Platgermana lingvo - Vikipedio
Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Platgermana lingvo
Plattdüütsch, Plattdütsch, Plattdüütsk, Plattdütsk, Plattdietsch, Plauttdietsch
Areo de Germanio kaj Nederlando kie la platdiĉa nun parolatas
dialektogrupo •
natura lingvo
moderna lingvo
nordmara ĝermana lingvaro • sud-ĝermana lingvaro
Parolata en
Germanio
(norde)
Nederlando
Danio
Parolantoj
5 000 000
Denaskaj parolantoj
ĉ. 5 milionoj
Skribo
latina
Lingvistika
klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Ĝermanaj lingvoj
Okcidentĝermanaj lingvoj
Malaltgermana
Malaltsaksa
Platdiĉa
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en
Oficiale agnoskita kiel regiona lingvo en 8
federaciaj landoj de Germanio
. Agnoskita kiel regiona aparta lingvo de la
Eŭropa Ĉarto pri Lingvoj
Reguligita de
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
ISO 639
-2
nds
ISO 639-3
nds
SIL
NDS
Glottolog
lowg1239
Angla
nomo
Low German
Franca
nomo
bas allemand
Vikipedio
Vizitu
vikipedion
en la la platdiĉa lingvo
La platgermana lingvo
(ankaŭ nomata
malaltsaksa
aŭ
platdiĉa lingvo
) estas grupo de
ĝermanaj
dialektoj parolataj de ĉirkaŭ 5 milionoj da homoj en nordo de
Germanio
Nederlando
kaj
Danio
. Ĝia
ISO-kodo
estas
nds
. Ekzistas Vikipedio en la
platdiĉa lingvo
kaj en la
nederlanda malaltsaksa dialekto
Historio
redakti
redakti fonton
Iam la platgermana estis multe pli grava ol nuntempe: ĝi estis la oficiala lingvo de urboj de la
Hansa Ligo
, kaj estis komerca interlingvo de
Londono
ĝis
Novgorodo
kaj tra la
Balta maro
. Pro tio, ĝi forte influis la
danan
norvegan
kaj
svedan
lingvojn, en kiuj granda parto de la vortaro ĝis hodiaŭ estas platgermandevena.
Ankaŭ en la baltaj landoj senteblas la kultura kontakto kun la platgermana lingvo: en
Talino
, la ĉefurbo de
Estonio
, ekzemple la plej granda turo de la mezepoka urbomuro ankoraŭ hodiaŭ platgermane nomiĝas
"Kiek in de Köük" (Rigardo en la kuirejon)
, ĉar en la urbo oni - se iel la vetero ebligis - subĉiele kuiris en internaj kortoj de la domoj, kaj el la urbomura turo eblis rekte enrigardi la grandajn kaldronojn de la najbaraj domoj. En la
litova lingvo
, kiu principe alprenas tre malmultajn fremdajn vortojn, multaj slangaj vortoj estas platgermanaj, ekzemple
biški
(platgermane
n bischken
aŭ
n bejten
, iomete),
knopkė
(platgermane
Knopke
, butoneto) aŭ
šnekėti
(platgermane
schnacken
aŭ
snacken
, babili).
El lingvistika vidpunkto, historiaj antaŭŝtupoj de la nuntempa platgermana lingvo estas la
malnovsaksa
kaj poste
mezmalaltgermana lingvoj
La areo de la platdiĉa lingvo
Gramatiko
redakti
redakti fonton
La gramatiko similas al tiu de la nederlanda lingvo, kaj ankaŭ iom al tiu de la
altgermana
La platgermana havas nur tri kazojn; personaj formoj de la verboj estas samaj en singularo kaj pluralo.
Genitivecon donas al substantivoj la finaĵo
-s
De Fischer
"La fiŝisto";
Fischers Huus
"La domo de la fiŝisto".
La verboj apartenas al du grupoj, fortaj kaj malfortaj verboj.
La malfortaj formas pasintecon per sufikso, dum la fortaj per
vokalŝanĝo ĉe la radiko, aŭ per nura redono de la radiko.
Vort-provizo
redakti
redakti fonton
La platgermana lingvo havas multajn vortojn de ĝermana origino, sed en formo aparta por la platgermana. Ĝi enhavas multajn vortojn el la altgermana lingvo. Tamen la kernon konsistigas praĝermanaj vortoj parencaj al altgermanaj, nederlandaj ktp, sed kelkaj vortoj estas nur platgermanaj.
Nuntempe la amasa influo de la
germana lingvo
forte minacas la koheron kaj platgermanecon de la platgermana vortprovizo.
Aparte populara vorto en la platgermana, kion en la norda duono de Germanio ankaŭ uzas multaj nelingvanoj, cetere estas la vorto
Moin
por
Saluton
, kvankam multaj nelingvanoj miskomprenas la vorton kvazaŭ neekzakta prononco de la altgermana saluto
"Morg'n!"
, "... matenon!", dum fakte la platgermana (kaj
nederlanda
) vorto
mooi
havas la signifon "bona", "bela", "bonega", kio kun
akuzativa n-finaĵo
iĝas "Bonan..!" aŭ "Belan..!", kaj same bone taŭgas matene kiel vespere aŭ nokte, kaj same taŭgas por salutado de amiko kiel de ŝtatprezidanto.
Dialektoj
redakti
redakti fonton
La platgermana lingvo havas multajn dialektojn kaj normigita formo ankoraŭ preskaŭ ne ekzistas. La aŭtoroj ĝenerale verkis dialekte.
Specimeno
redakti
redakti fonton
Patro Nia
Unse Vader in' Himmel !
Laat hilligt warrn dienen Namen.
Laat kamen dien Riek.
Laat warrn dienen Willen so as in'n Himmel,
so ok op de Eerd.
Uns' dääglich Brood giff uns vundaag.
Un vergiff uns unse Schuld,
as wi di vergeben hebbt,
de an uns schüllig sünd.
Un laat uns nich versöcht warrn.
Mak uns frie vun dat Böse.
Denn dien is dat Riek un de Kraft un de Herrlichkeit in Ewigkeit.
Amen.
Popola kanto platgermana
redakti
redakti fonton
Dat du min Leevsten büst
Ke vi estas mia plejkarulo
dat du wol weest!
vi tutbone scias.
refoje
Kum bie de Nacht, Kum bie de Nacht,
Venu dumnokte, venu dumnokte,
sech wi du heest.
diru kiel vi nomiĝas.
refoje
Kum du üm Middernacht,
Venu vi meznokte
kum du Klok een!
venu je la unua.
refoje
Vader slöpt, Möder slöpt,
Paĉjo dormas, panjo dormas,
ik slaap alleen.
mi dormas sole.
refoje
Klop an de Kamerdör,
Frapu ĉe la ĉambropordo,
faat an de Klink!
premu la tenilon!
refoje
Vader meent, Moder meent,
Paĉjo pensas, panjo pensas,
dat deit de Wind.
ke tion faras la vento.
refoje
Pri la resto de la nokto silentas la kanto...
Famaj aŭtoroj de la platgermana
redakti
redakti fonton
Fritz Reuter
Klaus Groth
Julius Stinde
Gorch Fock
Oswald Andrae
Wolfgang Sieg
Klasifiko
redakti
redakti fonton
La platdiĉa estas
hindeŭropa
, pli precize
ĝermana
, parenca al la
nederlanda
, la
germana
, la
jida
kaj, pli fore, la
frisa
kaj
dana
lingvoj.
Malaltgermanaj dialektoj
Malaltgermana
malaltfranka
Nederlanda
nederlanda
nld
okcidenflandra
vls
orientflandra
zelanda
zea
] Zeeuws ?
holanda
sud-geldera
brabansona
limburga
lim
sudorienta limburga
afrikansa
afr
malaltsaksa
malaltsaksa
de Nederlando
orientfrisa
vestfala
wep
ostfala
platdiĉa
nds
aĥterhoeka
act
drenta
drt
groninga
gos
platdiĉa
pdt
sallanda
sdz
stelingverfa
stl
tventa
twd
veluva
vel
orienta malaltgermana
meklenburga-pomera
brandenburga
malaltprusa
Vortaroj
redakti
redakti fonton
Ekzistas pluraj
germanaj
-platdiĉaj
vortaroj
. Ekzemploj estas
Plattdeutsches Wörterbuch
, Johannes Saß, eldonejo Karl Wachholtz, Neumünster 1956, la norma vortaro, 56-a eldono 2016
Hochdeutsch-Plattdeutsches Wörterbuch
: 26.000 platdiĉaj vortoj kaj 2000 parolturnoj, 2011, Günter kaj Johanna Harte, eldonejo Schuster, Leer
Niedersächsisches Wörterbuch
("Vortaro de Malsupra Saksio"), eldonejo Karl Wachholtz, Neumünster: (10 el 13 volumoj estis publikigitaj ĝis 2022, volumoj 11 kaj 12 prepariĝas por publikigo)
Hermann Böning:
Plattdeutsches Wörterbuch für das
Oldenburger Land
, eldonejo Stalling, Oldenburg 1941; represo: Verlag Heimatverein Herrlichkeit,
Dinklage
1970
Vidu ankaŭ
redakti
redakti fonton
Plaŭtdiĉa lingvo
tatoeba
Multlingva frazaro kun multaj platgermanaj frazoj, 2012-07: 16000 platgermanaj frazoj.
Notoj
redakti
redakti fonton
1,0
1,1
la mape nekolorigita "insulo" supre dekstre estas la komunumo
Saterland
, hejmo de la
saterfrisa
, la insulo centre sube la urbo
Göttingen
, kie tradicie oni ne parolas platdiĉe, kaj la "duoninsulo" sube dekstre estas
Berlino
, kie oni inter aliaj internaciaj lingvoj parolas norman altgermanan kaj apartan berlinan dialekton - fakte la berlina dialekto forte disvastiĝis en la ĉirkaŭan regionon de
Brandenburgio
ke tie la platdiĉa signife pli malfortas ol en la aliaj mape kolorigitaj regionoj
tre pozitiva televida prezento pri Esperanto
de
Radio Bremen
el oktobro 2022 cetere komenciĝas per la altgermana klarigo "
Saluton
, tio pli malpli estas la signifo de
Moin
en Esperanto"] (
germane
kaj
esperante
jen arkive, ĉar en la programa retejo la prezento spekteblas nur ĝis oktobro 2023
) - la televida programo de Radio Bremen, kiu tiel pozitive skizis Esperanton post la referenco al "
Moin
", cetere nomiĝas "Buten un Binnen",
platgermane
por "ekster kaj en la regiono", kvazaŭ "tutmonde kaj hejme" - bona kadra slogano por prezento de
Esperanto
...
en la jena prezento de la kanto
Dat du mien Leevsten büst
ankoraŭ metiĝas kvara kaj kvina strofo
kaj
jen por komparo koncerta prezento duvoĉa fare de la
kantaŭtoroj
Hannes Wader
kaj
Konstantin Wecker
La supra traduko de la kanto
Dat du min Leevsten büst
estas laŭeble laŭvorta, por komprenigi la originan tekston. En Esperanto ekzistas almenaŭ tri poeziaj adaptoj, kiujn listigas la artikolo pri la paĝo: du el ili,
Kara amato de mi
de
Kajto
kaj
Vi estas mia kor'
de
Anta Eņģele
(kie facile eblas kunlegi la kantotekston, kun kvara strofo post la nokto) ankaŭ muzike prezentiĝas en
Jutubo
Eksteraj ligiloj
redakti
redakti fonton
Platgermana lingvo en la
Vikimedia Komunejo
(Multrimedaj datumoj)
Kategorio Platgermana lingvo en la
Vikimedia Komunejo
(Multrimedaj datumoj)
Platgermana lingvo en la
Vikivortaro
(Universala vortaro)
Vikipedio
en Platgermana lingvo
(Reta enciklopedio)
Aŭtomata traduko de
platdiĉa_lingvo en
WikiTrans
el la angla artikolo :
Low_German
reta vortaro altgerana-platgermana
Arkivigite je
2020-11-25 per la retarkivo
Wayback Machine
filmeto en Jutubo platgermane pri la temo "la platgermana en la mondo"
simpla lingvogvidilo por altgermanlingvaj flegistoj, ankaŭ utila por ĉiu alia kiu baze komprenas la altgermanan
(stato de 2016)
Pri
Platgermana lingvo
en
Ethnologue
angle
Lingva Mapo de Germanio, Nederlando, ktp
angle
france
eŭske
Lengua bajoalemán
en
Promotora Española de Lingüística
hispane
Lingvo
Lingvistiko
Interlingvistiko
Planlingvo
Lingvaj familioj
Lingva filono
Senparenca lingvo
Listoj
alfabetorde
laŭ
ISO 639
laŭ familio
laŭ parolantaro
laŭ skribsistemo
Diverslingve
nombroj
Saluti
danki
idiotismo
kaj idiotismaj esprimoj
Elŝutita el "
Kategorio
Platgermana lingvo
Kaŝita kategorio:
Listo de arkivitaj paĝoj de Retarkivo
Platgermana lingvo
Aldoni temon
US