La heliko, deviga signo en retmesaĝoj.
Retpoŝto
retletero
retmesaĝo

e-poŝto
(mallongigo de
elektronika poŝto
, el
angla
e-mail
) estas servo en
komputilaj
retoj, kiu ebligas sendi kaj ricevi
leterojn
(mesaĝojn).
Nuntempe la plejparton de la retpoŝtaĵoj oni sendas trans la
Interreto
per protokoloj de la tipoj
SMTP
POP3
kaj
IMAP
. Ĉar Esperanto uzas ĉapelitajn literojn kaj multa retpoŝta
programaro
traktis tekston nur en formato
ASCII
aŭ ISO-8859-1 (Latin-1),
surogata skribosistemo
ankoraŭ iam necesas por skribi Esperantan tekston retpoŝte. En Esperanto, oni povas uzi la formojn de adjektivo ("
reta
") aŭ adverbo ("
rete
") mallongigante la vorton "(per/de) retpoŝto".
Kelkaj fruaj retpoŝtaj sistemoj postulis, ke kaj la sendanto kaj la ricevonto estu ene de
interreto
samtempe, same kiel por
Tujmesaĝilo
. Nuntempaj retpoŝtaj sistemoj estas bazitaj sur modelo de stokado kaj sendado. Tiele
serviloj
ricevas, akceptas, resendas, liveras, kaj stokadas mesaĝojn. Nek la uzantoj nek ties
komputiloj
estas postulitaj esti en reto samtempe; ili bezonas esti konektitaj nur dum mallonge, tipe por eniri en la servilo, nur tiom longe kiom necesas por sendi aŭ ricevi mesaĝojn.
Historie, la termino
elektronika poŝto
estis uzata ĝenerale por ajn elektronika dokumento transmitita. Por ekzemplo, kelkaj verkistoj en la komenco de la
1970-aj jaroj
uzis tiun terminon por aludi al transmitado de dokumentoj pere de
faksiloj
Kiel rezulto, malfacilas trovi la unuan citaĵon por la uzado de tiu termino kun la pli specifa signifo kiun ĝi havas nuntempe.
Kapo de elektronika poŝto.
Ĉar oni ricevas retpoŝton en alia (virtuala) skatoleto ol la dissenditaĵoj, jam ne eblas uzi sendistinge la terminojn
leterkesto
poŝtkesto

poŝtujo
por tio.
Proponoj (angle:
inbox
kaj
outbox
):
ricevujo
kaj
senditujo
enpoŝtujo
kaj
elpoŝtujo
Elektronika letero portas
adreso
(j)n, al kiuj ĝi estas sendata.
Ĉar
komputilo
povas facile kopii informon, la letero povas havi multajn ricevontajn adresojn.
Ĉi tiuj adresoj estas:
Adresoj de ĉefaj adresatoj, por kiuj la letero estas destinita; (To)
Adresoj, kiuj ricevas kopion de la letero; (CC:)=
carbon copy
Adresoj, kiuj ricevas nevideblan kopion de la letero (aliaj adresatoj ne vidas, ke ankaŭ ĉi tiuj adresoj ricevis la leteron). (BCC:) =
blind carbon copy
Por sendi leterojn al multaj adresoj oni uzas ankaŭ
dissendolistojn
Retletero portas ankaŭ la adreson de la sendinto. Krome ĝi povas havi resendoadreson, se oni deziras, ke oni respondu ne al la sendinto sed al alia adreso. Al tiu resendo-adreso la letero povas reveni en okazo de malsukceso de sendado.
Ĉiuj tiuj diversaj adresoj troviĝas en la
ĉapo
de la retletero. La ĉefa parto de la retletero en kiu troviĝas la komuniko, estas nomata la
korpo
de la letero. Ĝi povas havi ankaŭ alkroĉitajn
dosierojn
, per kiuj oni povas transdoni ankaŭ netekstan informon, nome ĉiajn tipojn de
dosieroj
, kiel bildon, sondosieron, programon, ktp.
Tamen tre ofte estas limigoj al troa grando de ligitaj dosieroj.
Signalo de la strato "Arroba" (en hispana lingvo @), en la Scienca Teknologia Parko de la
Universitato de Alcalá
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo
La signo
estas simbola
mallongigo

ligaturo
por la latina vorto
ad
(ĉe), historie ofte uzata en anglalingvaj landoj por la samsignifa angla vorto
at
, kiu donis ankaŭ la anglan nomon de la simbolo. Ĝia formala angla nomo
commercial at
("komerca
ĉe
") devenas el komerca uzo en anglalingvaj
fakturoj
kun la signifo "po", ekz. "7 widgets @ £2 ea. = £14" ("7 umoj po 2 pundoj egalas 14 pundojn").
Ĝia Esperanta nomo "heliko" devenas de la simileco kun konkohava
heliko
. La alternativa nomo
ĉe
estas rekta traduko el la angla/latina, kaj de tempo al tempo uzatas kun la signifo "ĉe" en poŝtelefona lingvo, sloganoj k.s., ekzemple
E@I
Ĝia nuntempa plej ofta uzo estas en
ret-poŝto
, elektronika adreso, kiel ekz. en
sinjoroxy
mondo.net
Legu: sinjoro xy ĉe mondo punkto net. Uzadon de tiu ĉi simbolo en elektronika poŝto enkondukis
Ray Tomlinson
en la jaro
1972
Fakte la unua retadreso de la historio tiel kiel oni konas ilin nuntempe estis jena: tomlinson@bbn-tenexa.
Por multaj homoj la karaktro @ iĝis simbolo por la tuta
Interreto
, dum fakte ĝi havas aliajn uzojn en interretaj kaj elektronikaj medioj, krom apartaj utilecoj ekstre la komputila agadosfero.
Letero diferencas de
paketoj
de
protokoloj
IP
TCP
kaj aliaj, kvankam ankaŭ paketoj portas informon de unu uzanto de la reto al la aliaj. Sed la paketoj estas de pli malalta nivelo, homoj ne sendas ilin senpere.
Se la uzanto deziras, ĝi povas stoki la senditajn mesaĝojn kiujn ĝi estis sendinta, jen aŭtomate jen nur ĉe la celitaj mesaĝoj. Tiuj mesaĝoj restos stokitaj en aparta dosierujo ene de la komputilo de la uzanto aŭ ene de la uzantokonto en la poŝtoservilo.
Kiam uzanto ricevas mesaĝon de retpoŝto videblas en la enirejo resumon de tiu jene:
Sendinto (aŭ El: aŭ
From
: -en angla-): tiu informo indikas tiun kiu sendas la mesaĝon. Povas aperi jen la nomon aŭ kaŝnomon de la persono aŭ ento kiu sendas. Se la sendinto de la mesaĝo ne estis programinta sian programon aŭ retpoŝtan servilon tiucele aperos nur ties retadreso.
Afero: en tiu informofaketo videblas la temo pri kiu temas la mesaĝo (aŭ tio kion la sendinto deziras). Se la sendinto tajpis nenion en tiu faketo, ĝi povas aperi malplena faketo aŭ teksto informanta, ke ne estas indikita afero. Por eviti tion kelkaj serviloj avertas sendantojn en tiaj okazoj por ke oni plenigu la faketon, se tion tiu deziras, ĝuste antaŭ la sendo.
Se la mesaĝo estas respondo, la afero kutime startas per RE: aŭ Re: (mallongigo de respondi aŭ "reply" -en angla-, sekvita de du punktoj). Tamen depende de la deveno de la mesaĝo povas aperi An: (de la germana
antwort
), Sv: (de la sveda
svar
), ktp.
Kiam la mesaĝo devenas kiel resendo la afero kutime startas per RV: (mallongigo de resendi) aŭ Fwd: (de la angla
forward
), kaj foje ĝi startas per Rm: (mallongigo de resendi en kelkaj lingvoj)
Dato: tiu faketo indikas kiam oni sendis la mesaĝon aŭ kiam ĝi alvenis al la enirejo de la ricevanto. Povas esti du apartaj faketoj tiukadre, nome unu por indiki kaj la daton kaj la horon de sendado de la mesaĝo kaj alia por indiki la momenton de la ricevon.
La ricevitaj mesaĝoj ne ankoraŭ legitaj kutime montras nigrigitan resumon. Legitaj, ili aperas laŭ normala tiparo. Foje se oni elektas tiujn mesaĝojn nemalfermante ilin, oni povas observi antaŭvidon de la enhavo.
Se la ricevanto deziras legi la mesaĝon, tiu devas malfermi ĝin (normale klikante (duoble) sur la enhavo de ĝia afero kun la indikilo de la muso). Tiam la ricevanto povas vidi supre la kapon sekvitan de la korpo de la mesaĝo. En la kapo de la mesaĝo aperas variaj aŭ ĉiuj faketoj supre menciitoj (escepte la unuaj vortoj de la korpo de la mesaĝo, ĉar la tuta jam aperas malsupre). La ligitaj dosieroj, se ili ekzistas, povas aperi en la kapo aŭ sube de la korpo de la mesaĝo.
Kiam la ricevanto ricevis (kaj, normale, ankaŭ legis) la mesaĝon, tiu povas fari diversajn aferojn el ĝi. Normale la sistemoj de retpoŝto (kaj
programoj
kaj
retkesto
) proponas diversajn eblojn kiel jenaj:
Respondi
: nome skribi mesaĝon al la persono kiu estis sendinta la ricevitan mesaĝon (kiu estas nur unu) ĉu vere oni respondas laŭenhave la mesaĝon ĉu oni sendas tute aliteman enhavon. Ekzistas la variaĵo
Respondi al ĉiuj
, kiu registras kiel ricevontoj kaj la iaman sendinton kaj tiujn kiuj estis iam registritaj en la fako
CC
, tio estas tiuj ricevantoj de la iama dekomenca mesaĝo, kiuj ne estis kaŝitaj.
Resendi
: tio estas pasigi la mesaĝon al tria uzanto, kiu vidos kiuj estis la originaj deveno kaj ricevanto, kun la korpo de la mesaĝo. Estas alia eblo, kiu konsistas en tio ke oni povas aldoni plian tekston al la mesaĝo aŭ forstreki la kapojn kaj eĉ la korpon (aŭ parton de tiu) de antaŭaj sendoj de la mesaĝo.
Marki ĝin kiel nedezirita poŝto
spamo
): apartigi la mesaĝon, forviŝi aŭ kaŝi ĝin por eviti ĝenadon, samtempe instruante la programon por ke ĝi klopodu por pli bone detekti similajn mesaĝojn. Oni uzas tiun eblon por eviti la nepetitan reklamadon.
Arkivigi
: nome konservi la mesaĝon en la komputilo aŭ en la poŝta servilo, ne forviŝante ĝin, tiel ke eblu konsulti ĝin poste. Tiu eblo ne ĉiam estas evidenta, ĉar tiuj programoj konservas la mesaĝojn aŭtomate.
Forviŝi
: oni sendas la mesaĝon al dosierujon
Eliminitaj elementoj
kiu povas esti poste malplenigita, sed ankaŭ eblas laŭdezire remalfermi mesaĝon, kiu iam estis forviŝita, sed poste redezirata.
Movi al dosierujo

Aldoni etikedojn
: kelkaj sistemoj ebligas katalogi la mesaĝojn en diversaj fakoj laŭ la temo pritraktita. Aliaj sistemoj ebligas aldoni difinitajn markilojn por la uzanto (por ekzemplo: "laborloko", "hejmo", ktp.).
La reto AUTODIN, unuafoje funkcianta en 1962, havigis mesaĝservon inter 1 350 terminaloj, funkciigante 30 milionojn da mesaĝoj por monato, kun averaĝa mesaĝlongo de proksimume 3 000 karaktroj. Autodin estis funkciigita de 18 grandaj komputiligitaj aparataroj, kaj estis konektita al la Progresa Registrosistemo de la Usona Ĝenerala Servadministracio, kiu havigis similajn servojn al ĉirkaŭ 2 500 terminaloj.
10
Per la enkonduko de la
Compatible Time-Sharing System
(CTSS) de la
MIT
en 1961
11
multaj uzantoj kapablis gastigi en centra sistemo
12
el malproksimaj terminaloj, kaj stokigi kaj kunhavi arkivojn en la centra disko.
13
Oni disvolvigis kaj etendis neformalajn metodojn uzi tion por pasi mesaĝojn:
1965 – La retpoŝto (MAIL)
Compatible Time-Sharing System
(CTSS) de la
MIT
14
Disvolvigantoj de aliaj komencaj sistemoj disvolvigitaj per similaj retpoŝtaj aplikaĵoj estas jenaj:
1962 – 1440/1460 Administrative Terminal System
15
1968 – ATS/360
16
17
1971 –
SNDMSG
, loka inter-uzantoj retpoŝta programo aliginta la eksperimentan arkivtransferantan programon,
CPYNET
, permesanta la unuan
komputilretan
elektronikan poŝton
18
1972 – Retpoŝta programo
Unikso
19
20
1972 – APL Mailbox de Larry Breed
21
22
1974 – La retaj notoj de la
Retforumo
de la komputilsistemo PLATO IV generaliĝis por havigi 'personajn notojn' en Aŭgusto 1974.
10
23
1978 –
Mail
-kliento verkita de Kurt Shoens por Unikso kaj distribuita per la Dua
Berkeley Software Distribution
inkludis subtenon por kromnomoj kaj dissendolistoj, resendadon, formatadon de mesaĝoj, kaj aliron al diversaj poŝtujoj.
24
Ĝi uzis la
mail
-klienton de Unikso por sendi mesaĝojn inter sistemuzantoj. La koncepto estis etendia por komuniki demalproksime super la Berkeley Network.
25
1979 –
EMAIL
farita de V.A. Shiva Ayyadurai por imiti la interoficejan poŝtosistemon de la Universitato de Medicino kaj Dentokuracado de Nov-Ĵerzejo
26
27
1979 –
MH Message Handling System
disvolvigita de RAND havigis kelkajn ilojn por administri elektronikan poŝton en Unikso.
28
1981 – PROFS de
IBM
29
30
1982 – ALL-IN-1
31
de
Digital Equipment Corporation
Tiuj originaj mesaĝsistemoj havis amplekse diferencajn trajtojn kaj funkciis ĉe sistemoj kiuj estis enkongrueblaj unu kun alia. Plej el ili permesis nur komunikadon inter uzantoj gastigintoj en la sama gastigejo aŭ "mainframe" (ĉefa kadro), kvankam povus esti ankaŭ centoj da miloj da uzantoj ene de unu organizo.
Kvankam multaj lingvoj prunte uzas la anglan vorton
e-mail
, en franclingva Kebekio, parolante pri
retletero
, oni uzas la vorton
courriel
, kiu estas miksaĵo inter
courrie
r (letero, leteristo) kaj
el
ectronique (elektronika). La kebeki-devena vorto
courriel
jam transpasis la atlantikan oceanon al Francio, kie oni pli kaj pli uzas ĝin (vidu ankaŭ
spamo
).
En Germanio kelkaj
lingvopurigantoj
uzas "E-Post" aŭ "Netzpost", kvankam "Post" ankaŭ estas
fremda vorto
en la germana (la klarigo por tio estas, ke la plej multaj nuntempaj lingvopuristoj de la germana lingvo emas eviti ĉefe la grandan kvanton de novaj anglaj fremdvortoj, kaj "Post" ne estas inter ili). Anstataŭ elektronika leterkesto (angle: mailbox) oni moke uzas Mehlbox (skatolo por faruno) kun simila prononco.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo
Spamo
Trudleterplena dosierujo.
La ĉefa nuntempa problemo de la retpoŝto estas la
nedezirita poŝto
, kiu referencas la ricevon de nepetitaj mesaĝoj, normale de fraŭda
reklamado
, kaj en grandaj kvantoj, promocie de la
pornografio
kaj aliaj produktoj kaj servoj de dubinda kvalito.
32
Kutime la mesaĝoj indikas kiel sendinto de la mesaĝo falsan adreson, foje eĉ ŝtelprenita el la listo de kontaktoj de la propra ricevanto mem. Tial, estas tre malfacila lokigi la verajn sendintojn, kaj tute ne utilas respondi la mesaĝojn de nedezirita mesaĝo: la eventualaj respondoj estus ricevitaj de uzantoj kiuj tute ne rilataj al tiaj mesaĝoj, aŭ neniu ricevus ilin en la kazo de falsaj adresoj atentitaj de neniu. Ĝis nun, la serviloj de elektronika posto ne povas identigi la mesaĝojn tiel ke eblos diskriminacii la veran adreson de la elektronika poŝto de la sendinto, disde falsa retadreso. Tamen foje oni povas klopodi por intermeti diversajn ilojn eviti tiun entrudigon.
Tiu situacio, kiu povas rezulti neakceptebla dekomence, estas simila por ekzemplo al tio kio okazas en la ordinara nomita "papera"
poŝto
: nenio malhelpas indiki en
letero

poŝtkarto
hazardan aŭ falsan adreson de sendinto: la poŝtaĵo alvenos al la celo en ajna okazo. Tamen, estas disvolviĝintaj teknologioj kiuj antaŭeniras por eviti tiajn ĝenojn: por ekzemplo la sendinto povas subskribi siajn sendaĵojn pere de
kriptografio
de publika ŝlosilo por eviti, ke la ricevanto ricevu ties mesaĝon el la dosierujo de nedezirata poŝto, tio estas aparta fako kien multaj serviloj stokas la mesaĝojn de nekonataj sendintoj.
Bilda klarigo de la kebeka esprimo
pourriel
. La kebekia franca lingvo estas multe pli kreiva ol la franca de Francio. Ofte francoj uzas anglajn vortojn, dum kebekianoj kreas novajn, kiuj kelkfoje ekuziĝas ankaŭ en Francio.
Krom la
nedezirata poŝto
, ekzistas aliaj problemoj kiuj damaĝas la sekurecon kaj verecon de tiu komunikrimedo, nome ekzemple la jenaj:
informadikaj virusoj
, kiuj disvastiĝas pere de ligitaj dosieroj kiuj infektas la komputilon de tiu kiu malfermas ilin.
Falsado de identeco
, kiu estas fraŭda poŝto kiu ĝenerale klopodas akiri bankan informadon kaj datumojn.
Mensogegoj
(ŝercoj, trmpoj aŭ
hoaksoj
), kiuj disvastigas amase falsajn novaĵojn.
Ĉenoj de elektronika poŝto, kiuj konsistas en resendado de mesaĝoj al multaj adresoj; kvanjam tio aspektas nedamaĝa kaj eĉ utila, la publikigo de listoj de adresoj de elektronika poŝto kontribuas al la disvastigo grandskale de la antaŭe menciitaj problemoj. Tiukadre endas uzi la kaŝon de listigitaj adresoj.
Ekde 2014, la ĉefaj serviloj por reta poŝto kiel
Google
kaj
Yahoo
postulas kiel kondiĉo havigi personajn datumojn kiel ekzemple
deviga telefonnumero
aŭ deviga alternativa retadreso por tiel malhelpi la aliĝojn ĉu anonimajn ĉu de personoj kiuj ne povas havi aliron al la akiro de poŝtelefono.
33
34
Esploristoj profundiĝis en la afero de la privateco de la dungitoj pro iliaj elektronikaj poŝtoj en la laborloko. Multaj dungantoj konsideras, ke la kontroloj de la elektronikaj poŝtoj estas
rajto
, krom neceso, ĉar la dungitoj uzas entreprenajn resursojn. La aljustigoj kiujn la entreprenistoj uzas por pravigi sian spionadon ŝajnas esti laŭleĝaj, same kiel ili ŝajnas malhelpi la malbonan uzadon de la korporaciaj rimedoj; tamen la privateco de la dungitoj iĝas klare atakita.
35
«e-mail definition».
Merriam-Webster
(en angla). Arkivita el la originalo la 16an de majo 2008. Konsultita la 15an de majo 2018.
«Meaning of “email” in English Dictionary».
Cambridge dictionary
(en angla). Arkivita el la originalo la 15an de aŭgusto 2015. Konsultita la 15an de majo 2018. «computers to send messages over the internet (...) a message or document sent using this system ».
Ron Brown, Fax invades the mail market,
New Scientist
rompita ligilo
, Vol. 56, No. 817 (Oct., 26, 1972), pages 218–221.
Herbert P. Luckett, What's News: Electronic-mail delivery gets started,
Popular Science
, Vol. 202, No. 3 (Marto 1973); paĝo 85
Kingsley, Patrick (27a de marto 2012).
«Father of the email attachment» (html).
The Guardian
(en angla). Arkivita el la originalo la 4an de novembro 2013. Konsultita la 21an de oktobro 2023. "This was the first functional attachment ever, or at least the first one most people could actually open. People had sent attachments before, but they were mostly useless because recipients couldn't open them unless they shared the sender's email system. This was the first time someone had sent something that was compatible across most email programs. And that someone was the quartet's tenor: a short, tubby man standing on the far right of the photograph, raising his bushy eyebrows and wearing a bright yellow cardigan."
«Enviar archivos grandes con Outlook».
Microsoft
. Arkivita el la originalo la 15an de majo 2018. Konsultita la 15an de majo 2018. «Outlook limita el tamaño de los archivos que puede enviar. Este límite impide que su equipo continuamente intentar cargar archivos adjuntos muy grandes que superen los límites de la mayoría de los proveedores de servicios de Internet. Cuenta de correo electrónico de Internet. como Outlook.com o Gmail, el límite de tamaño de archivo combinado es 20 megabytes (MB) y para las cuentas de Exchange (correo electrónico de la empresa), el límite de tamaño de archivo combinado predeterminado es de 10 MB. »
«Enviar archivos adjuntos con tu mensaje de Gmail».
Google
. Arkivita el la originalo la 15an de majo 2018. Konsultita la 15an de majo 2018. «Puedes enviar varios archivos adjuntos en un mismo mensaje, pero en total no pueden superar los 25 MB. Si el archivo tiene más de 25 MB, Gmail añadirá automáticamente un enlace a Google Drive en vez de adjuntarlo. Así, el destinatario podrá descargárselo y acceder a él incluso si tú retiras el archivo de Google Drive.»
«RFC 3696 - Application Techniques for Checking and Transformation of Names».
IETF (en angla). Konsultita la 21an de oktobro 2023.
Tomlinson, Ray.
«The First Network Email»
(en angla). Arkivita el la originalo la 6an de majo 2006. Konsultita la 21an de oktobro 2023.
10,0
10,1
USPS Support Panel, Louis T Rader, Chair, Chapter IV: Systems,
Electronic Message Systems for the U.S. Postal Service
, National Academy of Sciences, Washington, D.C., 1976; paĝoj 27–35.
"CTSS, Compatible Time-Sharing System" (4a de Septembro, 2006), Universitato de Suda Alabamo,
USA-CTSS
IBM 7094
Tom Van Vleck, "The IBM 7094 and CTSS" (10a de Septembro, 2004),
Multicians.org
(Multics), retejo:
Multicians-7094
Tom Van Vleck.
The History of Electronic Mail
IBM.
1440/1460 Administrative Terminal System (1440-Ĉ-07X and 1460-Ĉ-08X) Application Description
. IBM. H20-0129-1.
Arkivigite je
2011-03-22 per la retarkivo
Wayback Machine
Arkivita kopio
. Arkivita el
la originalo
je 2011-03-22. Alirita 2021-12-24 .
IBM.
System/36O Administrative Terminal System DOS (ATS/DOS) Program Description Manual
. IBM. H20-0508.
IBM.
System/360 Administrative Terminal System-OS (ATS/OS) Application Description Manual
. IBM. H20-0297.
Ray Tomlinson
The First Network Email
. Openmap.bbn.com. Alirita 2014-01-09 .
Arkivita kopio
. Arkivita el
la originalo
je 2006-05-06. Alirita 2006-01-21 .
Version 3 Unix mail(1) manual page from 10/25/1972
. Minnie.tuhs.org. Alirita 2014-01-09 .
Version 6 Unix mail(1) manual page from 2/21/1975
. Minnie.tuhs.org. Alirita 2014-01-09 .
APL Quotations and Anecdotes
, inklude historion de Leslie Goldsmith pri Mailbox
History of the Internet, including Carter/Mondale use of email
. Arkivita el
la originalo
je 2011-02-27. Alirita 2015-07-17 .
David Wooley,
PLATO: The Emergence of an Online Community
Arkivigite je
2015-07-18 per la retarkivo
Wayback Machine
, 1994.
The Mail Reference Manual, Kurt Shoens, University of California, Berkeley, 1979.
An Introduction to the Berkeley Network, Eric Schmidt, University of California, Berkeley, 1979.
A Piece of Email History Comes to the American History Museum
Smithsonian Institution
(22a de Februaro 2012). Alirita 11a de Junio 2012 .
Arkivita kopio
. Arkivita el
la originalo
je 2012-04-27. Alirita 2015-07-17 .
Statement from the National Museum of American History: Collection of Materials from V.A. Shiva Ayyadurai
23a de Februaro 2012. Alirita la 19a de Februaro 2013. National Museum of American History
A Mail Handling System, Bruce Borden, The Rand Corporation, 1979.
"...PROFS changed the way organizations communicated, collaborated and approached work when it was introduced by IBM's Data Processing Division in 1981..."
, IBM.com
"1982 – The National Security Council (NSC) staff at the White House acquires a prototype electronic mail system, from IBM, called the Professional Office System (PROFs)...."
Arkivigite je
2012-11-02 per la retarkivo
Wayback Machine
, fas.org
Gordon Bell's timeline of Digital Equipment Corporation
. Research.microsoft.com (1998-01-30). Alirita 2014-01-09 .
How Microsoft is losing the war on spam
en Salon.com, alirita la 10an de aprilo 2018, 29a de junio 2008,
Microsoft
, arkivita en 29a de junio 2008 en
[1]
Google Privacidad y condiciones
Google
, 2a de oktobro 2017, alirita la 15an de novembro 2017.
Information Collection & Use
Yahoo!
13a de junio 2017, alirita la 15an de novembro 2017.
Sipior, Janice C. kaj Ward, Burke T.
The ethical and legal quandary of email privacy
1995-12-01 en "Communications of the ACM", volumo 38a, numero 12a, pp. 48–54. Alirita en 2023-10-14 ISSN = 0001-0782, doi = 10.1145/219663.219679.
Yves Nevelsteen, Komputeko, prikomputila terminokolekto, E@I, Partizánske, Slovakio, 2008. 94 p.
Cemil Betanov,
Introduction to X.400
, Artech House,
ISBN 0-89006-597-7
Marsha Egan, "
Inbox Detox and The Habit of Email Excellence
Arkivigite je
2016-05-20 per la retarkivo
Wayback Machine
", Acanthus Publishing
ISBN 978-0-9815589-8-1
Lawrence Hughes,
Internet e-mail Protocols, Standards and Implementation
, Artech House Publishers,
ISBN 0-89006-939-5
Kevin Johnson,
Internet Email Protocols: A Developer's Guide
, Addison-Wesley Professional,
ISBN 0-201-43288-9
Pete Loshin,
Essential Email Standards: RFCs and Protocols Made Practical
, John Wiley & Sons,
ISBN 0-471-34597-0
(April–June 2008) “
The Technical Development of Internet Email
”,
IEEE Annals of the History of Computing
30
(2),
p. 3–29
doi
10.1109/mahc.2008.32
. 206442868.
Arkivigite je
2016-06-02 per la retarkivo
Wayback Machine
Sara Radicati,
Electronic Mail: An Introduction to the X.400 Message Handling Standards
, Mcgraw-Hill,
ISBN 0-07-051104-7
John Rhoton,
Programmer's Guide to Internet Mail: SMTP, POP, IMAP, and LDAP
, Elsevier,
ISBN 1-55558-212-5
John Rhoton,
X.400 and SMTP: Battle of the E-mail Protocols
, Elsevier,
ISBN 1-55558-165-X
David Wood,
Programming Internet Mail
, O'Reilly,
ISBN 1-56592-479-7