La
pola lingvo
(pole
język polski, polszczyzna
) estas la plej ofte uzata
okcidentslava lingvo
(ene de tiu grupo estas la lingvoj:
ĉeĥa
slovaka
soraba
kaj mortinta
polaba
), subgrupo de
slava lingvaro
. Oni kalkulas, ke ĝi estas la
gepatra lingvo
de ĉirkaŭ 44 milionoj da homoj en
Pollando
kaj en tutmonda
diasporo
(faka literaturo citas la nombron de 40 ĝis 48 milionoj).
La pola devenas de la
hindeŭropa pralingvo
tra la
Malnova slava lingvo
. Spurojn de tia historio oni povas trovi en gramatika vokalŝanĝado.
Unu el la plej fruaj ŝanĝoj kiuj okazis estis hindeŭropa moligo de konsonantoj. Antaŭaj
k, kh, g, gh
en lingvoj de satem-grupo, kiel ekz. slavaj, ŝanĝiĝis kutime al
kaj
(sed en la
litova
al
kaj
), kaj en lingvoj de kentum-grupo, kiel ekz.
la latina
kaj
ĝermanaj lingvoj
- al
kaj
. En la malnovslava ĉiuj fermitaj
silaboj
ŝanĝiĝis al malfermitaj. Tio kaŭzis aperon de nazalaj vokaloj kaj diversigon al longaj kaj mallongaj
vokaloj
Poste diversigo laŭ longeco de vokaloj tute malaperis. Multaj molaj konsonantoj malmoliĝis, ekz. mola
(r', ekz.
r'eka
–>
rzeka
, rivero) ŝanĝiĝis al sono
(skribita:
rz
). Pluraj molaj konsonantoj perdas sian molecon ĉe fino de vorto.
La moderna pola lingvo devenas de
dialektoj
uzitaj en
Grandpollando
kaj
Malgrandpollando
, parte de
mazovia
kaj aliregionaj dialektoj. Aliaj lingvoj influintaj la polan estas:
Nuntempe oni rimarkas grandan influon de
angla lingvo
al la pola.
En
1699
la pola iĝis oficiala lingvo de
Granda Duklando Litva
kaj ekestis lingvo de rapide poliĝantaj germanaj nobelaroj en pollanda
Livonio
. Ekde la dua duono de la
16-a jarcento
ĝis la komenco de la
18-a jarcento
la pola estis kortega lingvo en
Rusio
, kaj per ĝi en
rusan lingvon
eniris vortoj okcidenteŭropaj, antaŭe influintaj polan lingvon.
En la
17-a jarcento
la polan parolis ankaŭ nobeluloj en
Valaĥio
kaj
Moldavio
Pligrandiĝas nombro de homoj, kiuj lernas la polan kiel fremdan lingvon. Oni kalkulas ke tio estas 10.000 personoj tutmonde, el kiuj ĉirkaŭ triono studas ĝin en universitatoj kaj lingvaj lernejoj en Pollando. Ekde
2004
eblas maturekzameniĝi pri ĝi kiel fremda lingvo ĉe 3 gradoj: baza (nivelo B1), mezalta (nivelo B2) kaj alta (nivelo C2). Tiuj ekzamenoj estas organizataj de la
Ŝtata komisiono pri certigiloj de kono de la pola kiel fremda lingvo
Pluras ankaŭ gepatraj parolantoj de la pola, kiuj konstante loĝas eksterlande. Ili estas membroj de pola nacia minoritato, polaj elmigrintoj, aŭ iliaj idoj (tian polan komunumon oni kutime nomas
Polonia
).
Kiel lingvo de nacia minoritato, la pola uzatas ĉefe en najbaraj landoj:
Ukrainio
Belorusio
Litovio
kaj
Ĉeĥio
Plej grandaj grupoj de pollingvanoj eksterlandaj pro elmigro troviĝas en okcidenta Eŭropo (
Germanio
Francio
Britio
),
Ameriko
Usono
Kanado
Brazilo
Argentino
),
Aŭstralio
, kaj
Israelo
Pro granda disiĝo de pollingvanaro en tuta terglobo kaj pro manko de aktualaj esploroj pri grado de pollingveco inter elmigritoj, tre malfacilas kalkuli nombron de personoj uzantaj la lingvon konstante loĝantaj eksterlande. Taksoj en faka literaturo diferencas inter 3,5 milionoj ĝis 10 milionoj. Konsekvenco de tiaj diferencoj estas aliaj indikoj pri ĝenerala nombro de uzantoj de la pola.
La
pola aboco
bazas sur la
latina alfabeto
kaj uzas
diakritajn signojn
kreska
dekstra korno
),
kropka
superpunkto
) kaj
ogonek
ogoneko
). Ĝi havas la sekvajn literojn:
Majusklo
Minusklo
Kutima sono
en
IFA
Aliaj eblaj
sonoj
[a]
[ɔ̃]
[ɔ]
[ɔm]
[ɔn]
[ɔŋ]
[ɔɲ]
[ɔj̃]
[b]
[p]
(vortofine kaj antaŭ senvoĉa konsonanto)
[ʦ]
[ʣ]
(antaŭ voĉa konsonanto),
[ʨ]
[ʨ]
[ʥ]
(antaŭ voĉa konsonanto)
[d]
[t]
(vortofine kaj antaŭ senvoĉa konsonanto)
[ɛ]
[e]
post
palataloj
[ɛ̃]
[ɛ]
[ɛm]
[ɛn]
[ɛŋ]
[ɛɲ]
[ɛj̃]
[f]
[v]
(antaŭ voĉa konsonanto)
[g]
[k]
(vortofine kaj antaŭ senvoĉa konsonanto)
[x]
[ɣ]
[i]
[i̯]
, muta kaj moliganta antaŭan konsonanton
[j]
[k]
[g]
(antaŭ voĉa konsonanto)
[l]
[u̯]
[ɫ]
malnova prononco, ĉefe en orientaj regionoj
[m]
[n]
[ŋ]
[ɲ]
[ɲ]
[ɔ]
[u]
[p]
[b]
(antaŭ voĉa konsonanto)
[r]
[s]
[z]
(antaŭ voĉa konsonanto),
[ɕ]
[ɕ]
[ʑ]
(antaŭ voĉa konsonanto)
[t]
[d]
(antaŭ voĉa konsonanto)
[u]
[u̯]
[v]
[f]
(vortofine kaj antaŭ senvoĉa konsonanto)
[ɨ]
[z]
[s]
(vortofine kaj antaŭ senvoĉa konsonanto),
[ʑ]
[ʑ]
[ɕ]
(vortofine kaj antaŭ senvoĉa konsonanto)
[ʐ]
[ʂ]
(vortofine kaj antaŭ senvoĉa konsonanto)
Preskaŭ ĉiuj literoj estas samaj kiel en Esperanto, krom jenaj:
nazala
O.
: proksimume ĈJ, sed pli mole.
nazala
E.
: Ŭ.
: NJ, simila al la hispana
kaj hungara
ny
, sed pli mole; sama kun la rusa
нь
: kiel U.
: proksimume ŜJ, sed pli mole.
: vokalo elparolata kun la lango prononcanta U kaj la lipoj prononcantaj I (kiel la rusa
, sed iomete malpli profunda).
: proksimume ĴJ, sed pli mole.
: Ĵ.
Pola ortografio enhavas ankaŭ jenajn
digrafojn
Rimarkinde estas, ke en pola lingvo jenaj literoj kaj digrafoj signas la saman sonon:
kaj
: Esperanta U.
Ch
kaj
: diferenco inter tiuj sonoj preskaŭ tute malaperis.
Rz
kaj
: Esperanta Ĵ.
Rz
tre malofte estas prononcata ne kiel Ĵ, sed kiel apartaj literoj
kaj
, ekz. "
zamarzać
" (frostiĝi), "
marznąć
" (frosti) kaj en nomo "
Tarzan
".
Q, V kaj X ne estas klasifikataj kiel literoj de pola alfabeto, ĉar en pola vortfarado ne estas bezonataj. En moderna pola lingvo oni uzas ilin nur en alilingvaj vortoj.
Konsilantaro de pola lingvo
argumentas, ke ĉiujn (eĉ novajn) vortojn oni kapablas skribi per 32 literoj laŭ la gramatiko de pola lingvo. Vortoj, kiuj enhavas literojn Q, V kaj X pro ordinariĝo ofte ŝanĝiĝas al enhavantaj nur polajn literojn. Pro tio opinio de la konsilantaro pri deklinacio de fremdaj vortoj, ekz.
Linux
nominativo
), sed
Linuksa

Linuxa
genitivo
).
La pola estas la sola slava lingvo kun nazalaj sonoj („ą,Ą“ kaj „ę,Ę“), kiuj evoluis el la malnova slava. En ĝi ne estas konservita distingo inter longaj kaj mallongaj vokaloj (komparu ekz. kun la
ĉeĥa
). Eventuala ŝanĝo de vokala longeco ne kaŭzas ŝanĝon de signifo.
Vorta akcento estas plej ofte sur la antaŭlasta silabo.
En la pola estas uzataj sep kazoj:
Nominativo
: kio/kiu? (ekz.
krzesło
- seĝo).
Genitivo
: kies? de kio/kiu? el kio/kiu? (
krzesła
- de seĝo,
z krzesła
- el seĝo).
Dativo
: al kio/kiu? (
krzesłu
- al seĝo).
Akuzativo
: kion/kiun? (
krzesło
- seĝon).
Instrumentalo
: per kio/kiu? kun kio/kiu? (
krzesłem
- per seĝo,
z krzesłem
- kun seĝo).
Lokativo
: en kio/kiu? sur kio/kiu? pri kio/kiu? (
w/na/o krześle
- en/sur/pri seĝo).
Vokativo
: ho, uzata por voki ion/iun (
krzesło!
- ho, seĝo!).
La plej ofte uzata estas la vortordo
SVO
, tamen eblas ŝanĝi ordon de vortoj. Ĉiuj subaj frazoj estas gramatike korektaj kaj signifas la samon (
Alica havas katon
), kaj vortordo estas diferenca ekz. por indiki bezonatan sencon:
Ala ma kota
- Alica havas katon.
Ala kota ma
- Alica posedas katon (ekz. ne pruntis ĝin).
Kota ma Ala
- (La) kato estas posedata de Alica.
Kota Ala ma
- Tio, kion havas Alico, estas (la) kato.
Ma kota Ala
- Rilato inter Alica kaj kato estas proprieto.
Fakte, nur la tri unuaj ekzemploj aspektas nature, ceteraj estas uzataj tre malofte.
Por krei demandon de supraj frazoj, sufiĉas nur aldoni
demandosignon
. Oni povas ankaŭ komence uzi la vorton
Czy
(Ĉu), sed tio ne estas ĉiam necesa.
Se la kunteksto estas konata, tiam oni povas forlasi frazpartojn, ekz :
Ma kota
(Havas katon) - se priparolata persono (Alica) estas konata.
Ma
(Havas) - mallonga respondo al la demando "
Czy Ala ma kota?
" (Ĉu Alica havas katon?).
Ala
(Alica) - respondo al la demando "
Kto ma kota?
" (Kiu havas katon?).
Kota
(Katon) - respondo al la demando "
Co ma Ala?
" (Kion havas Alica?).
Ala ma
(Alica havas) - respondo al la demando "
Kto z naszych znajomych ma kota?
" (Kiu el niaj konatuloj havas katon?).
Pro translokiĝoj post la
dua mondmilito
, urbaniĝo, influo de populara kulturo (televido, gazetaro) kaj kutima edukado farata en ĝenerala lingvo, pola lingvo pli kaj pli unuiĝas. Kvalitoj de regionaj dialektoj iĝas malpli rimarkeblaj ĉe junaj pollingvanoj. Tio tamen ne koncernas ĉiujn dialektojn. Al lingvoj de montaranoj kaj de
silezianoj
ne danĝeras malapero, kvankam plejmulto de homoj nun parolas la tutnacian lingvon.
Okazas granda influo de angla vortprovizo, kaj samtempe malaperas malnovaj vortoj kiuj devenis de la franca, la jida kaj la rusa. Interesa fenomeno estas ŝanĝo de prononco de kelkaj francdevenaj vortoj al angla prononco, ekz.
image
oni pli ofte prononcas ne
[iMAĴ]
sed
[Imiĝ]
Pro influo de lingvoj, kiuj havas alian fonetikon, diversaj sonkombinoj kiuj antaŭe estis maloftaj nun iĝas pli oftaj. Ekzemple post
dentaloj
t, d, s, z, r
aperas
didżej
tir
ring
). Aperas ankaŭ kombinoj
ky, gy, ly
ankylozaur
poligynia
glyptodon
).
Dankon :
Dziękuję
(elp. ĝenkuje)
Bonvolu :
Proszę
(elp. proŝe)
La
Patro nia
en la pola:
Ojcze nasz,
któryś jest w niebie,
święć się imię Twoje,
przyjdź królestwo Twoje,
bądź wola Twoja
jako w niebie, tak i na ziemi;
chleba naszego powszedniego daj nam dzisiaj
i odpuść nam nasze winy
jako i my odpuszczamy naszym winowajcom
i nie wódź nas na pokuszenie,
ale nas zbaw ode złego. Amen
Laŭ
cel
→ celo
czy
→ ĉu
krata
→ krado
kilka
→ kelkaj
lutować
→ luti
mość
→ moŝto
picza
→ piĉo
mankas fonto
piłka
→ pilko
szelka
→ ŝelko
Rada Języka Polskiego - Zapis wyrazów zakończonych literą -x
(Konsilantaro de pola lingvo - Skribade de vortoj finita per litero -x)
Ebbe Vilborg: Etimologia vortaro de Esperanto, Volumo 1,
ISBN 91-85288-17-9
, paĝoj 71 (celo), 83 (ĉu)
Ebbe Vilborg: Etimologia vortaro de Esperanto, Volumo 3,
ISBN 91-85288-21-7
, paĝoj 33 (kelkaj), 62-63 (krado), 96 (luti) kaj 124-125 (mošto)
Ebbe Vilborg: Etimologia vortaro de Esperanto, Volumo 4,
ISBN 91-85288-22-5
, paĝo 65 (pilko)
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ nefinita. En la nuna formo ĝi ne donas plenan komprenon de la pritraktata objekto, ĉar mankas nepre bezonataj informoj. Revizitu la artikolon poste aŭ ĝin kompletigu (se viaj scioj tion ebligas).