio
Honora Legio
Franca kuirarto
Flago de Francio
Listo de francaj reĝoj
Franca Konsiliprezidento
Franca Ĉefministro
Prezidanto de la Franca Respubliko
ISO 3166-2:FR
Referencoj
redakti
redakti fonton
[1]
Franca Gujano
estas en Sudameriko;
Gvadelupo
kaj
Martiniko
estas en
Karibio
; kaj
Reunio
kaj
Majoto
estas en la Hinda Oceano, ĉe la marbordo de Afriko. La kvin teritorioj estas konsiderataj integraj partoj de la Franca Respubliko. Francio enhavas ankaŭ aliajn teritoriojn nome
Sankta-Piero kaj Mikelono
en Nordameriko;
Saint-Barthélemy
kaj
Sankta Marteno
en Karibio;
Franca Polinezio
Nov-Kaledonio
Valiso kaj Futuno
kaj
Klipertono
en la Pacifika Oceano; kaj finfine la
Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj
"Field Listing :: Area".
Arkivigite je
2014-01-31 per la retarkivo
Wayback Machine
The World Factbook. CIA. Alirita la 1an de novembro 2015.
(2005) Hargreaves, Alan G.:
Memory, Empire, and Postcolonialism: Legacies of French Colonialism
. Lexington Books,
p. 1
ISBN 978-0-7391-0821-5
R.R. Palmer. (1978)
A History of the Modern World
5‑a eldono
(2014)
UNWTO Tourism Highlights
2014‑a eldono
, United Nations World Tourism Organization.
doi
10.18111/9789284416226
ISBN 9789284416226
World Economic Outlook Database
Internacia Monunua Fonduso
(17a de aprilo 2018).
GDP, PPP (current international $)
. The World Bank Group. Alirita 1a de novembro 2015 .
Global Wealth Report
. Credit Suisse (Oktobro 2010). Arkivita el
la originalo
je 9a de novembro 2014. Alirita 27a de oktobro 2014 . “"In euro and USD terms, the total wealth of French households is very sizeable. Although it has just 1% of the world's adults, France ranks fourth among nations in aggregate household wealth – behind China and just ahead of Germany. Europe as a whole accounts for 35% of the individuals in the global top 1%, but France itself contributes a quarter of the European contingent.”.
World Health Organization Assesses the World's Health Systems
. World Health Organization (8-a de decembro 2010). Alirita 16a de julio 2011 .
World Population Prospects – The 2006 Revision
. UN. Alirita 27a de aprilo 2010 .
Jack S. Levy,
War in the Modern Great Power System, 1495–1975
, (2014) p. 29
"Europa Official Site – France".
EU. Alirita la 30a de novembro 2019.
Ĉi-ĉiuj nombroj estas taksataj valoroj por la jaro 2000.
Laŭ takso de 1980.
The World Factbook — Centra Sekreta Servo
Arkivigite je
2018-12-24 per la retarkivo
Wayback Machine
, www.cia.gov (en la angla)
Country profile: France
Arkivigite je
2022-03-19 per la retarkivo
Wayback Machine
, Euler Hermes
Vivo de Zamenhof
, Edmond Privat, 1920. Projekto Gutenberg.
Eksteraj ligiloj
redakti
redakti fonton
Francio en la
Vikimedia Komunejo
(Multrimedaj datumoj)
Kategorio Francio en la
Vikimedia Komunejo
(Multrimedaj datumoj)
Francio en la
Vikicitaro
(Kolekto de citaĵoj)
Francio en
Vikifontaro
(Universala biblioteko)
Francio en
Vikinovaĵoj
(Liberaj novaĵoj)
Francio en
Vikivojaĝo
(Turisma gvidilo)
Francio en
ReVo
esperante
Bazaj informoj pri
Francio
en
la vikio de UEA
germane
angle
hispane
france
Retejo de la Ĉefministro
Arkivigite je
2003-03-27 per la retarkivo
Wayback Machine
germane
angle
france
Retejo de la Prezidento
germane
angle
hispane
france
Francaj publikaj servoj
Francio
en
Monda faktolibro de CIA
Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj
Arkivigite je
2005-04-05 per la retarkivo
Wayback Machine
germane
Virtuelle Fachbibliothek Romanischer Kulturkreis - Vifarom
, reta faka biblioteko pri latinidaj kulturoj, precipe franca kaj itala
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je la
nekonata dato
akceptita en la liston de
legindaj artikoloj
Tiu ĉi artikolo estis
artikolo de la semajno
en la
20-a semajno
de la jaro
2006
Membroŝtatoj de la
Eŭropa Unio
Aŭstrio
Belgio
Bulgario
Ĉeĥio
Danio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Grekio
Hispanio
Hungario
Irlando
Italio
Kipro
Kroatio
Latvio
Litovio
Luksemburgio
Malto
Nederlando
Pollando
Portugalio
Rumanio
Slovakio
Slovenio
Svedio
Kandidatoj:
Nord-Makedonio
Turkio
Serbio
Albanio
Bosnio kaj Hercegovino
Kartvelio
Ukrainio
Moldavio
G7-Ŝtatoj
Britio
Francio
Germanio
Italio
Japanio
Kanado
Usono
G20-Ŝtatoj
Argentino
Aŭstralio
Barato
Brazilo
Britio
Ĉinio
Francio
Germanio
Indonezio
Italio
Japanio
Kanado
Meksiko
Rusio
Sauda Arabio
Sud-Afriko
Sud-Koreio
Turkio
Usono
Afrika Unio
Eŭropa Unio
Nord-Atlantika Alianco
Albanio
Belgio
Britio
Bulgario
Ĉeĥio
Danio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Grekio
Hispanio
Hungario
Islando
Italio
Kanado
Kroatio
Latvio
Litovio
Luksemburgio
Montenegro
Nederlando
Nord-Makedonio
Norvegio
Pollando
Portugalio
Rumanio
Slovakio
Slovenio
Svedio
Turkio
Usono
Mapo de landoj de NATO
Ŝtatoj
en
Eŭropo
Albanio
Andoro
Armenio
Aŭstrio
Azerbajĝano
Belorusio
Belgio
Bosnio kaj Hercegovino
Britio
Bulgario
Ĉeĥio
Danio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Grekio
Hispanio
Hungario
Irlando
Islando
Italio
Kartvelio
Kazaĥio
Kroatio
Latvio
Liĥtenŝtejno
Litovio
Luksemburgo
Malto
Moldavio
Monako
Montenegro
Nederlando
Nord-Makedonio
Norvegio
Pollando
Portugalio
Rumanio
Rusio
San-Marino
Serbio
Slovakio
Slovenio
Svedio
Svislando
Turkio
Ukrainio
Vatikano
Dependaj kaj
aliaj teritorioj:
Alando
Ferooj
Gernezejo
Ĝibraltaro
Jan Mayen
Ĵersejo
Manksinsulo
Svalbard
Francio
13
regionoj
ekde la
1-a de januaro
2016
FR-ARA
Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Auvergne-Rhône-Alpes
FR-BFC
Burgonjo-Franĉkonteo
Bourgogne-Franche-Comté
FR-BRE
Bretonio
Bretagne
FR-CVL
Centro-Valo de Luaro
Centre-Val de Loire
FR-COR
Korsiko
Corse
FR-GES
Grand Est
Grand Est
FR-HDF
Hauts-de-France
Hauts-de-France
FR-IDF
Francilio
Île-de-France
FR-NOR
Normandio
Normandie
FR-NAQ
Nova Akvitanio
Nouvelle-Aquitaine
FR-OCC
Okcitanio
Occitanie
FR-PDL
Luarlandoj
Pays de la Loire
FR-PAC
Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Provence-Alpes-Côte d'Azur
22 eksaj
regionoj
ĝis la
31-a de decembro
2015
FR-A
Alzaco
FR-B
Akvitanio
FR-C
Aŭvernjo
FR-P
Malsupra Normandio
FR-D
Burgonjo
FR-E
Bretonio
FR-F
Centro-Valo de Luaro
FR-G
Ĉampanjo-Ardenoj
FR-H
Korsiko
FR-I
Franĉkonteo
FR-Q
Supra Normandio
FR-J
Francilio
FR-K
Langvedoko-Rusiljono
FR-L
Limoĝio
FR-M
Loreno
FR-N
Sudo-Pireneoj
FR-O
Nordo-Kaleza Markolo
FR-R
Luarlandoj
FR-S
Pikardio
FR-T
Puatuo-Ĉarentoj
FR-U
Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
FR-V
Rodano-Alpoj
96
departementoj
01
Ain
02
Aisne
03
Allier
04
Alpes-de-Haute-Provence
05
Hautes-Alpes
06
Alpes-Maritimes
07
Ardèche
08
Ardennes
09
Ariège
10
Aube
11
Aude
12
Aveyron
13
Bouches-du-Rhône
14
Calvados
15
Cantal
16
Charente
17
Charente-Maritime
18
Cher
19
Corrèze
2A
Corse-du-Sud
2B
Haute-Corse
21
Côte-d'Or
22
Côtes-d'Armor
23
Creuse
24
Dordogne
25
Doubs
26
Drôme
27
Eure
28
Eure-et-Loir
29
Finistère
30
Gard
31
Haute-Garonne
32
Gers
33
Gironde
34
Hérault
35
Ille-et-Vilaine
36
Indre
37
Indre-et-Loire
38
Isère
39
Jura
40
Landes
41
Loir-et-Cher
42
Loire
43
Haute-Loire
44
Loire-Atlantique
45
Loiret
46
Lot
47
Lot-et-Garonne
48
Lozère
49
Maine-et-Loire
50
Manche
51
Marne
52
Haute-Marne
53
Mayenne
54
Meurthe-et-Moselle
55
Meuse
56
Morbihan
57
Moselle
58
Nièvre
59
Nord
60
Oise
61
Orne
62
Pas-de-Calais
63
Puy-de-Dôme
64
Pyrénées-Atlantiques
65
Hautes-Pyrénées
66
Pyrénées-Orientales
67
Bas-Rhin
68
Haut-Rhin
69D
Rhône
70
Haute-Saône
71
Saône-et-Loire
72
Sarthe
73
Savoie
74
Haute-Savoie
75C
Paris
76
Seine-Maritime
77
Seine-et-Marne
78
Yvelines
79
Deux-Sèvres
80
Somme
81
Tarn
82
Tarn-et-Garonne
83
Var
84
Vaucluse
85
Vendée
86
Vienne
87
Haute-Vienne
88
Vosges
89
Yonne
90
Territoire de Belfort
91
Essonne
92
Hauts-de-Seine
93
Seine-Saint-Denis
94
Val-de-Marne
95
Val-d'Oise
kolektivoj kun
speciala statuto
69M
Metropolo Liono
6AE
Eŭropa kolektivumo de Alzaco
67
68
20
Corse
2A
2B
transmaraj
departementoj kaj regionoj
FR‑971
Gvadelupo
FR‑972
Martiniko
FR‑973
Franca Gujano
FR‑974
Reunio
FR‑976
Majoto
transmaraj
kolektivoj
FR‑PM
975
Sankta-Piero kaj Mikelono
FR‑BL
977
Saint-Barthélemy
FR‑MF
978
Saint-Martin
FR‑TF
984
Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj
FR‑WF
986
Valiso kaj Futuno
FR‑PF
987
Franca Polinezio
FR‑NC
988
Nov-Kaledonio
FR‑CP
989
Klipertono
Bibliotekoj
PeEnEo
1170
GND
4018145-5
LCCN
n79006404
VIAF
264091107
SUDOC
026378329
BNF
152383070
NLA
35098056
NDL
00563689
BIBSYS
90292000
NKC
ge129152
Elŝutita el "
Kategorioj
2° E
48° N
Francio
Ŝtatoj de la Eŭropa Unio
Administraj unuoj fonditaj en 1958
Membroj de la Nordatlantika Traktat-Organizo
Naciaj simboloj de Francio
Kaŝitaj kategorioj:
Listo de arkivitaj paĝoj de Retarkivo
Paĝoj kun eksmodaj citŝablonoj
Paĝoj kiuj uzas ISBNajn magiajn ligilojn
Lando kun ŝablono Geokesto
Legindaj artikoloj de nekonata dato
Legindaj artikoloj
Artikoloj de la semajno en 2006
Havendaj artikoloj pli grandaj ol 30 kB
Paĝoj kun mapoj
Francio
Aldoni temon