Maoria lingvo - Vikipedio
Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maoria
Te reo Māori
natura lingvo
moderna lingvo
studfako
Tahitic • Mātauranga Māori
Parolantoj
213 849 (157 000 en 2 006)
Skribo
latina alfabeto
, maoria
Brajlo
Lingvistika
klasifiko
Aŭstronezia lingvaro
Polinezia lingvaro
Orient-malajopolinezia lingvaro
Maoria
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en
Novzelando
Reguligita de
Komisio por la Lingvo Maoria
Lingva statuso
2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
ISO 639
-1
mi
ISO 639
-2
Bibliografia
mao
Terminologia
mri
ISO 639-3
mri
Glottolog
maor1246
Angla
nomo
Māori
Franca
nomo
māori
ISO-lingvokodo :
639-1 =
mi
639-3 =
mri
La
Maoria lingvo
parolata en
Nov-Zelando
estas unu el la
polineziaj lingvoj
, kiuj apartenas al la
aŭstroneziaj lingvoj
Nuntempe la Maoria lingvo estas unu el la tri
oficialaj lingvoj
de Nov-Zelando (la aliaj estas la angla kaj nov-zelanda gestolingvo). Tamen, dum longa tempo, ĝi estis subpremata de la nov-zelanda registaro, estante malpermesita en la lernejoj. Pro tio nuntempe nur 50.000 ĝis 130.000 de la 530.000
maorioj
parolas ĝin.
Maoria
kulturo
kaj lingvo estas instruata en multaj Nov-Zelandaj
lernejoj
. Aldone, ekzistas antaŭlernejnivelaj «kohanga reo» (lingvejoj) kiuj instruas al «tamariki» (infanoj) tute per la Maoria lingvo.
Origino
redakti
redakti fonton
La maoria lingvo (
te reo Māori
) de Nov-Zelando estas membro de la orienta polinezia subgrupo de la polinezia lingvofamilio.
Ĝi estas proksime rilata al tiuj de la
Kukinsuloj
Tahitio
kaj
Havajo
. Ĝi estas malpli proksima al tiuj de
Samoo
Niuo
kaj
Tongo
. Moderna esplorado montras ke la
polineziaj lingvoj
plej probable devenis de la lingvo de la indiĝenoj de
Tajvano
. Ĝi ne havis skribitan formon antaŭ proksimume 1840. En 1987 la maoria lingvo iĝis leĝe oficiala lingvo en
Nov-Zelando
, kaj ĝi estas uzata de tempo al tempo en kortumoj, la parlamento kaj aliaj oficialaj aferoj.
Lingviko de la maoria lingvo
redakti
redakti fonton
La unua verko pri la maoria lingvo publikiĝis en 1820.
En 1969 Bruce Biggs eldonis sian novan gramatikan teorion kaj simpligis la klasifikon de maoriaj vortoj.
La plej ampleksaj priskriboj de la gramatiko de la maoria estas tiuj de Winifred Bauer (1993)
kaj (1997)
Alia ampleksa lingvika verko estas tiu de Ray Harlow.
David Kārena-Holmes prezentis malpli longan priskribon.
Alfabeto kaj prononcado
redakti
redakti fonton
a, ā, e, ē, h, i, ī, k, m, n, ng, o, ō, p, r, t, u, ū, w, wh
Ĉiuj vokaloj havas mallongan kaj longan formon. Oni indikas la longan per
makrono
aŭ per duobla litero. La mallongan oni ne markas. La
ne estas frikativa, la
ne estas ploziva, la
estas prononcata kiel en la angla. La digramo
ng
estas unu sono kiun oni prononcas per mola
kiel en la norma angla vorto
singer
. La prononco de la digramo
wh
varias iomete laŭ tribo, ĝi estas unu sono, kaj pleje oni prononcas ĝin proksimume kiel
en Esperanto. La vokalojn kaj ĉiujn aliajn konsonantojn oni prononcas pli-malpli kiel en Esperanto.
Ekzistas malgrandaj varioj inter la parolado de la diversaj triboj. Ekzemple, maorioj en Sudinsulo prononcas la nomon de Monto Cook
Aoraki
, anstataŭ Aorangi
Ĉiu silabo finiĝas per vokalo. Duoblaj konsonantoj ne okazas. Tial la skribado estas fonetika, se oni uzas la makronojn. Skribitaj duoblaj vokaloj foje estas dubsencaj.
Akcentoj estas malfortaj, tamen duvokalajn silabojn oni emas akcenti iomete, precipe se ili estas la antaŭlasta silabo de vorto.
La nuna skribsistemo estiĝis en la 19a jarcento. (misiistoj Kendall kaj Henry Williams, helpataj de Samuel Lee lingvisto) Antaŭe la maoria estis tute parola lingvo. Ĝi ankoraŭ estas ĉefe parolata, kaj oratorado estas ankoraŭ altestimata.
Tipoj de vortoj
redakti
redakti fonton
La du ĉefaj tipoj de vortoj en la maoria estas bazaj vortoj (substantivoj, agverboj kaj statverboj) kaj partikuloj (prepozicioj, artikoloj, posedaj partikuloj, verbaj partikuloj kaj adverbaj partikuloj). Ĉirkaŭ sesdek partikuloj ekzistas, kaj miloj da bazaj vortoj. La maoria ofte uzas statverbojn kie aliaj lingvoj uzas adjektivojn. Bazaj vortoj povas modifi aliajn. La modifanto sekvas la modifaton. Ĉiuj agverboj kaj multaj statverboj ankaŭ uzatas kiel substantivoj. Ĉiu propozicio enhavas almenaŭ unu bazan vorton.
Bazaj vortoj
redakti
redakti fonton
Substantivoj
redakti
redakti fonton
La tri ĉefaj tipoj de substantivoj estas: ĝeneralaj substantivoj (aĵoj), personaj substantivoj (nomoj de homoj, kaj personaj nomoj de aĵoj), kaj situaj substantivoj (nomoj de lokoj). Oni ankaŭ konsideras la pronomojn subklaso de substantivoj.
La substantivoj ne havas kazojn, kaj ĝenerale ne varias laŭ nombro. Tamen kelkaj oftaj vortoj varias laŭ nombro: ekzemple
tamaiti
(infano)
tamariki
(infanoj). Substantivoj neniam staras sola. Ili ĝenerale havas artikolon aŭ korelativon, tamen substantivoj pri loko ne havas artikolon, ekzemple
runga
(supro),
konei
(ĉi tiu loko),
tai
(la maro).
Ĉiuj substantivoj uzeblas kun difinita artikolo aŭ kun nedifinita artikolo, do mankas distingo inter nombreblaj kaj nenombreblaj substantivoj.
Ĝeneralaj substantivoj
redakti
redakti fonton
Plejmultaj substantivoj estas membroj de ĉi tiu tipo. Ĝenerala substantivo preskaŭ ĉiam aperas kun determinilo, ekzemple:
ngā manu
= la birdoj.
Lokaj substantivoj
redakti
redakti fonton
Ĉi tiu klaso enhavas la nomojn de urboj, riveroj, regionoj ktp. Ĝi ankaŭ enhavas la vortojn kiuj nomas lokon relative al objekto. Ekzemple:
konei, konā, korā
= ĉi tie, tie apud vi, tie for
mua
= la antaŭo (aŭ space aŭ tempe)
muri
= la malantaŭo, la posta;
runga
= la supro, la sudo
raro
= la malsupro, la nordo
roto
= la interno
waho
= la ekstero
Por la prepozicioj en Esperanto, oni uzas ekzemple:
kei rungi i te tēpu
= ĉe la supro de la tablo = sur la tablo
i roto i te kāri
= ĉe la interno de la ĝardeno = en la ĝardeno
Personaj substantivoj
redakti
redakti fonton
La nomoj de homoj, triboj, kanuoj, monatoj, personaj pronomoj, kaj la demanda pronomo
wai
= kiu(j), kiun oni uzas por demando por kiu la atendata respondo estas persona nomo.
Pronomoj
redakti
redakti fonton
Pronomoj en la maoria
La personaj pronomoj nur estas uzataj pri homoj. Ili ne havas genrojn, sed apud
singularo
kaj
pluralo
ekzistas
dualaj
formoj. Krome estas ĉe "ni" distingo inter inkluda kaj ekskluda formoj.
Simplaj pronomoj
Persono
Singularo
Dualo
Pluralo
1-a
au
tāua (inkl.)
māua (ekskl.)
tātou (inkl.)
mātou (ekskl.)
2-a
koe
kōrua
koutou
3-a
ia
rāua
rātou
Post prepozicioj je fina -ā kaj -ō (mā, mō "por", nā, nō "de", ā, ō "de") la singularaj pronomoj havas apartajn formojn, kiuj ankaŭ estas uzataj ĉe posesivaj pronomoj.
10
Apartaj formoj
Persono
Pronomo
Ekzemplo 1
Traduko 1
Ekzemplo 2
Traduko 2
1-a
-ku
mōku, māku
por mi
tōku, tāku; ōku, āku
mia; miaj
2-a
-u
nāu
de ci, de vi
tōu, tāu; ōu, āu
via; viaj
3-a
-na
ōna
de li, de ŝi
tōna, tāna; ōna, āna
lia, ŝia; liaj, ŝiaj
Agverboj
redakti
redakti fonton
La agverboj nomas agojn. Ili troviĝas en verbaj vortgrupoj kun verbaj partikuloj. Plejmultaj agverboj estas pasivigeblaj. Oni konsideras ilin transitivaj.
Ĉi tiuj (pasivigeblaj verboj) uziĝas en tri specoj de propozicio:
Kei te patu ia i tana kurī
= Batas li/ŝi je sia hundo (aktiva, objekto markita per
Kei te patua e ia tana kurī
= Batatas de li/ŝi lia/ŝia hundo (pasiva, aganto markita per
Nāna tana kurī i patu
= De li lia/ŝia hundo batis
Dudirektaj verboj
redakti
redakti fonton
Wennergren nomas ilin "verboj kun al-komplemento"
11
. Ekzemple: doni, lavi, ŝteli, aparteni, pagi.
Harlow skribis
12
malmultaj verboj, kies signifo temas pri ia "transigo", ekzemple doni, montri, rakonti, havas du objektojn: unu, la rekta objekto, por la afero transigata, kaj la alia, la tiel nomata malrekta objekto, por la homo al kiu la rekta objekto estas transigata. Ekzemple:
I whakamārama te kaiako i te rapanga ki ngā tamariki
= Klarigis la instruisto je la problemo al la infanoj
E whakakite ana ia i ana kete ki ngā manuhiri
= Montras ŝi/li je siaj korboj al la vizitantoj (p 110)
Hoatu tētahi āporo ki tō hoa
= Donu unu pomon al via amiko
13
Tamen la uzado estas malregula. En la suba citaĵo la infanoj estas la objekto kaj la transigata studobjekto estas la al-komplemento:
Kua whakawhiwhi te Whare Wānanga i ngā ākonga ki ā rātou tohu mātauranga
= Aljuĝis la Universitato siajn studentojn al iliaj diplomoj
13
Utua ai au e rima herengi i te wiki
= Pagatis mi je kvin ŝilingoj en ĉiu semajno* (malbona esprimo en Esperanto)
13
Perceptaj verboj
redakti
redakti fonton
Perceptaj verboj estas subklaso de agverboj kaj pasivigeblaj. (En Esperanto tiaj verboj estas normalaj agverboj.) Ĉar ili temas pri mensa stato aŭ percepto, la entoj estas la perceptanto (subjekto) kaj la perceptato (objekto). La ĉefaj verboj en ĉi tiu subklaso estas:
rongo
(aŭdi),
pīrangi
(deziri, bezoni),
hiahia
(deziri, voli),
mōhio
(scii, koni),
mahara
(pripensi, memori),
tūmanako
(esperi). Ĝenerale, la objekto de percepta verbo estas markita per
ki
. La verbo
kite
(vidi) estas escepto, ĉar ĝia objekto estas markita per
, same al ĝeneralaj agverboj (supre). Ekzemple:
Kei te mōhio ki a Ngāhuia?
= [Ĉu] konas [vi] al Ngāhuia?
I kite te tangata i te kurī
= Vidis la homo je la hundo
Netransitivaj verboj
redakti
redakti fonton
Agverboj kiuj ĝenerale ne havas objekton en la kutima senco. Oftaj ekzemploj temas pri movado:
haere
(iri),
moe
(dormi),
oma
(kuri),
takoto
(kuŝi),

(stari). Tamen "Māori Dictionary" listigas pasivan formon por ĉiu el tiuj verboj krom ' moe'.
13
La celo de movado estas markita per 'ki' kaj la origino per 'i'. Ekzemple:
I haere ia i te whare ki te toa
= Iris li/ŝi de la domo al la butiko
Statverboj
redakti
redakti fonton
La statverboj estas malgranda aro de verboj kiuj temas pri stato anstataŭ ago. Ili ne havas pasivon. La stato kutime estas la rezulto de ago. Se la aginto estas menciita, tiu estas notita en vortgrupo markita per
14
Unu speco de statverbo estas uzebla kie en aliaj lingvoj oni uzas la verbon "esti" kaj adjektivon. Ekzemple:
Ka pai ngā kai
= Bonas la manĝaĵoj = Estas bonaj la manĝaĵoj
Evidente
pai
estas verbo ĉar ĝi troviĝas kun
ka
(verba partikulo) en verba vortgrupo (
ka pai
).
La alia speco de statverboj estas uzata kie iuj aliaj lingvoj uzas participon aŭ medialan verbon. La aganto de la origina verbo estas la paciento de la statverbo. La signifo de tia verbo estas kvazaŭ pasiva. Ekzemple:
I pakaru te wini i a Huri
= Estas rompita la fenestro de Huri = Rompiĝis la fenestro pro Huri
I mahue ia i te pahi
= Estas lasita li/ŝi de la buso
Kua mutu te kura
= Estas finita la lernejo = Finiĝis la lernejo
Karena-Holmes skribis ke kiam statverbo estas uzata kun la nedifina artikolo,
he
, oni povas konsideri ke la vortgrupo havas verban senson.
15
Ekzemple:
He whero te whare
= Ruĝas la domo.
He rangatira a Rewi
= Estimatas Rewi = Rewi estas ĉefo (Substantivo estas pli taŭga traduko).
Harlow konsideras ke la uzado de bazvortoj kun la artikolo
he
montras ke la sekva vorto estas substantivo aŭ adjektivo. Tamen li ankoraŭ traktas vortgrupon kun
he
kiel predikaton (sube Predikato).
16
Iuj verboj ekzistas en identaj aŭ rilataj formoj kiel kaj statverbo kaj agverbo. Ekzemple:
pai
kiel statverbo signifas "boni", kaj
pai
kiel agverbo signifas "ŝati" kaj havas pasivon
paingia
. Plejmultaj statverboj estas uzeblaj kiel substantivoj, ekzemple:
pai
(statverbo) = boni,
pai
(substantivo) = boneco.
Modifantoj
redakti
redakti fonton
Karena-Holmes
17
skribis ke ne ekzistas vortklaso simila al la anglaj adjektivoj. Tamen certe troviĝas vortoj kiuj estas uzeblaj kiel adjektivoj, t.e. por modifi substantivon. Plejmultaj maoriaj bazvortoj estas uzeblaj tiel. Modifanto kutime sekvas la vorton kiun ĝi modifas. Ekzemple:
he whare kōwhatu
= domo ŝtona (substantivo kiel modifanto)
he whare kai
= domo manĝada (agverbo kiel modifanto)
he whare pai
= domo bona (statverbo kiel modifanto)
Ĉiu modifanto de la sama substantivo bezonas apartan vortgrupon, ekzemple:
he whare pai | he nui hoki
= domo bona | granda ankaŭ "bona, granda domo"
Tamen, bazvorto povas modifi vortgrupon, ekzemple:
te otaota whai purapura
= herbo posedo semo "semportanta herbo"
Bazvorto ankaŭ povas modifi verbon, do agi kiel adverbo.
partikuloj
redakti
redakti fonton
partikuloj kiuj antaŭas bazvortojn
redakti
redakti fonton
Artikoloj
redakti
redakti fonton
te
singulara difina artikolo,
te whare
= la domo
ngā
plurala difina artikolo,
ngā whare
= la domoj
he
maldifina artikolo,
he whare
= iu(j) domo(j).
He
ne difinas nombron, do
he whare
estas tradukebla kiel: domo, domoj, iuj domoj, laŭ kunteksto.
persona artikolo, indikas personon,
i haere a Huri
= iris Huri. Ĉi tiu artikolo estas uzata antaŭ personaj substantivoj, personaj pronomoj (krom
ahau
), kaj lokaj substantivoj.
Aliaj difiniloj
redakti
redakti fonton
Oni kombinas la difinan artikolon kun la poziciaj partikuloj (vidu sube) por formi difinilojn:
Difiniloj
Singularo
Pluralo
tēnei
= ĉi tiu
ēnei
= ĉi tiuj
tēnā
= tiu (apud la alparolato)
ēnā
= tiuj (apud la alparolato)
tērā
= tiu (fora)
ērā
= tiuj (foraj)
tētahi
= unu, iu
ētahi
= iuj
taua
= tiu (menciita)
aua
= tiuj (menciitaj)
tēhea...?
= kiu...?
ēhea... ?
= kiuj... ?
Ekzemple:
te manu nei = tēnei manu
= ĉi tiu birdo.
Pronomoj
redakti
redakti fonton
La difiniloj en la antaūa sekcio estas ankaŭ uzeblaj kiel pronomoj (bazvortoj), ekzemple:
Ko tēnei te whare
= ĉi tiu estas la domo
Prepozicioj
redakti
redakti fonton
ko, me
= kaj
me
= se
= de
o, nā, nō, mā, mō, i, e
= de
(futura)
(alparolo)
Lokaj prepozicioj
redakti
redakti fonton
Ki
temas pri moviĝo aŭ ia mensa transigo de ie al ie alia:
ki konei
= al ĉi tiu loko
kei
(aŭ
kai
),
i, hei
(aŭ
hai
) estas prepozicioj kun tenso. Ili indikas "ĉe" en la tri tensoj:
kei
= ĉe aktuale;
kei te whare ia
= ĉeas la domo li/ŝi
= ĉe pasintece;
i te whare ia
= ĉeis la domo li/ŝi
hei
= ĉe estonte;
hei te whare ia
= ĉeos la domo li/ŝi
Mankas verbo kiu signifas "havi" en la maoria, do uzi la lokajn prepoziciojn estas unu rimedo montri posedadon.
Kei a Huri te pukapuka
= Ĉeas Huri la libro = La libro estas ĉe Huri = Huri havas la libron
Verbaj partikuloj
redakti
redakti fonton
Bauer nomas ilin TAM-markiloj (tenso-aspekto-modo).
Ĉiu verba partikulo havas po unu, aŭ du aŭ tri el tiuj atributoj. Ĉi tie menciataj estas nur la ĉefaj uzoj de la verbaj partikuloj.
18
13
: la ago de la sekva verbo okazis pasintece, ekzemple,
i haere a Huri
= iris Huri
kua
: ago estas farita aŭ farota, ekzemple,
kua haere a Huri
= iris Huri; stato estas atingita, ekzemple,
kua tūreiti ia
= malfruiĝis li/ŝi
ka
: nova ago aŭ stato, ofte futura, ekzemple,
ka haere tātou
= iru ni
: futura ago, ekzemple,
tērā pea e tae mai ia
= eble alvenos li/ŝi; kun
ana
post la verbo por daŭra ago aŭ stato, ekzemple *
e pai ana au
= bonsana estas mi
kia
: dezirata ago aŭ stato, ekzemple,
kia tūpato
= estu zorgema
me
: devus fari agon, ekzemple,
me haere tātou
= devus iri ni
kei
: evitu agon aŭ staton, ekzemple,
kei hinga koe
= ne falu
ina
: se kaj kiam ago okazas, ekzemple,
ina haere koe
= kiam iros vi
Partikuloj kiuj sekvas bazvortojn
redakti
redakti fonton
Poziciaj partikuloj
redakti
redakti fonton
nei
= ĉi tie (apud la parolanto)
na
= tie (apud la alparolato)
ra
= tie (for)
ekzemple,
ngā manu ra
= la birdoj for
El tiuj poziciaj partikuloj oni formis la difinilojn:
konei
= ĉi tiu loko
konā
= tiu loko apud la alparolato
korā
= tiu fora loko
Eblas ankaŭ kombini ilin kun

por fari agverbojn:
pēnei
= fari ĉi tiel
pēnā
= fari tiel (kiel la alparolato)
pērā
= fari tiel (kiel fora iu)
Direktaj partikuloj
redakti
redakti fonton
mai
= ĉi tien (al la parolanto)
atu
= tien, foren
ake
= supren
iho
= malsupren
Adverbaj partikuloj
redakti
redakti fonton
ai anake anō hoki kau kē koa noa pea rawa tonu
Verba partikulo
redakti
redakti fonton
ana
sekvas
kaj bazvorton por indiki daŭran agon aŭ staton
Plurala partikulo
redakti
redakti fonton

= kaj kunuloj, plus
ekzemple,
ko Hata mā
= Hata kaj liaj kunuloj
e hoa mā
= amikoj
tekau mā tahi
= dek plus unu, t.e. dek unu
Vortoj kiuj estas nek bazvortoj nek partikuloj
redakti
redakti fonton
Sendependaj vortoj
redakti
redakti fonton
Ekzemple:
= kaj (kunligas propoziciojn aū frazelementojn)
āe
= jes
kāo, ehē
= ne
arā
= tio estas (enkondukas klarigon)
anei, anā, arā
= ĉi tie, tie, tie for
Esprimoj kiuj iam estis vortgrupoj sed nun estas rigardataj neanalizeblaj unuoj
redakti
redakti fonton
Ekzemple
19
kātahi
= kaj tiam, ĵus
kaore, ehara
= ne
engari
= sed
mehemea
= se
Kardinalaj numeraloj
redakti
redakti fonton
Numeraloj en la maoria pli similas al statverboj ol adjektivoj, sed ili havas specialajn formojn. Ili signifas proksimume 'esti du, kvar ktp nombre'. Numeraloj kutime sekvas verban partikulon. Krom kelkaj esceptoj, numeraloj ne staras antaŭ substantivoj kiel en Esperanto. Ekzemple:
20
Ēnei whare e rua
= Ĉi tiuj du domoj
E rua ngā whare kei roto i tēnei rori
= Du estas la domoj en ĉi tiu strato = Estas du domoj en ĉi tiu strato
Ka whā tau au ki reira
= Kvar jarojn estos mi tie = Mi estos tie kvar jarojn
La numeraloj estas:
tahi
(1),
rua
(2),
toru
(3),
whā
(4),
rima
(5),
ono
(6),
whitu
(7),
waru
(8),
iwa
(9),
tekau
(10),
tekau mā tahi
(11),
tekau mā rua
(12),
rua tekau
(20),
rau
(100),
e rua rau
(200),
kotahi mano
(1000),
miriona
(1000000). Ordaj numeraloj estas:
tuatahi

te tahi
(1a),
te tekau
(10a),
te tekau mā tahi
(11a),
te rua tekau
(20a),
te rau
(100a) ktp. Por multipliki, apudmetu la numerojn sen ia ligvorto:
rua tekau rima
(20 x 5).
Vicmontraj numeraloj
redakti
redakti fonton
La vicmontraj numeraloj 'unua' ĝis 'naŭa' formiĝas per la prefikso
tua-
tuatahi
(unua),
tuarua
(dua)... Ĉi tiuj vortoj estas adjektivoj. Ili aŭ sekvas la ĉefan bazvorton kiun ili modifas, aŭ sekvas la partikulon 'te' en aparta vortgrupo (adjekto), ekzemple:
Te tuatahi o ngā whare
= La unua el la domoj = La unua domo
Por la numeraloj ek de 'deka', la prefikso
tua-
ne uzatas. La vicnumeraloj ek de 'deka' estas samaj al la kardinalaj numeraloj sen verba partikulo, ekzemple:
Te tekau o ngā rā o Tīhema
= La deka el la tagoj de Decembro = La deka de Decembro
La sama formo iam uzatas por 'dua' ĝis 'naŭa', precipe por datoj.
21
Pruntado de vortoj el aliaj lingvoj
redakti
redakti fonton
La maoria lingvo prenis vortojn el aliaj lingvoj. Ili devis ricevi la ortografion de la maoria lingvo. Ĉar ĝi havas nur dek konsonantajn sonojn, kompreneble la prononcado ofte estas malsimila al la vorto en ties origina lingvo. Ekzemploj:
hipi
(ŝafo, el
sheep
hoiho
(ĉevalo, el
horse
Wiwi
(franca, franco, el
oui oui
Ĉiam estas diversaj opinioj pri ĉu adopti neologismon aŭ uzi jam ekzistantajn vortojn. Ekzemple:
motokā
(aŭtomobilo, el
motor car
) anstataŭ
waka
(kanuo, veturilo)
Sintakso
redakti
redakti fonton
Frazelementoj
redakti
redakti fonton
Frazoj kaj propozicioj konsistas el vortgrupoj kiujn oni konsideras frazelementoj. En la maoria, frazelementoj estas la naturaj dividaĵoj de parolado, kaj eventualaj paŭzoj normale okazas inter frazelementoj. En diversaj konstruaĵoj kiuj estas reordigeblaj en la frazo, ĉiam estas tutaj frazelementoj, ne unuopaj vortoj, kiujn oni reordigas.
22
La tri tipoj de frazelementoj estas: predikataj, substantivaj kaj prepoziciaj.
23
Karena-Holmes skribis pri frazelementoj
24
Preskaŭ ĉiu frazelemento en la maoria enhavas almenaŭ unu bazvorton, kiu portas la ĉefan signifon de la frazelemento. Iufoje frazelemento konsistas sole el bazvorto. Pli ofte, la bazvorto(j) havas partikulojn antaŭe, aŭ poste, aŭ en ambaŭ lokoj. La verbo, subjekto, objekto kaj adjektoj troviĝas en apartaj frazelementoj. Propozicio kun aktiva agverbo ofte havas la ordon: VSO (verbo subjekto objekto). Malpli oftaj formoj havas la ordon SVO. Harlow nomas la prepoziciajn frazelementojn (kaj objektojn kaj adjektojn) komentoj.
25
Propozicioj
redakti
redakti fonton
En la ekzemploj troviĝas oblikvo inter la frazelementoj.
Minimumaj frazoj
redakti
redakti fonton
La minimuma frazo konsistas el unu verba frazelemento, ekzemple:
kei te ua
= pluvas
ka ahiahi
= vesperiĝis
titiro!
= rigardu!
Aktiva formo
redakti
redakti fonton
ka aroha / au / ki a koe
= amas / mi / je vi = mi amas vin
ka waiata / te kōtiro / i te waiata
= kantas / la knabino / je la kanto = la knabino kantas la kanton
i patu / ia / i te paoro
= batis / li / je la pilko = li batis la pilkon
kei te patu / ia / i tāna kurī
= batas / ŝi / je sia hundo = ŝi batas sian hundon
Post irverboj
ki
signifas "al" kaj
signifas "de".
i haere / a Hone / i te whare / ki te toa
= iris / Johano / de la domo / al la butiko = Johano iris de la domo al la butiko
En pasiva formo, kiu povas enhavi la finaĵon
-a
(en la ekzemplo) aŭ
-tia
kei te patua / e ia / tāna kurī
= batatas / de ŝi / ŝia hundo = ŝia hundo estas bata de ŝi
Por emfazi la aganton
redakti
redakti fonton
Oni markas la aganton per la prepozicio

(por la pasinteco) aŭ

(por la futuro). Se la aganto estas singulara pronomo, oni uzas specialan formon:
nāku
(unua persono),
nāu
(dua) aŭ
nāna
(tria). Ne ekzistas formo por la as-tempo. La senco de la prepozicio estas "apartenanta al"; ĝi asertas posedon de la ago.
26
La trafato estas la subjekto do oni ne markas ĝin.
Oni metas la aganton unue por emfazi ĝin, do la sinsekvo estas AVS aŭ ASV.
La agantoemfaza konstruaĵo ŝajnas havi pasivan sencon, kvankam la verbo havas aktivan formon. Traduki ĝin en Esperanto estas nature esprimi ĝin per aktiva propozicio. Oni uzas ĉi tiun formon nur kun transitivaj verboj.
27
nā Hine / i whāngai / te tamaiti
= de Hine / estas manĝigita / la infano = ja Hine / manĝigis / la infanon
nāna / tana kurī / i patu
= de ŝi / ŝia hundo / estas batita = ja ŝi / sian hundon /batis
nā tātou / i hanga / te whare
= de ni / konstruiĝis / la domo = ja ni / konstruis / la domon
mā tātou / e hanga / te whare
= de ni / konstruiĝos / la domo = ja ni / konstruos / la domon
Pasivoj
redakti
redakti fonton
Statverboj ne povas uziĝi en la pasiva voĉo. Plejmultaj transitivaj verboj kaj kelkaj netransitivaj vortoj estas uzeblaj kaj aktive kaj pasive.
Verbo + pasiva sufikso
redakti
redakti fonton
Por pasivigi verbon oni aldonas sufikson al ĝi. Tiuj sufiksoj (
-tia, -ria, -ia, -ngia, -ina
, k.a.) varias laŭ la verbo, kaj oni devas parkeri ilin. Ekzemple:
e kimi ana te tangata i te kurī
= serĉas la viro je la hundo (aktiva verbo)
e kimihia ana te kurī e te tangata
= serĉatas la hundo de la viro (pasiva verbo)
En vortaroj la pasivigeblaj verboj kutime aperas kun la pasivaj sufiksoj kiujn oni povas uzi kun tiu verbo. Tiel oni faras unuvortan pasivon, kiu konvenas ĉar pasivoj uziĝas multe pli ofte en la maoria ol en Esperanto. Ekzemple:
aroha
(verbo)
(-ina, -tia)
ami, kompati
kai
(verbo)
(-nga, -ngia)
manĝi, konsumi
kōrero
(verbo)
(-hia, -gnia, -tia)
rakonti, diri, paroli
La imperativo de transitivaj verboj kutime estas pasiva.
takahia / te ngārara
= piedprematu / la insekto-aŭ-rampulo
tangohia / ō hū
= demetatu / viaj ŝuoj
Kelkaj netransitivaj verboj ankaŭ estas pasivigeblaj. En iu senco, netransitivaj verboj transitiviĝas kiam ili pasiviĝas. La subjekto estas la aĵo aŭ afero kiun la ago influas.
28
En Esperanto oni povas transitivigi iujn netransitivajn verbojn per prefikso. Ekzemple:
Ni grimpis (ntr) sur la monto → Ni surgrimpis (tr) la monton → La monto estas surgrimpita (tr)
Ĉe 'grimpi' ne multe gravas se oni ellasas la prefikson 'sur', kaj oni ofte faras tion, ĝenerale kun la signifo, ke la monto estas grimpita ĝissupre. Tamen ĉe 'iri', estas alie:
Ni iras (ntr) trans la strato → Ni transiras (tr) la straton → La strato estas transirata (tr) → La strato estas irata (tr)
Tamen 'irata' povas signifi 'alirata', 'ĉirkaŭirata', 'enirata', 'laŭirata', 'preterirata', 'suprenirata', 'surirata', 'trairata' aŭ 'transirata', laŭ PIV. Do la senprefiksa participo estas dubsenca.
En la maoria, la pasivo
haerea
havas nur du kutimajn signifojn, do konfuzo okazas malpli ofte.
haerea
, pasivo: suririta, poririta.
Te whenua e haerea ana e Te Ponga ma
(La tero estis surirata de Te Ponga kaj lia grupo.)
Koia tenei ko te tangata e haerea nei e taua
(Do ĉi tiu estas la viro por kiu ni venis).
29
He mea
+ verbo
redakti
redakti fonton
La t.n. "pseŭda pasivo" estas simila al la strukturo kun pasiva sufikso, sed sen ia pasiva sufikso. Ĝi uziĝas por eventoj pasintaj kaj kompletaj.
30
Ekzemple:
He mea kohikohi | ngā mōteatea tawhito | e Tā Apirana Ngata
(kie kohikohi estas nemarkita verbo)
Estis kolektitaj | la antikvaj kantoj | de kavaliro Apirana Ngata
Nemarkita verbo
redakti
redakti fonton
La vortoj
hōmai
(doni al mi),
hoatu
(fordoni), kutime ne havas pasivan sufikson, eĉ kiam uzataj en esprimoj kie aliaj verboj havus.
31
Tena, | hōmai | he paraoa
Bonvole | doniĝu al mi | ioma pano
kie la pano estas la trafato kaj la subjekto.
La verbo en propozicio kiu emfazas la aganton estas kvazaŭ pasivo sed ne havas pasivan formon. Tia konstruaĵo eblas nur per transitiva verbo, la trafato estas la subjekto kaj la emfazita aganto aperas en adjekto post prepozicio. (vidu supre)
Verbo kun pasiva signifo
redakti
redakti fonton
La verbo
taea
estas speciala. Historie ĝi estis la pasivo de
tae
(atingi, alveni), sed nun ĝi havas propran signifon: povati, kapabli, sukcesi.
32
I taea | e rātou | ā ratou tuhinga | te whakaoti | i mua i te ra | i whakaritea | hei tāpaetanga atu
Povatis | de ili | iliajn eseojn | kompletigi | antaŭ la tago | aranĝita | cele al prezentiĝi
(Ili povis fini siajn eseojn antaŭ la limdato)
Kelkaj statverboj priskribas staton kiu estiĝis pro iu ago. Ekzemple:
I mahue | ia | i te pahi
Estas lasita | li | de la buso (li maltrafis la buson)
Kua pakaru | te wini | i a Tamahae
Estas rompita | la fenestro | de Tamahae
Pasivigita substantivo
redakti
redakti fonton
Iuj substantivoj povas preni pasivan sufikson kaj iĝi verbo kiu signifas iĝi tio. Ekzemple, la vorto
kōhatu
signifas 'ŝtono' kaj ĝi povas havi la pasivan sufikson
-ngia
I kōhatungia | a Pānia
Ŝtoniĝis | Pānia
Statverboj
redakti
redakti fonton
Statverboj ne havas pasivon.
ka pai / te kai
= bonas / la manĝaĵo
ka ora / te wahine / i te rongoā
= saniĝas / la virino / per la medikamento
Negativaj propozicioj
redakti
redakti fonton
Negativa esprimo komence, kaj SVO.
kīhai / a Mere / i whangai / i te tamaiti
= ne / Mere / manĝigis / je la infano
Senverbaj frazoj
redakti
redakti fonton
Bauer komentis ke la maoria havas frazojn kun verboj kaj frazojn sen verboj, ĉar ĝi ne havas kopulajn verbojn.
33
Multaj senverbaj frazoj estas
ekvaciaj frazoj
. Tiaj frazoj okazas en Esperanto kaj en iuj aliaj lingvoj, ekzemple:
Jen kelkaj konstatoj el tiu raporto.
CorpusEye
. Alirita 2018-01-12 .
Ju pli da konkretaj proponoj, des pli da ebloj solvi problemon.
CorpusEye
. Alirita 2018-01-12 .
Glora la celo, sankta l'afero.
34
Tamen ekvaciaj frazoj estas pli oftaj en la maoria. Bauer donas ĉi tiujn ekzemplojn de senverbaj frazoj:
Ko te pahi / o te kura / tēnei
= la buso | de la lernejo | ĉi tiu = ĉi tiu estas la buso de la lernejo
He tino kino / tēnei pahi = tre malbona
| ĉi tiu buso = ĉi tiu buso estas tre malbona
Kei roto / ngā tamariki / i te whare kura
= ĉeas interno | la infanoj | de la lernejo = la infanoj estas en la lernejo
Bauer nomas la partikulon
ko
ekvacia predikata prepozicio. Ĝi ne havas ekvivalenton en Esperanto.
Ĉu la maoria estas ergativa lingvo?
redakti
redakti fonton
Iuj polineziaj lingvoj (ekzemple la
samoa lingvo
) elmontras trajtojn de ergativa sistemo, dum aliaj havas nur malmultajn ergativajn trajtojn. Lingvikistoj argumentas pri ĉu polineziaj lingvoj estis ĉiuj origine ergativaj laŭ markado aŭ ĉu la ergativa markado estas nova elvoluaĵo ĉe iuj el ili.
35
En ergativa-absoluta (E-A) sistemo, la paciento estas la subjekto de transitiva frazo. La verbo ne havas pasivan formon. En nominativa-akuzativa (N-A) sistemo, la paciento povas esti la subjekto nur de pasiva verbo.
36
Eble ergativaj spuroj en la maoria:
37
me, he mea
, agantoemfazaj frazoj, neŭtraj verboj (statverboj)
Bauer konsideras ke ekzistas mulmulta pruvo de ergativaj ŝablonoj en la maoria. Ĝi estas grandparte nominativa-akuzativa. La supre menciitaj konstruaĵoj estas raraj.
38
Sinclair (1976) studis la demandon: ĉu la maoria estas ergativa lingvo? Ĉar kutimaj metodoj por distingi ergativajn formojn ne uzeblas ĉe la maoria, la argumento reduktiĝis al: kiu modelo (E-A aŭ N-A) klarigas pli multajn trajtojn de la lingvo. Li konkludis ke la E-A hipotezo ĝustigas la oftecon kaj naturecon de la frazformo tradicie nomita pasiva. La N-A hipotezo antaŭvidas ke la formo tradicie nomata aktiva estu plej ofta, sed ĝi ne estas tute akceptata. Ke la pli markita formo estas konsiderata pli baza, estas malforteco en la E-A modelo de la maoria.
39
Harlow notas ke se la objekto de transitiva verbo estas kutime markata per
, la verbo devas esti pasiva kaj la t.n. objekto fariĝas la subjekto, ekzemple:
40
kimihia he tikanga!
= serĉatu vojo! = serĉu vojon!
Tiaj frazoj ofte estas tradukataj en aktivan formon de la cellingvo. Escepto estas por la refleksivaj verboj, ekzemple:
horoi i a koutou!
= lavu je vi! = lavu vin!
La maoria lingvo influas la novzelandan anglan
redakti
redakti fonton
Plantoj kaj bestoj
redakti
redakti fonton
Multaj indiĝenaj plantoj kaj bestoj tenas siajn maoriajn nomojn en la novzelanda angla, ekzemple:
Birdoj:
kākāpō
kea
kererū
kiwi
kōkako
moa
pūkeko
takahē
tūī
weka
Plantoj:
kahikatea
kānuka
kauri
kūmara
mānuka
mataī
pōhutukawa
toetoe
tōtara
tutu
Fiŝoj:
hāpuku
kina
tarakihi
Senvertebruloj:
huhu
katipō

kaj
eh
redakti
redakti fonton
Maorioj estas la grupo de novzelandanoj kiuj plej emas uzi la esprimon
eh
en la nov-zelanda angla.
41
La vorto
eh
havas similan rolon kiel la maoria vorto


nē ra
(ĉu ne?). Ĝenerale la parolanto instigas konfirmon de sia aserto.
Not many people know that, eh?
(Malmultaj homoj scias tion, ĉu ne?) el la dialogo de
la filmo
Boy

kaj
and them
redakti
redakti fonton
La maoria partikulo

signifas: kaj kunuloj. Ekzemple
Tēnā koutou, e Mere mā
(Saluton, Mere kaj kunuloj)
Maorioj uzas similan esprimon en la angla, ekzemple:
But I mean, if I have my niece and nephews here, they’ll actually sit and say karakia with Michael and Hemi, because Hemi
and them
have said it so much in front of them that they’ve actually picked it up and they can say the karakia as well
(...Hemi kaj kunuloj...)
42
En Esperanto
redakti
redakti fonton
La revuo "Kuriero" de
Unesko
dediĉis sian numeron n-ro 1 de januaro-marto 2019 al la temo de
indiĝenaj lingvoj
okaze de la proklamo de 2019 kiel Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.
43
Tiukadre la artikolo
La umbilika ŝnuro
, de Kirituia Tumarae-Teka kaj James Doherty, temas pri la konceptoj inter
maorioj
pri la rilato al la medio.
44
La
junulara Esperantista organizo
de
Nov-Zelando
ALEJ
mallonge) uzas la nomon '
Aotearoo
', kiu devenas el la maoria (Aotearoa).
Vortaroj
redakti
redakti fonton
Unulingva
redakti
redakti fonton
Te Taura Whiri i te Reo Māori. (2018)
He Pātaka Kupu – te kai a te rangatira
ISBN 978-0143009788
Dulingvaj
redakti
redakti fonton
Moorfield, John C.. (2003-2018)
Te Aka Online Māori Dictionary
angle
).
ISBN 978-1442538467
Maoria – Esperanta vortaro, Glosbe
esperante
).
Ngata Dictionary
angle
).
Williams, Herbert W.. [1971] (1992) New Zealand Advisory Committee on the Teaching of the Maori Language:
A Dictionary of the Maori Language
7‑a eldono
angle
).
ISBN 1869560450
(poŝlibro).
Williams, Herbert W.. (1957)
["
A Dictionary of the Maori Language
6‑a eldono
, New Zealand Texts Collection.
Literaturo
redakti
redakti fonton
Bauer, Winifred. (1993)
Maori
ISBN 978-0-415-59999-3
angle
Bauer, Winifred. (1997)
The Reed Reference Grammar of Māori
ISBN 0790005301
angle
Harlow, Ray. (2015)
A Māori Reference Grammar
ISBN 978-1-77550-203-6
angle
Kalocsay, K.; Waringhien, G.. (1980)
Plena Analiza Gramatiko de Esperanto
ISBN 92-9017-022-0
Kārena-Holmes, David. (1995)
Māori Language - Understanding the Grammar
ISBN 1-877139-00-0
angle
Kārena-Holmes, David. (2020)
Te Reo Māori - The Basics Explained
ISBN 978-0-947506-69-8
angle
Puke, Haupai; Harlow, Ray. (2008)
Kauderwelsch Band 216, Māori Wort für Wort
ISBN 978-3-89416-325-9
germane
Referencoj
redakti
redakti fonton
Glottolog 2016.Language: Maori.
rompita ligilo
[Alirita 2021-01-23].
angle
(1820)
A Grammar and Vocabulary of the Language of New Zealand
Church Missionary Society
, England.
Biggs, Bruce; Reed. (1969)
Let's Learn Maori
Bauer 1993
5,0
5,1
Bauer 1997
Harlow 2015
Kārena-Holmes 1995
Kārena-Holmes 1995
, pp. 36-8.
Puke 2008
, p. 26.
Puke 2008
, p. 27-29.
Wennergren, Bertilo.
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
Harlow 2015
, p. 148.
13,0
13,1
13,2
13,3
13,4
Māori Dictionary
Harlow 2015
, p. 69.
Kārena-Holmes 1995
, p. 88.
Harlow 2015
, p. 132.
Kārena-Holmes 1995
, p. 87.
Kārena-Holmes 1995
, p. 95-6.
Harlow 2015
, p. 35.
Harlow 2015
, p. 254.
Harlow 2015
, p. 259.
Harlow 2015
, p. 16.
Harlow 2015
, p. 96.
Kārena-Holmes 1995
, p. 6.
Harlow 2015
, p. 137.
Kārena-Holmes 2020
, p. 148.
Harlow 2015
, p. 176.
Kārena-Holmes 2020
, p. 55-60.
Williams & 1957 haerea
Harlow 2020
, p. 173.
Harlow 2015
, p. 114.
Harlow 2015
, p. 171.
Bauer, Winifred.
Actor-emphatic sentences in Māori
Proceedings of the LFG04 Conference
(2004).
PAG, 1980, paĝo 233
Bauer 1997
, p. 533.
Bauer 1997
, p. 535.
Bauer 1997
, p. 536.
Bauer 1997
, p. 538.
Sinclair, M B W (Marto 1976). “
Is Maori an Ergative Language?
”,
The Journal of the Polynesian Society
85
(1),
p. 3–26
Harlow 2010
, p. 195.
Martin Schweinberger, 2018. “[The discourse particle
eh
in New Zealand English
]”
rompita ligilo
angle
) en
Australian Journal of Linguistics
Vol-o 38, N-ro 3: paĝoj 395 ĝis 420, ankaŭ ĉe
COI
10.1080/07268602.2018.1470458
A way forward for the reo Maori in Engish-medium education, a thesis by Arihia Waikari, 2011.
Kuriero
de Unesko
(1) de januaro-marto 2019, ISSN: 2521-7356
Tumarae-Teka, Kirituia; Doherty, James (januaro-marto 2019). “La umbilika ŝnuro”,
Kuriero de Unesko
(1).
Vidu ankaŭ
redakti
redakti fonton
Maoria lingvo en la
Vikimedia Komunejo
(Multrimedaj datumoj)
Kategorio Maoria lingvo en la
Vikimedia Komunejo
(Multrimedaj datumoj)
Esperantigo de vortoj el maoria fonto
Eksteraj ligiloj
redakti
redakti fonton
Maoria-Esperanto-Maoria Vortaro de Brian Fox
Arkivigite je
2012-01-11 per la retarkivo
Wayback Machine
La maoria lingvo sur la retejo de « The Ethnologue»,
angle
Kōrero Māori: parolu la maorian kaj lernu ĝin,
maorie kaj angle
Arkivigite je
2006-01-03 per la retarkivo
Wayback Machine
Maoria lingvokomisio (Te Taura Whiri i te Reo Māori/Māori Language Commission),
maorie kaj angle
Bibliotekoj
PeEnEo
19863
GND
4198174-1
LCCN
sh85080812
NDL
00567474
NKC
ph294118
Elŝutita el "
Kategorioj
Lingvoj laŭ alfabeto
Lingvoj de Nov-Zelando
Orient-malajopolinezia lingvaro
Lingvoj de Oceanio
Maorioj
Kaŝitaj kategorioj:
Paĝoj kun ne-numeraj argumentoj de formatnum
Artikoloj kun rompitaj ligiloj
Listo de arkivitaj paĝoj de Retarkivo
Paĝoj kiuj uzas ISBNajn magiajn ligilojn
Maoria lingvo
Aldoni temon