Persa lingvo - Vikipedio
Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Persa lingvo
perse
فارسی
Farsi
natura lingvo
moderna lingvo
makrolingvo
• fako • studfako •
dialekta kontinuaĵo
• lingvo •
lingva familio
• dialektogrupo
moderna persa lingvo
Parolata en
Irano
Afganujo
Taĝikio
Uzbekio
Turkmenio
, ...
Parolantoj
45 000 000
Denaskaj parolantoj
Taksitaj 70 milionoj
Skribo
araba-persa alfabeto
araba skribo
Lingvistika
klasifiko
Hindo-Eŭropa
Hindoiranaj lingvoj
Iranaj lingvoj
Persa lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en
Irano
(kiel
Farsi
Afganio
(kiel
Dari
Taĝikio
(kiel
Tajik
Reguligita de
Akademio de Lingvo kaj Literaturo Persaj
Akademio de Sciencoj de Afganio
, Rudaki Institute of Language and Literature
Lingva statuso
1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
ISO 639
-1
fa
ISO 639
-2
Bibliografia
per
Terminologia
fas
ISO 639-3
fas
Glottolog
fars1254
Angla
nomo
Persian
Franca
nomo
persan
Vikipedio
Vizitu
vikipedion
en la persa lingvo
La
persa lingvo
(perse
فارسی
Farsi
taĝike
Форсӣ
taĝike
Тоҷикӣ
)) estas
hindeŭropa
lingvo
, parolata kiel
oficiala lingvo
en
Irano
kaj
Afganio
(kun la nomo
daria
).
Ĝi estas
okcidentirana lingvo
apartenanta al la
irana branĉo
de la
hindirana subdividaĵo
de la
hindeŭropaj lingvoj
. La persa estas plurcentra lingvo parolata kaj uzata oficiale precipe en
Irano
Afganio
kaj
Taĝikio
en tri
reciproke kompreneblaj
normigaj variaĵoj
, nomitaj "irana persa" (oficiale konata kiel
persa
),
daria persa
(oficiale konata kiel
dari
aŭ
daria
ekde 1964)
kaj
taĝika persa
(oficiale konata kiel
taĝika
ekde 1999).
Ĝi estas parolata ankaŭ indiĝene en la taĝika variaĵo fare de grava populacio ene de
Uzbekio
same kiel ene de aliaj regionoj kun persa historio en la kultura influsfero de
Granda Irano
. Ĝi estas skribita oficiale en Irano kaj Afganio en la
persa alfabeto
, derivaĵo de la
araba alfabeto
, kaj en Taĝikio en la taĝika alfabeto, derivaĵo de la
cirila alfabeto
La moderna persa estas daŭrigo de la
Mezpersa
, oficiala lingvo de la
Sasanida Imperio
(224–651 n.e.), siavice kontinuaĵo de la
Malnova persa
, kiu estis uzata en la
Akemenida Imperio
(550–330 n.e.).
10
Ĝi originiĝis en la regiono
Farso
Persio
) en sudokcidenta Irano.
11
Ties gramatiko estas simila al tiu de multaj eŭropaj lingvoj.
12
Laŭlonge de la historio, la persa estis uzata kiel prestiĝa lingvo fare de variaj imperioj centritaj en
Okcidenta Azio
Centrazio
kaj
Suda Azio
13
La malnova persa estas atestita en
malnovpersa kojnoskribo
ĉe skribaĵoj el inter la 6a kaj 4a jarcento a.n.e. La mezpersa estas atestita en
arame
-derivitaj skribmanieroj (Pahlavi kaj Manikea) ĉe surskribaĵoj kaj en
Zoroastrismaj
kaj
Manikeismaj
skribaĵoj de inter la 3-a kaj la 10-a jarcentoj.
Novpersa literaturo
estis por la unua fojo registrita en la 9-a jarcento, post la
Islama konkero de Persio
, ekde tiam adoptante la
araban alfabeton
14
La persa estis la unua lingvo kiu elrompis la monopolon de la araba en la skribado en la
Islama mondo
, kaj la perslingva poezio iĝis tradicio en multaj orientaj kortegoj.
13
Kiel brita fakulo
David G. Hogarth
ingenie asertis, "Neniam kaptinto pli rapide kaj subtile estis kaptita per sia kaptito ol la araba fare de Persio".
15
Ĝi estis uzita oficiale kiel lingvo de burokratio eĉ fare de neindiĝenaj parolantoj, kiel fare de
otomanoj
en
Anatolio
16
de
mogoloj
en Suda Azio, kaj de
paŝtunoj
en
Afganio
. Ĝi influis lingvojn parolitajn en najbaraj regionoj kaj transe, inklude aliajn iranarajn lingvojn, la
tjurkajn lingvojn
armenan
kartvelan
kaj la
hindarjajn lingvojn
. Ĝi faris ioman influon ankaŭ super la
araba
17
kvankam prunteprenante grandan vortotrezoron el ĝi en la Mezepoko.
12
18
19
20
21
La persa estas konsiderita bela lingvo kun allogaj himnoj,
22
kaj kelkaj el la plej famaj pecoj de literaturo en la mondo el la Mezepoko, kiel la
Ŝahnameo
de
Ferdousio
, la verkoj de
Rumi
, la
Robajoj
de
Omar Ĥajam
, la
Panj Ganj
de
Nezami Ganjavi
, la
Divano de Hafez
kaj
La kongreso de la birdoj
de
Attar de Niŝapur
, kaj la miksaĵoj
Golestano
kaj
Bustano
de
Sadi Ŝirazi
, estas verkitaj en la persa.
23
Kelkaj el plej elstaraj modernaj persaj poetoj estis
Nima Juŝiĝ
Ahmad Ŝamlu
Simin Behbahani
Sohrab Sepehri
Rahi Mo'ayyeri
Mehdi Aĥavan Sales
kaj
Forug Farroĥ-Zad
Estas proksimume 110 milionoj da persaj parolantoj tutmonde, kiel
Persianoj
Luroj
Taĝikoj
Hazaroj
Iranaj azeroj
Iranaj kurdoj
Iranaj baluĉoj
Kaŭkazaj tatoj
kaj
Aimakoj
. Ankaŭ la termino
Persofono
povus esti uzita por referenci al parolanto de persa lingvo.
24
25
Historio
redakti
redakti fonton
5 000 jaroj antaŭ la
K.E.
en la regiono inter sud-
Rusio
kaj la oriento de la rivero
Dnepro
, norde de
Kaŭkazio
kaj okcidente de la
Ural-montaro
vivis etno, kiun la germano
Franz Bopp
1791
1867
) nomis “
Hindo-Eŭropa
”.
Meze de la 2-a jarmilo a.K
, grupo de tiu etno – kiu nomis sin la
Arjoj
– okupis regionon, kiu nomiĝis
Irano
. Ĉirkaŭ
komence de la unua jarmilo a.K
, la irananoj fondis ŝtaton oriente de la nuna Irano, en la regionoj de
Herato
kaj
Marv
. Informoj pri tio videblas – miksite kun mitoj – en la granda epopea libro de la irananoj:
Ŝahnameo
verkita de
Ferdousio
. En la finaj jaroj de la
8a jarcento a.K
Diako
Diaoko
Deioces
fondis la
Med-registaron
en
Hamadan
(antikvaforme
Hegmatane
). Lia ŝtato estis subo de la pli forta imperio
Asirio
(Aŝur)
. Komence de la
7-a jarcento a.K
Kserkso la 1-a
(nunperse
Hahhamanesh
) en la regiono
Parsumaŝ
proksime de la urbo
Suzo
fondis la persan ŝtaton
Aĥemenidojn
. Tiu ĉi ŝtato subis la
Medan
ŝtaton. Je
612 a.K
Huvahhŝtra
la medo, uzurpinte
Nejnava
- la ĉefurbo de Aŝuro fondis la memstaran medan (medojn en la nuna persa lingvo oni nomas
Mad-oj
) dinastion.
Ciro
(nunperse
Kurosh
), la persa, – el nepoj de Aĥaŝveroŝo
(Hahhamanesh)
, en la jaro
550 a.K.
venkinte
Astiages
-on (la plej lastan reĝon de la medoj) disfaligis la medan dinastion kaj fondis la memstaran Aĥemenidan dinastion. La Aĥemenidojn venkis
Aleksandro la Granda
en
331 a.K
. La periodo ekde la enmigrado de la arjoj en tiun ĉi landon ĝis la jaro 331 a.K.E., en la irana historio nomiĝas
antikva erao
La lingvo en kiu la irananoj parolis en la tempo de okupo de Irano nomiĝas
Antikva Irana lingvo
. Ne restis memoraĵo de la antikva irana lingvo. La antikva irana lingvo devenas de la
lingvogrupo Hindeŭropa
(Indoeŭropa). Ĝis la jaro
1786
, neniu sciis ke la persa lingvo – kiu estas unu el la restintaj lingvoj de la antikva irana lingvo — estas samdevena kun la lingvoj
Latina
Helena
antikva hinda
aŭ
angla
. En tiu jaro,
Sir
William Jones
, angla juĝisto, dum prelego ĉe la Azia Asocio de
Kalkato
pridiris ke tiuj lingvoj havas la saman devenon. Li argumentis pri la komuna deventrunko de la tri lingvoj
sanskrito
greka lingvo
kaj
latino
(kaj aldone la persa) jene:
La sanskrita lingvo, kiom ajn antikva ĝi estas, havas mirindan strukturon; ĝi estas pli perfekta ol la greka lingvo, pli abunde riĉa ol la latina lingvo, kaj pli delikata ol ili ambaŭ. Tamen, ĝi havas tiom grandan proksimecon kun tiuj du aliaj lingvoj, proksimecon videblan pro la verbaj radikoj kaj pro la gramatikaj formoj, ke tiu parenceco tute ne povas esti konsiderata kiel hazarda fenomeno; tiom forta, verdire, ke neniu filologo povus pristudi tiujn tri lingvojn, sen opinii ke ili elmerĝiĝis el iu komuna fonto, kiu, eble, ne plu ekzistas. Estas ankaŭ similaj kialoj, kvankam ne tiom fortaj, por supozi ke same la gotika kaj la kelta lingvo, malgraŭ miksado kun malsama idiomo, havas la saman devenon kiel la sanskrita kaj ankaŭ la pra-persa (avesta lingvo) povas aldoniĝi al tiu sama familio.
26
En la unuaj jaroj de la unua jarmilo a.K la antikva irana lingvo en la diversaj partoj de Irano transformiĝis en diversajn formojn el kiuj iuj fariĝis memstaraj lingvoj. El la lingvoj devenintaj de la antikva irana lingvo, nur el la sube menciataj lingvoj restis memoraĵoj:
La sekaa lingvo
redakti
redakti fonton
La Sekaoj estis irana etno kiu loĝis en vasta regiono ekde la bordoj de
Nigra-Mar
ĝis la landlimoj de
Ĉinio
de la unua jarmilo a.K ĝis la
unua jarmilo p.K
. El tiu lingvo restis neniu skribaĵo, nur kelkaj vortoj – ofte propraj nomoj - en la skribaĵoj Helena, Latina kaj Hinda.
La meda lingvo
redakti
redakti fonton
Ankaŭ el tiu ĉi lingvo restis neniu skribaĵo, nur kelkaj vortoj en la lingvoj antikva persa kaj Helena .
La antikva persa
redakti
redakti fonton
Antikva persa
La plej grava restaĵo de la antikva persa lingvo estas ŝtonskribaĵo de
Dario la 1-a
(reĝis
521
486 a.K
), kiu estas gravurita sur la monto
Bistun
en tri lingvoj: Antikv-Perse,
Elame
Akade
. La alfabeto de la antikva persa lingvo pro sia simileco al la najloj aŭ kojnoj nomiĝas
Najlalfabeto
aŭ
kojnoforma alfabeto
. Tiu alfabeto havis 36 literojn, 2 vortdisigilojn kaj 8
ideogramojn
. Ĝi estis skribite de maldekstre dekstren. Pliaj informoj pri tiuj lingvo kaj alfabeto estas troveblaj en la libro: Kent, R.G
Old Persian
,…, New Haven, Connecticut 1953 p. 9 Seq .
La avesta lingvo
redakti
redakti fonton
Tiu lingvo estis lingvo de orienta parto de Irano, sed ĝuste ni ne scias kiu parto! La sola restintaĵo el tiu lingvo estas La
Avesto
, la sankta libro de la
zoroastranoj
. La avesta lingvo estas skribite per alfabeto kies nomo estas
Din Dabiri
. Tiu alfabeto por po ĉiuj vokaloj kaj konsonantoj havas apartan klaran literon kaj skribiĝas de dekstre maldekstren. …
La meza erao
redakti
redakti fonton
mezpersa enskribo (en la pahlava skribsistemo) de la
sasanida reganto
Ŝapur la 3-a
, parto de la ŝtona reliefaro
Tak-e Bostan
, trovita en la
provinco Kermanŝah
En la jaro 331 a.n.e.
Dario la III-a
(aĥemenida) estis mortigita. Kun lia morto komenciĝas nova erao por la persa lingvo. Tiu ĉi erao estas la meza erao kiu daŭras ĝis la jaro
867
p.K (= 254 post Heĝiro) kiam
Jaqub Lejs Saffar
fariĝis reĝo kaj la persan lingvon li oficialigis… (ĝis tiam pro venko de arabaj islamanoj la
araba lingvo
estis la oficiala lingvo de
Irano
). Dum la meza erao, la avesta lingvo, kiu jam estis mortinta lingvo, estis uzata nur inter la zoroastranaj religiaj medioj. La meza persa lingvo estas postsekvo de la antikva persa. Alia nomo de la meza persa lingvo estas
"Sasanida Pahlavi"
. Kvar tipoj de skribaĵoj restis de tiu ĉi lingvo. Ili estas en kvar diversaj alfabetoj:
Epigrafoj de sasanidaj reĝoj kaj granduloj
redakti
redakti fonton
Tiuj epigrafoj estas skribitaj en alfabeto kies nomo estas “epigrafa alfabeto”. Epigrafoj skribitaj komence de la sasanida erao ofte estas kunigitaj kun ties Helena kaj
Aŝkanid-Pahlavia
tradukoj.
Pahlavia Psalmaro
redakti
redakti fonton
Iranaj kristanoj dum la sasanida erao verkis librojn en la meza persa aŭ tradukis en tiun lingvon siajn religiajn librojn. Restis nur parto de tiu psalmaro kiu troviĝis inter la
maniĥeaj
skribaĵoj de ĉina
Turfan
. La origino rilatas al la
6-a jarcento
kaj la manuskripto al la
8-a p.K.
La alfabeto de la psalmoj nomiĝas Psalma Alfabeto kaj la lingvo La Kristana Mez-Persa.
Zaratuŝtraj verkaĵoj
redakti
redakti fonton
La verkaĵoj kaj skribaĵoj de la
zaratuŝtranoj
dividiĝas en jenajn:
Tradukoj kaj komentoj de Avesto en la Mez-Persa, kiun en la nunpersa lingvo oni nomas
Zand
Religiaj tekstoj
Pahlaviaj konsultlibroj
Ne-religiaj tekstoj
La lingvo uzita por verki la zoroastranajn tekstojn havas la nomon
Zaratuŝtra Mez-Persa Lingvo
kaj ties alfabeto
Libra Alfabeto
Alfabetoj de la mezeraa persa
redakti
redakti fonton
La tutaj alfabetoj uzitaj por skribi la meziranajn (okcidentajn) lingvojn estis prunteprenitaj de la
Aramea alfabeto
, rekte aŭ malrekte. La
Aramea gento
, el
ŝemida
gentaro, fondis la ŝtaton
Kaldeon
en
Babilonio
. Tiun ŝtaton malfondis
Ciro la Granda
(nacilingve
Kuroŝ
) je la jaro 529 a.K kaj Babelon li igis gubernio (
satrapio
) de Aĥemenida imperio. La aĥemenida ŝtato oficialigis la
aramean lingvon
en la tutaj landoj de la imperio, dum sia tuta erao. Post la disfalo de la aĥemenidoj, la aramea lingvo daŭris sian vivon inter la irananoj. Je la unuaj jardekoj de la
3-a jarcento a.K.
malmultiĝis tiuj kiuj sciis la aramean lingvon. Tial kiam skribisto ne sciis vorton eĉ frazon en la aramea lingvo, uzis ĝian sinonimon de sia propra lingvo. Pli poste la uzado de la aramea lingvo tute malaperis kaj anstataŭiĝis la lingvoj
aŝkanida pahlavio
kaj mezpersa, sed la skribistoj uzis vortojn arameajn en siaj skribaĵoj. Tiuj vortoj estis elparolitaj en la aŝkanida pahlavia lingvo aŭ la mezpersa lingvo. Tiaj vortoj nomiĝas
Hozvaresh
. La alfabeto uzita por aŝkanida pahlavio iom post iom diferenciĝis kun tiu de la mezpersa. La alfabeto de la mezpersa lingvo ŝanĝiĝis en la
kristan mezpersan alfabeton
kaj
zoroastran mezpersan alfabeton
. El tiuj ĉi du alfabetoj je la
6-a jarcento
p.K naskiĝis la
avesta alfabeto
Maniĥeo
(nacilingve:
Mani
) irana profeto, uzis alian alfabeton por siaj verkoj ; la
Tadmora
(palmira). Ĉiuj tiuj alfabetoj estas skribitaj dekstre maldekstren. Ĉiuj literoj de tiuj alfabetoj (escepte de zaratuŝtra mezpersa) estis aparte skribataj unu de alia. Por pliaj informoj vidu jenajn librojn:
- Nyberg , H. S. ,
Manual Of Pahlavi
, I , Wiesbaden 1964
Mitteliranische Manichaica aus Chinesisch – Turkestan
, Von F . C . Andreas und W.B.Henning, Berlin 1934
La persa lingvo en la nova erao
redakti
redakti fonton
Je la jaro 31 p.H (post
Heĝira
Jazdgerd
la tria sasanida reĝo estis mortigita. Lia morto kaŭzis disfalon de la irana sasanida dinastio kaj Irano fariĝis parto de la islama imperio. Persoj estis devigataj konverti sin al Islamo kaj paroli la araban. Kvankam la islamigo iris glate, la arabigo neniam bone sukcesis pro la povo de la persa kulturo
27
Je la 254 p.H.L
Jaqub Lejs Saffar
fondis iranan memstaran ŝtaton en la urbo
Zarangh
de la gubernio
Sistan
. Li oficialigis la novan persan lingvon (nacilingve :
Farsi Dari
). Tiu oficialigo daŭras ĝis nun. Je la epoko inter la disfalo de la sasanidoj ĝis la fondiĝo de la Saffara ŝtato, la klera lingvo de la zaratuŝtranoj estis la zaratuŝtra mezpersa kaj tiu de la maniĥeanoj : Maniĥea mezpersa, kaj tiu de la iranaj muzulmanoj: la araba. Uzado de la araba lingvo en Irano kaŭzis eniĝon de multaj arabaj vortoj en la persan.
Je la jaro 261 p.H.L
Nasr
filo de
Ahmad
el la samanida familio fondis la
samanidan ŝtaton
. En la samanida dinastio kies ĉefurbo estis
Bukaro
la oficiala lingvo estis la daria persa lingvo. La samanidaj reĝoj emis disvastigi la persan lingvon. Je 351 fondiĝis la
gaznavida dinastio
Mahmud la gaznavida
aldonis parton de
Hindio
al sia imperio kaj la persa lingvo eniĝis Hindion.
Je 932,
Baber
, kies praularo post kvin generacioj rilatas al
Timur
, (perslingve:
Tejmur lang
) fondis la
Mongol-Hindan imperion
. Ties reĝado daŭris ĝis 1275 p.H.L kiam la
brita imperio
venkis ilin. La oficiala lingvo de la mongola hinda ŝtato estis la persa. La efiko de la persa al la hinda kaŭzis la naskiĝon de la
urdua lingvo
nun uzata en
Pakistano
Persa per
araba alfabeto
en miniaturo de
Otomana Imperio
Je 699 p.H.L
Otomano
fondis la
otomanan imperion
en la
malgranda Azio
. La
otomanidoj
dum postaj jaroj regis konsiderindajn partojn de Eŭropo, Azio kaj Afriko. En la otomana ŝtato – kiu daŭris ĝis 1342 p.H.L (1923 p.K)- la persa lingvo estis uzata. Kelkaj el la otomanaj sultanoj -kiel
Sultan Mohammad la Venkinto
kaj
Sultan Salim la 1-a
- mem verkis poemojn en la persa lingvo. Dum la gaznavida kaj
salĝugida dinastioj
eniĝis la persan lingvon multaj turkaj vortoj.
Dum la rego de
Ĝingis-Ĥano
kaj liaj posteuloj, ankaŭ Timur Lenk, eniĝis multaj mongolaj vortoj en la persan. Dum la
Safavida dinastio
(907-1148 p.H.L) oni ne tiom konsideris la persan lingvon. Dum la rego de la dinastioj Safavida, Afŝarida kaj gaĝarida disvastiĝis la turka lingvo en Irano. Dum la
gaĝarida dinastio
(1193-1344 p.H.L), la irananoj ekspertis la kulturajn interrilatojn kun la francoj kaj aliaj eŭropaj popoloj. Tial multaj eŭropaj vortoj eniĝis en la persan el la eŭropaj lingvoj (ĉefe la franca).
Ahmad Ŝah Dorrani
, generalo de irana
Nader Ŝah Afŝar
, fondis
Afganion
je 1160 p.H (=
1747
p.K). Afganio ĝis
1919
p.K ne fariĝis memstara ŝtato pro intervenoj de
Britio
kaj Rusio. Unu el la du oficialaj lingvoj de Afganio estas la persa. La oficiala lingvo de
Taĝikio
estas la
taĝika
, sed laŭ multaj lingvistoj tio vere estas dialekto de la persa, ĉar la du estas interkompreneblaj.
La strukturo de la persa lingvo
redakti
redakti fonton
La nuna persa lingvo – kiun la nunaj angleparolantoj, kiel la irananoj mem, nomas
farsi
– estas la oficiala lingvo de Irano.
Sonsistemo
redakti
redakti fonton
Vokaloj
redakti
redakti fonton
perse
en
ifa
transskribe
elparole
ـَ
/æ/
kiel a en la esperanta vorto
fero
ـِ
/e/
kiel e en la esperanta vorto v
ni
ـُ
/o/
kiel o en la esperanta vorto
ni
/ɒ:/
kiel a en la angla vorto f
ther
ـو
/u/
kiel u en la esperanta vorto k
ne
ـی
/i/
kiel i en la esperanta vorto f
no
Klasike
â u i
estas rigardataj longaj vokaloj,
a o e
mallongaj vokaloj. Tiel ili funkcias en prozodio, kaj tiel ili sonas en eldiro de poeziaĵoj. En ordinara parolo la distingo inter la diversaj vokaloj estas precipe aŭ nure sonora.
Per la duonvokalo ي
oni faras aj, aj, ej, uj, oj; per la duonvokalo ŭ oni faras la diftongon وا
oŭ
Konsonantoj
redakti
redakti fonton
lipaj
gingivaj
post-gingivaj
velaj
glotaj
senvoĉaj eksplodaj
voĉaj eksplodaj
senvoĉaj frotaj
voĉaj frotaj
senvoĉaj ekfrotaj
t͡ʃ
voĉaj ekfrotaj
d͡ʒ
nazaj
duonbaraj
l, r
alproksimaj
Akcento
redakti
redakti fonton
La vortakcento mildas. Ĝi ordinare trafas la lastan silabon. Kelkaj verbaj prefiksoj مي
mi-
, ن
na/ne-
, ب
be-
logas la akcenton al la unua silabo. Kelkaj gramatikiloj ĉiam ricevas akcenton en la unua silabo, kiel ekzemple بله
bale
(jes).
Skribo
redakti
redakti fonton
Signaro
redakti
redakti fonton
La alfabeto estas pli malpli la sama araba alfabeto, kiun nuntempe la araboj uzas, kun kelkaj adaptoj, kiuj estigas la
araban-persan alfabeton
.kiu havas 36 literojn, kvar pli ol en la araba lingvo.
Literumo
redakti
redakti fonton
Paĝo el manuskripta versio de la Ŝahnameo de Ferdousio.
Broklina Muzeo
Kiel ordinare en la araba skribsistemo, precipe konsonantoj estas notataj. Longajn vokalojn oni notas tiele:
per ا kaj per آ vortkomence
kaj
ej
per ی kiu notas ankaŭ
kaj
oŭ
per و kiu notas ankaŭ
Mallongajn vokalojn oni notas nur parte, precipe komence kaj fine de vortoj. Ene de vortoj povas ilin marki kromsignoj, kiuj tamen estas uzataj nur en iuj vortaroj aŭ en koranaj eldonoj, ne en ordinara skribo.
Ekzemple
نور literumiĝas kiel n-u-r kaj legiĝas kiel
nur
(lumo)
ني literumiĝas kiel n-i kaj legiĝas kiel
nej
(kano, fluto)
آتش literumiĝas kiel â-t-ŝ kaj legiĝas kiel
âteŝ
(fajro).
Enpreno de arabaj vortoj kaŭzas, ke pluraj literoj notas la saman sonon en persa elparolo:
te<
kaj ﻁ
tâ<
egale valoras kiel /t/
sin
se
kaj ﺺ
sâd
egale valoras kiel /s/
ze
zâl
zâd
kaj ﻅ
zâ
egale valoras kiel /z/
he (duokula)
he (de ĝo)
egale valoras kiel /h/
ghejn
kaj ﻕ
qâf
egale valoras kiel /q/.
La unuaj estas la ordinaraj literoj. Enesto de
tâ, se, sâd, zâl, zâd, zâ
, aŭ
he (de ĝo)
en vorto signas, ke ĝi devenas de la araba lingvo, iom simile kiel
ph, th...
anstataŭ
f, t...
en anglaj vortoj signas grekdevenajn radikojn.
Kelkaj nekonsekvencaĵoj havas diversajn kaŭzojn:
historia evoluo interalie en la silabo /xwa:/ evoluinta al /xa:/ sed skribe konservanta la literon و
vâv
: خواب
ĥ(ŭ)âb
(dormo).
hezitoj pri literumo de sonsinsekvoj, kiuj eventuale postulas plurajn ی
je
aŭ plurajn و
vâv
: طاووس
tâvus
(pavo) kun du vavoj, sed داود
dâvud
(Davido) kun unu vavo.
Vortprovizo
redakti
redakti fonton
Devenoj
redakti
redakti fonton
La persa lingvo pruntis pli ol 50 elcentojn de sia vortprovizo de la araba. En la ordinara vortprovizo proksimume 8000 el 20000 vortoj estas arab-devenaj. Pli moderne ĝi ankaŭ pruntis de la turka, franca, angla kaj rusa.
La hindeŭropa deveno de la lingvo restas rimarkebla en la kerna vortprovizo, ekzemple en la vortoj por nombroj aŭ por parenceco.
perse
malnovgreke
latine
germane
angle
pole
svede
پدر
pedar
patēr
pater
Vater
father
ojciec
fa(de)r
مادر
mâdar
mētēr
mater
Mutter
mother
matka
mo(de)r
برادر
barādar
adelphos
frater
Bruder
brother
brat
bro(de)r
Ekzemplaj vortoj
redakti
redakti fonton
اب
âb
(akvo)
ابی
âbi
(blua)
اپارتمان
âpârtemân
(apartamento)
است
ast
(estas)
اسیا
âsiâ
(Azio)
اتومبیل، ماشین
otomobil, mâŝin
(aŭtomobilo, aŭto)
ارتش
ârteŝ
(armeo)
استخوان
ostoĥân
(osto)
آندرون
ândarun
(internaĵo)
باد
bâd
(vento)
بد
bad
(malbona)
بازار
bâzâr
(bazaro)
بزرگ
bozorg
(granda)
بیم
bim
(timo)
پا
pâ
(piedo, gambo)
پاک
pâk
(pura)
پارسا
pârsâ
(pia)
تو
to
(vi, ci)
تندر
tondar
(tondro)
جان
ĝân
(animo)
جشن
ĝaŝn
(festo)
جنگل
ĝangal
(arbaro, (ĝangalo))
گیتی
giti
(mondo)
دریا
darjâ
(maro)
زیست
zist
(ekzisto)
ستاره
setâre
(stelo)
سر
sar
(sur)
سینه
sine
(sino)
کرم
kerm
(vermo)
کنون
konun
(nun)
گرم
garm
(varma)
نه
na
(ne)
نو
noŭ
(nova)
Ekzemplaj frazoj
redakti
redakti fonton
La nuna persa vortaro estas plena de arabaj, eŭropaj kaj alilingvaj vortoj, sed ankoraŭ estas memstara kaj memstarsona lingvo. Se ĝi estus skribata per latinbaza alfabeto estus pli facile por eŭropanoj. Rigardu kelkajn frazojn kun iom laŭvorta traduko:
transskribe
esperante
man nân miĥoram
Mi panon manĝas
mâdar dar ĥane ast
[La] patrino en [la] hejmo estas
bâzâr koĝâst?
[La] bazaro kie-estas?
telefon kon tâksi bijâjad marâ be hotel bebarad
Telefonvoku [al] taksio, ke ĝi venu al mi kaj al hotelo portu.
sigâr dârid?
[Ĉu] cigaredon vi havas?
guŝt-e gâv miĥorid?
[Ĉu] [la] viandon-de bovo vi manĝas?
na mersi man kâlbâs miĥoram
Ne dankon mi kolbason manĝas.
Gramatiko
redakti
redakti fonton
Vortkonstruo
redakti
redakti fonton
O-vortoj kaj a-vortoj ne havas klasojn aŭ genrojn.
O-vortoj povas ricevi sufikson de plurnombro, klasike:
vivuloj ricevas plurnombron per ان
ân
(eŭfonie
jân
aŭ
gân
); ekzemple اسب
asb
(la ĉevalo) اسبان
asbân
(la ĉevaloj)
nevivuloj ricevas plurnombron per ها
hâ
; ekzemple در
dar
(la pordo), درها
darhâ
(la pordoj)
sed pli kaj pli ĝeneraliĝas la universala uzo de
hâ
en ĉiuj okazoj.
Pruntoj el la araba lingvo kelkfoje konservas plian vokalŝanĝan plurnombron; ekzemple کتاب
ketâb
(la libro) کتب
kotob
aŭ کتابها
ketâbhâ
(la libroj).
Plurnombro ne aperas post nombro; ekzemple سه کتاب
se ketâb
(tri libro(j)).
Nemarkita estas la difinita o-vorto; ekzemple دختر
doĥtar
(la knabino). Nedifinecon markas precipe la sufikso ی
(iu), ekzemple دختری
dokhtar-i
((iu) knabino).
Verbaj formoj
redakti
redakti fonton
La formoj de verboj konstruiĝas per prefiksoj, sufiksoj kaj helpoverboj surbaze de du radikaloj.
La unuan radikalon oni regule ricevas el la infinitivo, forigante la finaĵon ن
an
(an); ekzemple el خوردن
ĥordan
(manĝi) oni ricevas خورد
ĥord
. Per tiu unua radikalo oni konstruas perfekton, int-participon, per plusa helpoverbo بودن
budan
pluskvamperfekton, per helpoverbo خواستن
ĥastan
(voli) os-tempon.
La duan radikalon oni ricevas per stumpigo de la verbo, pro kio la rezulta formo ne estas facile antaŭdirebla; ekzemple por
ĥordan
ĝi estas خور
ĥor
. Per tiu dua radikalo oni konstruas as-tempon, u-modon (de ordonoj kiel
manĝu
) kaj u-tempon (de dependaj subfrazoj, kiel
mi volas, ke vi manĝu
).
La persa lingvo multajn verbojn karakterize konstruas per (plejofte) o-vorto plus iu el kelkaj helpoverboj, kiel کردن
kardan
(fari, igi), شدن
ŝodan
(iĝi), بودن
budan
(esti)...; ekzemple per صحبت
sohbat
(parolo) oni faras صحبت میکردم
sohbat mikardam
(parolon mi-faras, mi parolas). La objekto de tiuj verbaĵoj neniam ricevas la objektan vorteton را
râ
Aliaj ekzemploj:
کمک کردن
komak kardan
(helpon fari, helpi)
گریه کردن
gerje kardan
(ploron fari, plori)
درست کردن
dorost kardan
(ĝusta igi, rebonigi)
قهوهای شدن
qahve'i shodan
(bruna iĝi, bruniĝi).
Vortgrupkonstruo
redakti
redakti fonton
La persa merkas la kernon prefere ol la dependanton de grupo per la
ezafe
, kiu aperas kiel sufikso
-e
(eŭfonie
-je
) de o-vorto kaj dependigas egale:
a-vorton, ekzemple ديوار سبز
divâr-e sabz
(muro verda)
komplementan o-vorton, ekzemple پدر سارا
pedar-e sârâ
(la patro de Sara)
klarigan o-vorton, ekzemple شهر تهران
ŝahr-e tehrân
(la urbo Teherano).
Posedon markas
serio de personaj sufiksoj م
-am
(mia), ت
-at
(via) ktp., ekzemple پدر
pedar
(la patro), پدرم
pedar-am
(mia patro)
aŭ la dependigo per ezafo: ماشين من
mâŝin-e man
(la aŭto de mi).
Ĉar ĝi konsistas el mallonga vokalo, la ezafo plejofte ne estas skribata.
La persa uzas antaŭmetitajn rolvortojn: از
az
(el, ol), با
bâ
(kun), بر
bar
(sur), kaj aliaj. Multajn rolmontrajn esprimojn oni konstruas el o-vorto kaj ezafeo; ekzemple per دست
dast
(mano) oni faras بدست
bedast-e
(permane de, far). Iuj priskribaj grupoj povas stari sen rolvorto: صبح
sobh
(mateno, t.e. matene). Ankaŭ iuj verbaj komplementoj povas ellasi la rolvorteton: به بازار رفت
be bâzâr raft
((li/ŝi) iris al (la) merkato) facile staras kiel بازار رفت
bâzâr raft
((li/ŝi) iris (la) merkato).
Frazkonstruo
redakti
redakti fonton
La persa lingvo estas baze SOV-orda; ekzemple من نان ميخورم
man nân mixoram
(mi panon manĝas).
Pli precize asertoj ricevas la ordon: "(S) (RG) (O) V": subjekto, rolgrupoj, objekto kaj verbo. Se la objekto estas difinita ĝi antaŭas la rolgrupojn kaj ĝi finiĝas per la vorteto را
râ
: "(S) (O + râ) (RG) V".Ĝeneralaj demandoj povas ricevi la frazkomencan vorton آیا
âjâ
(ĉu); ekzemple ایا مریض هستی؟
âjâ mariz hasti
(ĉu vi estas malsana?). Sed ofte la demando distingiĝas sole per fraztono. Specialaj demandoj konstruiĝas per respektivaj demandiloj چه کسی
ĉe kasi
(kiu), چطور
ĉetoŭr
(kiel), ktp.
Persa literaturo
redakti
redakti fonton
Persa literaturo
estas la literaturo skribita aŭ kolektita en la persa lingvo ĉefe en
Irano
, respektive
Persio
, sed ankaŭ en aliaj landoj de la regiono kaj escepte en
diasporo
. Pli precize oni povus termini per
Perslingva literaturo
, en la ideo, ke
Persa literaturo
povus aludi al literaturo verkita en la iama
Persio
, sed en Esperanto ĝenerale
persa
jam aludas al la lingvo, kaj ne nepre al la iama regno.
La Blinda Strigo
Mohamad Alizadeh
Esperantaj vortoj el persa deveno
redakti
redakti fonton
Tra la historio, pluraj persaj vortoj atingis Esperanton tra la araba kaj la eŭropaj
fontolingvoj de Esperanto
babuŝo
bezoaro
magio
melongeno
paradizo
parsio
paŝao
piĵamo
ŝaho
shah
),
ŝako
(ankaŭ el
shah
),
tafto
tapiŝo
tigro
zirkono
zirkonio
Referencoj
redakti
redakti fonton
Persian, Iranian
Ethnologue
. Alirita 25a de Februaro 2021 .
639 Identifier Documentation: fas
. Sil.org. Alirita 25a de Februaro 2021 .
The Constitution of the Islamic Republic of Iran
. Arkivita el
la originalo
je 2016-10-27. Alirita 18a de Januaro 2022 .
Arkivita kopio
. Arkivita el
la originalo
je 2016-10-27. Alirita 2022-08-15 .
Olesen, Asta. (1995)
Islam and Politics in Afghanistan
. Psychology Press,
p. 205
. “There began a general promotion of the Pashto language at the expense of Farsi – previously dominant in the educational and administrative system (...) — and the term 'Dari' for the Afghan version of Farsi came into common use, being officially adopted in 1958.”.
Baker, Mona. (2001)
Routledge Encyclopedia of Translation Studies
. Psychology Press,
p. 518
ISBN 978-0-415-25517-2
. “All this affected translation activities in Persian, seriously undermining the international character of the language. The problem was compounded in modern times by several factors, among them the realignment of Central Asian Persian, renamed Tajiki by the Soviet Union, with Uzbek and Russian languages, as well as the emergence of a language reform movement in Iran which paid no attention to the consequences of its pronouncements and actions for the language as a whole.”.
Foltz, Richard (1996). “The Tajiks of Uzbekistan”,
Central Asian Survey
15
(2),
p. 213–216
doi
10.1080/02634939608400946
Jonson, Lena. (2006)
Tajikistan in the new Central Asia
p. 108
Cordell, Karl. (1998)
Ethnicity and Democratisation in the New Europe
. Routledge,
p. 201
ISBN 0415173124
. “Consequently the number of citizens who regard themselves as Tajiks is difficult to determine. Tajiks within and outside of the republic, Samarkand State University (SamGU) academics and international commentators suggest that there may be between six and seven million Tajiks in Uzbekistan, constituting 30 per cent of the republic's twenty-two million population, rather than the official figure of 4.7 per cent (Foltz 1996:213; Carlisle 1995:88).”.
9,0
9,1
Lazard 1975
: "The language known as New Persian, which usually is called at this period (early Islamic times) by the name of Dari or Farsi-Dari, can be classified linguistically as a continuation of Middle Persian, the official religious and literary language of Sassanian Iran, itself a continuation of Old Persian, the language of the Achaemenids. Unlike the other languages and dialects, ancient and modern, of the Iranian group such as Avestan, Parthian, Soghdian, Kurdish, Balochi, Pashto, etc., Old Persian, Middle and New Persian represent one and the same language at three states of its history. It had its origin in Fars (the true Persian country from the historical point of view) and is differentiated by dialectical features, still easily recognizable from the dialect prevailing in north-western and eastern Iran."
Ammon, Ulrich. (2006)
Sociolinguistics: An International Handbook of the Science of Language and Society
2‑a eldono
, Walter de Gruyter. “The Pahlavi language (also known as Middle Persian) was the official language of Iran during the Sassanid dynasty (from 3rd to 7th century A. D.). Pahlavi is the direct continuation of old Persian, and was used as the written official language of the country. However, after the Moslem conquest and the collapse of the Sassanids, Arabic became the dominant language of the country and Pahlavi lost its importance, and was gradually replaced by Dari, a variety of Middle Persian, with considerable loan elements from Arabic and Parthian (Moshref 2001).”.
“Iran, vi. Iranian languages and scripts”,
Encyclopædia Iranica
12,0
12,1
“Persian”,
Medieval Islamic Civilization
13,0
13,1
“Persian literature”,
Encyclopædia Britannica
“Iran vi. Iranian languages and scripts (2) Documentation”,
Encyclopædia Iranica
Hogarth, David. (1922)
Arabia
. Oksfordo: Clarendon Press,
p. 63
Egger, Vernon O.. (16a de Septembro 2016)
A History of the Muslim World since 1260: The Making of a Global Community
ISBN 9781315511078
Holes, Clive. (2001)
Dialect, Culture, and Society in Eastern Arabia: Glossary
. BRILL,
p. XXX
ISBN 90-04-10763-0
“Pahlavi, Pârsi, dari: Les langues d'Iran d'apès Ibn al-Muqaffa”,
Iran and Islam. In Memory of the late Vladimir Minorsky
Persian Loan Words in Arabic
(24a de Novembro 2008). Arkivita el
la originalo
je 20a de Majo 2011. Alirita 1a de Junio 2009 .
Arkivigite je
2011-05-20 per la retarkivo
Wayback Machine
Arkivita kopio
. Arkivita el
la originalo
je 2011-05-20. Alirita 2022-08-15 .
Classe, Olive. (2000)
Encyclopedia of literary translation into English
. Taylor & Francis,
p. 1057
ISBN 1-884964-36-2
. “Since the Arab conquest of the country in 7th century AD, many loan words have entered the language (which from this time has been written with a slightly modified version of the Arabic script) and the literature has been heavily influenced by the conventions of Arabic literature.”.
Lambton, Ann K. S.. (1953)
Persian grammar
. Cambridge University Press. “The Arabic words incorporated into the Persian language have become Persianized.”.
Dalal, G.A. (1995)
Ethics in Persian Poetry
. Abhinav Publications,
p. 22–29
ISBN 8-170-17314-0
(2021)
Persian Literature as World Literature
. Usono: Bloomsbury Publishing,
p. 2–14
ISBN 978-1-501-35420-5
Perry, John R.. (2005)
A Tajik Persian Reference Grammar: Handbook of Oriental Studies
. Boston: Brill,
p. 284
ISBN 90-04-14323-8
Green, Nile. (2012)
Making Space: Sufis and Settlers in Early Modern India
. Oxford University Press,
p. 12–13
ISBN 9780199088751
William Jones,
Tria Parolado al la Azia Societo de Kolkato
, 1786.
(en)
Art of Persian
, serio de dokumentfilmoj fare de
Samira Ahmed
, en BBC4 televido i.a. pri kiel la lando konservis sian kulturon kaj lingvon, 2018
Ekstera ligilo
redakti
redakti fonton
Kategorio Persa lingvo en la
Vikimedia Komunejo
(Multrimedaj datumoj)
Persa lingvo en la
Vikivortaro
(Universala vortaro)
Persa lingvo en
Vikifontaro
(Universala biblioteko)
Persa lingvo en
Vikinovaĵoj
(Liberaj novaĵoj)
Persa lingvo en
Vikivojaĝo
(Turisma gvidilo)
(angla)
The Persianate World: The Frontiers of a Eurasian Lingua Franca
(esperanto + persa)
Persaj proverboj klarigitaj en Esperanto
Elŝutita el "
Kategorioj
Persa lingvo
Lingvoj laŭ alfabeto
Kaŝitaj kategorioj:
Paĝoj kun eksmodaj citŝablonoj
Listo de arkivitaj paĝoj de Retarkivo
Paĝoj kiuj uzas ISBNajn magiajn ligilojn
Havendaj artikoloj pli grandaj ol 30 kB
Persa lingvo
Aldoni temon
US