Vikio
havaje
wiki
, kio signifas
tre rapide
) estas kunredaktebla retejo, kies enhavon ĉiuj rajtas ampleksigi, ŝanĝi, korekti, ktp. Ĉi tiu retejo,
Vikipedio
, estas unu el la plej famaj vikioj. Do, ankaŭ vi rajtas ŝanĝi la tekston de iu ajn el ĝiaj paĝoj.
La vorto
vikio
devenas de la
angla
vorto
wiki
, kiu siavice devenas de la
havaja
wiki
, signifanta "rapida". Tio estas, vikiaj sistemoj estas kreataj tiel, ke ili estu kaj rapidaj kaj malkomplikaj rimedoj por publikigi ideojn en interreto.
Wiki Wiki
aŭtobuso ĉe la
Internacia Flughaveno de Honolulu
La originalan vikion fondis
Ward Cunningham
, kiu disvolvigis kaj nomis ĝin kiel
WikiWikiWeb
, naskinte tiun koncepton kaj instalinte la unuan vikian
servilon
en la
25-a de marto
1995
, ĉe la
domajno
c2.com
. Kelkaj homoj opinias, ke nur la vikio de Cunningham devas esti nomita
Wiki
(majuskle) aŭ
WikiWikiWeb
. Tiu pionira vikio ankoraŭ estas unu el la plej popularaj (anglalingvaj) ĝis nun. Ĝi troviĝas ĉe
. Cunningham elektis tiun nomon memorinte kontiston de la Internacia Flughaveno de
Honolulu
, kiu diras al li por uzi la tiel nomatan
Wiki Wiki
aŭtobuson, kiu trairas inter la aviadkonektejoj. En la havaja lingvo, tiu duobligo aldonas emfazon, kvazaŭ la sufikso "-eg" en Esperanto. Do, jen ekesto de la rapidega retpaĝaro.
Vikio konsistas el tre interligita vikipaĝaro, esence funkcianta kiel
datenbanko
por registri, foliumi kaj serĉi informaron.
Ĝi ebligas verki dokumentojn kunlabore, per simpla
marklingvo
, uzante iun ajn
TTT-legilon
, tiel, ke la
foliumilo
fariĝas ankaŭ redaktilo.
Do, interesa ebleco estas tia, per kiu oni facile kreas kaj aktualigas ties artikolojn. Ordinare neniu revizio estas aplikata antaŭ ol publikigo de la ŝanĝoj. Krome, kutime oni ne bezonas aliĝi aŭ identiĝi por rajti redakti. Tio povas inciti misuzon de la sistemo. Tial vikioj povas esti protektitaj kontraŭ la ekstera publiko kaj nur antaŭpermesitaj personoj sukcesas ĝin redakti kaj, kelkfoje, eĉ legi.
Vikio estas
hipertekstaj
medio, kun plurdimensie (ne-linie) krozebla strukturo. Ordinare, ĉiu paĝo enhavas grandan nombron da ligiloj al aliaj paĝoj. Eĉ ekzistas vikioj kun hierarĥie krozeblaj paĝoj kaj ofte tio ekaperas pro la natura procezo de kreado.
La plejmulto de la ligiloj en vikio estas internaj, tio estas, ili alportas al aliaj paĝoj ene de la propra vikio. Ili estas kreataj per specifa sintakso, la tiel nomata ligila modelo.
Dekomence, plejparte vikioj uzadis
KamelUsklecon
por nomi identigilojn, kiuj fariĝas ligiloj. Por krei KamelUsklecan ligilon, oni simple majuskligas vortojn de frazeto kaj kunigas ilin, forigante interspacojn (la vorto KamelUskleco mem estas ĝusta ekzemplo pri tio).
KamelUskleco multe faciligas la kreadon de internaj ligiloj, tamen ĝia neordinara formo ne estetike plaĉas al multaj legantoj. Tial, pluraj vikioj nun ebligas alian tipon de sintakso, pli liberan, uzante kvadratajn krampojn ([[ligilo]]) por distingi ligilojn. KamelUskleco eĉ estas malebligata apriore (defaŭlte) en vikioj nuntempe.
Krei eksterajn ligilojn ordinare estas tre simple. Sufiĉas rekte skribi la kompletan
URL-on
. La ŝlosilvorto por distingi ilin estas la prefikso "http://", kiu indikas la hipertekstecon de la skribaĵo. Jen ekzemplo, kiu funkcias ĉi tie en Vikipedio: http://akademio-de-esperanto.org por montri
. Tamen, en la vikioj, kiuj uzas liberajn ligilojn interkrampitajn, oni ankaŭ povas apliki tiun saman rimedon kaj al la internaj tipoj kaj al la eksteraj.
Multaj vikioj disponigas mallongigajn formojn por reprezenti aliajn retpaĝarojn. Ĉar, ordinare, oni povas simple anstataŭigi longan komencan padon de URL per facile parkerebla vorteto. Tiel, oni pli rapide povas aludi al enhavoj de aliaj vikioj.
Por tion fari, la vikio tenas interne mapon inter vortetoj kaj tiuj URL-oj, kiuj estas pli ofte uzataj de la redaktanta komunumo.
Ekzemple, ĉi tie en Vikipedio, oni povas uzi [[google:intervikio|intervikio]] kaj tio fariĝas serĉmendo en
Guglo
, pri la vorto
intervikio
Oftege vikioj disponigas almenaŭ serĉon pri titoloj kaj multfoje pri kompleta teksto mem. La profundeco de serĉrezultoj dependas je uzo de
datenbanko
Indeksa
aliro al datenbanko necesas por sukcesigi rapidan serĉadon tra ampleksa vikio.
Alternative, oni povas uzi eksterajn
serĉilojn
, kiel Guglo ekzemple, por kompletigi mankantajn bonajn serĉrimedojn internajn. Tamen, tio povas rezulti je malaktuala indeksado fare de la ekstera serĉilo, dum tagoj, semajnoj kaj eĉ monatoj ne ĝisdatigite.
Plejmulte, vikiaj sistemoj funkcias laŭ
servila modo
. Esence, la funkcioj por redakti, montri kaj regi ĝin estas provizataj de
servilo
per vikiprogramaro instalita tie, kiu formatigas la enhavon kiel HTML-a paĝo montrebla en ordinara TTT-legilo.
Aliflanke,
klientmoda
vikisistemo postulas nur, ke la servilo provizu
vikitekstajn
dosierojn, simile kiel retserviloj provizas HTML-ajn paĝojn per
HTTP
. En tiu tipo de vikio, la tuta programaro por funkciigi la transformatigon de vikiteksto, redaktado, ktp, restas en la klienta komputilo, pli specife, per sia loka foliumilo. Ili povas esti programeto instalita kiel
kromaĵo
en tradicia TTT-legilo.
Ordinare vikioj retgastiĝas en retservilo. La retservado povas esti publike disponigata en
Interreto
aŭ ĝi povas aparteni al privata
LAN
, kun limigita alireblo.
Anstataŭe al la retbazita modelo, ankaŭ ekzistas la vikioj disigitaj inter
samtavolaj
retnodoj
, kiuj malbezonas retservilon. Tia
nodalnoda
vikia sistemo integriĝas per
P2P-a
versikontrola sistemo
, kiu zorgas pri versiigo kaj disprovizo de la paĝoj.
Vikioj estas kreataj kun la filozofio faciligi korekti erarojn anstataŭ malfaciligi fari ilin. Dum vikioj estas tre publike malfermaj, ili ankaŭ disponigas rimedojn por kontroli validecon pri freŝaj aldonoj al la entuto de artikoloj. La plej rimarkindaj paĝoj en preskaŭ ĉiuj vikioj estas la "Lastaj Ŝanĝoj": specifa listo de freŝdataj redaktoj aŭ listo pri ĉiuj redaktoj faritaj inter du limoj de tempo.
El
ŝanĝregistrado
, aliaj funkcioj estas alireblaj:
Historio de Revizioj, montranta antaŭajn versiojn de ĉiu paĝo;
Diferenca Komparo, kolorigante la ŝanĝojn inter du revizioj.
Per la Historio de Revizioj, redaktanto povas rigardi kaj restarigi antaŭan version de artikolo. Kaj la Diferenca Komparo povas esti uzata por decidi ĉu tio farindas aŭ ne.
Alia rimedo por kontroli ŝanĝojn estas la ebleco atentigi pri ili aŭtomate, eble eĉ per
retpoŝto
, avizante pri redaktoj en specife elektitaj artikoloj.
La malfermeco de plimulto el vikioj (permesante al ĉiuj redakti ties enhavon) ne garantias bonintencemon de la redaktantoj. En grandaj vikioj, se okazas vandalaĵoj, ili povas daŭri ne rimarkitaj dum kelka tempo, ĝis lerta uzanto atentu pri la fuŝo. Ankaŭ ekzistas malicaj disrompigoj en vikioj, kaŭzitaj de "
interretaj troloj
". Eĉ aŭtomata aldono de ligiloj por alporti al retpaĝaĉoj povas okazi: estas la tiel nomataj "vikiaj
spamoj
".
Pro tia vundebleco, krom la ŝanĝkontrolaj rimedoj aplikataj de homoj mem, grandaj vikioj povas disponigi
robotetojn
, kiuj aŭtomate malkovras kaj renversas tiajn vandalaĵojn. Kaj
ĵavaskriptaj
plibonigoj povas montri kiom signaĵojn estis aldonitaj en ĉiu redakto, tiel helpante limigi misuzon al fuŝaĵetoj.
Se estas robotoj por malfari vandalaĵojn, certe ekzistas tiuj, kreitaj por ilin fari. Tial, lastatempe, grandaj malfermaj vikioj postulas
CAPTCHA
-jn testojn por malhelpi aŭtomatan
spamadon
Ofteco de vandalaĵoj dependas je kiom malferma estas la vikio. Kelkaj vikioj permesas nur al aliĝintaj uzantoj redakti, anstataŭ permesi al iu ajn retuzanto fari tion. Ordinare etaj vikioj funkcias pli ferme, dum la pli ampleksaj fariĝas pli publike redakteblaj.
Oni konstatas do, ke ju pli sekura kaj fidinda estas vikio, des malpli rapide ĝi disvolviĝas. Male, ju pli malferma, des pli rapida estas la kreskado, malgraŭ la risko suferi atakojn.
Por resumi la debaton,
Lars Aronsson
, fakulo pri
datensistemoj
, diras:
Plimultoj, kiam eklernas pri la vikia koncepto, asertas, ke retpaĝaro, kiu povas esti redaktata de iu ajn, tuj estos malutiligata de pereiga enŝovado... Tamen, tiu afero ŝajne funkcias tre bone.
Jerry Muelver
lanĉis
Unumondo
-n, la unuan Esperantan vikion, je la
28-a de januaro
2001
. Li volis krei ĝin por
dissendolisto
literaturo
, novaĵoj, sed la vikio ne vere populariĝis, ĉar homoj apenaŭ konis vikiojn kaj ĝi ne havis klaran celon.
Nuntempaj funkciantaj vikioj jenas.
Richard Heigl, Markus Glaser, Anja Ebersbach(2006), p.10.
US