Jimmy Wales - Vikipedio
Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el
Jimbo Wales
Jimmy Wales
Persona informo
Naskonomo
Jimmy Donal Wales
Aliaj nomoj
Jimbo
Naskiĝo
7-a de aŭgusto
1966
en
Huntsville
Alabamo
Usono
Lingvoj
usona angla
angla
Loĝloko
Londono
Ŝtataneco
Usono
Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater
Universitato de Alabamo
(1986–)
Universitato Auburn
(1983–1986)
Randolph School
(en)
(1979–1983)
Indiania Universitato Bloomington
Subskribo
Familio
Edz(in)o
Kate Garvey
(2012–)
Christine Rohan
(1997–2001)
Pamela Green
(1986–1993)
Okupo
Okupo
negocisto
scienca esploristo
oratoro
komputosciencisto
entreprenisto
vikimediano
komercisto
Verkoj
Vikipedio
The Seven Rules of Trust
TTT
Retejo
Jimmy WALES
ĝimi ŭejlz
], ankaŭ konata kiel
Jimbo
ĝimbo
], (naskiĝis la
7-an de aŭgusto
1966
en
Huntsville
Alabamo
Usono
) estas interreta entreprenisto kaj la fondinto de
Vikipedio
Vivo
Wales estas la filo de komercisto de diversaj etvaroj kaj de instruistino de privata lernejo (
House of Learning
). Jam en la aĝo de kvar jaroj Wales komencis legi kaj ŝatis la 22-voluman
World Book Encyclopedia
, kiun lia patrino aĉetis en 1968 de migranta vendisto.
Li ricevis la finlernejan diplomon en privata lernejo
Randolph School
, kiu liatempe jam havis komputilojn.
Li studis financan ekonomion en la
Universitato Auburn
kaj tie en 1989 ricevis sian bakalaŭran diplomon. Dufoje li komencis doktoriĝi: unue en
Universitato de Alabamo
, kir li ricevis
magistran
gradon
, poste en la
Indiania Universitato Bloomington
. Sed li neniam verkis disertacion. En 1994 li eklaboris kiel borsa makleristo por firmao.
En sia libertempo li okupiĝis pri diskutforumoj en la reto, la
usenet
, kaj precipe pri fakfilozofiaj demandoj. En 1992 li fondis sian unuan forumon, kiun li centre estris. Ĉiuj demandoj iru unue al li, por ke li povu malhelpi eksterfakajn atakojn kaj kaosajn diskutojn. Sed tiu provo fiaskis ĉar la koncernaj demandoj ne povis esti solvitaj unuanime.
Wales estas ano de la skolo "objektivismo", fondita de la aŭtorino
Ayn Rand
. En 1998 li translokiĝis kun sia edzino Christine, kaj nun li vivas kun ŝi kaj lia filino (naskita en 2001) en
Saint Petersburg
en
Florido
. Li ŝatas vetboatumi kaj iri en la naturon.
Entreprenado
Jimmy Wales 2014 on
CeBIT
Global Conferences
Wikipedia Zero
En 1996 Wales fondis, kun du partneroj, la interretan firmaon
Bomis
. Tie eblas, senpage viziti forumojn pri la temoj amuzado, sporto, scienc-fikcio kaj
babes
(malmulte vestitaj virinoj).
De 1999 ĝis 2001 li gvidis la malferman enciklopedio-projekton
Nupedia
, poste anstataŭita de
Vikipedio
. En somero 2003 Wales fondis la komunutilan
Wikimedia
Foundation
, kiun li gvidis ĝis oktobro 2006. Tiam la francino
Florence Nibart-Devouard
transprenis. Sed Wales restis en la estraro de la Fondaĵo.
En 2004 Wales fondis la interretan portalon
Wikia
, senpaga servo kiu gastigas projektojn kaj forojn pri
wiki
-aĵoj. Tiu ĉi firmao pergajnas per reklamo kaj komercaj vikioj.
En aŭgusto 2008 al Wales estis aljuĝita la premio
Quadriga
Referencoj
Kerstin Kohlenberg:
„Die anarchische Wiki-Welt“
Die Zeit
, 7. September 2006, n-ro 37, S. 17-19.
Eksteraj ligiloj
Jimmy Wales en la
Vikimedia Komunejo
(Multrimedaj datumoj)
Kategorio Jimmy Wales en la
Vikimedia Komunejo
(Multrimedaj datumoj)
Jimmy Wales en la
Vikicitaro
(Kolekto de citaĵoj)
Persona hejmpaĝo
Hejmpaĝo de Bomis
Arkivigite je
2014-08-27 per la retarkivo
Wayback Machine
Bibliotekoj
PeEnEo
28998
GND
171494229
LCCN
no2009117557
VIAF
96800423
ISNI
0000000070564830
SUDOC
169103838
NKC
pna20221169588
Toolserver:
viaf/96800423
Elŝutita el "
Kategorioj
Vivantaj homoj
Viroj
Naskiĝintoj en 1966
Naskiĝintoj la 7-an de aŭgusto
Usonaj vikimedianoj
Objektivistoj
Alabamanoj
Kaŝitaj kategorioj:
Paĝoj kun etikedoj de Vikidatumoj sen traduko
Listo de arkivitaj paĝoj de Retarkivo
Jimmy Wales
Aldoni temon