Jido (lingvo) - Vikipedio
Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jido / Judgermana lingvo
ייִדיש
[jidiŝ]
makrolingvo
moderna lingvo
natura lingvo
altgermana lingvaro • judaj lingvoj •
okcidentĝermana lingvaro
Parolata en
Israelo
Argentino
Aŭstralio
Belorusujo
Belgujo
Kanado
Estonujo
Hungarujo
Latvujo
Litovujo
Moldavujo
Panamo
Pollando
Puerto-Riko
Rumanujo
Rusujo
Sud-Afriko
Ukrainujo
Urugvajo
Usono
(precipe
Nov-Jorko
Parolantoj
3 milionoj (215 000 en
Israelo
Skribo
modifita
hebrea
Lingvistika
klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Ĝermana
Okcidentĝermana
Oficiala statuso
Reguligita de
YIVO Institute for Jewish Research
Lingva statuso
3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
ISO 639
-1
yi
ISO 639
-2
yid
ISO 639-3
yid
Glottolog
yidd1255
Angla
nomo
Yiddish
Franca
nomo
yiddish
Vikipedio
Vizitu
vikipedion
en la jida lingvo
Jido
la jida
aŭ
jida lingvo
(jide:
ייִדיש
[jidiŝ]) aŭ
judgermana lingvo
, ankaŭ la
novjuda lingvo
en traduko de ruslingva verko de
L.L. Zamenhof
, estas
okcidentĝermana lingvo
bazita sur la
germana
lingvo
kaj skribita per la
hebrea
skribsistemo. Ĝi estas lingvo de la
aŝkenazoj
, kiuj estas
judoj
vivintaj en
Germanio
kaj poste en orienta kaj meza Eŭropo kaj nuntempe vivantaj en
Nordameriko
kaj aliaj mondregionoj. Nuntempe ĉirkaŭ duonmiliono aktive parolas ĉi tiun lingvon, plejparte
strikt-ortodoksaj
kaj
ĥasidaj
judoj de
orienteŭropa
origino.
Jido kreiĝis antaŭ ĉirkaŭ 1000 jaroj kiel komunika rimedo de judoj, kies ĉiutaga ĉirkaŭa lingva medio estis mezepokaj germanaj (aŭ, pli ĝenerale, parencaj ĝermanaj) dialektoj. Ili ankaŭ aktive uzis la hebrean kaj la aramean (almenaŭ, kiel sanktajn kaj literaturajn lingvojn)
[1]
[2]
. Ankaŭ eblas, ke ĉi tiu lingvo unue aperis en lokoj de aktiva ĝerman-slava kontakto (kiel orienta Bavario)
[3]
. Dum jarcentoj ĝi fariĝis esenca parto de orienteŭropa juda vivo kaj kulturo.
Laŭtipe, ĝi estas ĝermana lingvo; tamen, tre multaj ĝiaj vortoj (ĝis triono) kaj gramatikaj konstruoj venis el la
hebrea
aramea
kaj
slavaj lingvoj
. Multaj ĝermanaj vortoj estas uzataj kiel siaj ekvivalentoj en slavaj lingvoj. La radiko
jid-
devenas de la judgermana vorto
jid
(judo).
Literoj
redakti
redakti fonton
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo
Jida ortografio
Jido uzas adaptaĵon de la
hebrea alfabeto
Judgermanaj literoj kompare kun la hebreaj
redakti
redakti fonton
Judgermane
Hebree
ŝlos-
litero
sono
nomo
nomo
sono
fine
litero
ŝtumer alef
alef
glota halto
bejs
bet
/b/
בּ
/b/
bejs
bet / vet
/b/ /v/
vejs
vet
/v/
בֿ
/v/
cvej vovn
/u:/
vov
vav
/v/
/ɡ/
giml
gimel
/ɡ/
/d/
daled
dalet
/d/
/h/
hej
he
/h/
hej
he
/h/
הּ
ĥes
ĥet
/x/
/x/
ĥof / kof
ĥaf / kaf
/x/ /k/
kof
kaf
/k/
כּ
/k/
kuf
kof
/k/
/j/
jud
jod
/j/ /i/
/l/
lamed
lamed
/l/
/m/
mem
mem
/m/
/n/
nun
nun
/n/
/e/
ajen
ain
/ʕ/
פּ
פּ
/p/
pej
pe
/p/
ףּ
פּ
pej
pe / fe
/p/ /f/
פֿ
/f/
fej
fe
/f/
פֿ
/ts/
cadik
cade
/ts/
/r/
rejŝ
reŝ
/r/
/z/
zajen
zain
/z/
זש
/ʒ/
zajen ŝin
/ʃ/
ŝin / sin
ŝin / sin
/ʃ/ /s/
ŝin
ŝin
/ʃ/
שׁ
sin
sin
/s/
שׂ
/s/
sameĥ
sameĥ
/s/
/s/
sof
tav
/t'/
tof
tav
/t/
תּ
/t/
tes
tet
/t/
Klarigo pri la koloroj
Judgermane
Hebree
ne judgermana, vd hebree
hebrea kaj ne judgermana
Noto
: La ordo de la literoj en ĉi tiu tabelo estas ne tute alfabeta.
Kelkaj literoj estas permutitaj por apudigi proksimajn sonojn.
Unuopaj literoj
redakti
redakti fonton
Litero
Nomo
Transliteraĵo
Prononcio
Notoj
ĉefe
fine
ĉefe
fine
angle
cirile
IFA
Eo
ŝtumer alef
[ʔ]
La germana atako de silabkomenca vokalo (
glota halto
Knacklaut
). Ekz-e און /un/ (kaj), אין /in/ (en)
אַ
paseĥ alef
[a]
אָ
komec alef
[ɔ]
Ekz-e דאָס /dos/ (ĉi tio)
bejz
[b]
giml
[ɡ]
Ekz-e גענוג /genúg/ (sufiĉe)
daled
[d]
דאָר /dor/ (generacio), דאַך /daĥ/ (tegmento)
hej
ѓ, h
[h]
vov
u, w
[ʊ]
Ekz-e זון /zun/ (filo). Kp
cvej vovn
(װ).
וּ
melupm vov
[ʊ]
Ekz-e װוּנד /vund/ (vundo), שוּװאקס /ŝuvaks/
zajen
[z]
Ekz-e זון /zun/ (filo), זאַמענהאָף (Zamenhof)
tes
[t]
Ekz-e טוריסט /turist/
jud
i, y
и, й
[ɪ], [j]
i, j
Konsonanta antaŭvokale.
יִ
ĥirek jud
[ɪ]
Ekz-e רויִק /rúik/ (kviete), kp רויך /rojĥ/ (fumo)
ĥof
langer ĥof
kh (aŭ ch)
[x]
Ekz-e בוך /buĥ/ (libro), ביכל /biĥl/ (libreto)
lamed
[l], [ʎ]
Ekz-e לײזער /lejzer/ (Lazaro)
mem
ŝlosmem
[m]
nun
langer nun
[n]
sameĥ
[s]
ajen
[ɛ]
Ekz-e עספּעראַנטאָ (Esperanto)
פּ
pej
[p]
Sen aparta finformo: פרינציפ /princip/
פֿ
fej
langer fej
[f]
Ekz-e פֿינף /finf/ (kvin)
cadek
langer cadek
ts
[ts]
kuf
[k]
rejŝ
[ʀ]
Ekz-e ראָד /rod/ (rado)
ŝin
sh
[ʃ]
Literkombinoj
redakti
redakti fonton
Literoj
Nomo
Transliteraĵo
Prononco
Noto
angle
cirile
IFA
Eo
cvej vovn
[v]
vov-jud
oy
ой
[ɔj]
oj
Ekz-e שױן /ŝojn/ (jam)
cvej judn
ey
эй
[ɛj]
ej
Ekz-e שײן /ŝejn/ (bele)
ײַ
paseĥ cvej judn
ay
ай
[ɑj]
aj
Ekz-e שײַן /ŝajn/ (lumo)
דז
daled-zajen
dz
дз
[dz]
dz
זש
zajen-ŝin
zh
[ʒ]
דזש
daled-zajen-ŝin
dzh
дж
[dʒ]
טש
tes-ŝin
tsh
[tʃ]
Literoj uzataj por transskribi hebreaĵojn
redakti
redakti fonton
Litero
Nomo
Transliteraĵo
Prononco
angle
cirile
IFA
Eo
בֿ
vejz
[v]
ĥes
kh (aŭ ch)
[x]
כּ
kof
[k]
שׂ
sin
[s]
תּ
tof
[t]
sof
[s]
Historio
redakti
redakti fonton
Afiŝo en Jido. Kreita en
Usono
dum la
Unua mondmilito
La
Konferenco pri la jida lingvo
(jide קאָנפֿערענץ פֿאָר דער יודישער שפּראַך, Konferenc for der jidiŝer ŝproĥ), ankaŭ nomata Ĉernovica Konferenco (jide טשערנאָוויצער קאָנפֿערענץ, Tŝernovicer konferenc) laŭ la tiutempa nomo de la urbo
Ĉernivco
, okazis de la 30-a de aŭgusto ĝis la 3-a de septembro 1908 en la tiama aŭstria urbo Czernowitz (hebree צ'רנוביץ, Ĉernovic [ĉerNOvic], jide טשערנאוויץ, Tŝernovic [ĉerNOvic]). La celo de la internacia konferenco estis promocii la jidan lingvon kaj levi ĝin al la statuso de la juda nacia lingvo.
Nuntempe la judgermana lingvo malaperas iom post iom el la ne-ortodoksa socio, ĉar nun estas malpli da socia bezono paroli ĝin ol antaŭe. En la
ortodoksa juda
socio la judgermana lingvo estas vivanta ĉe parto de la plej religie ekstremaj grupoj. Tamen, la jida iomete postvivas per aliaj lingvoj. La usona
angla lingvo
havas multajn jidajn vortojn (ekz-e
bobkes
chutzpah
kibbitz
maven
shmuck
shlep
shlemiel
shtup
toches
). Ofte, tiaj jidaj vortoj havas fiajn signifojn, kiuj estas pli akceptataj en la angla.
Ĝis la dudeka jarcento, Jido estis la plej grava juda lingvo por literaturo kaj kulturo. Antaŭ la
dua mondmilito
, la lingvo havis pli ol dek milionoj da parolantoj. Tamen, la lingvo nun malrapide mortadas; havante nur tri milionojn da parolantoj, la plejparto inter kiuj estas maljunaj. Por tio estas ĉefe tri kaŭzoj:
La amasmurdado ordone de
Adolf Hitler
de milionoj da judoj (
Holokaŭsto
), inter kiuj la plejparto estis jidoparolantoj, grave malfortigis la parolantaron de la lingvo.
Poste, por batali kontraŭ la malkompreno, kiu kondukas al
antisemitismo
, multaj judoj klopodis proksimiĝi al la kulturo de la lando, en kiu ili vivis. Do, ekzemple, hodiaŭaj judoj en
Usono
plejofte parolas nur
angle
, en la
Franca Respubliko
france
, ktp., kvankam cent jarojn antaŭe ili parolus ĉefe judgermane, kaj nur due la lokan nacian lingvon.
La juda regno de
Israelo
, kiu estis kreita post la milito, por ke judoj havu sian propran landon, oficialigis la modernan
hebrean
, sed ne la judgermanan. Tial la hebrea iĝis la ĉefa kultura lingvo de la judoj, kaj la judgermana estis nur kultura restaĵo de la aŝkenazoj.
Tamen, jidoŝatantoj esperas. Israelo nun interesiĝas pri la estonteco de la lingvo, kaj organizaĵoj en tiu lando kaj en Usono klopodas konservi ĝin. Sed pli grava por la estonteco de la lingvo estas tio, ke iuj judaj sektoj preferas vivi aparte (eĉ en Israelo), parolas jide, uzante la hebrean nur por la religio. Sed ilia ĉiutaga uzo de jido estas ankaŭ, por ili, parto de ilia religia memo. Do oni povas kredi, ke, dum tiuj sektoj vivos, la judgermana lingvo plu estos parolata en la mondo, kvankam neniam kiel la granda kultura kaj literatura lingvo, kia ĝi estis en la tempo, kiam ĝi estis la ĉefa lingvo de la juda klerularo.
L. L. Zamenhof
bone scipovis la judgermanan lingvon, kiun li uzis infanaĝe, tre verŝajne parolante kun sia patrino. Li publikigis
gramatikon de Jido
ISBN 951-9005-48-X
).
En artikolo de Leen Deij aperinta en Heroldo de Esperanto li raportas pri studo de Rachel Rojanski rilate la sintenon de israelanoj pri la jida, laŭ kiu estis malpermeso en Israelo prezenti teatraĵon en la jida
Jidlando
redakti
redakti fonton
Jidiŝujo aŭ Jidlando — en la angla
Jiddishland
signas la regionojn en kiuj estis parolata la
jida
— aŭ judgermana — lingvo. En tio la nocio estas komparebla al nia
Esperantujo
La judgermana lingvo estis parolata en Germanio - de kie ĝi devenas -, krome ĉefe en
Ĉeĥio
Pollando
, la baltaj landoj
Estonio
Latvio
kaj
Litovio
, en
Ukrainio
Belorusio
kaj
Rusio
, de la tie loĝantaj
judoj
. Ĝi estis, ĝis la
dua mondmilito
kaj la ekstermado de la judoj fare de la germanaj
nazioj
kaj ties surlokaj helpantoj, la ĉefa lingvo de la judoj mondvaste.
Blazono de
Belorusa SSR
(varianto de la jaroj 1926-1937) kun slogano surskribita en kvar lingvoj: belorusa, pola, rusa kaj judgermana
La judgermana lingvo kiel ŝtata lingvo
redakti
redakti fonton
Dum la jaroj 1920-aj jido estis unu el oficialaj lingvoj de
Belorusa Soveta Socialisma Respubliko
. Iam eĉ la slogano "Proletarioj de ĉiuj landoj, unuiĝu!" estis surskribita sur la blazono de ĉi tiu ŝtato judgermane, same kiel beloruse, pole, ruse — la aliaj oficialaj lingvoj de ĉi tiu ŝtato.
Same ĝi estis ŝtata lingvo en
Ukraina Popola Respubliko
en la jaro 1917-1921.
Famaj aŭtoroj verkintaj judgermane
redakti
redakti fonton
Kategorio Jido (lingvo) en la
Vikimedia Komunejo
(Multrimedaj datumoj)
Vikipedio
en la jida
(Reta enciklopedio)
Isaac Bashevis Singer
Nobel-premiito pri literaturo
Ŝolom Alejĥem
Mendele Mojĥer Sforim
I. L. Perec
Pri la Esperantaj nomoj
redakti
redakti fonton
La Esperanta nomo de tiu ĉi lingvo ne estas tute firma.
Formale la nomo
judgermana lingvo
estas tre bona: ĝi klare priskribas sian signifon kaj estas ĝuste formita laŭ la reguloj de la Esperanta gramatiko. Tamen ial ĝi estas malpli ofte uzata de la koncernuloj, kiuj preferas diri jido,
Jidiŝ
aŭ "la jida lingvo".
La termino jido estas iom pli ofte uzata, kvankam logike ĝi ne estas plej ofta modelo por formi lingvonomojn. Ĝi estas formita analoge al "latino", "sanskrito", "urduo", "Esperanto" kaj la nomoj de preskaŭ ĉiuj aliaj planlingvoj.
Aliflanke, ekzistas supraĵa analogio inter "la jida lingvo" kun "la franca lingvo", "la rusa lingvo" ktp; tamen tiuj lastaj implicas la interpreton
la lingvo de la francoj, la lingvo de la rusoj
ktp; la lingva nomepiteto estas
rilatiga adjektivo
, derivita de substantiva radiko. La analogio do postulas, ke
la jida lingvo
estu
la lingvo de la jidoj
. Kiuj do estu tiuj
jidoj
Judgermane
jid
estas
judo
ĝenerale, ne speciale
aŝkenazo
; ekzemple tia estas la persiano
Mordeĥajo
iz geven
a jid
in der hojptŝtot ŝuŝan mit’n nomen mordĥaj
En la kastelurbo Ŝuŝan estis
judo
, kies nomo estis Mordeĥaj
El «Ester» 2:5 en la judgermana
Estus do iom konfuze atribui al
jido
la signifon
aŝkenazo
; kaj fakte la uzo de
jido
en Esperanto ne ekzistas. Tial la adjektivo
jida
en «jida lingvo» estas difinebla nur per «rilata al la jida lingvo», kio formas mislogikan cirklon.
Tial iuj (interalie, la PIV-oj) uzas la substantivan lingvonomon
jido
, samkiel oni uzas la nomojn
sanskrito
slavono
Volapuko
Esperanto
. Tio estas senriproĉa logike, sed restas la malkohero inter la signifo de la fonta lingvo kaj ĝia nomo Esperanta. Pli kohera (kaj pli internacia) estus la sporade reinventata nomo
Jidiŝo
Tamen la vortoj
jida, Jido, Jidiŝo
ĉiuj egale prezentas fontetikan malfacilaĵon en sia unua silabo. La sonkombino /ji/ implicas frotan prononcon de /j/; tio estas ofta prononco en Esperanto, sed egale (aŭ eĉ pli) konvena realigo de /j/ estas la duonvokalo [ĭ]; kaj la kombino [ĭido], [ĭida] estas malpli facila kaj klara; ĝi ĝene konfuzeblas kun la lingvonomo
Ido
(kaj ties adjektiva derivaĵo
ida
), sufiĉe aktuala por la esperantistoj.
Frua propralingva nomo de la jida estis
loŝn aŝkenaz
, "la aŝkenaza lingvo." Tio evitus la sonkonfuzon, sed ne uziĝas en Esperanto.
Ĵurnalismaj komparoj inter la jida kaj Esperanto
redakti
redakti fonton
Ofte ĵurnalistoj aparte akcentas la komunajn kulturajn radikojn de la jida kaj Esperanto en la juda kulturo de orienta kaj centra Eŭropo.
. Foje Esperanto eĉ nomiĝis la "tutmonda jida".
Literaturo
redakti
redakti fonton
Ludoviko Lazaro Zamenhof
Gramatiko de la jida lingvo
Provo de gramatiko de la novjuda lingvo (de la ĵargono). Originalo en la rusa, la verko havis la titolon, kiu por ĉi tiu eldono fariĝis subtitolo. Enkonduko kaj rimarkoj de J. Kohen-Cedek, Pri la traduko de Adolf Holzhaus. Retajpita kaj enpaĝigita de
Vilhelmo Lutermano
, MAS, 2019, 132 p., bindita,
ISBN 978-2-36960-176-0
(angla) Zamenhof`s Yiddish Grammar and His Universal Language, Two Projects in Ashkenazi Culture. Christer Oscar Kiselma
Lingvistiko
, eld. KAVA-PECH, 2022. Prezento, analizo kaj komparo de du lingvaj projektoj de L.L. Zamenhof.
En la esperantlingva gazeto pri flagoj nome
VENTO
aperis artikolo pri la
flagoj
uzitaj por indiki la jidan lingvon kaj por debati pri la kreo de neŭtrala simbolo.
Eksteraj ligiloj
redakti
redakti fonton
La jida: lingvo festinda ankaŭ pro siaj ridigaj malbenoj
Global Voices en Esperanto
, la 31-an de oktobro 2023
Di Velt fun Yidish
aŭdaj historioj en la judgermana lingvo.
Arkivigite je
2009-04-13 per la retarkivo
Wayback Machine
Judgermanaj radio-elsendoj el Aŭstralio.
Arkivigite je
2006-06-13 per la retarkivo
Wayback Machine
(en)
Sebastian Schulman
Yiddish Literature and the Transnational Republic of Jewish Letters
Words Without Borders
, la 1-an de septembro 2016.
Referencoj
redakti
redakti fonton
Provo de Gramatiko de Novjuda Lingvo
(eo)
Giorgio Silfer
, Gepatra, denaska, adopta lingvo,
Heroldo de Esperanto
, paĝo 2, n-ro 2314, novembro 2020.
Jida aboco
La sono ne ekzistas en la rusa.
(eo) Leen Deij, La jida lingvo, PIV, Zamenhof kaj Volfovitsch,
Heroldo de Esperanto
, p. 3, n-ro 12 (2076), 1-12 septembro 2005
ekzemple en la anglalingva artikolo
"The Secret Jewish History of Esperanto"
(la sekreta juda historio de Esperanto)
de
Steven G. Kellman
el aŭgusto 2016 en la ĵurnalo
The Forward
ekzemple en la anglalingva artikolo
"Esperanto, the worldwide yiddish
(Esperanto, la tutmonda jida)
de
Gary Shapiro
el decembro 2010 el la sama ĵurnalo
The Forward
VENTO
7, pp. 18-19.
Jido (lingvo) en la
Vikimedia Komunejo
(Multrimedaj datumoj)
Kategorio Jido (lingvo) en la
Vikimedia Komunejo
(Multrimedaj datumoj)
Jido (lingvo) en
Vikifontaro
(Universala biblioteko)
Jido en
ReVo
Vidu ankaŭ
redakti
redakti fonton
Jida Vikipedio
Jidismo
Judhispana lingvo
Lingva familio
Lingvistiko
Listo de lingvoj
Mezepoka hebrea
Nacia aŭtoritato por la jida
Elŝutita el "
Kategorioj
Jida lingvo
Lingvoj laŭ alfabeto
Kaŝitaj kategorioj:
Paĝoj kun ne-numeraj argumentoj de formatnum
Listo de arkivitaj paĝoj de Retarkivo
Paĝoj kiuj uzas ISBNajn magiajn ligilojn
Jido (lingvo)
Aldoni temon
US