Respubliko - Vikipedio
Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Respubliko
ŝtata formo
regformo
reĝimo
La Respubliko mamnutras siajn filojn kaj instruas ilin
. Pentraĵo de
Honoré Daumier
, 1848.
Kovrilpaĝo de la verko
Η Πολιτεία - De Republica
de
Platono
, dulingva eldono de 1713.
Respubliko
estas
politika
organizo
de la
publikaj aferoj
, forte ligita al
demokratio
(sed ne nepre), kiu havis en la historio diversajn formojn. La difino de
respubliko
do malsamas depende ĉu temas pri antikva tempo ĉu de nuntempo. La vorto
respubliko
venas de la
latinlingvaj
vortoj
res publica
aŭ "publika afero" kaj origine uzatis pri aferoj, pri kiuj decidis plejmulto de la
plebo
, anstataŭe al
reĝo

cezaro
Fundamento de modernaj respublikoj estas apartigo de la tri povoj :
plenuma povo aŭ ekzekutivo
juĝa povo
kaj
leĝofara (aŭ leĝodona) povo
, kiuj en monarkio estis plej ofte en la samaj manoj. Krom la mallongdaŭra
Angla Respubliko
Usono
de sia sendependiĝo kaj
Francio
dum la
Franca Revolucio
iniciatis la modernajn respublikojn sur tiu bazo. Menciendas ankaŭ la
Respubliko de Ambaŭ Nacioj
. La respublikoj de la antikva tempo
akada
atena
romia
ne havis tiun fundamentan bazon.
Respubliko
povas ankaŭ esti difinita kiel reĝimo, kies estro ne estas hereda, kontraŭe al
monarkio
, en kiu la ŝtatestro heredas sian postenon. Pluraj tipoj de respublikoj ekzistas aŭ ekzistis:
Prezidenta respubliko, estrita de
Prezidento
kun hegemonio de la postena povo
Parlamenta respubliko, estrita de
Ĉefministro
kun hegemonio de la parlamento
Aliaj (asemblea reĝimo,
Romia respubliko
Venecia respubliko
, ktp)
Foje la koncepto
respubliko
estas ligita al la
simbolo
de la
friga ĉapo
Difino
redakti
redakti fonton
Tradicie, oni difinis la koncepton "respubliko" kiel la regomaniero de la landoj en kiuj la popolo havas absolutan suverenecon kaj kapablon por la plenumado de la povo, kvankam tiu estas plej ofte delegita de la suverena popolo en registoj kiujn ĝi elektas iel aŭ alie. En la praktiko oni subkomprenas, ke ŝtatreĝimo de lando estas
monarkio
se ĝi havas
reĝon
(kiu iel havas iom da povo super la popolo), kaj respubliko se malas. Tiukadre en
PIV
oni difinas "respublikon" alivorte kiel "Reĝimo, en kiu la suvereneco apartenas al pli aŭ malpli granda parto de la civitanaro, k[aj] en kiu la regnestra ofico ne estas hereda."
Estus oftaj elementoj kiuj partoprenas en la enhavo de la tradicia difino kiun la okcidenta kulturo faris pri la koncepto “Respubliko” la jenaj:
La periodeco en la postenoj
La hegemonio de la leĝaro
La egaleco antaŭ la leĝaro
La publikeco de la regado: ne eblas
sekreto de ŝtato
La respondeco de politikistoj kaj funkciuloj
La plenumo de la civitaneco fare de la civitanaro, kiu enpostenigas kaj elpostenigas
La
ŝtato
, kiu estas la aro de institucioj kiuj plenumas la regadon kaj aplikas la leĝaron suverene super difinita teritorio, bezonas, ke tiu regopovo plenumota de la registaro, estu organizita iel. Tiel ĝi povas esti ĉu monarkia ĉu respublika. La respubliko povas esti konstituita super ŝtato geografie dividita en aŭtonomaj teritorioj (kiel ĉe respubliko
federacia
kiel ĉe
Meksiko
), aŭ kun centrigita povo super la tuta teritorio de la lando, kio estus respubliko
unueca
, kiel por ekzemplo ĉe
Kolombio
kaj
Urugvajo
Ekzistas respublikoj
prezidentemaj
, kiel ĉe
Usono
Argentino
Meksiko
kaj
Ekvadoro
, en kiu la ŝtatestro kaj la ĉefministro, elektita de la popolo, estas unusola persono, kaj parlamentemaj, en kiuj estas diferencigitaj la funkcioj de la
ŝtatestro
, elektita de la popolo, kaj de la
ĉefministro
, elektita de la Parlamento, antaŭ kiu ĝi estas respondeca politike, kiel ĉe
Germanio
Aŭstrio
Israelo
kaj
Grekio
Tiparevoluo
redakti
redakti fonton
Respublikoj kaj Monarkioj en la aktuala
Eŭropa Unio
: ruĝe la monarkioj kaj blue la respublikoj
Oni nepre ne forgesu, ke respubliko ne necese estas demokrata, ĉar demokrateco estas alia koncepto (kaj ekzemple nuntempe povas efektiviĝi en
konstituciaj monarkioj
), dum male respubliko povas esti oligarkieca (t.e. la povo de kelkaj), derajte aŭ defakte (
plutokratio
), ekzemple la
Venecia respubliko
tute ne estis demokrata, kaj tiu de Romio ne vere.
Ankaŭ kelkaj monarkioj oni priskribis kiel ia "nobelara respubliko", ĉar la nobelaro elektis la reĝon, kaj retenis multe da povo kaj liberecoj (por
si
), ĉefa ekzemplo estis
Pollando
Respubliko ankaŭ povas ne havi estron, aŭ havi grupon da homoj kiel estro. Ekzemple, la plej supera posteno de la antikva
Romia Respubliko
estis duopo de
konsuloj
, kaj en la hodiaŭa
Svisio
la estro estas la sep-membra
Federacia Konsilio

Bundesrat
Laŭ strikta difino, respubliko devas havi nur neheredan ŝtatestron, sed oni ofte atribuas al respubliko aliajn kvalitojn. Multaj homoj en
demokrata
mondo sentas, ke la termino
respubliko
sugestas, ke la popolo elektas la respublikestron aŭ rekte aŭ nerekte, kaj iafoje oni dubas, ĉu diktatora respubliko kiel
Ĉinio

Ĉilio
dum
Pinochet
estas aŭ estis veraj respublikoj.
Ĉinio
sin nomas "
popola respubliko
", ĉar ĝia ŝtatestro ja estas nehereda prezidento, sed iuj diras, ke tio ne estas ĝusta, ĉar tiun prezidenton elektis nur tre-tre eta
elito
Oni ankaŭ ofte konsideras, ke la potencoj de respubliko devas esti limigitaj, kaj do reĝimo, kiu havas la potencon limigi bazajn rajtojn de la civitanoj, kiel ekzemple la
liberon de esprimo
, ne estas vera respubliko. Hodiaŭ, la plejmulto el la monarkioj estas
konstituciaj monarkioj
, kaj la potenco de la monarko estas limigita de
konstitucio
, kaj estas la reprezentantoj de la civitanoj kiuj efektive regas. Tial, la praktika diferenco inter
demokratia
respubliko kaj konstitucia monarkio ne estas granda.
Laŭ la influo de diversaj tieaj naciaj lingvoj, oni uzas la terminon
respubliko
por nomi ankaŭ
federacierojn
en
Jugoslavio
Rusio
kaj
Sovetio
Historio
redakti
redakti fonton
Dum la filozofia terminaro disvolviĝis en klasikaj Grekio kaj Romio, kiel jam estis notita de Aristotelo estis jam longa historio de urbo-ŝtatoj kun ampleksa vario de
konstitucioj
, ne nur en Grekio sed ankaŭ en
Mezoriento
. Post la klasika periodo, ankaŭ dum la
Mezepoko
disvolviĝis la politikaj sistemoj de multaj liberaj urboj kaj urbetoj denove, kiel okazis ĉe
Venecio
Klasikaj respublikoj
redakti
redakti fonton
Mapo de la
Romia Respubliko
La moderna tipo de "respubliko" mem estas diferenca el iu ajn tipo de ŝtato troviĝanta en la klasika mondo.
Tamen, estis nombraj ŝtatoj de la
Grek-romia antikvo
kiuj estas ankoraŭ nomitaj respublikoj. Tio inkludas antikvajn
Atenon
Sparton
kaj la
Romian Respublikon
. Dum la strukturo kaj administracio de tiuj ŝtatoj estis tre diferenca el tiuj de ajn moderna respubliko, oni pridiskutas pri la etendon laŭ kiu klasikaj, mezepokaj, kaj modernaj respublikoj formas historian kontinuon. J. G. A. Pocock asertis, ke distinga respublikisma tradicio etendas el la klasika mondo al la nuno.
Aliaj fakuloj malkonsentas.
Paul Rahe, ekzemple, asertas ke klasikaj respublikoj havis formon de regado kun malmultaj ligoj al tiuj de moderna lando.
10
La politika filozofio de la klasikaj respublikoj ĉiukaze havis influon sur la estonta respublikisma pensaro tra la venontaj jarcentoj. Filozofoj kaj politikistoj kiuj defendis respublikismon, kiaj
Machiavelli
Montesquieu
Adams
, kaj
Madison
, ege rilatis al klasikaj grekaj kaj romiaj fontoj kiuj priskribis variajn tipojn de reĝimoj.
La verko de
Aristotelo
nome
Politiko
pristudas variajn formojn de regado. Unu formon Aristotelo nomigis
politeia
, kiu konsistis el mikso de aliaj formoj. Li asertis, ke tio estis unu el la idealaj formoj de regado.
Polibio
etendigis multajn el tiuj ideoj, denove centre al la ideo de miksita registaro. Plej grava romia verko en tiu tradicio estas
De re publica
de
Cicerono
Laŭ la tempo, la klasikaj respublikoj estis ĉu konkeritaj fare de imperioj aŭ iĝis kompletaj ŝtatoj ili mem. Plej el la grekaj respublikoj estis aligitaj al la
Makedonia Imperio
de
Aleksandro
. La Romia Respubliko etendiĝis spektakle konkerante aliajn ŝtatojn ĉirkaŭ Mediteraneo kiuj povus esti konsideritaj respublikoj, kiaj
Kartago
. La Romia Respubliko mem iĝis la
Romia Imperio
Aliaj antikvaj respublikoj
redakti
redakti fonton
Aruad
estis citita kiel unu el la plej fruaj konataj ekzemploj de respubliko.
La termino "respubliko" ne estas ofte uzata de okcidentaj historiistoj kaj politologoj por referenci la antaŭklasikajn urbojn, speciale se temas pri ekster Eŭropo kaj for el areo sub la grekromia influo.
Tamen, kelkaj fruaj ŝtatoj ekster Eŭropo estis reĝimoj kiuj nuntempe estus konsiderataj similaj al respublikoj.
En la
Antikva Proksima Oriento
, kelkaj urboj de la
Orienta Mediteraneo
sukcesis ekhavi kolektivan registaron.
Aruad
estis citita kiel unu el la plej fruaj konataj ekzemploj de respubliko.
11
Ankaŭ la
israela
konfederacio de la epoko antaŭa al la Unuigita Monarkio same estis konsiderata kiel tipo de respubliko.
12
En Afriko, la
Aksuma Imperio
organiziĝis kiel konfederacio regata simile al reĝa respublika reĝimo.
13
Simila reĝimo estis tiu de la ŝtato-nacio de la
popolo Igbo
en tio kiu nuntempe estas
Niĝerio
14
Hindia subkontinento
redakti
redakti fonton
Vaiŝali estis la ĉefurbo de la Vajjian konfederacio, antikva respubliko de antikva Hindio.
La antikva
Hindia subkontinento
havis serion de fruaj respublikoj konataj kiel
Mahajanapadoj
15
La regno de Mahajanapadoj konsistis en dek ses oligarkiaj respublikoj kiuj ekzistis dum la 6-a ĝis la 4-a jarcento a.n.e.
16
17
Kelkaj barataj fakuloj, kiel K. P. Jayaswal, argumentis, ke kelkaj ŝtatoj en la antikva Hindio havis respublikajn sistemojn de regado.
18
19
20
Kvankam konserviĝis nek konstitucioj nek verkoj de politika filozofio survivantaj el tiu periodo en la historio de Hindio, survivantaj religiaj tekstoj referencas al variaj ŝtatoj kiuj havas
sabhā

Gaṇa sangha
, nome tipo de respubliko aŭ registaro bazita sur konsilantaroj, opozicie al monarkia reĝimo. Tiukadre antikvgrekaj verkistoj menciis, ke
Aleksandro la Granda
trafis
urboŝtatojn
kaj regionojn en kiuj konsilantaro de maljunuloj regadis per suprema aŭtoritato.
21
En Italio
redakti
redakti fonton
En Italio, post la falo de la
Romia Imperio
en Okcidento kaj la sekvo de diversaj regnoj ĉefe rilataj al la
Sankta Romia Imperio
, diversaj gravaj urboj sukcesis instali en la transiro de la Mezepoko al la Renesanco respublikajn regosistemojn, el kiuj kelkaj el la plej gravaj urboj sukcesis eĉ krei respublikajn imperiojn etendigante sin tra diversaj teritorioj en orienta Mediteraneo, nome la
Ĝenova Respubliko
kaj la
Venecia respubliko
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo
Ĝenova respubliko
Respublika imperio de Ĝenovo.
La
Ĝenova Respubliko
en la
Mezepoko
estis unu el la italaj
Maraj Respublikoj
kune kun
Venecio
Amalfi
kaj
Pizo
. La Ĝenova Respubliko, kiu ampleksis la hodiaŭan Ligurion kaj koloniojn en
Mezoriento
Grekio
Nordafriko
Sardio
kaj
Korsiko
, finiĝis en la jaro
1815
, kiam ĝi estis aneksata de
Piemonto-Sardio
. Inter ĝiaj kolonioj aŭ komercaj bazoj estis Pera,
Kaffa
kaj
Trebisonda
. La ŝtaton regis oligarĥio de komercistoj, kiu elektis registon kun la titolo de
doĝo
. Unu el la plej famaj doĝoj estis
Simone Boccanegra
, fakte la unua.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo
Venecia respubliko
Venecia respubliko
(plennome
La Plej Serena Respubliko Venecia
, itale
Serenissima Repubblica di Venezia
aŭ ankaŭ
La Plej Serena Respubliko de Sankta Marko
Serenissima Repubblica di San Marco
) estis itala ŝtato kreita ĉirkaŭ la urbo
Venecio
kaj ekzistanta ekde la 8-a jarcento ĝis la jaro 1797. Pli poste ankoraŭ ekzistis por mallonga tempo respubliko kun centrejo en Venecio en postrevolucia tempo 1848 ĝis 1849. Sub la regado de la
doĝoj
la Venecia respubliko etendiĝis ĝis la riĉa
Oriento
(orienta marbordo de la
Adriatiko
Peloponezo
Kipro
, kvartaloj en
Konstantinopolo
kaj en la Latinaj Ŝtatoj de
Sirio
kaj
Palestino
). Famaj doĝoj estis
Nicolò Marcello
Francesco Foscari
Pasquale Malipiero
Sebastiano Venier
Andrea Vendramino
Francesco Morosini
kaj aliaj. Vidu artikolon
Listo de doĝoj de Venecio
. Kontinenten la Respubliko atingis la limojn de la
Ŝtato Milano
, de la
Papaj Ŝtatoj
kaj de la
Aŭstra imperio
. En
1797
la
Serenissima
(Tre Serena Respubliko) perdis sian sendependecon pro aneksado fare de Aŭstrio.
Modernaj liberalaj respublikoj
redakti
redakti fonton
Samtempe kun fruaj respublikaj ribeloj, en moderna Eŭropo okazis granda pliigo en la monarkia povo. La epoko de la
absoluta monarkio
anstataŭis la monarkiojn kaj limigitajn kaj discentrigitajn kiuj estis ekzistintaj en la plej granda parto de la Mezepoko. Sed samtempe okazis opozicia reago kontraŭ la kontrolo totalisma de la monarko, ĉar serio de verkistoj kreis la ideologion konatan kiel
liberalismo
Cromwell
ludis intermezan rolon inter respublikismo (parlamentismo) kaj monarkiismo.
La plej granda parto de la pensuloj de la
Klerismo
estis multe pli interesitaj en la idearo de la
konstitucia monarkio
ol en tiu de la respubliko. La
Brita Respubliko
de
Cromwell
iom malfidindigis la respublikismon, kaj la plej granda parto de la intelektuloj pensis, ke la respublikoj kutime rezultas en anarkio aŭ tiraneco.
22
Tial, filozofoj kiel
Voltaire
opoziciis al absolutismo sed samtempe ankaŭ montriĝis forte promonarkiemaj. Siaflanke male
Jean-Jacques Rousseau
kaj
Montesquieu
laŭdis la respublikojn kaj konsideris la urbo-ŝtatojn de
Antikva Grekio
kiel modelo. Tamen, ambaŭ pensis ankaŭ ke lando tiom granda kiom Francio, kun 20 milionoj de personoj, estis maleble regebla kiel respubliko. Rousseau admiris la respublikan eksperimenton en
Korsiko
(1755-1769) kaj priskribis ties politikan strukturon kiel
idealo
de malgrandaj aŭtonomaj komunumoj. Montesquieu sentis, ke urbo-ŝtato ideale estus respubliko, sed asertis, ke limigita monarkio estus pli taŭga por granda lando.
La usona revolucio startis kiel malakcepto nur de la aŭtoritato de la
Brita Parlamento
sur la kolonioj, kaj ne de la monarkio. La malsukceso de la brita monarko por protekti la koloniojn el tio kion oni konsideris la perforton de iliaj rajtoj por regado reprezenta, la kondamno de la Reĝo kontraŭ tiuj kiuj postulis rearanĝon kiel perfiduloj; kaj lia apogo al la sendado de bataltrupoj por sekurigi lian aŭtoritaton, rezultis en ĝeneraligita percepto de la brita monarkio kiel tiranema. Per la
Deklaracio de Sendependeco de Usono
, la ribelestroj malakceptis firme la
monarkion
kaj adoptis la respublikon, la
separon de povoj
, kreis la
prezidentismon
kaj la
reprezentan demokration
23
La revoluciestroj bone konis la verkojn de la francaj liberalaj pensuloj, kaj ankaŭ la historion de la klasikaj respublikoj.
John Adams
verkis libron pri la evoluo de respublikoj laŭlonge de la historio. Krome la verko de
Thomas Paine
nome
Common Sense
, amplekse distribuita kaj populare legita en kolektiva legado, prezentis la respublikajn kaj sendependajn idealojn, resume kaj elokvente por la ĝenerala publiko. La
Konstitucio de Usono
, ratifita en 1789, kreis federacian respublikon, kiel forta unio, por anstataŭi malfortan konfederacion, kreita pere de la
Artikoloj de Konfederacio
kaj de Ĉiamdaŭra Unio, de 1783, nome la unua klopodo de tutlanda registaro. La unuaj dek amendoj al la Konstitucio, nomitaj
Leĝo de Rajtoj
, garantiis kelkajn individuajn rajtojn, fundamentajn por la respublikaj idealoj kiuj pravigas la Revolucion.
La ekzekuto de Ludoviko la 16-a markis la definitivan eblon anstataŭi monarkion pere de respubliko.
Ankaŭ la
Franca Revolucio
ne estis respublikana ekde la komenco. Nur post la malsukcesa
Fuĝo de Varennes
, la Reĝo perdis la plej grandan parton de la simpatioj kiujn li ankoraŭ havis, deklariĝis respubliko kaj
Ludoviko la 16-a
estis sendita al la gilotino.
24
La surpriza sukceso de Francio en la
Francaj revoluciaj militoj
rezultis en la fakto ke la respublika regmaniero etendiĝis pere de la militforto en multaj partoj de Eŭropo, dum serio de
frataj respublikoj
establiĝis en la tuta kontinento. La enpovigo de Napoleono estis la fino de la
Unua Franca Respubliko
kaj de la frataj respublikoj, el kiuj ĉiu estis anstataŭita pere de "monarkio" trudita de Napoleono. Dum la tuta napoleona epoko, la venkintoj forigis fakte eĉ multajn de la respublikoj plej antikvaj de la kontinento, kiel ĉe la
Venecia Respubliko
, la
Ĝenova Respubliko
kaj la
Nederlanda Respubliko
. Ĉiuj el ili estis transformitaj en monarkioj aŭ absorbitaj de la najbaraj monarkioj. Nur
Svisio
restis kiel respubliko.
25
Ekster Eŭropo, kreiĝis alia nova grupo de respublikoj kiam la napoleonaj militoj ebligis ke la teritorioj de
Hispana Ameriko
atingu sendependecon. La liberala ideologio havis limigitan efikon en tiuj novaj respublikoj, dum la ĉefa apogo de la liberigo estis en la mezklasa loka mezindiĝena, posteuloj de eŭropanoj, en konstanta konflikto kun la altklasaj regantoj ĵus alvenintaj de Hispanio. La kreola elito ĝenerale ne multe interesiĝis por havigi al la indiĝenaj grupoj povon kaj reprezentajn demokratiajn rajtojn, do temis pri neĝustaj respublikoj.
Simón Bolívar
, la ĉefa instiganto de la ribeloj kaj unu el ties plej gravaj teoriuloj, simpatiis kun la liberalaj idealoj, sed li konsideris, ke en Hispanameriko mankis la socia kohero necesa por ke tia sistemo funkciu kaj defendis la
aŭtokration
senecese.
26
Nur en Meksiko, tiu aŭtokratio montriĝis por mallonge kun la formo de
monarkio
en la
Unua Meksika Imperio
. En la kadro de la Militoj por Sendependigoj, la portugala kortego translokiĝis al Brazilo en 1808. Brazilo atingis sendependigon kiel monarkio la 7an de Septembro 1822, kaj la
Imperio Brazilo
daŭris ĝis 1889. En la aliaj ŝtatoj, variaj formoj de aŭtokratia respubliko ekzistis ĝis la plej granda parto ili estis liberaligitaj nur fine de la 20-a jarcento.
27
Proklamo de la
Portugala Respubliko
en 1910.
La
Dua Franca Respubliko
havis nur efemeran ekzistadon: ĝi estis kreita en 1848, kaj abolita fare de sia unua kaj nura Prezidanto,
Napoleono la 3-a
, kiu proklamiĝis imperiestro en 1852. La
Tria Franca Respubliko
establiĝis post la
franc-prusia milito
, de 1870-71; nur post la heredantoj de la
Burbonoj
, malakceptis la trikoloran flagon. Tamen ĉirkaŭ mezo de la 1880-aj jaroj, la respublika regosistemo jam estis plifirmigita en Francio. Samtempe ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj oni klopodis respublikajn eksperimentojn, kiuj estis nur nedaŭraj klopodoj. En Hispanio en la kadro de tre longa politika krizo, estis proklamita por mallonge la
Unua Hispana Respubliko
en 1873-74, sed tuj poste la burbona monarkio estis restaŭrita.
28
Komence de la 20-a jarcento,
Francio
Svisio
kaj
San Marino
plue estis la nuraj respublikoj de Eŭropo. Tio ekŝanĝiĝis ekde la murdo de la
portugala reĝo en Lisbono en 1908
kun lia heredanto, ĉar la revolucio de la 5a de Oktobro 1910 jam definitive establis la
Portugalan Respublikon
En
Orienta Azio
Ĉinio
spertis konsiderindan senton kontraŭ-imperiestra dum la lastaj jardekoj de la 19-a jarcento, kaj disvolviĝis variaj protestomovadoj kiuj postulis la
konstitucian monarkion
. La plej grava estro de tiuj klopodoj estis
Sun Yat-sen
, kies
Tri Popolaj Principoj
kombinis usonajn, eŭropajn kaj ĉinajn idearojn. Sub lia estreco, la
Respubliko Ĉinio
estis proklamita la 1an de Januaro 1912.
Afiŝo de 1920 kiu rememorigas la konstantan prezidanton de la Respubliko Ĉinio,
Ĝuan Ŝikai
, kaj la provizoran prezidanton de la Respubliko,
Sun Yat-sen
La respublikismo ege etendiĝis post la
Unua Mondmilito
, kiam variaj de la plej grandaj eŭropaj imperioj kolapsis: nome la
Rusa Imperio
(1917), la
Germana Imperio
(1918), la
Aŭstrihungara Imperio
(1918) kaj la
Otomana Imperio
(1922) estis anstataŭitaj per respublikoj. Aliaj novaj ŝtatoj atingis sendependecon dum tiu
agitado
, kaj multaj el ili, kiel Irlando, Pollando, Finlando kaj Ĉeĥoslovakio, elektis respublikajn regosistemojn. Post la malvenko de Grekio en la grek-turka milito (1919-22), la monarkio estis anstataŭita per la
Dua Greka Respubliko
(1924-35). En 1936,
puĉo
fare de ekstremdekstraj militestroj kun apogo de konservemaj civiluloj rezultis en la
Hispana Enlanda Milito
, al kiu sekvis 40 jaroj de frankisma diktaturo kiu finigis la reĝimon de la
Dua Hispana Respubliko
(1931-39);
29
post la diktaturo la transiraj registaroj reinstalis la burbonan monarkion laŭ la indikoj de la diktatoro
Francisco Franco
por salti la heredan linion al
Juan Carlos de Borbón
La respublika idearo etendiĝis, speciale en Azio. Usono ekhavis konsiderindan influon en
Orienta Azio
kaj en la lasta parto de la 19-a jarcento la protestantaj misiistoj kaj la verkistoj ludis ŝlosilan rolon en la disvastigo de la politikaj idearoj de Okcidento. Ĉio tio kombiniĝis kun la politika filozofio inspirita en la indiĝena
konfuceismo
kiu dum multa tempo estis argumentanta, ke la popolo havas rajton malakcepti maljustan registaron kiu estis perdinta la Mandaton de la Ĉielo. Tiukadre almenaŭ du efemeraj respublikoj estis proklamitaj en
Orienta Azio
, nome la
Respubliko Tajvano
kaj la
Unua Filipina Respubliko
Kronologio de malkoloniigado en Afriko.
Du el multaj konsekvencoj de la
Dua Mondmilito
estis
malkoloniismo
kaj la kreado de
komunismaj ŝtatoj
. Malkoloniismo rezultis en sendependigo de diversaj landoj en Azio kaj poste en Afriko. Plej parto de la sendependigitaj landoj de Azio iĝis respublikoj kaj restis monarkioj nur tiuj kiuj jam estis tio historie; arabaj landoj evoluis aparte. En Afriko ĉiuj sendependigitaj landoj iĝis respubliko, plus
Etiopio
kiu estis historie monarkio sed same iĝis respubliko; nur
Maroko
post sendependiĝo konvertis tradician sultanecon en iel moderna monarkio. Siaflanke la kreado de komunismaj ŝtatoj estis fakte la kreado de speciala tipo de respubliko fakte nomita de "popolaj respublikoj".
Tipoj
redakti
redakti fonton
Islama respubliko
redakti
redakti fonton
Islama respubliko
estas tipo de politika reĝimo kaj ŝtato subtenita de la formo respublika por la regado sed kiu samtempe konstituas sian institucian, administracian kaj regularan kongrue kun la normoj de la
Ŝario
, nome la
islama juro
, kiu povas eventuale ricevis egalrangan gravon kiel la
civila juro
dum la ŝtato plue estas respubliko; same, en islama respubliko la povo kaj influo fare de la islamaj
imamoj

ŝejĥoj
estas enorma kaj povas esti nomumitaj por altaj oficialaj postenoj dum plutenas siajn religiajn funkciojn.
30
Konstitucia respubliko
redakti
redakti fonton
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo
Konstitucia respubliko
Konstitucia respubliko
estas formo de registaro, en kiu la ŝtatestro kaj aliaj gravaj oficistoj estas elektitaj reprezentantoj de la popolo kaj agas laŭ ekzistanta konstitucia juro, kiu garantias la limigon de la povo de la registaro super la civitanoj. En konstitucia respubliko, la ekzekutiva, leĝdona kaj justica povoj estas strikte apartigitaj, tiel ke neniu individuo aŭ grupo povas atingi absolutan potencon. La fakto, ke ekzistas konstitucio limiganta potencon, igas ŝtaton
konstitucia
Specifaj historiaj kazoj
redakti
redakti fonton
La libereco gvidanta la popolon
Eugène Delacroix
), alegorio de la libereco, kun la moto
Liberté, égalité, fraternité
kaj la
friga ĉapo
estas simboloj de
respublikismo
Angla Respubliko
Romia Respubliko
Venecia respubliko
Maraj Respublikoj
Dua Hispana Respubliko
Vajmara Respubliko
Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Napoleonaj Respublikoj
Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Nord-Makedonio
En Esperanto
redakti
redakti fonton
Lenka Doškářová en kvarpaĝa artikolo priskribas
Uĵupis
kaj rakontas pri la kreado de la
mikronacio
ene de
Vilno
Litovio
, kun aldono de granda parto de ĝia
konstitucio
kaj pluraj fotoj.
31
La 1an de aprilo, 1997, la distrikto deklariĝis tiukadre sendependa respubliko (tio estas
mikronacio
Respubliko Uĵupis), kun sia propra
konstitucio
32
Vidu ankaŭ
redakti
redakti fonton
Komunumo de Nacioj
Platono
Monarkio
Respublikismo
Parlamenta respubliko
Prezidenta respubliko
Respublikana Partio (Usono)
Respublikana Partio (Francio)
Sendependaj Respublikanoj (Francio)
Franca revolucio de 1789
Esperanta Respubliko
Friga ĉapo
Federacio
Bananrespubliko
Popolrespubliko
Referencoj
redakti
redakti fonton
PIV
NPIV
Alirita la 28an de majo 2023.
Les républiques dans l'histoire
Alirita la 28an de majo 2023.
grafika prezento de la partia konsisto de la Federacia Konsilio ekde 1848 ĝis 2013
"How China is Ruled: National People's Congress".
BBC
News. Alirita la 14an de Julio 2009.
Preston, Paul (2003).
Juan Carlos. El rey de un pueblo.
Barcelona: Plaza & Janés. pp. 458-461.
ISBN 84-01-37824-9
Nippel, Wilfried. "Ancient and Modern Republicanism."
The Invention of the Modern Republic
eld. Biancamaria Fontana. Cambridge University Press, 1994 pg. 6
Reno, Jeffrey. "republic."
International Encyclopedia of the Social Sciences
pg. 184
8,0
8,1
8,2
8,3
"Republic",
New Dictionary of the History of Ideas
. Eld. Maryanne Cline Horowitz. Vol. 5. Detroit:
Charles Scribner's Sons
, 2005. p. 2099
Pocock, J.G.A.
The Machiavellian Moment: Florentine Political Thought and the Atlantic Republican Tradition
(1975; new ed. 2003)
Paul A. Rahe,
Republics, Ancient and Modern
, three volumes, University of North Carolina Press, Chapel Hill, 1994.
Martin Bernal,
Black Athena Writes Back
(Durham: Duke University Press, 2001), p. 359.
Everdell (2000
Aksum
UNESCO World Heritage Centre
"Concepts of Democracy and Democratization in Africa Revisited"
. Artikolo prezentinta en la Kvara Ĉiujara Simpozio pri Demokratio de la Kent State University. de Apollos O. Nwauwa
16 Mahajanapadas - Sixteen Mahajanapadas, 16 Maha Janapadas India, Maha Janapada Ancient India
Arkivigite je
2017-07-19 per la retarkivo
Wayback Machine
. Iloveindia.com. Alirita en 2013-07-12.
Anguttara Nikaya I. p. 213; IV. pp. 252, 256, 261.
Singh, Upinder (2008).
A History of Ancient and Early Medieval India: From the Stone Age to the 12th Century.
Delhi: Pearson Education. pp. 260-64.
ISBN 978-81-317-1120-0
Vaisali,
Encyclopædia Britannica
Kulke, Hermann; Dietmar Rothermund (2004).
A history of India.
Routledge. p. 57.
ISBN 0-415-32919-1
Sharma, RS.
Aspects of Political Ideas and Institutions in Ancient India.
Motilal Banarsidass Publ., 1999 p. xxix
Altekar, Anant Sadashiv (1a de Aprilo 2002).
State and Government in Ancient India.
Motilal Banarsidass Publications. pp. 36-40.
ISBN 978-81-208-1009-9
. Konsultita la 9an de Aprilo 2017.
"Republicanism."
Encyclopedia of the Enlightenment
p. 431
McPherson, James (1991).
Abraham Lincoln and the Second American Revolution
. New York: Oxford University Press.
ISBN 0-19-505542-X
. p. 126.
Timothy Tackett, When the King Took Flight (2003) p. 222
"A Brief Survey of Swiss History".
Federal Department of Foreign Affairs. Arkivita el la originalo la 26an de Junio 2009. Alirita la 22an de Junio 2009.
Collier, Simon. "Simón Bolívar as Political Thinker". En Bushnell, David; Langley, Lester D., eld. (2008).
Simón Bolívar: Essays on the Life and Legacy of the Liberator
. Rowman & Littlefield.
ISBN 978-0-7425-5619-5
., pp. 13–34.
"Latin American Republicanism"
New Dictionary of the History of Ideas
. Eld. Maryanne Cline Horowitz. Vol. 5. Detroit: Charles Scribner's Sons, 2005.
Peyrou, Florencia (24a de majo 2011).
«La larga historia de la democracia española».
La Vie des idées. Konsultita la 11an de novembro 2021.
Stanley G. Payne (1995).
La primera democracia española. La Segunda República, 1931-1936
. Barcelona: Paidós.
Lawrence Ziring (1984).
From Islamic Republic to Islamic State in Pakistan
. University of California Press.
Lenka Doškářová,
Uĵupis, respubliko en respubliko
Kontakto
, nº 307, januaro 2022, pp. 10-13.
Užupis: A tiny republic of free spirits
angle
). Alirita 2018-10-15 .
Literaturo
redakti
redakti fonton
Martin van Gelderen & Quentin Skinner, eld.,
Republicanism: A Shared European Heritage
, v1,
Republicanism and Constitutionalism in Early Modern Europe
, Cambridge: Cambridge University Press., 2002
Martin van Gelderen & Quentin Skinner, eds.,
Republicanism: A Shared European Heritage
, v2,
The Values of Republicanism in Early Modern Europe
, Cambridge: Cambridge U.P., 2002
Willi Paul Adams, “Republicanism in Political Rhetoric before 1776,”
Political Science Quarterly
85(1970), p397-421.
Joyce Appleby, “Republicanism in Old and New Contexts,” in
William & Mary Quarterly
, 3rd series, 43 (January, 1986), p3-34.
Joyce Appleby, eld., “Republicanism” issue of
American Quarterly
37(Fall, 1985).
Sarah Barber,
Regicide and Republicanism: Politics and Ethics in the English Republic, 1646-1649
, Edinburgh: Edinburgh University Press, 1998.
Gisela Bock, Quentin Skinner & Maurizio Viroli, eds.,
Machiavelli and Republicanism
, Cambridge: Cambridge U.P., 1990.
Eric Gojosso,
Le concept de république en France (XVIe -XVIIIe siècle)
, Aix/Marseille, 1998, pp205–245.
James Hankins, "Exclusivist Republicanism and the Non-Monarchical Republic,"
Political Theory
38.4 (August 2010), 452-482.
Frédéric Monera,
L'idée de République et la jurisprudence du Conseil constitutionnel
— Paris: L.G.D.J., 2004
Fnac
LGDJ.fr
Arkivigite je
2006-09-23 per la retarkivo
Wayback Machine
Philip Pettit,
Republicanism: A Theory of Freedom and Government
, Oxford: Clarendon Press, 1997, pp. x and 304.
J. G. A. Pocock,
The Machiavellian Moment: Florentine Political Thought and the Atlantic Republican Tradition
, Princeton: Princeton University Press, 1975
J. G. A. Pocock, “Between Gog and Magog: The Republican Thesis and the Ideologia Americana,”
Journal of the History of Ideas
48(1987), p <341>
J. G. A. Pocock, "
The Machiavellian Moment
Revisited: A Study in History and Ideology”
Journal of Modern History
53(1981)
Paul A. Rahe,
Republics Ancient and Modern: Classical Republicanism and the American Revolution
, 3v., Chapel Hill: U. of North Carolina Press 1992, 1994.
Jagdish P. Sharma,
Republics in ancient India, c. 1500 B.C.-500 B.C.
, 1968
David Wootton, eld.,
Republicanism, Liberty, and Commercial Society, 1649-1776
(The Making of Modern Freedom series), Stanford, CA: Stanford University Press, 1994.
William R. Everdell:
The End of Kings. A History of Republics and Republicans
(1983), rev. ed., University of Chicago Press, Chicago 2000
William R. Everdell:
From „State“ to „Free-State“. The Meaning of the Word „Republic“ from Jean Bodin to John Adams
, 7th ISECS, Budapest 1987; in Valley Forge Journal, Juni 1991
Jürgen Habermas
Drei normative Modelle der Demokratie
. In: Jürgen Habermas:
Die Einbeziehung des Anderen. Studien zur politischen Theorie
, Suhrkamp Verlag, Frankfurt am Main 1996
Wolfgang Mager, Artikel
Republik
, in
Geschichtliche Grundbegriffe. Historisches Lexikon zur politischen-sozialen Sprache in Deutschland
, 5. Auflage, E. Klett, Stuttgart 1972
Jean-Michel Ducomte:
La République
, Les Essentiels, Mailand 2002
2001. Pinto, R.L. Uma introdução ao neo-republicanismo. Análise Social, Vol. XXXVI (Primavera-Verão), 2001 (n.º 158-159), pp. 461–485.
2004. Silva, F.C. Virtude e Democracia. Um Ensaio sobre Ideias Republicanas. Lisboa: Imprensa de Ciências Sociais.
Eksteraj ligiloj
redakti
redakti fonton
Kategorio Respubliko en la
Vikimedia Komunejo
(Multrimedaj datumoj)
Respubliko en la
Vikicitaro
(Kolekto de citaĵoj)
Respubliko en
ReVo
[1]
Arkivigite je
2006-01-14 per la retarkivo
Wayback Machine
Konstitucio por Eŭropo
" Anotações para um Sistema de Controle Republicano"
Arkivigite je
2011-05-22 per la retarkivo
Wayback Machine
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo
República
hispane
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je la
28-a de majo
2023
akceptita en la liston de
legindaj artikoloj
Bibliotekoj
PeEnEo
3670
GND
4177823-6
LCCN
sh2002006575 sh85112978, sh2002006575
BNF
133186466
NKC
ph125146
BNE
XX526814
Elŝutita el "
Kategorioj
Diag-bv evitu ŝablonon (Tradukita) favore al (Trad)
Diag-tradukita-lingvo
Diag-tradukita-artikolo
Diag-tradukita-revizio
Reĝimoj
Respublikoj
Respublikismo
Kaŝitaj kategorioj:
Listo de arkivitaj paĝoj de Retarkivo
Paĝoj kun eksmodaj citŝablonoj
Paĝoj kiuj uzas ISBNajn magiajn ligilojn
Diag-tradukita-NS0
Havendaj artikoloj pli grandaj ol 30 kB
Legindaj artikoloj
Respubliko
Aldoni temon