Judismo - Vikipedio
Saltu al enhavo
Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
1 ŝanĝo
en ĉi tiu versio atendas
kontrolon
. La
stabila versio
estis
patrolita
je
23 okt. 2025
Judismo
religio
etna religio
vivstilo
monoteisma religio •
Abrahama religio
Komenco
5-a jarcento a.K.E.
vd
Partoj
juda movado
juda religia movado
Juda filozofio
vd
Parto de serio
Judismo
Portalo
Kategorio
Judoj
Judismo
Kiu estas judo
Ortodoksaj
Konservema judismo
Progresiva (Reforma - Liberala)
Ultraortodoksaj
Samarianoj
Falaŝoj
Karaimoj
Etnaj grupoj kaj lingvoj
Aŝkenazoj
Sefardoj
Mizraĥoj
Hebrea
Jida
Judhispana
Geeza
Religio
Dio
Principoj de kredo en judismo
Diaj nomoj
613 micvot
Halaĥa
Leĝaro de Noe
Mesio
Eskatologio
Juda pensado, filozofio kaj etiko
Juda religia filozofio
Cedaka
Musar
Elekteco
Ĥasidismo
Kabalo
Haskala
Religiaj tekstoj
Torao
Tanaĥo
Miŝno
Talmudo
Midraŝo
Tosefta
Miŝne Tora
Ŝulĥan Aruĥ
Siduro
Maĥzoro
Pijuto
Zoharo
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Brit mila
Brit ŝalom
Pidjon ha-ben
Simĥat Bat
Bar-micvo
Ŝiduĥ
Nupto
Divorco (Get)
Sepulto
Kaŝrut
Juda kalendaro
Judaj festotagoj
Talito
Tfilino
Cicito
Kipao
Mezuzo
Menorao
Ŝofaro
Sefer Tora
Signifaj figuroj de judismo
Abraham
Isaak
Jakobo
Moseo
Salomono
Davido
Elija
Aaron
Majmonido
Naĥmanides
Raŝi
Baal Ŝem Tov
Gaon de Vilno
Maharal
Religiaj konstruaĵoj kaj institutoj
Templo
Sinagogo
Jeŝivo
Bejt midraŝ
Rabeno
Ĥazan
Dajan
Gaon
Kohen (pastro)
Maŝgiaĥ
Gabaj
Ŝoĥet
Mohel
Bejt din
Roŝ jeŝiva
Juda liturgio
Ŝema
Amida
Kadiŝ
Minhag
Minjan
Nosaĥ
Ŝaĥarit
Minĥa
Ma’ariv
Ne’ila
Historio de judoj
Antikva historio de Izraelo
Historio de judoj en mezepoko
Historio de judoj en novepoko
Proksimaj temoj
Antisemitismo
Holokaŭsto
Israelo
Filosemitismo
Cionismo
Abrahama religio
Detalaĵoj rilataj al la juda tradicio (de supre malsupre, tiam de dekstre maldekstren):
talito
maco
Turbo
(tradicie ludilo nomata drejdel), tradicia sedera bovlo por la festo de
pesaĥo
, sepbranĉa
menoro
Torao-volvlibro
Okcidenta Muro
, la du tabuloj de la interligo kun la
Dek Ordonoj
sur ili,
vino
por kiduŝo,
knarilo
por
Purimo
kipao
mezuzo
flago de la Ŝtato Israelo
, la kvar specioj por
Sukoto
tefilino
ŝofaro
. En la centro de la
Stelo de Davido
: La
Templo
Judaismo

judismo
estas la
religio
nacieco
kaj popolgenta
kulturo
de
heredaĵoj
, asociita kun la
juda
kaj
hebrea
popolo. En nia tempo, la ĉefaj branĉoj de judismo estas:
Ĥaredoj
Ĥasidoj
Ortodoksa judismo
Rabena judismo
Konservema judismo
Rekonstruisma judismo
Reformisma judismo
Sekulara judismo
(aŭ senpraktika judisma identigo, ĉefe en
Israelo
Usono
kaj iama
Sovietunio
Antaŭ 2000 jaroj, la tri ĉefaj branĉoj estis la
Fariseoj
, la
Sadukeoj
kaj la
Esenoj
, kiuj evoluis sub la dinastio de la
Makabeoj
. En la
1-a jarcento
emerĝis antaŭ la tiam malgranda sekto de la
kristanoj
. Laŭ tradicia vidpunkto, la nuntempa judismo devenas de la Fariseoj; tamen, la ligoj inter ili kaj la postaj
talmudistoj
estas nun ĝenerale rigardataj de historiistoj kiel obskuraj kaj nepruvitaj. La reformisma judismo ĝenerale vidas la bibliajn profetojn, kaj ne la talmudajn rabenojn, kiel la plej sekvindaj gvidantoj de la antikva judismo aŭ pra-judismo. Restas ankaŭ kelkaj miloj da
karaimoj
, kiuj fojfoje identigas sin kiel sekvantoj de la
Sadukeoj
, kvankam ilia historia rilato kun ili restas neklara.
Judismo kiel
religio
estas la tradicia kredo de la judoj. Ĝi estas
halaĥa
religio, bazita sur sistemo de praktikaj
micvoj
, kiuj havas sian originon en la judaj sanktaj heredaĵoj: la skribita
Torao
kaj la
parola Torao
. (Kvankam la
karaimoj
neas la aŭtoritaton de ĉi-lasta.) Tiu ĉi religio profunde influis la komencojn de
kristanismo
kaj
islamo
, sed male al la du lastaj ĝi estas nek
universala
nek
misia
religio.
Judismo kiel
kulturo
inkluzivas plurajn unikajn komunumaj lingvojn (hebrea,
jida
ladina
, juda araba kaj
aramea
) en ĉiu el kiuj estis kreita ampleksa literaturo; ampleksa
filozofio
kaj
mistikismo
, kiuj ofte estis influitaj de ĝeneralaj filozofiaj kaj mistikaj eseoj; Same kiel sistemoj de kutimoj kaj sociaj konvencioj.
Judismo kiel
nacieco
funkcias kiel centro de identigo por multaj el la 17 milionoj da judoj en la mondo.
Cionismo
, la ĉefa juda nacia movado, estas karakterizita per juda
memdeterminado
ene de
suverena ŝtato
kun afineco por la teritorio de la
Lando Israelo
. Cionismo kiel instituciigita movado ekzistis ekde la fino de la
19-a jarcento
, kaj tiris inspiron de judaj elementoj inkluzive de historia afineco,
patrujo
, lingvo kaj la ideo de grupigo de la ekzilitoj, same kiel de aliaj eŭropaj naciaj movadoj. La Ŝtato
Israelo
estas la nacia ŝtato de la juda popolo, kiu estis establita surbaze de la cionisma ideo.
Historio de judismo
redakti
redakti fonton
En antikva Israelo, la kulto de
JHVH
– tutverŝajne tondro-dio en siaj originoj – estis ekskluziva, sed ne necese postulis la ne-ekziston de aliaj dioj – dioj fremdaj kaj espereble malpli potencaj. Pli malfrue, eble post la babilona malliberperiodo, la israela religio iĝis plene unudia, t.e., postulis la ne-eston de aliaj dioj. La nura Dio estis almenaŭ ekde tiam vidita kiel kreinto de la
universo
. La kredo je la senkorpeco de Dio establiĝis multe pli malfrue; unu el la ĉefaj kaj plej akraj disputoj inter Maimonides kaj aliaj rabenoj centriĝis sur ĝi.
Helenisma judismo
estis formo de judismo en la antikva mondo kiu kombinis la judan religian tradicion kun elementoj de la greka kulturo. Ĝis la falo de la Romia Imperio kaj la islamaj konkeroj de la orienta Mediteraneo, la ĉefaj centroj de helenisma judismo estis
Aleksandrio
(Egiptio) kaj
Antioĥio
(hodiaŭ en Suda Turkio), la du ĉefaj grekaj urbaj setlejoj en la Mez-Orienta kaj Nord-Afrika areo, ambaŭ fonditaj fine de la 4a jarcento a.K. post la konkeroj de
Aleksandro la Granda
. Helenisma judismo ankaŭ ekzistis en
Jerusalemo
dum la duatempla periodo, kie estis akra konflikto inter heleniĝantoj kaj tradiciistoj.
Maimonides
, kiu estis forte influita de grekaj kaj arabaj
filozofoj
, defendis la senkorpecon de Dio, kaj kondamnis kredantojn je lia korpeco al la perdo de la ĉiama vivo. Aliaj ecoj de Dio – lia ĉiopovo, ĉionscio kaj ĉieesto, ekzemple – establigis sin firme ankaŭ relative malfrue, kvankam ofte estas apogoj (kaj malapogoj) por la eventuale venkinta flanko en la
Biblio
mem.
Antikva judismo oferis bestojn al Dio en la granda
Templo de Jerusalemo
. Je la
9-a de avo
en la jaro
70
post Kristo, Romio forbruligis la Templon por venki ribelon kontraŭ la imperio. Kun la detruo de la Templo, la Sadukea (sacerdota) partio tre malfortiĝis, kaj la
rabenoj
kaj
sinagogoj
kompare iom plifortiĝis. Ne ĉiuj sinagogoj sekvis rabenojn – fakte, preskaŭ ĉiuj sinagogoj trovitaj arkeologie jam estis identigitaj kiel sinagogoj kiujn la rabenoj de la
Talmudo
konsideris herezaj. Pro ĉi tiu kaj aliaj kialoj, multaj
historiistoj
kredas nun ke la rabenoj de la Talmudo estis verŝajne iom izolita frakcio, kiu akiris potencon sur granda nombro da sinagogoj kaj
komunumoj
nur post la establiĝo de
Islamo
, kaj la komencoj de oficialaj hierarkiaj rilatoj inter la islama ŝtato kaj la rabenoj.
Tendencoj
redakti
redakti fonton
Judaĵoj (horloĝdirekten desupre):
ŝabataj
kandelingoj
, vazo por lavado de la manoj,
Humaŝ
kaj
Tanaĥo
, montrilo,
ŝofaro
, kaj
etrogujo
La
Ortodoksa Judismo
estas unu el la grandaj branĉoj de la juda religio en la nuntempo, kune kun la konservema judismo kaj la reformisma judismo. Ĝi distingiĝas de la aliaj pro ĝia rigora aliĝo al la
Halaĥo
. Ĝi ne havas centran doktrinan aŭtoritatecon kio permesas al ĝi kelkajn variantojn de ĝia praktikado.
Konservema judismo
estas branĉo de la juda religio kiu devenas de intelektaj fluoj kiuj naskiĝis en Germanio en la deknaŭa jarcento, kaj ĉefe de la pozitiva-historia skolo kiu evoluis en la mezo de la deknaŭa jarcento. La ĉefa ideologo de ĉi tiu tendenco de juda pensaro estis la germana rabeno
Zacharias Frankel
. Ĉi tiu skolo estis reago al la alveno de
klerismo
kaj al la fakto ke en tiu epoko oni forigis la plej multon da diskriminaciaj leĝoj kontraŭ judoj en
Okcidenta Eŭropo
. Laŭ la pozitiva-historia skolo, judaj religiaj leĝoj ĉiam ŝanĝiĝis dum la historio por adaptiĝi al la tempoj, kaj judoj ĉiam devus strebi sekvi la judajn leĝojn sed ankaŭ esti malfermitaj al ŝanĝoj. Zacharias Frankel ne kunsentis kun la Reformistoj, kiuj ankaŭ volis ŝanĝi judismon por igi ĝin pli moderna kaj taŭga por la moderna mondo, ĉar li opiniis ke la ŝanĝoj kiujn ili volis alporti estis tro radikalaj kaj ne estis bazitaj sur judaj tradicioj. Tamen, li ankaŭ ne kunsentis kun la ortodoksuloj, kiuj rifuzis akcepti iun ajn ŝanĝon al la judaj tradicioj. Origine, Frankel estis membro de la reformistoj, sed li forlasis ilin ĉar li ne konsentis, ke oni devus ĉesi uzi la Hebrean lingvon por preĝi.
Interno de la Kongregacio Emanu-El de Novjorko, nome la plej granda reformisma sinagogo en la mondo.
Reformisma Judismo
ankaŭ konata kiel
Liberala Judismo

Progresema Judismo
, estas branĉo de la juda religio kiu naskiĝis en
Germanio
en la
19-a jarcento
. Nuntempe, ĝi estas tre populara inter
usonaj
kaj
britaj
judoj
Nuntempaj reformismaj judaj movadoj konsentas pri la plejmulto el la sekvaj principoj:
Lasi aŭtonomecon al la individuo pri kiel interpreti la judajn religiajn leĝojn
Apliki tekstan analizon al la juda
Biblio
torao
kaj
tanaĥo
) kaj al la rabena literaturo
Lerni judajn religiajn principojn pere de ne-religiaj metodoj, kune kun religiaj
Sekvi modernajn kulturajn morojn pri vestaĵoj, kutimoj kaj praktikoj
Havi kompletan egalecon inter la seksoj en religiaj ritaroj
Emfazi la koncepton de
Tikkun Olam
("Ripari la Mondon"), juda religia principo kiun oni ofte uzas por indiki strebado al socia justeco.
Rekonstruisma judismo
estas branĉo de judismo. Ĝi provas gardi la tradiciojn, sed reformuli ilin laŭ la tempo. Ĝi estis fondita en 1922 fare de la ortodoksa rabeno Mordecai Menahem Kaplan kaj estas la plej juna branĉo de judismo. Rekonstruisma judismo similas al konservativa judismo kaj, kiel ĝi, situas inter ortodoksa kaj
reformisma judismo
La termino
novĥasidismo
temas pri nuntempaj tendencoj en judismo al grava reinteresiĝo pri la instruoj de
kabalo
kaj
ĥasidismo
fare de membroj de aliaj ekzistantaj judaj movadoj.
Kredo
redakti
redakti fonton
Moseo kaj la Dekalogo
, de
José de Ribera
Maimonides
resumis la bazan kredon de la judismo tiel:
Dio ekzistas
Dio estas unu kaj unika
Dio estas senkorpa
Dio estas eterna
Preĝu nur al Dio
La vortoj de la
profetoj
estas veraj
La plej granda profeto estis
Moseo
kaj liaj profetaĵoj estas veraj
La Torao estis donita al Moseo
La
Torao
estas neŝanĝebla
Dio scias kaj kapablas ĉion
Dio punas kaj rekompencas
La
Mesio
venos kaj regos
La mortintoj
reviviĝos
Oni rajtas dividi la dektriopon en tri grupojn:
La realo de Dio kaj Lia unueco.
Torao el la ĉielo kaj profetaĵo.
La agoj de Dio en la mondo kiel rekompenco kaj puno.
Rimarku ke, laŭ la tradicia rabena judismo (kaj, moderne, laŭ la ortodoksuloj kaj la konservativuloj), la Torao estas ne nur la kvin unuaj libroj ("
ĥumaŝ
") de la Biblio, sed ankaŭ ĉiuj
talmudaj
leĝoj ("
parola Torao
"); ankaŭ laŭ la tradicia rabena judismo, ne nur la "ĥumaŝ", sed ankaŭ la leĝoj de la rabenoj estis donitaj al Moseo. La nunaj ne-ortodoksaj branĉoj de la judismo sekvas modernajn historiajn metodojn kaj konkludojn, kaj do malkredas je la vera historia dono de la "ĥumaŝ" al Moseo, kaj kompreneble ankaŭ je la dono de la leĝoj de la Talmudo al li. Krome, la reformisma judismo ĝenerale malakceptas la laŭvortan interpretadon de la Talmudo.
Dum historio, pluraj homoj prezentis sin kiel Mesion (aŭ estis tiel prezentitaj fare de aliaj), kiel
Jakob Frank
Ŝabetai Cvi
Simon Bar-Koĥba
La Biblio hebrea ne enhavas la konceptojn de
infero
kaj
paradizo
; tamen, ili estis parto
de la
farizea
kredo ĉe la tempo de Jesuo, kaj la
kristanismo
- kaj poste la
islamo
- konservis
tiujn konceptojn kaj prilaboris ilin. La ortodoksa judismo plejparte ankaŭ konservas la kredon
je la
infero
kaj
paradizo
; la reformisma kaj rekonstruisma judismoj malakceptas ĝin.
Judismo, inter aliaj kulturoj, praktikas
cirkumcidon
, kaj nelaboradon je
sabatoj
. La ortodoksa
kaj konservativa judismo ankaŭ devigas al manĝado laŭ
koŝera
leĝaro, dum la reformisma judismo
ĝenerale vidas la ritajn leĝojn de manĝado kiel ne plu validaj; kelkaj reformistoj ankoraŭ sekvas la leĝojn pri
koŝeraj
manĝaĵoj kiel tradiciojn.
Laŭ la Juda Biblio, lando nomita
Israelo
estis donita al la judoj por ĉiam de Dio. (Tiu ĉi lando ne samas al la nuna ŝtato
Israelo
, sed estas tiu regiono rekonita kiel
Palestino
.) La moderna, naciisma formo de tiu kredo estas
cionismo
Akcepto de la kerna kredaro
redakti
redakti fonton
Statuo de Maimonido en
Kordovo
Hispanio
Fakuloj laŭlonge de la
Historio de judoj
have proponis nombrajn formularojn pri la kernaj kredoj de Judismo, el kiuj ĉiuj ricevis kritikojn.
La plej populara formularo estas la
13 principoj de kredo
de
Maimonides
, disvolvigitaj en la 12-a jarcento.
Laŭ Maimonides, ajna judo kiu malakceptas eĉ nur unu el tiuj principoj estu konsiderata apostato kaj herezulo.
Judaj fakuloj subtenis vidpunktojn tre diverĝajn laŭ diversaj manieroj el la principoj de Maimonides.
Tiel, ene de la
Reformisma Judismo
nur la kvin unuaj principoj estas subtenendaj.
En la epoko de Maimonides, lia listo de bazaj kredoj estis jam kritikita fare de
Hasdai Crescas
kaj
Joseph Albo
. Albo kaj
Raavad
argumentis, ke la principoj de Maimonides enhavas tro multajn aferojn kiuj, eĉ se pravaj, ne estas fundamentaj por la kredo.
Tiukadre, la antikva historiisto
Jozefo
emfazis la praktikojn kaj sekvojn pli ol la religiajn kredojn, asociante la
apostatecon
kun malsukceso obei la judajn leĝojn kaj asertante, ke la postuloj por la konverto al judismo inkludis
cirkumcidon
kaj aligon al la tradicia kutimaro. La principoj de Maimonides estis tre multe ignoritaj laŭlonge de la venontaj jarcentoj.
10
Poste, du poeziaj reasertaĵoj de tiuj principoj (nome "
Ani Ma'amin
" kaj "
Jigdal
") estis integritaj en multaj judaj liturgioj,
11
kio kondukis al ties eventuala preskaŭ-universala akceptado.
12
13
Paĝofino de la
Miŝnaho
En modernaj epokoj, en judismo ne estas centrigita aŭtoritato kiu starigas precizan religian
dogmon
. Pro tio, multaj diversaj variaĵoj pri la bazaj kredoj estas konsiderataj ene de la ombrelo de judismo.
Eĉ tiel, ĉiuj judaj religiaj movadoj estas, je pli granda aŭ pli malgranda etendo, bazitaj sur la principoj de la
Hebrea Biblio
kaj variaj komentarioj kiel la
Talmudo
kaj la
Midraŝo
. Judismo ankaŭ universale agnoskas la Biblian
aliancon
inter Dio kaj la
Patriarko
Abraham
same kiel la aldonajn aspektojn de la Alianco montrita al
Moseo
, kiu estas konsiderata la plej granda
profeto
de judismo.
14
15
En la
Miŝnaho
, kerna teksto de la
Rabena Judismo
, akceptado de la diaj originoj de tiu alianco estas konsiderata esenca aspekto de judismo kaj tiuj kiuj malakceptas la aliancon perdas siajn eblojn en la Alia Mondo.
16
Establi la kernajn kredojn de judismo en la moderna epoko estas eĉ pli malfacila, konsiderante la nombron kaj diversecon de la nuntempaj judaj movadnomoj. Eĉ malpliigante la problemon al la plej influaj intelektulaj tendencoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, la afero restas komplika. Tiel por ekzemplo, la respondo de
Josef Soloveiĉik
(asocia kun la moderna ortodoksa judismo) al la moderneco estas konstituita el la identigo de judismo kun la sekvo de la
halaĥo
dum ties lasta celo estas venigi la sanktecon al la mondo.
Mordeĥaj Kaplan
, la fondinto de la
Rekonstruisma judismo
, abandonas la ideon de religio pere de la identigo de judismo kun
civilizo
kaj pere de tiu lasta termino kaj la nereligia traduko de la kernaj ideoj, li klopodas surombreligi tiom multajn judajn tendencojn kiel eblas. Siavice, la
Konservisma Judismo
de
Solomon Schechter
estas identa kun la tradicio komprenita kiel la interpretado de la Toraho, en si mem estante la historio de la konstantaj ĝisdatigoj kaj alĝustigoj de la Leĝo plenumitaj pere de kreiva interpretado. Finfine,
David Philipson
skizas la linion de la reformisma movado en judismo kontraŭante ĝin al la strikta kaj tradicia rabena alproksimiĝo kaj tiel venas al konkludoj similaj al tiu de la konservema movado.
17
Rilato al aliaj
unudiaj religioj
redakti
redakti fonton
La
kristanismo
naskiĝis kiel ĉefe juda sekto en la
1-a jarcento
; ĝi vidas
Jesuon
kiel
filon de Dio, kaj sin mem kiel kulmino de judismo, kaj ankaŭ aldonis la ideojn de la
Triunuo
kaj
origina peko
Mohameto
, konsiderita de la islamanoj kiel la fina profeto, prezentis islamon kiel la kulminon de judismo kaj kristanismo. La judismo malakceptas ambaŭ vidpunktojn.
Historio de la judoj
redakti
redakti fonton
Jam pro la
Babilona ekzilo
judoj, ĉu pro la ekzilo ĉu pro milita trudo ĉu pro aliaj tialoj, iris vivi en multaj aliaj landoj de
Mezoriento
, kaj poste formis komunumojn tra ĉiuj orientmediteraneaj landoj, konstituante kolektive
diasporon
. Ties ĉeesto estis atestita en
Grekio
el la 4-a jarcento a.K. antaŭen en lokoj tiom variaj kiel en
Ĥio
Egino
Atiko
kaj
Rodoso
18
kaj en
Italio
tiom frue kiom en la 2-a jarcento a.K.
19
Masakro de la Judoj de
Metz
dum la Unua Krucmilito, fare de Auguste Migette.
Post la Sieĝo de
Jerusalemo
(en la jaro 70), centoj da miloj de judoj estis portitaj kiel sklavoj al
Romo
, el kiu ili poste elmigris al aliaj eŭropaj landoj. La judoj kiuj elmigris al
Iberio
, kaj ties posteuloj estos la
Sefardaj judoj
, dum tiuj kiuj elmigris al Germanuja
Rejnlando
kaj al
Francio
estos la
Aŝkenazoj
20
Eŭropaj judoj
estis specializitaj en ekonomio kiel metiistoj, komercistoj, kaj mon-pruntistoj.
21
Grava malpliigo en iliaj populacioj okazis en Okcidenta Eŭropo okazis pro la okazigo de la
Krucmilitoj
kiuj akcelis la religi-kulturan
maltoleremon
, okazigante multajn
pogromojn
kaj postajn forpelordonojn, en Anglio (1290), Francio (14a jarcento) kaj
Hispanio
(1492). Je la fino de la mezepoko, simila fenomeno ripetiĝis en la Itala duoninsulo kaj tra plej el la Germanaj urboj kaj princlandoj en german-parolantaj landoj en la
16-a jarcento
. Grandaj
jid-parolantaj
populacioj foriris en tiuj samaj jarcentoj al Orienta Eŭropo. Je la 17-a jarcento ekis reveniga procezo, pro reena migrado al centra kaj okcidenta Eŭropo, kiam okazis pogromoj en
Ukrainio
(1648-1649).
22
Antaŭjuĝoj
konsideranta la tutan judan popolon kiel “popolo mortiganto de Kristo”, restis viva ĝis epoko de
klerismo
, dum kiu diverskulturaj intelektuloj komencis konsciiĝi kaj rezonadi pri kian makroskopan maljustaĵon Eŭropo kapablis kuntreni kaj plasmi laŭlonge de jarcentoj.
Dum la
18-a jarcento
fakte la judaro suferis frapan maldensigon: en
1781
Jozefo la 2-a
imperiestro de la Sankta Romia Imperio publikigis rajtigilon de tolero por judoj kaj en
Francio
alestiĝis akordo laŭ kiu al tiuj estu allasita la rajto posedi francan civitanecon,
23
Iom post iom komenciĝis ankaŭ la definitiva disfaliĝo de la obstakloj kiuj ilin estis tenintaj marĝene de la civila socio.
Emancipiĝo
simila al tiu de Jozefo la 2-a etendiĝis ankaŭ al aliaj eŭropaj ŝtatoj: en
Rusio
, ekzemple. Ankaŭ en
Piemonto
de
1848
, per la artikolo 24a de la
Statuto Albertino
, estis rekonataj al la israela popolo la tuteco de la civilaj kaj politikaj rajtoj, kiuj poste etendiĝos al tuta Italio.
Naziisma
bojkoto
de judaj negocoj:
SA
trupoj instigas al
bojkoto
ekster Israela superbazaro, Berlino, 1a de aprilo 1933. La signaloj diras: "Germanoj! Defendu vi mem! Ne aĉetu de judoj."
24
La socia izoligo estis antaŭŝtupo de la
Holokaŭsto
Tamen, spite ke dum la klerisma epoko multe kvietiĝis la malamikeca etoso rilate judojn, restis tamen subkonscie antisemitismo kiu eksplodis, eĉ pli feroca, en sinsekvaj jarcentoj: en
cara
Rusio
okazis violentaj kontraŭjudaj tumultoj kiuj ricevis la nomon
pogromo
(el la rusa Погром kiu signifas
detruo
), ofte instigitaj de la politikaj aŭtoritatoj (laŭ iuj historiistoj) por vehikli la popolan malkontenton de la jaroj de la
revolucioj de 1905
kaj
1917
favore de la neindulgemo kontraŭ tiu religio. La plej feroca kaj violenta persekuto kiun la juda popolo suferis estis planita de la
Nazia Germanio
estre de
Adolf Hitler
kaj aliaj naziestroj kaj estas konata kiel
Fina solvo
. Naziismo profitis, pro sia propagando, de la fakto, ke la komenca reĝimo komunista rusa estis praktike influregata de judoj kaj ke la unuaj provoj de komunismo en Germanio estis, kvankam malsukcesaj, ĉefdirektitaj de judoj.
Post la
Holokaŭsto
, nome amasmortigo de centoj da miloj da judoj el preskaŭ ĉiuj landoj de Eŭropo, plifirmiĝis la ideo krei judan ŝtaton en
Israelo
, kio jam estis planita dum la antaŭaj jardekoj ĉefe fare de la movado
Cionismo
. La alvenon de judoj al la tiama
Palestino
kaj la kreo de la juda ŝtato, apogita de
Unuiĝintaj Nacioj
, okazigis la akran malakcepton de la arabaj populacioj kaj de
Palestino
kaj de la najbaraj landoj, kio rezultis en sinsekvaj militoj kaj malfacilaĵoj, kio estas konata kiel
Arab-israela problemo
. Judoj el multaj landoj alvenis en Israelon, kreante novan judan socion kun mikso de tre diversaj kulturaj devenoj.
Juda identigo (popola kaj heredaĵa)
redakti
redakti fonton
Blua
Stelo de Davido
, simbolo de Judismo. Ankaŭ uzata dum la
holokaŭsto
kiel
flava insigno
Laŭ tradicia juda leĝo, judo estas iu ajn naskita de juda patrino aŭ iu kiuj konvertis al judismo laŭ la juda leĝo. Usona reformita judismo kaj brita liberala judismo akceptas filon de unu juda patro aŭ patrino kiel juda, se la gepatroj edukas la infanon laŭ juda identigo.
Ĉiuj nuntempaj formoj de judismo pretas akcepti sincerajn konvertitojn, kvankam tradicie ekde la epoko de la Talmudo konvertiĝo estis malkuraĝigita. La proceduro por konvertiĝo devas esti taksata de aŭtoritato kaj la konvertito ekzameniĝas pri lia/ŝia sincereco kaj scio pri judismo.
25
Konvertitoj ricevas la nomon
"ben Abraham"

"bat Abraham"
, tio estas filo aŭ filino de
Abrahamo
Tradicia judismo subtenas, ke judo, ĉu denaska aŭ konvertita, estas ĉiama judo. Do, judo, kiu proklamas sin ateisto aŭ konvertito al alia religio estas daŭre konsiderata judo fare de tradicia judismo. Tamen la reformisma movado akceptas, ke judo, kiu konvertiĝis al alia religio ne plu estas judo,
26
27
kaj la israela registaro akceptas tion nur post decidoj de altaj kortumoj.
28
La demando, kio estas juda identeco, ricevis novan respondon en la
1950-aj jaroj
, kiam
David Ben-Gurion
petis opiniojn pri
mihu Yehudi
("kiu estas judo?") de judaj religiaj aŭtoritatoj kaj intelektuloj tra la tuta mondo por difini israelan civitanecon, respektive ŝtatanecon. Ankoraŭ ne ĉio estas detalita kaj la demando foje revenas en israela politiko.
Sekular-
humanisma judismo
, kiu rekomendas laikan
humanismon
en juda kunteksto, kaj ankaŭ vidas judismon kiel kulturon. Male al la Rekonstruistoj, la movado rifuzas inkludi
teismajn
formuliĝojn en siaj ritoj. Fondite en 1969, kaj aktuale en 2012 ĝi havis 10,000 membrojn en nordamerikaj komunumoj.
Moderna senpraktiko
redakti
redakti fonton
En israelo, la sekularuloj estas la malplej religiema grupo, konsistante el preskaŭ duono de la populacio. Foje "sekularista" estas la komuna moknomo por iu ajn kiu ne aliĝas al halaĥa vivstilo, nekonsiderante iliaj personaj kredoj aŭ la amplekso de judaj praktikoj kiujn ili praktikas. Sociologoj klasifikas sekularistojn en Israelo en tri grupojn: la plej granda estas "sekularistoj ĉiuokaze", kiuj ne havas ajnan bonordan ideologian vidpunkton; estas tiuj kiuj konservas diversajn ne-ortodoksajn alligitecojn kun ilia juda identeco, en la maniero de judismo kiel kulturo, nacia heredaĵo ktp., kies aktiva esprimo estas
Juda Renovigo
. Kontraŭe estas la "universalismaj sekularistoj", kiuj donas malmulte da graveco aŭ fremdiĝo al sia judismo, konsideras la religion kiel malfacilan ŝarĝon kaj preferas israela aŭ tutmonda identeco ol la religia
29
En la monda judismo, krom la ekzistantaj grupfluoj, ekzistas kategorio da nefiliigitaj judoj, ambaŭ en la larĝa signifo de tiuj kiuj ne estas membroj de iu komunumo, sed en pli malvasta signifo ĝi rilatas al tiuj kiuj ne identiĝas kun iu ekzistanta grupfluo. En diversaj socienketoj, la nefiliuloj ricevas la ŝancon identigi kiel "Nur Juda", "Judoj de Neniu Religio", kaj pli. "Judoj sen religio" konsistigas la vastan plimulton de la nefiliuloj en Usono
30
Kriptojudismo
redakti
redakti fonton
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo
Kriptojudismo
Kriptojudismo
aŭ kaŝjudismo estas persona aliĝo al judismo dum la persono deklaras sin publike sekvanto de alia religio, historie de
kristanismo
, foje de
Islamo
. La personoj kiuj praktikas kriptojudismon estas referencataj kiel kripto-judoj aŭ kriptojudoj. La termino
kriptojudo
estas uzata ankaŭ por priskribi posteulojn de judoj kiuj ankoraŭ –ĝenerale sekrete– retenas kelkajn judajn kutimojn, ofte dum ili estas praktikantoj de aliaj religioj, plej ofte de kristanismo.
Ĉefaj festoj
redakti
redakti fonton
Seder-tablo por
Pesaĥo
, kun la libro, kiun tradukis
Erin Piateski
Pesaĥo
(esperante preterpaso, juda
Pasko
Ŝavuot
Tiŝa B'av
Roŝ Haŝana
Jom Kipur
Ŝabato
Sukoto
Ĥanuka
Tu Biŝvat
Purimo
Brit mila
Brit ŝalom
Lingvo
redakti
redakti fonton
Paĝo el 11a-jarcenta
aramea
Targum
, nome manuskripto de la Hebrea Biblio.
La
hebrea
estas la lingvo de la plej malnovaj judaj tekstoj kaj estis la kutima lingvo de judoj en la antikva periodo, kiam ili estis sendependaj. Kiel kutima lingvo anstataŭis ĝin post jarcentoj la
aramea
, sed ĝi restis uzata ĝis nun kiel lingvo de la diservoj kaj parte de kleruloj.
La aramea estas lingvo, kiu tre similas la hebrean kaj kiu influis la skriban hebrean de postaj judaj verkoj. Iuj partoj en la tekstoj de la
Tanach
estis verkitaj en la aramea, tiel ekzemple la unuaj tekstoj de la libro de Daniel estas en la hebrea, kaj postaj en la aramea. Ekzemple
Jesuo
de
Nazareto
kaj liaj judaj samlandanoj supozate parolis la aramean.
En
diasporo
judoj adoptis la lingvojn de la landoj en kiuj ili vivis. Kelkaj apartaj okazoj estas lingvoj, kiujn transprenis judaj komunumoj el diversaj regionoj de la mondo kaj evoluigis pro historiaj kialoj al memstaraj lingvoj (iuj nomas ilin dialektoj). Vidu ekzemple la
jidan lingvon
(la lingvo de la
aŝkenazoj
), la
sefardan lingvon
, la
juda-berbera lingvo
(la lingvo de judaj
berberoj
en
Maroko
, la tata aŭ
juda-tata lingvo
(la lingvo de la montaraj judoj de la
Kaŭkazo
, tio estas en
Dagestano
kaj
Azerbajĝano
).
En la ĉiutaga vivo, plej ofte judoj parolas la lingvon de la lando en kiu ili vivas, respektive loĝas.
La "
ivrita
", kiun oni uzas nuntempe en
Israelo
estis sukcesa revivigo de la antikva hebrea, al kiu estis aldonita moderna vortaro kaj kies
gramatiko
estis adaptita. Ĝi nuntempe evoluas en la ĉiutaga uzado kiel aliaj lingvoj.
Kulturo
redakti
redakti fonton
Juda arto. Marianos kaj Janina,
Mozaiko
de
bizanca arto
de la
Sinagogo
Beit Alfa,
6-a jarcento
. La komponaĵo montras la
dek du zodiakajn bildojn
kiel koincidaj kun la dek du monatoj de la
hebrea kalendaro
31
La apero de la centra bildo de la suno havas tie justigon de astronomia tialo (kaj ne religia).
32
La kvar figuroj de la anguloj reprezentas la kvar pintojn de la jaro,
33
nome solsticoj kaj ekvinocoj, nomumitaj en hebrea laŭ la monato en kiu ĉiu el ili okazas: nome Tiŝrei, [Tevet], Ni[san] kaj Tamuz.
Kibuco
Beit Alfa,
Israelo
Juda kuirarto
rilatas al la kuiradaj tradicioj de la juda popolo en la mondo. Ĝi evoluis dum multaj jarcentoj, formitaj de judaj dietaj leĝoj (koŝero), judaj festotagoj kaj ŝabata tradicio. La juda kuirarto estas influita de la ekonomio, agrikulturo kaj kuirarta tradicio de la multaj landoj kie judaj komunumoj ekloĝis kaj varias multe tra la tuta mondo.
Estas multaj
ritaj
benoj
en judismo: ekzemplo estas la beno
Aŝer jacar
La
juda mitologio
estas komponita de la religiaj kaj tradiciaj
rakontoj
ligitaj al la judismo, dum la «juda folkloro» konsistas en la
popolaj rakontoj
kaj
legendoj
kiujn oni trovas en la juda kulturo. Reale, estas malabunda la primitiva
folkloro
konservita diferenca el la
literaturo
"agada". Tamen, mitologio kaj folkloro survivis kaj etendiĝis inter la juda loĝantaro en ĉiuj epokoj de ties historio.
Judiko

Judaiko
(latine
judaica
, laŭvorte "juda") aŭ Judaj studoj estas la oficialaj nomoj de akademia fako, kiun oni povas studi en pluraj universitatoj kaj, laŭ sia memkompreno, ligiĝas al la tradicio de la Scienco de Judismo, kiu disvolviĝis kiel sendependa akademia fako en la 19-a jarcento.
Fontoj, tekstoj kaj dokumentaro
redakti
redakti fonton
La
Encyclopaedia Judaica
(latine: "Enciklopedio Judisma", hebree: אנציקלופדיה יודאיקה) estas 26-voluma anglalingva enciklopedio de la juda popolo kaj de judismo. Ĝi kovras diversajn areojn de la juda mondo kaj civilizo, inkluzive de juda historio de ĉiuj epokoj, kulturo, judaj festotagoj, hebrea lingvo, Torao, kaj la sistemo de religiaj instruoj nomata Halaĥo. Publikigita origine en 1971, laŭ la stato de 2010 ĝi aperis en du eldonoj akompanitaj per kelkaj revizioj.
La
Encyclopedia of Judaism
(angle: "Enciklopedio de Judismo" estas 3-voluma anglalingva enciklopedio pri la nuntempaj juda popolo kaj judismo, kovranta diversajn areojn de la nuna juda mondo kaj civilizo. Ĉefaj eldonantoj estas Jacob Neusner, Alan J. Avery-Peck kaj William Scott Green. La publikaĵo de sume 1592 paĝoj origine publikiĝis en junio 1999.
Ekzistas multaj publikaĵoj en la mondo de judismo, ekzemple
European Journal of Jewish Studies
, kie foje aperis tekstoj rilataj al
Esperanto
Vidu ankaŭ
redakti
redakti fonton
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo
Judaj terminoj
Paĝo el Libro Zohar, la baza fonto de
Kabalo
Antisemitismo
Elektita popolo
Eŭropa Juda Kongreso
Falaŝan
Garizim
Hebrea lingvo
hebreoj
Etnaj dividoj de la judismo
Hebrea kalendaro
Ĥazaroj
Juda Agentejo
Juda mitologio
Juda muziko
Juda problemo
Juda Virtuala Biblioteko
Judodevena miksrasulo (nazia Germanujo)
Kabalo
Karaitoj
Kriptojudismo
Leĝo de Moseo
Listo de Religioj
Midraŝo
Monda Juda Kongreso
Muzeo de Juda Arto kaj Historio (Parizo)
Principoj de kredo en judismo
Samarianoj
Sinagogo
Kristana hebreismo
Referencoj
redakti
redakti fonton
Tiun ĉi formon la Akademio de Esperanto oficialigis en la 3-a Oficiala Aldono al la Fundamento
2,0
2,1
2,2
2,3
Kohler, Kaufmann; Hirsch, Emil G. (1901–1906).
"Articles of Faith".
En Singer, Isidore; et al. (eld.). The Jewish Encyclopedia. New York: Funk & Wagnalls.
3,0
3,1
3,2
Jacobs 2007
Rabbi S. of Montpelier, Yad Rama, Y. Alfacher, Rosh Amanah.
"Maimonides' 13 Foundations of Judaism".
Mesora. "However if he rejects one of these fundamentals he leaves the nation and is a denier of the fundamentals and is called a heretic, a denier, etc."
Rabbi Mordechai Blumenfeld.
"Maimonides, 13 Principles of Faith".
Aish HaTorah. "According to the Rambam, their acceptance defines the minimum requirement necessary for one to relate to the Almighty and His Torah as a member of the People of Israel"
7,0
7,1
7,2
Daniel Septimus.
"The Thirteen Principles of Faith".
MyJewishLearning.com.
Ronald L. Eisenberg (2004).
The JPS guide to Jewish traditions.
Jewish Publication Society. p. 509.
ISBN 978-0-8276-0760-6
. "The concept of "dogma" is…not a basic idea in Judaism."
9,0
9,1
9,2
Mendes-Flohr 2005
Dogma in Medieval Jewish Thought, Menachem Kellner.
"The Thirteen Principles of the Jewish Faith".
Hebrew4Christians. Retrieved 22 August 2010.
"What Do Jews Believe?".
Arkivigite je
2009-04-06 per la retarkivo
Wayback Machine
Mechon Mamre. "The closest that anyone has ever come to creating a widely accepted list of Jewish beliefs is Maimonides' thirteen principles of faith."
The JPS guide to Jewish traditions, p. 510, "The one that eventually secured almost universal acceptance was the Thirteen Principles of faith"
"Description of Judaism, Ontario Consultants on Religious Tolerance".
Arkivigite je
2020-11-05 per la retarkivo
Wayback Machine
Religioustolerance.org. Alirita la 1an de Decembro 2020.
Rietti, Rabbi Jonathan.
"How Do You Know the Exodus Really Happened?".
Arkivita el la originalo la 18an de Septembro 2004. La vorto "emunah" estis tradukita malĝuste en la Biblio de la reĝo Jakobo kiel simple "kredo" aŭ "fido", dum aktuale, ĝi signifas konvinko, kio estas multe pli emfaza sciaro pri Dio bazita sur la sperto.
"Jewish Sacred Texts".
ReligionFacts. Alirita la 1an de Decembro 2020.
Kosior, Wojciech. (2015)
Some Remarks on the Self-Images of the Modern Judaism. Textual Analysis
p. 91–106
Alexander Panayotou,
'Jews and Jewish Communities in the Balkans and the Aegean until the twelfth century,'
en James K. Aitken, James Carleton Paget (eld.),
The Jewish-Greek Tradition in Antiquity and the Byzantine Empire,
Cambridge University Press
, 2014 pp.54-75, pp.64ff.
Peter Schäfer,
Judeophobia: Attitudes Toward the Jews in the Ancient World,
Harvard University Press
2009
Ben-Sasson, Haim Hillel, 1914-1977, editor. Ettinger, Samuel, editor.. (1972)
Jewish society through the ages
. Schocken Books.
OCLC
581911264
Botticini and Eckstein, Maristella and Zvi. (2012)
The Chosen Few : How Education Shaped Jewish History, 70-1492
. Princeton University Press,
p. 49
ISBN 9780691144870
Yohanan Aharoni,
The Jewish People: An Illustrated History,
A&C Black 2006 p.305.
En
Pollando
kaj ĉirkaŭaj landoj tiu rajto estis de ĉiam konsentita.
Boycotts
Educational Resources
. Center for Holocaust and Genocide Studies,
Universitato de Minesoto
. Arkivita el
la originalo
je 11a de junio 2007.
Weiner, Rebecca.
Who is a Jew?
. Jewish Virtual Library (2007). Alirita 2007-10-06 .
''Reform's Position On...What is unacceptable practice?''
. Faqs.org (2010-06-29). Alirita 2010-08-22 .
Heschel, Susannah (1998) Abraham Geiger and the Jewish Jesus. Chicago: University of Chicago Press. p. 157.
ISBN 0-226-32959-3
Law of Return 5710-1950
. Israel Ministry of Foreign Affairs (2007). Alirita 2007-10-22 .
Liebmann Ziser: Judaism and Jewishness in the Jewish State.‏ The Annals of the American Academy of Political and Social Science, januaro 1998. p 20.
Barry A. Kosmin,
The Jewish Secularization Thesis and the Revival of American Jewish Secularism, from: Jewish Population And Identity
, Springer p 75.
R. Errell kaj D. Pegaz: "
The floor mosaic of the ancient Bet Alpha synagogue showing an allegorical illustration of the sun surrounded by the twelve signs of the Zodiac
" (
Israeli Postage Stamp Catalog
).
En
astronomio
, la
zodiako
(de la
greka
"zoon-diakos" kiu signifas radon de la animaloj) estas bendo kiu ĉirkaŭas la ĉielan sferon kaj kiu estas sufiĉe larĝa por enhavi la sunon.
En hebrea, תקופות—
Tkufot
Bibliografio
redakti
redakti fonton
Baroukh, Elie kaj Lemberg, David. Enciclopedia práctica del judaísmo. Colección "Nueva Luz". Teià: Ediciones Robinbook, 09/1995.
ISBN 84-7927-141-8
ISBN 978-84-7927-141-1
Day, John.
Yahweh and the Gods and Goddesses of Canaan
. Chippenham: Sheffield Academic Press, 2000.
De Lange, N. R. M. Judaísmo. Barcelona: Riopiedras Ediciones, 05/1996.
ISBN 84-7213-132-7
kaj
ISBN 978-84-7213-132-3
. Ankaŭ en Madrido: Akal Cambridge, 20an de novembro 2003.
ISBN 978-84-8323-122-7
, kaj 19an de decembro 2006.
ISBN 978-84-460-2598-6
Dever, William G.
Did God Have a Wife?
. Grand Rapids: Wm. B. Eerdmans Publishing Co., 2005.
Josy Eisenberg, Une histoire des Juifs (
ISBN 2-253-01384-6
Finkelstein, Israel (1996).
Ethnicity and Origin of the Iron I Settlers in the Highlands of Canaan: Can the Real Israel Please Stand Up?
The Biblical Archaeologist
, 59(4).
Maurice-Ruben Hayoun, Le Judaïsme, (
ISBN 2-200-34244-6
Lewis, Bernard. (1984).
The Jews of Islam
. Princeton: Princeton University Press.
ISBN 0-691-00807-8
Lewis, Bernard. (1999).
Semites and Anti-Semites: An Inquiry into Conflict and Prejudice
. W. W. Norton & Co.
ISBN 0-393-31839-7
Mate, Reyes kaj Forster, Ricardo. Kunlaborantoj José Antonio Zamora, Esther Cohen, Joaquín Lomba Fuentes, Esther Shabot Askenazi, Angelina Muñiz-Huberman, Daniel Lvovich, Ernesto Bohoslavsky, Gonzalo Álvarez Chillida, Adrián Julio Jmelnizky, Mauricio Pilatowsky. El judaísmo en Iberoamérica. Kolekto: Enciclopedia Iberoamericana de Religiones 6. Madrid: Editorial Trotta, 2007.
ISBN 978-84-8164-909-3
Matzliah Melamed, Meir. El judaísmo. Madrid: Consejo Superior de Investigaciones Científicas, 08/1981.
ISBN 84-00-04914-4
kaj
ISBN 978-84-00-04914-0
Schopen, Edmund. Historia del judaísmo en Oriente y Occidente. Alcoy: Editorial Marfil, S.A., 01/1970.
ISBN 84-268-0146-3
kaj
ISBN 978-84-268-0146-3
Stillman, Norman (1979).
The Jews of Arab Lands: A History and Source Book
. Philadelphia: Jewish Publication Society of America.
ISBN 0-8276-0198-0
Walsh, J.P.M.
The Mighty From Their Thrones
. Eugene: Wipf and Stock Publishers, 1987.
Geoffrey Wigoder kaj Sylvie Anne Goldberg (dir.), Dictionnaire encyclopédique du judaïsme, Bouquins, Robert Laffont, 1996 (
ISBN 2-221-08099-8
Portalo pri Judismo
Eksteraj ligiloj
redakti
redakti fonton
Judismo en la
Vikimedia Komunejo
(Multrimedaj datumoj)
Kategorio Judismo en la
Vikimedia Komunejo
(Multrimedaj datumoj)
Judismo en la
Vikicitaro
(Kolekto de citaĵoj)
Judismo en
Vikifontaro
(Universala biblioteko)
Judismo en
Vikinovaĵoj
(Liberaj novaĵoj)
Judismo en
ReVo
Enkonduko al judismo
angle
Ekspliko de la judismo por ne-judoj
france
Judisma artikolo el 1901-1906
Jewish Encyclopedia
Ŝamaŝa Judisma rimeda retejo
Arkivigite je
2007-05-20 per la retarkivo
Wayback Machine
Ortodoksa/Haredia
Ortodoksa Judismo - Oficiala retejo
Ĉabad-Lubaviĉ: Oficiala retejo
Variaj Tipoj de Ortodoksa Judismo
Arkivigite je
2005-11-03 per la retarkivo
Wayback Machine
Aiŝ HaTorah
Ohr Somajaĉ
Tradicia/Konservatisma
Unuiĝo por Tradicia Judismo
Konservativa
Unuiĝinta Sinagogo de Konservativa Judismo: Oficiala retejo
Arkivigite je
2016-04-20 per la retarkivo
Wayback Machine
Masorti (Konservativa) Movado en Israelo
Junularo
Reformisma/Progresema
Reformisma Judismo (Usono)
Reformisma Judismo (UR): Oficiala retejo
Liberala Judismo (UR): Oficiala retejo
Monda Unio por Progresema Judismo (Israelo): Oficiala retejo
Rekonstruisma
Juda Rekonstruisma Federacio: Oficiala retejo
Renovigo
ALEPH: Alliance for Jewish Renewal: Oficiala retejo
OHALAH Association of Rabbis for Jewish Renewal: Oficiala retejo
Humanisma
Societo por Humanisma Judismo: Official website
Karaitoj
Monda Movado por Karaita Judismo
Bibliotekoj
PeEnEo
1912
GND
4114087-4
LCCN
sh85070835
BNF
133184292
NDL
00574409
NKC
ph162852 ph114838, ph162852
BNE
XX4659796
Elŝutita el "
Kategorioj
Judismo
Monoteismaj religioj
Abrahamaj religioj
Judoj
Kaŝitaj kategorioj:
Listo de arkivitaj paĝoj de Retarkivo
Paĝoj kun eksmodaj citŝablonoj
Paĝoj kiuj uzas ISBNajn magiajn ligilojn
Havendaj artikoloj pli grandaj ol 30 kB
Judismo
Aldoni temon