Bonvolu ne aldoni proponojn tie ĉi. Por aldoni novan proponon bonvolu uzi la ligilon
Aldoni novan peton
aŭ
kape
de tiu ĉi paĝo aŭ la suban butonon. Dankon.
Ne plu aktivajn erojn movu al
/Arkivo
, vidu la suprajn kestojn "Malnovaj diskutoj".
Do, listigo de la ŝablonoj estus jes bonvena, se ĝi estas bone ordigita kaj didaktike donas bonan superrigardon. Tamen mi ne scias ĉu tio eble estas teoria penso: mi ekde 2007 lernis pri multaj ŝablonoj kiam mi vidis unu en teksto kaj tiam iris al la ŝablono mem por pli detale rigardi ĝin - en la dokumentado kutime estis ĉiuj respondoj al miaj demandoj, kaj se ne, mi demandis diskutpaĝe kaj iu spertulo tiam ampleksigis la dokumentadon. Tiun ĉi subpaĝon mi neniam vidis ekde miaj komencaj tagoj, fakte ankaŭ la bazan paĝon Vikipedio:Ŝablonoj mi neniam rigardis. Se ĉiuj tiel faras, tiam oni povas ŝpari al si investi multajn horojn en pli pedagogia gvidlibro pri ŝablonoj ĝenerale... Sed mi ne scias, ankaŭ la alilingvajn paĝojn mi neniam legis, kaj ne povas kompari, pro sama motivo, ke mi ne aparte volis lerni pri ŝablonoj ĝenerale, sed mi lernis en praktiko, vidante iujn ŝablonojn en uzo. Do mi singarde estus por pridubo, ĉu vere indas investi aldonan tempon en pli pedagogia prezento aŭ oni nur havu minimuman paĝon. Ĉiukaze la grandaj lingvobranĉoj ŝajne sukcesas sen aldonaj subpaĝoj - kial ne ankaŭ ni sukcesus?
Aidas
diskuto
21:10, 22 mar. 2025 (UTC)
respondi
Komento:
Mi ne principe kontraŭas ekziston de tiaspecaj paĝoj se ili estas utile formigitaj. Sed la supre menciita paĝo estas kaosa kaj "specialaj kaj malspecialaj ŝablonoj" estas sensenca klasigado.
Taylor 49
diskuto
21:57, 22 mar. 2025 (UTC)
respondi
Mi konsentas pri la duba kritiko. Sed en la ŝablono ankoraŭ ne estas noto ke ĝia ebla forigo diskutatas, kaj mi forte dubas ĉu iu atentigis la precipan verkinton
Tlustulimu
neniu ajn, ankaŭ burokrato ne, havas la sanktan devon ĉiujn du tagojn kontroli tiun ĉi paĝon. Tial mi proponas kalkuli la semajnon ekde nun, krom se la verkinto Tlustulimu signalas ke li konsentas pri forigo kaj ne bezonas plian tempon por pripenso. Ĉiukaze unu semajno rapidege pasas. Do ĝis 06 apr. 19:13 UTC.
ThomasPusch
diskuto
19:13, 31 mar. 2025 (UTC)
respondi
Mi havas la malagrablan situacion ke Tlustulimu post la 27-a de marto 2025 nur faris du miniaturajn redaktetojn. Principe li tamen devintus vidi per sonorila signo mian noton
Tlustulimu
de la 31-a de marto. Sed evidente li iel estas en paska feriado, aŭ ekstreme okupita ekster vikipedio, momente. Tial mi, vole-nevole, proponas aldoni ankoraŭ 10 tagojn, ĉar se li eventuale ferias ĝis la feriotago paska lundo, la 21-a de aprilo, kaj reestas la 22-an, tiam ĉiukkaze li bezonos iom da tempo por pripenso kiel li traktos la kritikon pri la listo de 2013, pri kiu evidente ankaŭ li mem ne atentis dum la lastaj 12 jaroj.
ThomasPusch
diskuto
18:55, 14 apr. 2025 (UTC)
respondi
Tlustulimu
Taylor 49
Aidas
Kani
, kaj
RG72
Nun pasis pliaj dek monatoj da atendado, kaj ŝajne Tlustulimu ne havas la energion por okupiĝi pri la temo. Do mi revenus al la origina propono de Taylor, kiu kiel unua dekomence pledis pri forigo, kaj nun ankaŭ aldonas mian signon
Por:
forigo. Tio ne kaŭzos grandan vakuon. Ĉu iu el vi ankoraŭ havas ion por aldoni?
ThomasPusch
diskuto
01:57, 5 mar. 2026 (UTC)
respondi
Mi ne reagis ĉar mi tute ne kompetentas pri ŝablonoj. Mi tute akceptas kolektivan decidon.
kani
diskuto
09:47, 5 mar. 2026 (UTC)
respondi
Mi tute malspertas rilate la ŝablonojn. Se tiu ĉi paĝo ne estas utila kaj uzata, do oni foiru ĝin. Se iu ĝin uzas aŭ ĝi estas utila, do oni lasu kaj plibonigu ĝin.
RG72
diskuto
06:39, 6 mar. 2026 (UTC)
respondi
Komento:
Mi fakte lastatempe plurfoje prilaboris la malidan paĝon
Vikipedio:Ŝablonoj
kaj pluraj subpaĝoj de ĝi. Sed "/Specialaj ŝablonoj" estas plene redunda.
Taylor 49
diskuto
21:18, 6 mar. 2026 (UTC)
respondi
Al mi ŝajnas pravigeble ĝisi de la ŝablono. Tial
Por:
Aidas
diskuto
14:29, 8 mar. 2026 (UTC)
respondi
Komento:
Eble la propono forigi tutan ĝermeton plus koncernan kategorion, nur pro tio ke la vorto estas ŝajne neekzista kaj inventita, povas ŝajni radikala. Jes estas homoj kiuj gaje inventas novajn vortojn surbaze de la "15-a regulo" de la unuaj 13 jaroj de la lingvoekzisto en la 19-a jarcento. Sed se lasi la paĝon, oni devus almenaŭ indiki ke la vorto estas ĵus inventita kaj ke ĝi ne troveblas en PIV, Reta Vortaro kaj aliaj kontrolitaj vortaroj - aŭ necesus ankoraŭ trovi iujn pionirajn uzojn de la vorto: mi nun nur vortare ne trovis ĝin. Konsiderante ke ni situas daŭre meze de la precipa feria periodo, mi dekomence proponas limdaton de du semajnoj - teksto kaj kategorio ambaŭ estas ekde pli ol 10 jaroj, unu aŭ du semajnoj pli aŭ malpli ne faras diferencon. Sed ke neniu atentis pri neekzisto de la vorto sed teksto kaj kategorio solide estis ĉi tie dum pli ol 10 jaroj, tamen ne igas la vorton aŭtoritata, kun referenco de nia vikipedia ĝermeto. 05:06, 19 aŭg. 2025 (UTC)
ThomasPusch
diskuto
Kontraŭ:
Jes, al mi forigo de ĝermo pro duboj pri ĝia titolo ŝajnas tro radikala. (Laŭ mia kompreno de la kriterioj ĝi estas vera ĝermo, ne ĝermeto, ĉar ĝi havas tri sufiĉe informdonajn frazojn kaj internajn ligilojn.) Propono por pli bona nomo bonvenus ĉe "Alinomendaj artikoloj". Sed la afero klare ekzistas kaj estas enciklopediinda, do la eventuala manko de esperanta nomo por ĝi devus ne malebligi ke ni havu artikolon pri ĝi. --
Arbarulo
diskuto
17:25, 19 aŭg. 2025 (UTC)
respondi
Ni konsentas pri la radikaleco de la propono, pri la ekzisto de iusenca termino en aliaj naciaj lingvoj, kaj pri tio ke la teksto en la nuna formo estas manka. Mi ĝojus se la teksto havus "tri sufiĉe informdonajn frazojn" - al mi la frazo "La scienco estas rezulto de interesiĝo de kolektistoj kaj hobiuloj" ŝajnas preskaŭ nul-enhava, kvazaŭ iu simple elvringis el malseketa tuko iujn gutojn por tria frazo. Sed mi konscias ke ankaŭ mi mem foje faras tiel, ĉar minimuma ĝermo estas pri bona kategorio ol ĝermeto. La diskutejo "Alinomendaj artikoloj" laŭ mia kompreno eĉ ne estus bona alternativa loko por diskuti plibonigon de la paĝo:
se
la afero havu iun esperantan nomon, tiam la vorto "Faleristiko" estas la sponanea propono. La problemo nur estas, ke ŝajne neniu iam ajn en Esperanto uzis tiun vorton, krom en tiu ĉi vikipedia paĝeto kaj nun en la diskutejo pri forigoj. Se estus klare koncepto el unu nacia lingvo, tiam oni povus movi la paĝon al tiu nacilingva formo, sed ĉi tie ŝajne temas pri plurlingva kreaĵo - almenaŭ mi ne scias kiu kie nacilingve inventis la miniaturan "sciencon" "de hobiuloj". Ĉiukaze, iuj ekstervikipediaj referencoj pri tia koncepto tiom nebule klarigata nepre necesas, plej bone kompreneble el esperantaj fontoj kaj bone kontroleblaj, sed ankaŭ alilingvaj referencoj pli bonas ol neniuj... Mi vere ĝojus se troveblus iuj "pioniraj uzoj de la vorto" esperanta. Klaras ke ĝi estas en neniu vortaro, sed ke almenaŭ iu jam skribis aŭ eldiris la vorton - sed tia fonto ankoraŭ estas trovenda.
ThomasPusch
diskuto
03:50, 21 aŭg. 2025 (UTC)
respondi
Mi tre komprenas la dubon pri tiu tre stranga kaj nekutima vorto el slango de hobiaj kolektemuloj. Sed ĉar la alvoko de Thomas estas iel ajn kunskrapi iujn uzojn de la vorto: mi trovis ĝin en
teksto de la litovo Laimundas Abromas en la cirkulero "Esperanta Numismatiko", numero 2024/2, paĝo 19
. Sed unusola mencio laŭ mi tro malmultas. En
numero 2019/3, paĝo 22 la sama cirkulero "Esperanta Numismatiko" jam foje menciis la vorton en simpla listo de vortoj
. Mi forte supozas laŭ la vortumo, ke tiu unua mencio estas rekte elkopiita el la vikipedia ĝermo de 2014, kaj povas esti ke tiu Laimundas Abromas simple inventis la vorton, en 2014 kiel anonimulo skribetis la vikipedian ĝermon de 2014 kaj tiam en 2019 sekrete kaj en 2024 tute malferme je sia nomo plantis ĝin en la cirkulero "Esperanta Numismatiko". Sed kiel ajn, la cirkulero (kiun mi tute ne konas, mi simple trovis ĝin per forta serĉado en guglo) formale estas io alia ol Vikipedio, kion ajn oni mem suspektas...
Aidas
diskuto
14:00, 21 aŭg. 2025 (UTC)
respondi
Por:
Tamen mi dirus ke tiu unu trovo pri uzo de la vorto en iu "niĉa" bulteno, en la ĝenerala E-movado laŭ mia supozo ne tre konata, estas maltro por defendi la ekstreme magran artikolan ĝermon. Tial mi tamen aliĝas al la opinio forigi tiun teksteton, se ne eble vi
Arbarulo
ankoraŭ povos iom vastigi ĝin kaj eble trovi sian uzon de la esperanta vorto ekster la kolektemula bulteneto...
Aidas
diskuto
08:00, 29 aŭg. 2025 (UTC)
respondi
Mi ĵus aldonis kelkajn frazojn kaj literaturan liston el la franca vikipedio, por meti ekster dubon ke ĉi tio estas ĝermo kaj ne ĝermeto. La cirkuleraj ligiloj ne funkcias por mi (ĉu eble la adreso estas blokita en mia regiono?) do prefere iu kun alirrajto aldonu tiun referencon, se ĝi estas aldonenda.
Mi petas vin ĉiujn relegi
Vikipedio:Reguloj pri forigado
pri forigado de artikoloj kaj konstati, ke ĝi neniel rajtigas forigi artikolon pro la ĉi-kaze citita kialo, nome ke Esperanta vorto por la temo de la artikolo ne ekzistas. --
Arbarulo
diskuto
01:50, 31 aŭg. 2025 (UTC)
respondi
Bone, tiam estas kazo por diskuto pri alinomendaj artikoloj, kaj la teksto ekzistu sub iu nacilingva titolo kaj vortumo, ekzemple « Phaléristique » (kvankam la nacilingva vortoinvento estis "plurlingva kreaĵo", ne nur franca). Strange pri la cirkuleraj referencoj, kiujn atenteme trovis Aidas kaj kiuj ne estas legeblaj por Arbarulo. Mi teknike povas facile vidi ilin. Ĉiukaze: kvankam daŭre estas du voĉoj por forigo kaj nur nur unu vetoo kontraŭ, mi ne instistas pri plenumo de la du voĉoj, ĉar la rezulto ne estis konsenta, kaj ne estas iu danĝero en ne plenumi la forigon. Do mi konsentas pri ne forigi la tekston, sed ŝovi ĝin al nacilingva titolo - aŭ ankoraŭ pli bone, lasi ĝin je la ĝisnuna titolo, se troveblas ankoraŭ 1-3 aliaj referencoj pri praktika esperantlingva uzo de la kaprica vortumo... despli se la trovitaj referencoj de la cirkulero "Esperanta Numismatiko" tute ne estas videblaj de ĉiu. Ĉu aliaj homoj ĉiuj vidas ilin? Kaj ĉu iu ajn ankoraŭ havas ion ajn uzon de la vorto???
ThomasPusch
diskuto
23:02, 18 sep. 2025 (UTC)
respondi
Mi jam povas aliri la cirkuleron kaj aldonis referencon. Eble la retejo paneis dum kelkaj tagoj. --
Arbarulo
diskuto
14:28, 23 sep. 2025 (UTC)
respondi
Kontraŭ:
Adapto de internaciaj vortoj eblas.--
kani
diskuto
09:46, 5 mar. 2026 (UTC)
respondi
Kontraŭ:
Tiu scienca fako ja videble ekzistas kaj meritas artikolon. La vorto "
faleristiko
" havas plenan ekzistorajton en Esperanto jam pro la zamenhofa 15-a regulo de la
Fundamenta Gramatiko de Esperanto
, eĉ se ĝi havas nul eksterajn referencojn. -
Moldur
diskuto
14:17, 6 mar. 2026 (UTC)
respondi
NE forigita. Du voĉoj por forigo, tri kontraŭ. Ekzistas
en pli ol 30 vikipedioj
, do la temo (Q461262) validas, sendepende de ekzisto aŭ ĝusteco de la vorto "faleristiko". Vikipedio ne estas vortaro. Eblan problemon pri elpensita vorto eblas solvi per alinomigo. Krom tio la paĝo jam surpasas la minimumnivelon de ĝermo.
Taylor 49
diskuto
21:35, 6 mar. 2026 (UTC)
respondi
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je
13:17, 2 jun. 2025 (UTC)
Artikolo
Fernando Gabriel Sosa
historio
ĉi tien
forigu
Kialo
Estas fuŝa artikolo (de 23 maj. 2025), aŭtomate tradukita el angla, kaj ne klarigas la verajn gravajn detalojn kiu pravigu la enciklopediecon. La artikolo estis dufoje forigita el hispana kiel mempropagando kaj ekzistas nun nur en baza angla. Estas neniu referenco en la artikolo kaj en la reto apenaŭ estas spuroj pri li.
Uzanto
--
kani
diskuto
13:17, 26 maj. 2025 (UTC)
respondi
Rezulto
Ne forigita
je du voĉoj kontraŭ kaj unu por (Taylor 49) malsamopinia rezulto, se mi kalkulas ke Kani nur prave protestis kontraŭ la unua mizera versio de majo 2025, sed tiu voĉdono de 2:1 ne pravigas forigon
ThomasPusch
diskuto
02:56, 3 jan. 2026 (UTC)
respondi
Nu, en la reto jes estas iuj paĝoj pri li, ekzemple
en
artstation.com
kaj
en X (twitter)
. Krome kritike rimarkeblas ke estas tekstoj pri li en la
germana
kaj rumana je alia vikidatuma ero (kiujn mi kunigos), eble ankoraŭ estas pliaj disĵetitaj paĝoj. Sed la esperanta teksto vere estas subkvalita. Tial mi ne volus nun fari el la tekstaĉo de nekonata anonimulo veran tekston, despli ke mi vere
ne
konvinkiĝas, ke pri iu karikaturisto el ie en Argentino la internacia Vikipedio vere bezonas artikolon... Tial mi ne protestos pri forigo post atendado de semajno, kiel evoluos la alilingvaj versioj.
ThomasPusch
diskuto
11:19, 27 maj. 2025 (UTC)
respondi
Krome en la itala la teksto estis forigita je la 21-a de majo, kaj en la franca du versioj estis ŝovataj al personaj testejoj
fr:Utilisateur:Johnsalvation/Brouillon
kaj
fr:Utilisateur:Pugliese3/Brouillon
, kiu ankaŭ egalas jam al "parta forigo". Mi ĉiukaze havas la impreson, ke la temo havas fortajn malamikojn inter la anglalingvaj vikipediaj forigo-policanoj, kaj oni devus forte engaĝiĝi por defendi tekston kontraŭ tiuj kritikoj. Kaj kiel dirite, la esperanta teksto vere estas subkvalita kaj la temulo eble nur konata en sia lando, eĉ tie en dubinda amplekso... tial probable ne troveblos e-lingva defendanto de la temo. --
ThomasPusch
diskuto
11:33, 27 maj. 2025 (UTC)
respondi
Aldone ankaŭ la teksto en la simpla angla ankoraŭ retroveblis, ankaŭ ĝi disĵetita (mi ankaŭ kunigis tiun al la tri aliaj tekstoj). Tie ankaŭ estis du eksteraj referencoj:
prezento en
tebeosfera.com
hispane
) kaj
prezento en la bildstria vikipedio
lambiek.net
angle
). Do mi ne scias ĉu la disajn vikidatumajn erojn faras naivaj subtenantoj de la desegnistoj, kiuj imagas se ili kaŝas la informon en diversaj ejoj la forigo-policanoj ne trovos ilin ĉiujn, aŭ ĉu estas iuj malamikoj kiuj bojkotas transparentan informadon. Sed kunskrapante la informojn tamen eblas trovi multe pli da materialo, ie tie el vikipediaj projektoj kaj krome el la ĝenerala reto, ol videblas je unua rigardo.
ThomasPusch
diskuto
11:54, 27 maj. 2025 (UTC)
respondi
La diskuto pri ebla forigo en la germana vikipedio estas akra kaj kritikema, sed oni tie la tekston forte plibonigis, kaj nun aspektas ke ĝi restos - ĉe la germanoj tutegalas ĉu estas tekstoj en la hispana aŭ en kiom da aliaj lingvoj, ĉu en la normala angla aŭ la simpla angla. La eksterajn ligilojn en
comics.org
kaj IMDb mi rapide notas en niaj eksteraj ligiloj, kaj metas ankaŭ du referencojn pruvantaj lian kontribuon al la admacia projekto
Booba
de Netflix. Mi ankaŭ trovis la ĝeneralan prezenton de la animacia serio en la Netflix-retejo, sed ĉar tie mi ne vidis konkrete lian nomon, kaj mi ne volas fari superfluan varbadon por la programo de Netflix, mi ne notas tiun retejon. Ke la serio entute ekzistas, estas ekster dubo. Mi ne volas investi pli da sekundoj en la esploro ol nepre necesas kaj ankaŭ ne partoprenos la germanan diskuton, sed se oni vere decidos kontraŭ forigo ĉe la germanaj kolegoj, tio estos instigo ankoraŭ pripensi nian forigemon ĉi-rilate.
ThomasPusch
diskuto
17:59, 29 maj. 2025 (UTC)
respondi
Mi ankoraŭ aldonas foton de li al vikidatumoj, kiu jam estas en la komunejo ekde 2024, sed neniu rimarkis ĝin, kaj aldonas plian referencon
de la argentina gazeto
La Voz del Interior
el la nun stabila kaj bona germana teksto al la esperantlingva. Kun la nova fonto, estas 4 referencoj kaj krome 4 eksteraj ligiloj, kiuj ankaŭ servas nerekte kiel referencoj, pri la homo, kaj laŭ mi la impreso ne plu ĝustas ke "en la reto apenaŭ estus spuroj pri li". Krome mi nun ne plu juĝus ke "la esperanta teksto" "estas subkvalita", sed nomus ĝin kontentiga. Mi proponus ne investi pliajn laborhorojn en trovadon de ankoraŭ pliaj referencoj, aŭ en detalan esploradon de la germana teksto por vidi kiujn detalojn ankoraŭ eblus kopii al la esperanta teksto, kaj post aldono de ĝis nun manka
Kategorio:Verkistoj de bildstrioj
voĉdonos
kontraŭ
forigo.
ThomasPusch
diskuto
15:50, 4 jun. 2025 (UTC)
respondi
Mi pledas por fermo de la temo sed ankaŭ estas
Kontraŭ:
forigo nun. La teksto nun estas lingve en ordo, 3 internaj referencoj plus 4 eksteraj ligiloj pruvas la veran ekziston de la temulo, la tekstoj en la germana kaj rumana estas stabilaj, kaj restas nur lamenti ke hispana teksto pri li ne ekzistas. Sed tio ne necesigas nepran forigon de teksto el la germana aŭ esperanta Vikipedioj.
Aidas
diskuto
09:43, 13 jul. 2025 (UTC)
respondi
Mi daŭre pledas por fermo de la temo sen forigi la tekston. Nenio pri ĝi plu moviĝas, sed tio ankaŭ ne necesas. La teksto miaopinie vere povas resti tia kia ĝi estas, kaj ni ne devas maĉi ĝin plu
Aidas
diskuto
19:14, 13 aŭg. 2025 (UTC)
respondi
Du uzantoj
User:NguoiDungKhongDinhDanh
User:Vladislav Khebnikov
skribis: Cross-wiki spam, lock evasion:
Special:CentralAuth/Pedunculo
Taylor 49
diskuto
12:39, 9 okt. 2025 (UTC)
respondi
Por:
forigo. Pluraj involvitaj kontoj jam estas globale forbaritaj, paĝo
47, la mortinto
estas forigita, sed al paĝo
Fernando Gabriel Sosa
aliaj uzantoj kontribuis.
Q134530906&action=history
Taylor 49
diskuto
12:39, 9 okt. 2025 (UTC)
respondi
m:Special:CentralAuth/FernanDitto2014
m:Special:CentralAuth/NanoSosa2
Taylor 49
diskuto
21:18, 11 okt. 2025 (UTC)
respondi
Mi bedaŭras ke mi ne atentis la pledon de Aidas en julio kaj aŭgusto 2025 fermi la temon. Tute ne rilatas al vikipedio en Esperanto, se involvitaj kontoj de alilingvaj tekstoj estas globale forbaritaj. La tekston germanlingvan oni ekproponis forigi en majo 2025, oni kritike sondis ĉion kaj definitive malakceptis la forigon sam-monate. Ankaŭ tie
User:NguoiDungKhongDinhDanh
provis reataki la tekston "requesting speedy deletion with rationale Cross-wiki spam" en septembro 2025 kaj same malsukcesis. Kaj la paĝon
47, la mortinto
mi mem forte proponis forigi, ne ĉar temus pri "rationale Cross-wiki spam" sed ĉar la teksto estis mizera. La teksto
Fernando Gabriel Sosa
daŭre estas kvalita, nun havas 8 ekstervikipediajn referencojn kaj 8 eksterajn ligilojn, kaj vere la teksto nun ne plu similas al la "fuŝa artikolo (de 23 maj. 2025), aŭtomate tradukita el angla," kun "neniu referenco en la artikolo". Vere la kialoj por forigo ne plu konvinkas, kaj rezulte la teksto devas resti same en Esperanto kiom en la germana.
ThomasPusch
diskuto
02:53, 3 jan. 2026 (UTC)
respondi
Komento:
Tiu listo
estus tute bonvena
kiel dumtempa provizoraĵo, se io ekadaptiĝus. Sed dum pli ol naŭ jaroj eĉ ne ekiĝis unua paŝeto. Tiel ĉi la listo malhelpas, kvankam ĝi jes estas enordigitaj kiel persona subpaĝo, sed tamen videblas en la koncerna kategorio kaj per la internaj ligiloj. Necesas nepre kontakti la "posedanto de la subpaĝo", uzanton Haruo, kion mi ĵus faris. Li ankoraŭ redaktis en marto 2025, antaŭ malpli ol duonjaro, do estas realisma ŝanco ke li povos vidi la noton.
Aidas
diskuto
07:39, 29 aŭg. 2025 (UTC)
respondi
Por:
forigo de tiu provizoraĵo de junio 2016. Kompreneble
preta
Listo de kantonoj en Idaho (ne tiu ĉi, kiu eĉ ne estas komencita) estus bonvena, sed tiu listo ne nepras. Nun estas 12 el teorie 50 eblaj tiaj listoj pri Usono, do 38 mankas, kaj tio ne estas katastrofo. Pli grava ol tiuj meta-listoj estas ke entute tekstoj pri la (multegaj) kantonoj de Usono fariĝas. En Idaho hodiaŭ matene estis 11 el 44, nun mi aldonis 5 kaj povos ankoraŭ fari 8, tiam estos 24 el 44 tekstoj, jam pli ol duono. Sed ĉar mi ĝis morgaŭ vespere vojaĝas, mi ne ofte havas interreton kaj nur malmulte povas redakti ĝis tiam. Sed la kopio de la "listo de kantonoj en Vaŝingtonio" kun malĝusta titolo de junio 2016 vere ne necesas - kaj mi dirus ke normala semajno da pripenso en tiu ĉi kazo sufiĉas, do ĝis vendredo 5 septembro 2025. Kiu volas, el la "listo de kantonoj en Vaŝingtonio" en unu sekundo povas fari novan kopion, vere la forigo ne "forŝlosos informojn".
ThomasPusch
diskuto
12:19, 30 aŭg. 2025 (UTC)
respondi
Komento:
Nun ĉiuj kantonaj tekstoj estas, kaj aldone listeto en la ĉapitro
Idaho#Kantonoj
aldone liveras konentigan anstataŭigon de la eĉ ne komencita "Listo de kantonoj en Idaho". Tiel ĉi vere ne plu bezonatas meti la malĝustan liston, kiu krias pri estonta ĝustigo.
ThomasPusch
diskuto
00:48, 2 sep. 2025 (UTC)
respondi
Por:
forigo laŭ supraj argumentoj.
Taylor 49
diskuto
21:05, 3 sep. 2025 (UTC)
respondi
Komento:
Principe, ajna vikipediano povas havi fuŝajn kaj/aŭ nefinitajn paĝojn en sia propra uzantopaĝo, sen ke tio ĝenu aliajn. Tamen, ja
ne
estas dezirinde ke tiuj privataĵoj aperu en normalaj kategorioj, kune kun normalaj bonordaj artikoloj. Do, ne estas nepre necese tute forigi tiun paĝon, sed almenaŭ oni malaktivigu (aŭ forigu) en ĝi la kategoriojn. Mi proponas do, "nur" elĵeti tiun paĝon el ĉiuj kategorioj. -
Moldur
diskuto
19:17, 4 sep. 2025 (UTC)
respondi
P.S. Same ankaŭ pri jena simila paĝo:
Uzanto:Haruo/Listo de Loĝataj Lokoj en Vaŝingtonio
. -
Moldur
diskuto
19:17, 4 sep. 2025 (UTC)
respondi
Komento:
Mi forigis la kategoriojn kaj atendas ĉu ankoraŭ indas la forigo de la artikolo.--
kani
diskuto
08:06, 15 sep. 2025 (UTC)
respondi
Komento:
Klare ke la misinformigaj kategorioj almenaŭ devas esti for. Sed la resto pri la Listo de kantonoj en
Idaho
Vaŝingtonio estas simple duobligita kopio de aliloke ĝusta teksto al misa titolo. Estus same kiam mi volus fari fuŝan tekston pri "IJK 2026", kaj simple kopius ekzistantan malnovan tekston al nova titolo
Uzanto:ThomasPusch/IJK 2026
kaj tiam mi malaperus el Vikipedio. Eĉ kiam mi estus for el Vikipedio, kaj ne plu povas mem forigi idiotaĵon el mia paĝo ĉar simple mi ne plu aktivas, tamen la paĝo "
Uzanto:ThomasPusch/IJK 2026
" restus fuŝa. Mi garantias ke mi neniam ion adaptos en
Uzanto:ThomasPusch/IJK 2026
- ĉu vi vere pensas ke estas senca lasi tiun fuŝon en marto 2026 aŭ en decembro 2026, se ne plu eblas kontakti min kaj ricevi respondon de mi al la mira demando "kiun sencon havas tiu fuŝa kopio de paĝo IJK 1968"? La listo
Uzanto:Haruo/Listo de Loĝataj Lokoj en Vaŝingtonio
ne estas duobligita kopio. Ĝi klare povas resti. Sed
Uzanto:Haruo/Listo de kantonoj en Idaho
estas simple fuŝa duobligo de bona
Listo de kantonoj de Vaŝingtonio
. Sed sensence kopii tutajn paĝojn sub fuŝajn titolojn estas laŭ mi rubigo. Aidas pravas ke nenio perdiĝos se forpreniĝos la listo
Uzanto:Haruo/Listo de kantonoj en Idaho
- la bona
Listo de kantonoj de Vaŝingtonio
daŭre restos, nur ne dufoje ekzakte same. Mi daŭre estas kontraŭ tia rubigo, kaj estas por forigo de
Uzanto:Haruo/Listo de kantonoj en Idaho
Listo de kantonoj de Vaŝingtonio
KOPIO. Haruo estis alskribita de Aidas, kaj havis 21 tagojn por respondi. Mi supozas ke atendi 42 aŭ 63 tagojn ne plibonigos la situacion, ĉar eĉ en la denaska angla branĉo aŭ ie ajn en vikipedio Haruo [
ne redaktis ekde majo. Mi ĝenerale estas kontraŭ teknike sen-sencaj pluobligoj de paĝoj en privataj spacoj kaj ĉie en vikipedio. Estas en ordo se estas iu klara diferenco al la alia paĝo, aŭ kiam eblas vidi de io moviĝas en la kopio. Sed mi esperus ke ankaŭ mian kretenan paĝokopion
Uzanto:ThomasPusch/IJK 2026
IJK 1968
kun malĝusta titolo oni forigos kiam mi estos for el Vikipedio dum multaj monatoj.
ThomasPusch
diskuto
22:30, 18 sep. 2025 (UTC)
respondi
Bone bone. Mi eksplicite levas mian voĉon
por
forigo de la duobligita listo pri Vaŝingtonio, teksto kiun Haruo iam ajn povas repreni el la origina paĝo (ĉar eblus kompreni ke mi nur neŭtrale ekdiskutiĝis la temon). Kaj same mi estus por forigoj de ĉiuj aliaj ekzaktaj kopioj de paĝoj, se ne io tie moviĝas en la kopio ene de maksimume 3 monatoj (teorie eĉ semajno sufiĉus), aŭ se iu esperantista uzanto eksplicite skribe klarigas kial kaj ĝis kiam li/ŝi bezonas la ŝajne sensencan kopion...
Aidas
diskuto
09:31, 20 sep. 2025 (UTC)
respondi
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je
lundo 22 septembro 2025 8:53
Artikolo
Viale Bligny
historio
ĉi tien
forigu
Kialo
Jen alia italaĵo, mi ne scias, ĉu rilata al la antaŭa. Temas pri fuŝa artikolo (ekzemple duobligita unua alineo) kun dubinda enciklopedieco; ĝi ekzistas en neniu lingvo, eĉ ankaŭ ne en itala. Kaj temas nur pri strato en Milano, Ĉu ni havu artikolojn pri ĉiuj stratoj de ĉiu urbo en la mondo?
Uzanto
--
kani
diskuto
08:11, 15 sep. 2025 (UTC)
respondi
Rezulto
Forigita
tri poraj.--
kani
diskuto
09:53, 22 sep. 2025 (UTC)
respondi
Por:
Estas fuŝa la komenco, fuŝa la informkesto, la kategorioj, la ĉapitro "Vidu ankaŭ", kaj fuŝaj ankaŭ duonfrazoj kiel "
strategiaj nodoj
kiel
Corso Italia
kaj la
Navigli
". Kaj vere temas nur pri strato en Milano... se la teksto estus bone farita, ankoraŭ havus kelkajn fotojn, tiam mi tolerus ĝin, kvankam mi ne volus havi "artikolojn pri ĉiuj stratoj de ĉiu urbo en la mondo". Sed ĝi estas plurdimensie fuŝa. Mi ne konvinkeblas, ke pluraj esperantistoj devus investi plurajn horojn de valora tempo por pene forigi la fuŝojn de "teksto pri unu strato el multaj de Milano". Tial mi pledas por la forigo de la sufiĉe senvalora aŭtomata kreaĵo.
ThomasPusch
diskuto
23:18, 18 sep. 2025 (UTC)
respondi
Por:
Aidas
diskuto
09:31, 20 sep. 2025 (UTC)
respondi
Kani
kaj
ThomasPusch
Tamen, kontraŭ tiu decido anonimulo rekreis tiun aŭ tre similan tekston je la 6-a de decembro 2025. Mi ne scias ĉu estas ekzakte la sama teksto, sed ĉiukaze ankaŭ la rekreita teksto estas fuŝa. Mi petas forigi ankaŭ tiun version, sen devi denove kolekti voĉojn por forigo, ĉar ni jam decidis pri tio en septembro, kaj mi petus poste protekti la malplenan paĝon je redakto de iuj ajn uzanto krom la administrantoj.
Aidas
diskuto
23:31, 2 jan. 2026 (UTC)
respondi
Denove forigita, sed mi ne scias kiel bloki tiun titolon.
kani
diskuto
23:52, 2 jan. 2026 (UTC)
respondi
Komento:
Mi blokis la titolon de la nun komplete malplena paĝo. Tio signifas ke la paĝo nun eterne devus resti same malplena, krome ke iu ajn esperanta administranto reforprenas la protekston.
ThomasPusch
diskuto
02:23, 3 jan. 2026 (UTC)
respondi
Malforte kontraŭ:
Jes, la teksto ŝajnas esti evidenta reklamo pri socia organizaĵo, kiel preskaŭ ĉiuj tekstoj pri sociaj organizaĵoj povus esti nomataj tiel kaj ankaŭ ĉiuj artikolaj ĝermoj pri geografiaj temoj. Sed la teksto estas konvinke referencata, ankaŭ entekstaj bildoj helpas konvinki ke tamen temas pri iusence menciinda organizaĵo, kaj la frazaro laŭ supraĵa unua legeto ŝajnas ne havi eksterproporcie fanfaronajn, troigajn vortumojn. Sola minuso estus ke laŭ la nuna stato la koncerna itala vikipedio ne havas tekston pri ĝi, sed la vikidatuma ero estas konvinka, kaj ke la
asocia retejo ekzistas nur en arkivigo de oktobro 2024 kaj pli frue
itale
) - aliflanke restas Facebook-paĝo daŭre aktuala. Sed malgraŭ tiuj du minusetoj mi pledus
in dubio pro reo
lasi la tekston, ĉar ŝajne ne temas pri pseŭdoteksto de fakte neekzistanta blufaĵo, sed ke vere la socia organizaĵo ekzistas.
ThomasPusch
diskuto
08:01, 4 nov. 2025 (UTC)
respondi
Kontraŭ:
forigo
Aidas
diskuto
00:57, 3 jan. 2026 (UTC)
respondi
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je
lundo 1 decembro 2025 19:13
Artikolo
Tommaso Panizza
historio
ĉi tien
forigu
Kialo
Denove artikolo rilate al Lierna, sed tiuokaze kun dubinda enciklopedieco kaj propaganda ŝajno. En la itala ekzistas nek artikolo nek eĉ mencio prie. Ŝajne la artikolo ekzistas en neniu lingvo. Kelkaj referencoj sendas al vendopaĝoj de luksaj varoj.
Uzanto
--
kani
diskuto
19:18, 24 nov. 2025 (UTC)
respondi
Rezulto
Ne forigita
per tri kontraŭaj voĉoj kaj unu pora (Kani) el tre frua fazo (novembro '25), kiam fakte ankoraŭ estis kritikindaĵoj.
ThomasPusch
diskuto
00:52, 3 jan. 2026 (UTC)
respondi
Vidu sube, diskuto pri
Giannino Castiglioni
Kontraŭ:
Goren
diskuto
15:24, 28 nov. 2025 (UTC)
respondi
«Ŝajne la artikolo ekzistas en neniu lingvo»: Tiu konstato jam ne plu veras ekde ekzakte la tago 24-a de novembro 2025, ĉar ekzakte tiutage aldoniĝis tekstoj en almenaŭ sep plej diversaj lingvoj (Español, Eesti, Euskara, 한국어, Polski, Русский, Українська). Sed la arta metiisto sendube ekzistis, kvar eksteraj referencoj atestas arĝentajn objektojn faritajn de li (ke ili parte estas "vendopaĝoj de luksaj varoj" estas ŝajne neevitebla, ĉar artaj objektoj el arĝento kutime estas kostaj, "luksaj"), kaj mi ne dirus ke pro tio justus ataki la tekston kiel "propagando" aŭ "komerca reklamo". Mi tamen en la persona diskutpaĝo kritikis du lingvajn fuŝojn, kiujn mi jam tekste forigis. Kaj cetere, ke li estis "oraĵisto kaj arĝentisto" asertas nur la diverslingvaj vikipediaj artikoloj metitaj ĉiuj de sama uzanto la 24-an de novembro 2025. La kvar ekstervikipediaj referencoj ĉiuj montras verkaĵojn el arĝento, do pri prefesio "arĝentisto" ne povas esti dubo, sed estas neniu neŭtrala referenco ke li iam laboris per oro - tial tendence la du vortoj "oraĵisto kaj .." kaj la kategorio pri "italaj oraĵistoj" sube forfalu. Tamen kun tiuj riparoj laŭ mi eblas lasi la tekston, negrave ke la fasko de plej diverslingvaj versioj ĉiuj metitaj ekzakte la 24-an de novembro 2025 lasas ioman fiodoron ke temas pri "trans-vikia agado". Do
kontraŭ
forigo. Tamen mi jam pro la mencio de la loko
Lierna
vidas riskon ke anonimuloj plufuŝos la tekston kaj proponas almenaŭ protekti ĝin kontraŭ redaktoj de anonimuloj...
ThomasPusch
diskuto
09:29, 3 dec. 2025 (UTC)
respondi
Ĉu eblas provizore aŭ permanente protekti de neensalutintoj ĉiujn artikolojn kie Lierna estas menciata? Ŝajne ni bezonas fari ion tian.
Goren
diskuto
20:43, 17 dec. 2025 (UTC)
respondi
Goren
Kani
, kaj
Moldur
Eblas interkonsenti ke ni vastanime protektas de neensalutintoj ĉiujn artikolojn kie Lierna estas menciata, post kiam ni trovis la vorton en nova teksto. Sed ne eblas fari tion aŭtomate. Oni devas tamen denunci tekston ĉe administranto. Tial bonas havi plurajn homojn kiuj kune rigardas pri novaj suspektigaj tekstoj. Kaj kompreneble forbaro de anonimuloj ne solvas ĉiujn problemojn: ekz. la teksto
Tommaso Panizza
post la kreo neniam plu tuŝiĝis per anonimulo...
ThomasPusch
diskuto
22:45, 2 jan. 2026 (UTC)
respondi
Kontraŭ:
forigo.
Aidas
diskuto
23:42, 2 jan. 2026 (UTC)
respondi
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je
merkredo 3 decembro 2025 22:23
Artikolo
Giannino Castiglioni
historio
ĉi tien
forigu
Kialo
Ne estis mi kiu petas forigon, sed iu neesperantisto kiu markis la artikolon, sed ne venas al tiu ĉi diskutejo. Mi iam fortondis la artikolon por ke ĝi estu pli akceptebla, sed mi dubas ĉu estas forigenda. Denove Lierna.
Uzanto
--
kani
diskuto
22:44, 26 nov. 2025 (UTC)
respondi
Rezulto
Ne forigita
per tri kontraŭaj voĉoj kaj unu dubeme malforte kontraŭa (Kani)
ThomasPusch
00:54, 3 jan. 2026 (UTC) Tamen mi tenas mian pledon por forigo de la du "flankaj tekstoj"!
ThomasPusch
00:56, 3 jan. 2026 (UTC)
respondi
Kontraŭ:
Nu, la skulptisto vere ekzistis, li estas sufiĉe notinda (estas artikoloj en kelkaj lingvoj pri li), kaj la lingvonivelo estas akceptebla. Eble mi ne komprenas ion, sed mi vidas neniun kialon tuŝi la artikolon. Same pri
Tommaso Panizza
. Eble antaŭe ili havis problemojn kun intervikioj, sed nun ambaŭ artikoloj aspektas tute akcepteblaj.
Goren
diskuto
15:24, 28 nov. 2025 (UTC)
respondi
Kontraŭ:
Fakte, la skulptisto vere ekzistis, li estas sufiĉe notinda (estas artikoloj en 30 lingvoj pri li, kaj ili ne ĉiuj ekestis el laŭŝajne ununura komputilo ene de sama tago antaŭ malmultaj semajnoj; la itala teksto de 2008 estis prilaborata per pli granda nombro da uzantoj), kaj la lingvonivelo vere estas akceptebla. Ke kiel en tiom multaj, parte enhave dubindaj tekstoj pri artaj temoj de Italio metiĝis ruĝa ligilo pri la "Belarta Akademio de Brera" (
d:Q338472
) en Milano, eble donas iom ĝenan impreson, ke iuj italaj aŭtomataj tradukantoj al Esperanto volas perforti iujn verajn esperantistojn krei tiun artikolon se oni volas eviti ĉiam pli multajn ruĝajn ligilojn pri la temo, sed tiu ĝeno neniel aparte koncernas tiun ĉi tekston, sed pli multajn. Ke iu vikipedia fripono "Alex Smith" ankaŭ kontribuis al la temo, ne signifas laŭ mi ke oni devus nepre buĉi la tekston - sed se kredi ke iu dubinda anonimulo havas pli fortan intereson pri la temo, estas almenaŭ bona kialo malpermesi redaktojn de anonimuloj. Kaj - ke eĉ jam en 1932 en Esperanto aperis biografio pri li, despli estas indiko ke la teksto havas iun kulturan historian signifon por la esperantlingva kulturo.
Sed:
mi vidas ankoraŭ tekstojn pri du artaĵoj de G. Castiglioni,
Pordo Castiglioni
kaj
La Kristo de Lierna (Castiglioni)
kiujn la neesperantista spamuloĉasisto A09 same markis kiel forigindajn, kaj en tio mi pli inklinas subteni lian dubon: tiuj tekstoj estas efektive nur kreitaj per unusola anonimulo en unu tago, la 2-an de oktobro 2025, samtempe en fasko de ŝajne arbitraj lingvoj (Asturianu, Français, Interlingue, 한국어, Simple English kaj Українська pri la "Pordo"-temo, nur Simple English pri la "Kristo"-temo), kaj la diverslingvaj tekstoj ĉiuj tiom sklave kopias la saman tekston ke la suspekto ke temas pri aŭtomata amastradukado, pri "transvikia spamado" estas supergranda. Estis ankoraŭ iuj ĝenaj fuŝoj, ekzemple nur-itala fuŝa ligilo
Veneranda Fabbrica del Duomo di Milano
en esperanta teksto > temas pri la "konstruantaro de la
Katedralo de Milano
", kaj la preskaŭebria superentuziasmo kiom gravega estis la loĝloketo
Lierna
"konata pro sia ekskluziveco kaj inspiro" por farado de la pordo en Milano estas ankaŭ tute ne sobra enciklopedia stilo. Sed ankaŭ krom la laŭdegoj kiom inspira estas la brila loĝloketo
Lierna
, ankaŭ la restas teksto estas absolute troigita febra amdeklaro al la du verkaĵoj, kaj estas en tute hontinda mal-enciklopedia stilo. Tial pri tiuj du aldonaj paĝoj mi pledas
por
forigo de
Pordo Castiglioni
kaj same
por
forigo de
La Kristo de Lierna (Castiglioni)
ThomasPusch
diskuto
22:29, 3 dec. 2025 (UTC)
respondi
Kontraŭ:
forigo de la biografia teksto pri
Giannino Castiglioni
, sed fakte
por
forigo de
Pordo Castiglioni
kaj same
por
forigo de
La Kristo de Lierna (Castiglioni)
Kani
kaj
Goren
Ĉu ni povas trakti la forigoproponon por la du flankaj tekstoj ĉi tie, sen formalisme malfermi apartan temon pri ili kaj devi atendi denove sep tagojn antaŭ ol povi decidi?
Aidas
diskuto
00:44, 3 jan. 2026 (UTC)
respondi
Farite
Mi nun reatentis la antaŭan noton de Aidas. Mi supozas ke du voĉoj
por
forigo de
Pordo Castiglioni
kaj same
por
forigo de
La Kristo de Lierna (Castiglioni)
kun supozebla subteno de Kani kaj la neesperantisto
uzanto:A09
kiu volus forigi ĉion pri la temo sufiĉus por forigo de la du flankaj temoj. Se vere leviĝos voĉo de iu esperantisto kiu insistus pri formalaj apartaj voĉdonoj pri tiuj du apartaj temoj mi pretas malfari la neformalan decidon (ĉion eblas malfari en Vikipedio), sed laŭ la ĝisnuna stato la voĉdonoj indikas forigon de la du flankaj tekstoj: tion mi nun faras.
ThomasPusch
diskuto
10:21, 15 jan. 2026 (UTC)
respondi
ThomasPusch
: Hi, and sorry for replying in English and will give a Google Translate to Esperanto below. It's hard for me to track every single Articles for deletion-like process through hundreds of wikis. While Giannino Castiglioni might be notable, we can see that the crosswiki long term abuser Alec Smithson not only spams tens of wikis with subpar translations, but also spreads total hoaxes. If we take a look at
this diff
before removal, Alec did cite some sources, which after a closer look, none actually exist. So please do not frame my actions as an eternal opposition to Alec Smithson but rather as a part of his hoaxing removal/cleanup and deletions are sometimes necessary (a rewrite from ground up might actually be easier than trying to properly source Smithson's promotional and haoxing slop). Hopefully that explains a few things regarding my actions on eowiki. Thanks and all the best,
Estas malfacile por mi spuri ĉiun artikolon por forig-simila procezo tra centoj da vikioj. Kvankam Giannino Castiglioni eble estas rimarkinda, ni povas vidi, ke la transvikia longdaŭra misuzanto Alec Smithson ne nur spamas dekojn da vikioj per subkvalitaj tradukoj, sed ankaŭ disvastigas kompletajn trompojn. Se ni rigardas
ĉi tiun diferencon
antaŭ forigo, Alec citis kelkajn fontojn, kiuj post pli proksima rigardo, neniuj efektive ekzistas. Do bonvolu ne enkadrigi miajn agojn kiel eternan opozicion al Alec Smithson, sed prefere kiel parton de lia trompa forigo/purigo, kaj forigoj foje estas necesaj (reskribo de nulo eble fakte estus pli facila ol provi ĝuste trovi la varban kaj trompan rubaĵon de Smithson). Espereble tio klarigas kelkajn aferojn pri miaj agoj ĉe eowiki. Dankon kaj ĉion bonan.
A09
diskuto
11:20, 15 jan. 2026 (UTC)
respondi
A09
Ni tute konsentas pri la subkvalitaj tradukoj - pri tio ĝuste ĉi tie temis.
ThomasPusch
diskuto
12:17, 15 jan. 2026 (UTC)
respondi
Por:
kiel jam indikiĝis en la antaŭa forigo (finita je 2025 11 29; ne necesas tuja forigo, forigo post sep tagoj tute sufiĉas, krom se poste ankoraŭfoje ripetiĝos tiaj paĝorekreoj post decidoj pri forigo). La teksto
Lexavelo
estas tute ridinda, absolute sen referencoj, kaj la oficiala jutuba kanalo
youtube.com/@Lexavelo-language-commitee
("Ne estas enhavo en ĉi tiu kanalo") same ridindas en sia malpleno. Kiel diris LLZ en la 19-a jarcento, "por ke lingvo estu lingvo internacia ne sufiĉas nomi ĝi tia": tio signifas en la 21-a jarcento, novan "konstruotan lingvon" oni ne ekfaras per rapide verkebla vikipedia artikolo, kaj post tiu tutmonda varbado kolektiĝos laborgrupeto kiu ekverkos estontajn broŝurojn, retejojn, jutub-kanalon, instagram- kaj tiktok-paĝojn kaj post sukcesa vikipedia artikolo pri vizio de nova lingvo komencos la laboron pri inventado de la naskiĝonta lingvo. Eblas ankaŭ komplete malplenigi la vikipedian tekston kaj bloki la titolon, tiel ke neniu plu pliajn fojojn povos fari tekston pri tiu temo, sed tio estus nur lasta defendo se nun paĝorekreoj okazos plurfoje, sen ke estos iuj eksteraj retejoj aŭ presitaj libroj pri la temo.
ThomasPusch
diskuto
22:52, 3 dec. 2025 (UTC)
respondi
Mi ne kompetentas ĉe Vikifontaro. Ĉu iu povus okupiĝi pri la translokigo? Mi poste povas forigi la artikolon. --kani
Por:
ŝovo al Vikifontaro. Ankaŭ mi tute ne kompetentas pri tiu flanka branĉo, sed tamen mia mallerta ŝovo de
s:Programo de la nacia Konsilio de la Rezistado
tien ŝajne estis kontentige bona ago. Do ŝajne tute ne necesas esti kompetenta por fari tian movon...
ThomasPusch
diskuto
22:56, 3 dec. 2025 (UTC)
respondi
Farite
la teksto jam ŝoviĝis al vikifontaro je 5 dec. 2025, kaj je 17 dec. 2025 oni draste koncizigis la vikipedian paĝon al nur ĝerma artikolo pri la teksto. Tiel ĉi povas sendube resti.
ThomasPusch
diskuto
23:12, 2 jan. 2026 (UTC)
respondi
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je
tuj
Artikolo
Vincenzo Gasparelli
historio
ĉi tien
forigu
Kialo
Mankas enciklopedieco, malmankas mempropagando. Ekzistas nek en la itala nek en alia grava vikio; en la hispana estis proponita pr forigo.
Uzanto
--19:12, 8 dec. 2025 (UTC)
kani
diskuto
Rezulto
Forigita
neniu kontraŭis.--
kani
diskuto
10:47, 15 dec. 2025 (UTC)
respondi
Komento:
Fakte en la hispana jam estis forigita kaj nun ekzistas en neniu alia lingvo.
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je
sabato 20 decembro 2025 19:41
Artikolo
Casa Moncler
historio
ĉi tien
forigu
Kialo
Ĝi ŝajnas propaganda afero ĉu de la entrepreno ĉu de iu interesita pri milana kvartalo, ĉiam anonimulo. Fakte la foto estas de Tokio, ne de Milano, kiel videblas en la trafiksignalo. La hispana versio estis metita la saman tagon per tri malsamaj komputiloj en sinsekvaj minutoj (poste iu vera vikipediisto forigis signojn devenajn de aŭtomata tradukilo gugla), kaj ankaŭ la java estis redaktita la saman tagon pere de ses malsamaj komputiloj. Ne ekzistas versio en itala aŭ angla. En franca estas artikolo pri la marko, ne pri la domo. Ĉio suspektinda.
Uzanto
--
kani
diskuto
19:06, 13 dec. 2025 (UTC)
respondi
Rezulto
Forigita
Neniu kontraŭis.--
kani
diskuto
10:53, 22 dec. 2025 (UTC)
respondi
La sola mencio de tiu ĉi persono kaj lia "movado" estas unu obskura paĝaro ĉe Google Pages
[1]
kaj ligita X-konto. Mi suspektas ke temas pri memreklamo kaj propagando de ies obskura persona projekto. Sed mi sindetenas por nun, ĝis eble iu trovos plian informon pri la afero kaj ĉu ĝi estas iumaniere menciinda.
Goren
diskuto
21:47, 15 dec. 2025 (UTC)
respondi
Mi aldonu, ke la angla vikipedio mencias kelkajn notindajn provojn por fari sendependan mikronacion en Bir Tawil en la responda artikolo
en:Attempts to claim Bir Tawil as a sovereign state
, sed ĝi havan neniun mencion pri "Shvarkistan".
Goren
diskuto
21:53, 15 dec. 2025 (UTC)
respondi
Komento:
Plej verŝajne Bir Tawil estas celo de diversaj mikronacioaj projektoj, dum "Shvarkistan" restas nebula.--
kani
diskuto
13:55, 16 dec. 2025 (UTC)
respondi
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je
tujtuje
Artikolo
Finna Laponio (historia)
historio
ĉi tien
forigu
Kialo
Tiu vikipediisto plu insistas en kreado de artikoloj sen ligo al aliaj lingvoj kaj sen indiko de nomo en alia lingvo, kio malhelpas ligojn kiam ne temas pri propraj nomoj, Tiel oni ne povas konstati ĉu temas pri persona inventaĵo. Krome estas facile konverti la iksojn al esperanta literumado. Krome anonimeco malhelpas ke oni povas rekomendi lin pli ĝuste agadi. Krome ekzistas jam la artikolo
Finna Laponio
kun ĉapitro pri Historio, do ŝajne indas konverti tiun artikolon en alidirektilo al tiu.
Uzanto
--
kani
diskuto
22:18, 25 dec. 2025 (UTC)
respondi
Rezulto
Forigita
neniu kontraŭis.--
kani
diskuto
20:39, 29 dec. 2025 (UTC)
respondi
Komento:
Konvertita en alidirektilo.--
kani
diskuto
20:39, 29 dec. 2025 (UTC)
respondi
Estas proponita ne plena forigo, sed nur malplenigo kaj alifaro al alidirektilo al
Onomatopeo
d:Q12345692
d:Q17098751
Taylor 49
diskuto
14:07, 6 jan. 2026 (UTC)
respondi
Kontraŭ:
Principe Taylor pravas ke vikipedio ne estas vortaro, sed estas "sciobanko", baza informfonto. La informoj en la du tekstoj estas valoraj, kaj
wikt:Aldono:Onomatopeoj
wikt:Aldono:Bestaj sonoj
nur kovrus malmultajn informerojn de ili. Se eblus transformo de ĉio al materialo en vikivortaro aŭ vikifontaro, sen perdo de informoj, tio estus tre bonvena paŝo, tiam rezulte malplenigo kaj alifaro al alidirektilo al
Onomatopeo
bonas kaj senproblemas. Sed tiu pli granda laborinvesto ankoraŭ ne fariĝis, kaj rezulte mi pensas ke estas pli saĝe lasi la du paĝojn malgraŭ la duboj pri ili.
ThomasPusch
diskuto
10:09, 15 jan. 2026 (UTC)
respondi
User:ThomasPusch
Komento:
Mi ne komprenas kiel vi atingis konkludon "nur kovrus malmultajn informerojn". La strukturo de la du vikivortaraj aldonaj paĝoj estas ankoraŭ pliboniginda, sed ili
jam enhavas ĉion
kion la "sciobanko" de la du malaltkvalitaj "artikoloj" povas liveri.
Taylor 49
diskuto
19:24, 16 jan. 2026 (UTC)
respondi
Mi simple havas la impreson ke la tekstoj
Birda ekkrio (onomatopeo)
kaj
Onomatopeoj en Esperanto
kompare havas pli da informoj ol
wikt:Aldono:Onomatopeoj
kaj
wikt:Aldono:Bestaj sonoj
. Ĉu vi ne vidas tion?? Kompreneble, eblas diskuti ĉu esperantistoj urĝe bezonas superrigardan liston de "onomatopeoj pri birdaj ekkrioj en aliaj lingvoj" (mi ankaŭ povus pluvivi sen tiu listo). Sed la liston jam iu vikipedia uzanto amoplene kunmetis, kaj ĝi ne ĝenas min. Eblos ankaŭ kopii ĉion al la teksto
Onomatopeo
, sed tiam tiu listo iĝas pleneta, kaj la materialo nur metiĝis de A al B - daŭre ankoraŭ estas la sama materialo. Vi tute pravas: eblus ĉion ŝtopi al
wikt:Aldono:Onomatopeoj
kaj
wikt:Aldono:Bestaj sonoj
. Mi ne havus tempon por tio kaj ne volus perforti iun alian uzanton fari tiun detalan laboron, ankaŭ vin mi ne volus devigi tion fari. Se vi aŭ iu volontulo sen iu premo entuziasmas tion fari, estas bonege. Sed se inter la 6-a kaj 17-a de januaro - post la publika atentigo ĉi tie, kiu iusence alvokas al kunhelpo - ne jam troveblis tiu volontulo kiu finfaros la ŝtopadon al
wikt:Aldono:Onomatopeoj
kaj
wikt:Aldono:Bestaj sonoj
, tiam mi ne jugas la tekstojn
Birda ekkrio (onomatopeo)
kaj
Onomatopeoj en Esperanto
tiom problemaj, ke mi volus buĉi la du tekstojn. Ĉu vi komprenas?
ThomasPusch
diskuto
12:16, 17 jan. 2026 (UTC)
respondi
User:ThomasPusch
Komento:
Fakte mi
ne vidas
tion. Ĉio kio estas en la paĝoj
Birda ekkrio (onomatopeo)
kaj
Onomatopeoj en Esperanto
jam estas en vikivortaro ĉe
wikt:Aldono:Onomatopeoj
kaj
wikt:Aldono:Bestaj sonoj
. Ne plu
eblus ĉion ŝtopi
al vikivortaro, ĉar la laboro jam estas finfarita. Ĉu vi trovas almenaŭ unu onomatopeon kiu disponeblas ĉe
Birda ekkrio (onomatopeo)
kaj forestas ĉe
wikt:Aldono:Bestaj sonoj
? Ĉu vi trovas onomatopeon kiu disponeblas ĉe
Onomatopeoj en Esperanto
kaj forestas ĉe
wikt:Aldono:Onomatopeoj
Taylor 49
diskuto
23:06, 19 jan. 2026 (UTC)
respondi
Por:
alidirekto. La kontraŭa argumento baziĝas sur evidenta malveraĵo, ĉar ĉiuj informoj de la vikipediaj artikoloj jam estas en la vikivortaraj. Krome, la principo "Vikipedio ne estas vortaro" ne estas arbitra aŭ laŭelekta, sed interkonsentita kaj oficiala regulo ĉe
Vikipedio:Kio Vikipedio ne estas
. --
Arbarulo
diskuto
16:57, 26 jan. 2026 (UTC)
respondi
Komento:
Per la alidirektigo ankoraŭ eblas postkontroli en la redaktohistorio ĉu ĉio saviĝis. Sed efektive, kiam mi vidis la paĝojn
Birda ekkrio (onomatopeo)
kaj
wikt:Aldono:Bestaj sonoj
je 2026-01-15 10 h, tie estis signifaj diferencoj, sed vespere je 19:45 h UTC Taylor fakte faris la "pli grandan laborinveston" kaj transportis ĉiujn informerojn al vikivortaro, ĉe
Birda ekkrio (onomatopeo)
kaj
wikt:Aldono:Bestaj sonoj
estis simile, nur ke mi ankoraŭ ne konsciis pri tiu finlaboro kiam mi nur supraĵe havas okazon rekontroli la paĝojn je 2026-01-17 12 h. Do mi simple je 2026-01-15 rigardis tute detale kaj en 2026-01-17 iom supraĵe, tio estis malatenteto, ne kondamninda "evidenta malveraĵo", kaj tute ne temas pri efektiva disputobatalo, kiel aspektas ĉe Arbarulo. Dankon al Taylor por la detalaj transportoj al vikivortaro.
ThomasPusch
diskuto
00:46, 30 jan. 2026 (UTC)
respondi
Tamen mi opinias, ke el la forigota paĝo
Onomatopeoj en Esperanto
la ĉapitro "En Esperanto aperis":
meritas savon al la paĝo
Onomatopeo
, ne nur ŝtopon al vikivarumaro, same mi ankoraŭ trovis du anglalingvajn ligilojn pri "Onomatopeoj en Esperanto" kaj referencon al
PMEG
, kiujn mi same metas al la paĝo
Onomatopeo
. Tiel la temo jam ripozu.
ThomasPusch
diskuto
01:18, 30 jan. 2026 (UTC)
respondi
Komento:
Neniel problemas ligilo al "literaturo.esperanto.net/tekstoj/johansson/abrakadabra.pdf" sube sur la paĝo
Onomatopeo
... sed preferinde sen la longa fuŝaĵo.
Taylor 49
diskuto
02:24, 30 jan. 2026 (UTC)
respondi
Komento:
Jes, kompreneble sen la "longa fuŝaĵo". Dankon pro la atento.
ThomasPusch
diskuto
01:10, 31 jan. 2026 (UTC)
respondi
Mi tute subtenus tekstojn pri aktoroj el filmoj de ne tiom konataj lingvoj, SE ili estas provizitaj per konvinkaj referencoj kaj eksteraj ligiloj. Sed ĉi tie estas malĝojige, ke la datumbazo
IMDb
tute nenion havas pri la laŭdira aktora nomo, kaj "
Oficiala Instagramo de Prueknoppachon Thongchay
" ankaŭ ne funkcias en januaro 2026. Do estas NUL ekstervikipediaj pruvoj ke la homo entute ekzistas. Kaj simpla serĉo per guglo ankaŭ rezultigas ĉefe bildojn kaj tekstojn kiuj en la pasintaj du semajnoj estis aldonitaj kaj tuj poste forigitaj el la vikipediaj projektoj. Tio vere ne konvinkas. Do
Por:
forigo.
ThomasPusch
diskuto
10:00, 15 jan. 2026 (UTC)
respondi
Komento:
Mi ĝenerale sentas min tre malproksima al la temo, kaj ŝatus mem ne tro laborintense profundiĝi en la demandon, ĉu (aŭ en kiu grado) la teksto povus esti kopirajta perfortaĵo. Sed ĉiukaze ĝi estas entute problema, estas tre malgranda (probable nur ekde la eltranĉado ĵusa), sed pli kritikinde estas
orfa artikolo
ekde kiam la uzanto Venca24 kreis la tekston en oktobro 2015, kaj li tuj sincere metis ŝablonon {{
orfa
}}: nur la teksto
PGP
ligas al ĝi, krome nur tri teknikaj notoj de diskutpaĝoj, kiuj ne kalkuleblas. Ĉe teksto kiu estas tiom magra kaj tiom orfa vere eblas havi dubon, ĉu ĝi vere necesas aŭ ĉu la tekstoj pri
Pretty Good Privacy
kaj
Philip Zimmermann
eble sufiĉe bone kovras la temon.
Venca24
kion vi mem pensas pri la anglalingvaj akuzoj pri kopirajta perfortaĵo kaj pri la 10-jarojn-aĝa orfeco de la teksto... Ĉu vi pensas ke indus via laborinvesto por defendi kaj savi la tekston?
ThomasPusch
diskuto
12:01, 14 jan. 2026 (UTC)
respondi
Uzanto:ThomasPusch
Komento:
Sufiĉas kaŝi malnovajn versiojn ĝis fino de jaro 2025.
Taylor 49
diskuto
01:22, 15 jan. 2026 (UTC)
respondi
Taylor 49
Prave, kaŝi la versiojn ĝis fino de 2025 povas senprobleme fari mi aŭ alia administranto, se tio estas la deziro de la komunumo kaj se iu pli-malpli faka esperantlingva vikipediisto konfirmis ke la forigoj de la neesperantisto estas justaj. Sed mi referis pri la la sendependaj aliaj mankoj de la teksto. Esti
orfa artikolo
aŭ mencii ruĝan ligilon
Patrick Juola
kiu ekde la jaro 2015 atendas artikolon (kiu, se ĝi verkiĝus, ankaŭ estus orfa, do "malorfigi" ĝin necesus ankaŭ tiun) ne estas kialo por forigo de teksto ene de semajno, sed tamen iam necesas investi labortempon en la tekston por forigi tiujn mankojkn - kaj la demando estas ĉu tiu laborinvesto vere estas bona investo. Por la momento aldono de ŝablonoj {{
ĝermo
}} kaj {{
orfa
}} kaj eble la vikidatuman eron
d:Q7146882
por la ligilo P. Juola sufiĉas, sed tiuj indikoj ne forigas la mankojn, nur videbligas ilin.
ThomasPusch
diskuto
09:30, 15 jan. 2026 (UTC)
respondi
ThomasPusch
Mi verdire miras, ke la vortolisto povas esti kopivia, ĉefe se neniu aŭtoritato pri juro decidis pri tio (mi ne konas ajnan similan kazon, se vi jes, bv. kunhavigi ĝin). Ĉiukaze la artikolo povas daŭre funkcii, ĉar ĝi enhavas informojn pri tio kio la temo estas kaj por kio ĝi estas uzata. La fakto, ke la artikolo estas orfa por mi signifas malmulton, ĉar mi ofte uzas rektan serĉadon ĉe Vikipedio aŭ mi iras al la artikoloj tra interlingvaj ligiloj aŭ el Vikidatumoj - do en tiu senco, neniu artikolo estas orfa, se ĝi havas eron en VD kaj almenaŭ unu artikolon en alia lingvo. Ĉar ĝi eĉ ne estas markita kiel
ĝermeto
, mi ne vidas akutan kialon por forigi ĝin. --
Venca24
diskuto
14:34, 15 jan. 2026 (UTC)
respondi
Komento:
In my personal view, we should divide actions. Deleting revisions which contains the word list may be able to do immediately because it seems to be sure that the copyright of the word list is not suitable for wikipedia per the discussion on enwiki. But, deleting the article should take time to discuss.
T4NeGMp7P4en
diskuto
15:30, 15 jan. 2026 (UTC)
respondi
Por:
kaŝo de malnovaj versioj kaj
Kontraŭ:
forigo. Ne plu orfa, minimuma tolerebla nivelo atingita.
Taylor 49
diskuto
16:30, 15 jan. 2026 (UTC)
respondi
Komento:
User:T4NeGMp7P4en
: FYI, Esperanto wikipedia and even more wiktionary
phab:T283143
, and also some other wikis are full of pirated stuff. Let me know if you want to clean the other ones too.
Taylor 49
diskuto
16:34, 15 jan. 2026 (UTC)
respondi
Taylor 49
Mi ne konsentas kun via troiga radikaligo ke "la esperanta vikipedio estas plena de pirate ŝtelitaj aferoj", aludante pri prenoj el PIV kaj Reta Vortaro. Estas kompreneble bone esti kritikeme atenta ne kopii plenajn frazojn aŭ ĉapitrojn el PIV en vikipedion sen mencii la fonton en piednota referenco. Sed kun piednota referenco jam estas en ordo citi. Kaj ni ĉiuj scias ke
Reta Vortaro
estas sub
Ĝenerala Publika Permesilo de GNU
, kaj ke
Plena Vortaro
(PV) de 1930 estas delonge senkopirajta pro sia aĝo. Nur PIV, de 1970, ankoraŭ havas kopirajtan protekton. Kaj se ie en Vikipedio estas frazo ke "Kioto estas la eksa ĉefurbo de Japanio", tiam tio
ne
estas
"ŝtelita kopirajta materialo" el PIV
, sed estas banala, ĝenerale konata scio. Do simple ne ĝustas ke "la esperanta vikipedio estas plenplena de amase pirate ŝtelitaj kopitajtaj tekstoj, jam de PIV, PV kaj ReVo, kaj ankaŭ el multaj aliaj kopirajtaj fontoj". Se estas dubo ke iu teksto povas enhavi kopirajtan tekston, ni diskutas tion, kaj se necese forigas kaj kaŝas tekstojn, kiel okazas ĵus ĉi tie. Sed via troigo facile donas maljustan impreson.
ThomasPusch
diskuto
11:26, 17 jan. 2026 (UTC)
respondi
Komento:
Efektive, kiel aludas la lasta noto de neesperantisto, sencas dividi la temojn. A) Ĉu necesas forigi versiojn kiuj enhavas materialon kion la koncerna anglalingva diskuto markis kiel kopirajtan kaj forigendan - fakte, mi mem nek estante komputilisto nek juristo ne profundiĝis en la temon kaj preferus ne investi horon aŭ du de mia vivo por tio, sed ĉiukaze mi estas kontraŭ tujdecido pri forigo en eo-vikipedio nur pro diskuto en en-wikipedia, en kiu tute ne partoprenis iu esperantlingva vikiano. Semajnon eblas ankaŭ preni por legado de tiuj tekstoj kaj mi volus peti ke iuj eo-vikipedianoj investus la tempon por legi la diskutojn kaj poste havu fidindan konsilon kiel nia vikipedio procedu (cetere, Taylor, estas tute en ordo kun alilingvano diskuti esperantlingve ĉi-tie, ĉar ĉiukaze ne nur temas pri du homoj sed pri ĉiuj ĉi tie, kaj anglalingvano ene de kelkaj sekundoj per guglo-tradukilo havos bonan tradukon de via noto esperantlingva). B) forigo de la teksto estas tute alia temo. Mi menciis plurajn mankojn de la teksto, ĝia nuna ĝermeco post la forta fortranĉo, kiu ne estas tre granda problemo se temas pri "bona"
artikola ĝermo
kiu havas ĉiujn minimumajn ecojn, kaj la orfecon (pri tio pli en sekva frazo) - ĝenerale, mi diru ke la esperanta teksteto pri
Pretty Good Privacy
tute plaĉas al mi, kaj se estas sufiĉe da energio inter la esperantaj redaktantoj, tiam certe ene de semajno eblas levi la tekston
PGP-vortolisto
ekster ĉiun dubon de forigindeco - cetere ni konsciu ke ĝis nun krom la neesperantisto kiu proponis ĝin por forigo
neniu ajn
voĉdonis por forigo (per verda pilko) - ĉiuj nur komentas kaj pripensas (plus Taylor klare voĉdonis kontraŭ forigo per ruĝa pilko) - ĉiuj povas ankoraŭ facile voĉdoni kontraŭ forigo, pli bone kompreneble se kun iom da argumentoj. Kaj laste,
Venca24
, pri la orfeco: Vi kompreneble pravas ke ĉiu teksto en eo-vikipedio ankaŭ troveblas per simpla guglo-serĉado aŭ tra alilingvaj vikipediaj tekstoj. Sed tamen la ideo de Vikipedio estas ne nur dependi je tiuj vojoj de trovebloj. Tial tute saĝas ke estas la normo ke almenaŭ
iuj
tekstoj ankaŭ en la projekto mem ligigu al ĉiu teksto. En tio nul aŭ unu ligilo al teksto estas tro malmulto. Kompreneble eblus cinike refuti ke konsiderante la nombron de ĉi-sekunde 380 625 esperantlingvaj artikoloj tute ne faras diferencon ĉu 0 aŭ 8 mizeraj internaj ligiloj montras al teksto, sed tamen indas atenti pri tio, ke nul ligiloj estas malpli ol 5 aŭ 10, kaj kompreneble ankaŭ tre bonvenas se 50 aŭ 100 ligiloj montras al la teksto. Hieraŭ estis 1 ligilo al la teksto, tro malmulte, hodiaŭ jam estis 3, mi ĵus ligis la 4-an (de la teksto
Pretty Good Privacy
), kaj kun iom da peno ankoraŭ eblos ekhavi 2 aŭ 4 pliajn ligilojn ĉi-tien. Sed per 4 internaj ligiloj jam eblas kontenti kaj grandanime re-forigi la ŝablonon {{
orfa
}}. Ĝenerale la ŝablono {{
orfa
}} sole ankoraŭ neniam sufiĉis kiel kialo por forigo de teksto: ĝi ĉiam estas alvoko por trovo pri pli da ligiloj, kaj nur kiam pluraj minusoj kunkalkuliĝas povus komune sufiĉi pri forigo de teksto, kun deca semajna voĉdono ĉi-tie.
ThomasPusch
diskuto
23:03, 15 jan. 2026 (UTC)
respondi
I should have described the reasons why I point out the discussion on enwiki.
eo:PGP-vortolisto
is the translation of
en:PGP_word_list
. Despite each community has independent deletion policy, it's worth referring the status of it.
There are less trustable sources on the internet about PGP word list, because a great majority of websites are copy of Wikipedia. So, the discussion on enwiki is the most informative and reliable document I can provide.
--
T4NeGMp7P4en
diskuto
12:48, 16 jan. 2026 (UTC)
respondi
T4NeGMp7P4en
Estas tute en ordo kaj ni dankas ke vi atentigas pri la diskuto en enwiki. Kaj klaras ke sencas konsideri tiun antaŭan diskuton pri la sama temo. Simple havas sencon ĉiukaze lasi al la esperantistoj semajnon da tempo por legi ĉion, aparte konsiderante ke ne ĉiu uzanto vidas tiun ĉi paĝon ĉiutage kaj eble nur ekvidos la noton post tri aŭ ses tagoj.
ThomasPusch
diskuto
11:00, 17 jan. 2026 (UTC)
respondi
ThomasPusch
Thanks! --
T4NeGMp7P4en
diskuto
11:43, 17 jan. 2026 (UTC)
respondi
For the moment, how about restarting the one-week discussion timer, and changing the focus to whether we should delete revisions from
oldid:5770443
to
oldid:7928246
? If we decide to remain the word list, there is no mean to debate the need of deleting the article for contentless. --
T4NeGMp7P4en
diskuto
15:09, 17 jan. 2026 (UTC)
respondi
I extended the time to 2026-01-25. Above I voted against deletion of the article and for revision suppression. So far nobody has requested deletion (except maybe "T4NeGMp7P4en"), and nobody has opposed revision suppression.
Taylor 49
diskuto
20:05, 19 jan. 2026 (UTC)
respondi
Taylor 49
Thank you! I also agree for revision deletion. --
T4NeGMp7P4en
diskuto
02:24, 20 jan. 2026 (UTC)
respondi
Por:
kaŝo de malnovaj versioj (
Yes
to hiding old revisions) kaj
Kontraŭ:
forigo (
No
to article deletion). -
Moldur
diskuto
06:19, 20 jan. 2026 (UTC)
respondi
We've agreed to delete copyvio revisions, but to leave the article. Waiting for admin action. --
T4NeGMp7P4en
diskuto
15:42, 29 jan. 2026 (UTC)
respondi
Farite
la kaŝado de la supozeble kopirajtaj versioj. Ĉu iu volus kontroli, ĉu ankaŭ ĉe li/ŝi la koncernaj versioj vere ne plu atingeblas?
ThomasPusch
diskuto
00:07, 30 jan. 2026 (UTC)
respondi
I checked, no copyvio revision remained. Thank you so much! --
T4NeGMp7P4en
diskuto
04:43, 30 jan. 2026 (UTC)
respondi
Tio nun estas alidirektilo al certa provinco de Turkujo. Mi supozas ke oni miskomprenis, ke "Merkez" estas propra nomo de subprovinco en tiu provinco. Sed fakte, laŭ
de:Merkez
, la vorto
merkez
estas ĝenerala termino en la turka por la ĉefa subunuo de iu ajn administra unuo. Ĝi havas neniun apartan rilaton kun provinco Afyonkarahisar. Tial la alidirektilo ne taŭgas. --
Arbarulo
diskuto
17:01, 26 jan. 2026 (UTC)
respondi
Por:
forigo de la fuŝa alidirektilo
Merkez
kaj
Por:
forigo de la fuŝa gemana artikolo
de:Merkez
d:Q1742187
. La turka vorto "Merkez" ne estas "ĝenerala termino en la turka por la ĉefa subunuo de iu ajn administra unuo" sed simple vorto por "centro" (
en:wikt:merkez#Turkish
tr:Merkez
). Ĝi ne meritas vikipedian artikolon, sed apartenas al vikivortaro.
Taylor 49
diskuto
19:35, 26 jan. 2026 (UTC)
respondi
Alidirektilo
Merkez
estas forigita. Ĉu iu aktiva en la germana vikipedio kuraĝas forigproponi paĝon
de:Merkez
Taylor 49
diskuto
17:40, 29 jan. 2026 (UTC)
respondi
Postokaze
Por:
forigo de la alidirektilo "Merkez" al
provinco Afyonkarahisar
. Mi antaŭe pripensis, ĉu sencus havi alidirektilon
Merkez (provinco Afyonkarahisar)
al la provinca paĝo, ĉar fakte estas distrikto "Merkez" (centro, mezo) en tiu provinco (ne estas miskompreno), sed ĉar en la vikipedio en Esperanto ne troveblas alia unuo rekte nomita "Merkez" aŭ "Merkez İlçe (distrikto centro)", nur iuj kombinaĵoj "[alia vorto] ... merkezi" (supozeble la adjektiva formo), kaj la konstrufirmao "Yapı Merkezi", tial la esperanta interkrampa aldonaĵo "... (provinco Afyonkarahisar)" estus idiotisma. Kompreneble nur en Esperanta Vikpedio ne ekzistas pli da paĝoj "Merkez", en la turka vikipedio
troveblas pli longa listo
, sed kion nin devus interesi la turka vikipedio aŭ vikidatumoj, krom se iu ĝenulo transformus la turkan liston
tr:Merkez (anlam ayrımı)
en vicon de ruĝaj ligiloj en la Esperanta Vikpedio.... argumentante, ke se teksto ekzistas en la turka branĉo kaj en vikidatumoj, tiam ruĝaj ligiloj en Esperanto pri la samaj temoj tre bonvenas. Sed tio laŭ mi estus sensencaĵo. Do, por forviŝado.
ThomasPusch
diskuto
23:47, 29 jan. 2026 (UTC)
respondi
La paĝo estas alidirektilo al
Rastrumero
. Tamen "bilda sensilo" nek estas sinonimo nek eĉ teorie subkoncepto de "rastrumero", kaj la ĝermo
Rastrumero
neniel helpas leganton lerni pri bildaj sensiloj. --
Arbarulo
diskuto
18:31, 28 jan. 2026 (UTC)
respondi
Kontraŭ:
forigo post alidirekto al
Ŝargkuplita aparato
Taylor 49
diskuto
17:40, 29 jan. 2026 (UTC)
respondi
Bone, do, mi povas ŝanĝi mian proponon al
Sindetena:
. Kvankam la nuna celo ankoraŭ povus misgvidi, ĉar ne ĉiuj bildaj sensiloj estas ŝarĝokuplitaj aparatoj, ĝi estas ege pli taŭga ol antaŭe. --
Arbarulo
diskuto
18:09, 29 jan. 2026 (UTC)
respondi
Sindetena:
Ĝenerale mi estas forte por vikipediaj alidirektiloj, kiuj simple direktigas legantojn al ĝusta celo. Sed la alidirektilo "
bilda sensilo
" ĝis nun nur uziĝis en la paĝo
Bilda distingokapablo
, nun tute ne plu uziĝas, kaj mi demandas min ĉu iu iam per la serĉaj vortoj "bilda sensilo" serĉos en la esperanta vikipedio. Do, alivorte: ĉu iu ajn iam rimarkos ĉu alidirektilo ekzistas aŭ ne ekzistas. Se neniu bezonas ĝin, ni ne bezonas ĝin. Kion la koncepto
Bilda sensilo
cetere signifus en vikidatumoj, do en aliaj lingvoj?? Se ne forigi la alidirektilon, sencus klarigi la koncepton (aŭ preskaŭ-sinonimon) "Bilda sensilo" en duonfrazo de la paĝo
Ŝargkuplita aparato
ThomasPusch
diskuto
23:17, 29 jan. 2026 (UTC)
respondi
Taylor 49
kaj
Arbarulo
Ĉu vi havas respondon al la supra demando?
ThomasPusch
diskuto
01:05, 31 jan. 2026 (UTC)
respondi
ThomasPusch
Bilda sensilo tute laŭvorte estas aparato, kiu sensas lumon kaj faras el ĝi bildon. Laŭ alilingvaj artikoloj, ekzemple france
fr:Capteur photographique
, ŝarĝokuplita aparato estas unu grava speco kaj la alia estas komplementa metaloksida duonkonduktilo (
en:complementary metal oxide semiconductor
). --
Arbarulo
diskuto
01:52, 31 jan. 2026 (UTC)
respondi
Ah, nun ĉio klaras. Mi dirus ke plej bonas kaj plej helpas tuj enmeti tiun bazan informon en duan frazon de la teksto
ŝargkuplita aparato
, plej bone per kodoj de vikidatumoj, kun escepta uzo de grasaj literoj, se oni tradukas al unu nacia lingvo, oni ĉiam elstarigas tiun "ŝajne aparte internacian" lingvon kaj malelstarigas la aliajn. Do tute banale
Kaj pripenseblas (mi persone subtenus, kvankam en du kazoj temus pri gvido de mistajpaĵo al ĝusta vorto) ĉu ankaŭ konsideri alidirektilojn de la ĝusta variaĵo
ŝargokuplita aparato
kun plia meza vokalo kaj de la eraraj variaĵoj
ŝarĝkuplita aparato
kaj
ŝarĝokuplita aparato
kun "ĝ" anstataŭ "g" al la teksto
ŝargkuplita aparato
, ĉar tiu mistajpo ĵus eĉ okazis al vi kaj certe ankaŭ okazos al aliaj. Ĉu ĉiu konsentas pri tiuj tri aldonaj alidirektiloj? Ĉiukaze ĉio estas iusence nur provizoraj solvoj - ankaŭ la alidirektilo de
bilda sensilo
al
ŝargkuplita aparato
, sed lamentado pri mankoj de veraj kompletaj esperantaj tekstoj ne estas solvo, dum klara klarigo estas helpo.
ThomasPusch
diskuto
07:54, 31 jan. 2026 (UTC)
respondi
Farite
Plene riparite. Tamen mi apenaŭ subtenas alidirektilojn por eraraj variaĵoj. La kodo "Q209121" estas malĝusa por la celata bildsensilo.
Taylor 49
diskuto
18:38, 1 feb. 2026 (UTC)
respondi
Dankon ThomasPusch pri la korekto! Ĉi-kaze temas pli ĝuste pri mislego ol mistajpo. Principe mi ne multe ŝatas alidirektilojn por misliterumoj - tamen, se ni havos ilin, ĉi tiu estus relative taŭga okazo. Do mi nek poras nek kontraŭas tion. --
Arbarulo
diskuto
04:21, 2 feb. 2026 (UTC)
respondi
Principe ankaŭ mi ne multe ŝatas alidirektilojn por misliterumoj - tamen, ĉi tie estas tiom nematura temaro, kaj la termino
ŝargkuplita aparato
estas tiom ekzotikega (almenaŭ mi neniam vidis ĝin en la esperantlingva literaturo kaj gazetaro, kaj mi preskaŭ garantias ke ĝi neniam menciiĝis ie tie), ke la facile pardonebla mistajpo skribi la adjektivon "ŝargkuplita" kun silabo "ŝarĝ" permesas klarigan alidirektilon.
Taylor 49
Vi en unu frazo notas "plene riparite" kaj en alia tamen avertas "La kodo "Q209121" estas malĝus[t]a por la celata bildsensilo". Ĉu vi havas pli bonan ideon por vikidatuma kodo aŭ entute havas proponon kiel solvi la dilemon? Klaras ke ĉiuj konsentas ke "ĉio estas iusence nur provizoraj solvoj", sed jes bonas se tiuj "provizoraj solvoj" estu laŭeble ne malĝustaj.
ThomasPusch
diskuto
10:30, 6 feb. 2026 (UTC)
respondi
Mi jam riparis tion en la artikolo:
Q210745 "active pixel sensor"
. Mi ankaŭ kreis alidirektilon
CCD-bildosensilo
Taylor 49
diskuto
01:44, 8 feb. 2026 (UTC)
respondi
Do eblas konsideri la temon kontentige finita.
ThomasPusch
diskuto
01:42, 5 mar. 2026 (UTC)
respondi
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je
ĵaŭdo 5 februaro 2026 22:40
Artikolo
aglomeraĵo de Poznano
historio
ĉi tien
forigu
Kialo
temas pri robota kreo de 2007, orfa teksto, mizera ĝermeto de nur unu frazo kun enhavo "aglomeraĵo de Poznano estas aglomeraĵo", kiu aldone havas plendan ŝablonon ke la frazeto kaj informkesto polurendas ĉar ĝi reflektas la staton de 2006 kaj plene malaktualas. Pri ĝi neniam zorgis iu ajn homa uzanto, kaj nun ĝi kiel dirite malaktualas je du jardekoj -
pri
aglomeraĵo de Kielce
estas la tute sama situacio, tial mi nomumas ambaŭ
Uzanto
ThomasPusch
diskuto
22:51, 29 jan. 2026 (UTC)
respondi
Rezulto
Forigita
per nur 2 poraj voĉoj sed neniu duba aŭ kontraŭa, malgraŭ ke pasis 9 tagoj... forigitaj
ThomasPusch
diskuto
16:19, 7 feb. 2026 (UTC)
respondi
Por:
Sed: ekzistas ankoraŭ
aglomeraĵo de Kraków
kaj
aglomeraĵo de Vroclavo
, kiuj estas tute same senesperaj. Mi pledas ankaŭ kun-forigi tiujn ! En la Kraków-paĝo Thomas en 2010 aldonis duan frazeton apud la robota unua, kaj en la Vroclavo-paĝo alia nova uzanto engluis liston de urbonomoj kun neklaraj nombroj de loĝantoj (sed daŭre nur estas unu frazo kaj orfa teksto), sed tamen tio estas tute ne sufiĉa por savi la aūtomataĵon - tion certe ankaŭ Thomas kaj tiu nova uzanto ne asertus.
Aidas
diskuto
19:57, 2 feb. 2026 (UTC)
respondi
Por:
Forigo ankaŭ de la aldonaj du nomitaj paĝoj. La argumentoj klaras, kaj la fakto ke ĉiuj 4 paĝoj estas orfaj artikoloj montras ke en neniu alia teksto ili mankos, se ili estos for. Kompreneble pri ĉiuj 4 "aglomeraĵoj" eblus fari kontentigajn minimumajn tekstojn, por tio jam sufiĉus informkesto, 3 plenaj frazoj, ekstera ligilo, listo de la koncernaj urboj (kun aktualiĝantaj nombroj de loĝantoj aŭ tute sen nombroj), kaj ligiloj al la aglomeraĵaj paĝoj
de
tiuj urbaj artikoloj. Tio ne estas multo, kaj se iu entuziasmas pri geografio de Pollando, la bone faritaj paĝoj estos bonvenaj. Sed Ĝis nun ekde 2007 neniu uzanto interesiĝis pri tiaj kreoj, ankaŭ mi ne volas perfortiĝi de plene senespera "robota kreo de 2007, orfa teksto, mizera ĝermeto" nun kontraŭ mia konvinko krei bonan tekston, kaj ne estas iu ajn devigo. Ke la roboto en kvar kazoj kreis nekonvinkajn paĝojn, ne estas plendinda: dum 19 jaroj homaj esperantistoj havis la ŝancon ampleksigi la tekstojn al minumuaj artikolaj ĝermoj. neniu uzis tiun ŝancon kaj nun la plorinda ĉapitro finiĝas. Mi jam povas forigi la tekstojn pri aglomeraĵoj de Kielce kaj Poznano.
Farite
Tiuj pri Krakow kaj Vroclavo nur aldoniĝis antaŭ 4 tagoj. Mi proponas forigi ilin morgaŭ, post atendotempo de 5 tagoj. Ĉar ili vere laŭ kialoj de forigo similas al la jam forigitaj paĝoj.
ThomasPusch
diskuto
10:15, 6 feb. 2026 (UTC)
respondi
Farite
Nun la paĝoj pri Krakow kaj Vroclavo ankaŭ estas for. Daŭre ĝis la lasta minuto ili ne estis ligitaj de iu paĝo kaj ilia manko ne rimarkeblos.
ThomasPusch
diskuto
16:18, 7 feb. 2026 (UTC)
respondi
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je
vendredo 13 februaro 2026 11:56
Artikolo
Joel Filsaime
historio
ĉi tien
forigu
Kialo
Neesperantisto markigis tiun paĝon kiel spamaĵo, vikidatuma ero pri la temo tute ne estas sed en
d:Q58221895
estas informoj pri la ŝtrumpopupa agado de iuj penoj puŝi la temon en vikipedion, teksto nun nur estas en la esperanta branĉo, supezeblas ke alilingvaj tekstoj jam estis forigitaj, sed tio rekte ne kontroleblas. Ĉiukaze la esperanta ek-teksteto estas
orfo
, aldone estas mizera unufraza artikola ĝermeto, kaj krome dubindas la menciindeco de la homo, se neniu esperantista uzanto konas lin kaj en la angla kaj ĉiuj aliaj branĉoj de vikipedio estas neniu informo pri li. Ah, kaj la indikita ekstera ligilo fine de la paĝo ankaŭ estas morta ligilo. Sola referenco ankaŭ ne funkcias, kaj tial entute sola provo pri ekzisto de tiu kantisto estas
IMDb
, filma datumbazo, kiu tamen nur indikas lian naskiĝdaton kaj ke li neniam faris filmon. Tio estas mizere malmulte por konvinki pri lia tutmonda menciindeco.
Uzanto
ThomasPusch
diskuto
11:40, 6 feb. 2026 (UTC)
respondi
Rezulto
Forigita
du poraj, neniu kontraŭ.--
kani
diskuto
11:56, 1 mar. 2026 (UTC)
respondi
Por:
ThomasPusch
diskuto
11:41, 6 feb. 2026 (UTC)
respondi
Por:
Moldur
diskuto
14:30, 6 feb. 2026 (UTC)
respondi
La artikolo pri ne plu ekzistanta retejo kun dubinda menciindeco.
RG72
diskuto
07:14, 7 feb. 2026 (UTC)
respondi
Por:
forigo. -
Moldur
diskuto
12:28, 7 feb. 2026 (UTC)
respondi
Por:
forigo. Se artikola ĝermo, kiu kreiĝis nur en Esperanto, estas pri retejo kaj tiu retejo ne plu ekzistas, tiel ke necesas aldoni ŝablonon {{
404
}} en la tekston, tio jam estas malbona antaŭsigno. Tiel ĉi la paĝo ne konvinkas. Aŭ necesas mirakla redaktado, aŭ simpla forigo.
ThomasPusch
diskuto
16:11, 7 feb. 2026 (UTC)
respondi
Por:
forigo.--
kani
diskuto
21:07, 23 feb. 2026 (UTC)
respondi
Por:
sed 8 uzoj de "Infobox Software" ankoraŭ devos permane anstataŭiĝi, aŭ per la roboto de Taylor, ĉar vere tio ankoraŭ ne okazis.
ThomasPusch
diskuto
01:38, 5 mar. 2026 (UTC)
respondi
Por:
mi anstataŭigis {{
Infobox Software
}} --> {{
Informkesto programo
}} sed ŝajnas ke nia ŝablono bezonas prilaboradon ĉar kelkaj parametroj ne bone funkcias. --
CasteloBranco
diskuto
22:49, 19 apr. 2026 (UTC)
respondi
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je
lundo 2 marto 2026 21:16
Artikolo
Natalia Bryant
historio
ĉi tien
forigu
Kialo
Ne estas mi kiu petas forigon, sed intervikia patrolanto -- iu neesperantisto aldonis la "internacian" argumenton "crosswiki spam", kaj fakte proponis tujforigon, sen iu diskuto
Uzanto
--
kani
diskuto
) 21:27, 23 feb. 2026 (UTC) --
ThomasPusch
diskuto
23:29, 4 mar. 2026 (UTC)
respondi
Komento:
Mi mem dubas pri enciklopedieco. Ankaŭ ĉu la patro aldonas menciecon. En la artikolo estas kelkaj fuŝaĵoj, sed korekteblaj.--
kani
diskuto
21:27, 23 feb. 2026 (UTC)
respondi
Por:
forigo.
Q83827832
kreinto globale forbarita pro interalie gantopupumado. Fontoj estas multaj, tamen la artikolo ŝajnas esti memreklamo.
Taylor 49
diskuto
22:18, 23 feb. 2026 (UTC)
respondi
Komento:
Efektive en vikidatumaro videblas pluraj diverslingvaj paĝoj kreitaj kaj baldaŭ forigitaj pro forta premo de ne-lingvaj ĉasantoj pri vikipedia misuzado. Sed la nederlanda vikipedio en sia eksterprojekte puŝita diskuto pri ebla forigo forte protestas pri forigo nur pro argumento "crosswiki spam", kaj eble estas verkita pli profesinivele ol la esperantlingva teksto, kiu stile ne jam estas tre polurita. Kaj mi eĉ ne jam havas personan opinion, ĉu mi opinias la manekenon menciinda en la esperantlingva vikipedio. Ankaŭ iom ĝenas ke la ne-lingvaj ĉasantoj jam energie du-foje forigis (probable solan) foton el la komunejo kaj el vikidatumoj, sed foto kompreneble estas nur unu elemento en komenca teksto.
ThomasPusch
diskuto
23:29, 4 mar. 2026 (UTC)
respondi
Ĉu vere forte?
nl:Wikipedia:Te_beoordelen_pagina's/Toegevoegd_20260222#Natalia_Bryant
Taylor 49
diskuto
23:44, 4 mar. 2026 (UTC)
respondi
Nu, la diskuto tutekzakte estis:
Nomumita por tujforigo pro krucvikia spamo. Mi vidas artikolon kun fontoj. Do, ĝis kia grado ĉi tiu artikolo estas netaŭga? – Mbch331 22 Feb 2026
Krucvikia spamo ne estas kialo por tujforigo, @WikiBayer. Alie, la artikolo ŝajnas bona al mi. Ĝi povus esti iom pli bona gramatike, kaj kelkaj frazoj povus esti pli neŭtralaj, sed ĝi ne estas aparte problema artikolo kaj ankaŭ estas bone fontigita. Mondo 23 Feb 2026
Mi purigis la artikolon. Mondo 23 Feb 2026
@MondoE, ne estas listigita fidinda fonto. WikiBayer 23 Feb 2026
People, Vogue, ESPN, ktp. estas aŭtoritataj fontoj en nia Vikio. Kaj la fontoj ankaŭ mencias ŝin anstataŭ mencii ŝin nerekte, kio ankaŭ estas postulo ĉi tie. Krom la lasta fonto, sed tiu ankaŭ nur konfirmas ŝian fratinon. Mondo 23 Feb 2026
Ekde tiam neniu plia nederlanda komento venis. Fakte estis nur du homoj, kiuj protestis kontraŭ la propono, mi dirus ke "forte", kaj neniu krom la proponinto mem subtenis forigon. Sed mi estas malpli konvinkita ol la du nederlandlingvanoj, la artikolo jes ŝajnas esti memreklamo. Nun (nur)
du
esperantaj tekstoj interne ligas al la teksto, sed de ĝi restus oni povus aldoni ligojn de la paĝoj
19-a de januaro
Chanel
Dolce & Gabbana
, Teen
Vogue
Vanity Fair
Victoria's Secret
kaj per tio eviti ke la teksto estus artikola orfo. Eble mia entuziasmo suferas, ĉar mi ne estas leganto de tiuj gazetoj kaj tial ne jam vidis ŝin en artikolo, sed pro la memreklamo mi tendence estas
Malforte por:
forigo, ankaŭ se la nederlanda teksto tre probable restos.
ThomasPusch
diskuto
01:28, 5 mar. 2026 (UTC)
respondi
Mi prove malplenigis ĝin.
Taylor 49
diskuto
18:28, 1 mar. 2026 (UTC)
respondi
Por:
ThomasPusch
diskuto
01:32, 5 mar. 2026 (UTC)
respondi
Por:
la argumentado sekveblas.
User:Aidas
14:42, 8 mar. 2026 (UTC)
respondi
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je
dimanĉo 8 marto 2026 12:48
Artikolo
Dunst Records
historio
ĉi tien
forigu
Kialo
Ŝajnas mempropagando. Nura referenco ripetas la enhavon de la artikolo. Estas neniu interna ligilo kaj neniu koresponda alilingva artikolo, nek en angla nek en hungara.
Uzanto
--
kani
diskuto
12:02, 1 mar. 2026 (UTC)
respondi
Malforte kontraŭ:
forigo. Estas klare ke estas neniu koresponda alilingva artikolo, kaj la teksto eĉ ne estas aparte sprite farita. Sed la ligo al
Believe Music
kaj per tio al la esperantlingva muzikeldonejo
Vinilkosmo
igas ĝin interesa por la esperantista komunumo. Internaj ligiloj restos iom problemetaj, nun estas tri da ili, ne plu estas tute neniuj, kvar povus jam sufiĉi (eble el paĝo
Budapeŝto
aŭ paĝo
elsendfluo
).
ThomasPusch
diskuto
00:09, 5 mar. 2026 (UTC)
respondi
Tendence
Kontraŭ:
Pro tio ke nun estas pluraj malfortaj referencoj kaj la ligilo al ekzistanta teksto "Believe Music" kaj nerekte Vinilkosmo iusence pravigas la tenon aparte en wiki-eo. Mi kompreneble samkiel ĉiu alia ne scias, ĉu aŭ kiom ankoraŭ venos produktaĵoj de tiu muzikforĝejo de ege juna eldonisto, sed mi tamen ne volas diskriminacii nur pro la asertata aĝo.
Aidas
diskuto
14:37, 8 mar. 2026 (UTC)
respondi
Por:
ThomasPusch
diskuto
01:35, 5 mar. 2026 (UTC)
respondi
Komento:
Mankas al mi teknikaj scioj pri ŝablonoj, sed nun mi vidas, ke estas centoj da artikoloj kun ruĝaj volapukaĵoj en kategorioj ĝis oni ŝanĝas
Tradukita
al
Trad
.--
kani
diskuto
01:00, 28 mar. 2026 (UTC)
respondi
Komento:
Tio neniel rilatas al la forigo, sed al redakto de la ankoraŭ ekzistanta
Ŝablono:Tradukita
. Bedaŭrinde mia libertempo malpliiĝis do laboro ne progresas tiel rapide kiel mi planis.
Taylor 49
diskuto
21:02, 5 apr. 2026 (UTC)
respondi
En "Vikipedio:Projekto:Korektado de parametroj de ŝablonoj/6" ankoraŭ estis iuj uzoj de la ŝanĝita ŝablono "CarojDeRusio" por ĝustigi, tion mi faris nun. Nun mi estas
Por:
forigo de ĉiuj 3.
ThomasPusch
diskuto
01:34, 5 mar. 2026 (UTC)
respondi
Por:
Aidas
diskuto
14:38, 8 mar. 2026 (UTC)
respondi
Por:
ThomasPusch
diskuto
01:34, 5 mar. 2026 (UTC)
respondi
Por:
Aidas
diskuto
14:38, 8 mar. 2026 (UTC)
respondi
Por:
Tujforigenda (Ĝ1).
CasteloBranco
diskuto
20:20, 5 apr. 2026 (UTC)
respondi
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je
lundo 23 marto 2026 17:51
Artikolo
Graziano D'Urso
historio
ĉi tien
forigu
Kialo
Mi dubas ĉu temas pri mempropagando, kvankam la artikolo mem ŝajnas savebla. Tamen la kreinto estas la biografiito mem, kaj la artikolo ne ekzistas en la itala, kaj nur en minoritataj lingvoj.
Uzanto
--
kani
diskuto
17:52, 16 mar. 2026 (UTC)
respondi
Kontraŭ:
La referencoj ŝajnas al mi konvinkaj, kaj estas multaj, kiuj vere kovras pli-malpli ĉiujn asertojn. Ke estas ISBN-numeroj pri liaj verkaĵoj, ankaŭ estas pluso, kio ebligas kontroli la publikigon (kvankam tion mi ankoraŭ ne faris). Ĝustas ke estis konto de sama nomo kiu starigis la esperantan tekston, kaj kiu baze faris multegajn redaktetojn en vikidatumoj, tio estas minuso, sed en vikidatumoj ne estas signo ke itala teksto pri li iam estis kaj estis forigita. Sed la informoj estas kredindaj, estas sufiĉaj kaj estas informaj.
Aidas
diskuto
07:06, 27 mar. 2026 (UTC)
respondi
Kontraŭ:
La argumentoj de Aidas validas, kaj kaj "la artikolo ne ekzistas en la itala, nur en minoritataj lingvoj" (nun en 11 krom en E-o) ne estas valida kialo por forigi tekston - la
kataluna
estas pli granda lingvo (kaj laŭ nombro de parolantoj kaj laŭ vikipedia branĉo) ol ni diru la dana, armena aŭ hebrea, kiuj simple havas pli da renomo ĉar ili estas ne nur fortaj regionaj sed ŝtataj lingvoj, kaj la
sicilian
eblas konsideri dialekton de la itala, do "loka lingvo" de la temulo. Certe la e-lingva teksto tre povos profiti de informkesto, sed tio estas rapide aldonebla, kaj la kvanto de referencoj estas eĉ ekscesa por tiom malvasta teksto ... sed en duba kazo pli bone multe pli ol multe malpli da referencoj. Ke "estis konto de sama nomo kiu starigis la esperantan tekston" kaj tio supozigas ke probable aŭ eble "la kreinto estas la biografiito mem", estas kialo despli detale rigardi ĉu neŭtralaj fontoj konfirmas la asertojn, sed tio ŝajnas la kazo ĉi tie.
ThomasPusch
diskuto
00:20, 6 apr. 2026 (UTC)
respondi
Malrespekto de kopirajto - aspektas kiel laŭvorta traduko de
[2]
kaj mi vidas neniun indikon de permeso.
La malrespekto de kopirajto restas. Administrantoj
Tlustulimu
ThomasPusch
Blahma
KuboF Hromoslav
Gamliel Fishkin
LiMr
Kani
Stefangrotz
Bonvolu fari ion. --
Arbarulo
diskuto
19:15, 5 apr. 2026 (UTC)
respondi
Kontraŭ:
La malrespekto de kopirajto ne plu restas, ĉar mi reredaktis la artikolon el la portugallingva vikipedio kiu indikas diversajn fontojn. Nun la teksto estas tute alia kaj mi forigis ankaŭ unu bildon. Tial mi petas la forigon de la forigaverto.--
kani
diskuto
19:59, 5 apr. 2026 (UTC)
respondi
Kani solvis la problemon. Dankon! --
Arbarulo
diskuto
20:06, 5 apr. 2026 (UTC)
respondi
Krome mi petas atenton al
Vikipedio:Forigendaj dosieroj#Historiaj dosieroj de Claudio Pistilli
. ThomasPusch jam forigis kelkajn, restas aliaj trovitaj sed ne forigitaj, kaj multegaj aliaj ankoraŭ ne kontrolitaj. --
Arbarulo
diskuto
16:08, 19 mar. 2026 (UTC)
respondi
La problemo ĝustas. Mi ekde la komenco de marto sukcesis savi kelkajn bildojn, forigis aliajn pri kiuj mi jam pruvis ke ili neniel povus esti pli ol 100-jaraj, kiel estis indikite en la licenca aserto, sed mi interkonsentis kun Arbarulo lasi tempon de entute ses semajnoj, do ĝis pli-malpli mezo de aprilo, kaj tiam mi forigos ĉiujn dosierojn kiuj ĝis tiam ankoraŭ estos sen konvinkaj pruvoj pri ekestado antaŭ pli ol 100 jaroj. Mi nun de la 7-a ĝis la 11-a vojaĝos kaj estas sen retkonekto, kaj de la 13-a ĝis 17-a ankaŭ. Tial mi proponas ke ĉiuj povos ankoraŭ vidi ĉu eblus savi iujn dosierojn, ankaŭ mi povos vidi sed mi nur la 12-an de aprilo, kaj ke ni metu la finan limdaton la 18-an de aprilo. Mi promesos ke mi tiam forigos ĉiujn el la nun 40 dosieroj kiuj nun estas en la iom misgvida
Kategorio:Tujforigendaj artikoloj
(la ekzakta titolo de la kategorio ne gravas, ĉiukaze plej multaj estas klara kandidato esti forigitaj post revizio aŭ post konvena atendotempo - do "ne tuj", sed ĉiukaze). Mi ne kaŝu ke ne eblas tiom klare diri ke ĉiuj kandidatoj estus perforto de kopirajto. Ekzemple (post detala serĉado)
Papo Gelasio la 1-a
estas bone dokumentita kiel litografio de 1879, signife pli ol 100-jara
Justino la 2-a (520-578)
, same signife pli ol 100-jara
Sankta Akacio de Sinajo
, signife pli ol 100-jara, sed restas dubo ĉu ĝi vere konvenas en la teksto
Bazilisko la Juna
Jakobo de Edesa
Klodjo Albino (147-197)
Konstanteno la 3-a (361-412)
Hostiliano, c. 230-251
Filipo la 2-a (Makedonio)
kaj
Maŭricio la 1-a (539-582)
el 1697
estas konfirmite pli aĝaj ol 100 jaroj kaj sendube povos resti. Sed plej multaj aliaj restas sub forta dubo, kaj se en ses semajnoj ne eblis trovi argumenton por tenado devos forpreniĝi meze de aprilo...
ThomasPusch
diskuto
23:31, 5 apr. 2026 (UTC)
respondi
Komento:
Mi vere malĝojas devi nun forigi ĉiujn dosierojn alŝutitajn de Claudio krom la naŭ pri kiu mi sukcesis detektive pruvi kaj dokumentigi ke ili vere estas pli aĝaj ol 100 jaroj. Pri pluraj aliaj bildoj, ekzemple
tiu ĉi
, uzita je la nomo "Ekzekutado de la imperiesto Maŭricio fare de la uzurpisto Fokas.png" en la teksto
Maŭrico (imperiestro)
, mi facile kredus ke ĝi estus pli ol 100 jarojn aĝa, sed mi ne havas la tempon investi horon da serĉado por ĉiu de la nun ankoraŭ 39 bildoj en la kategorio, 39 horoj estus plena oficista laborsemajno. Kaj evidente Claudio eĉ ne komencis serĉi verajn fontojn de la bildoj (kompreneble fonto ne estas "mi vidis ĝin kiel ornamaĵo de privata Facebook-noto, ne klaras de kie la bildo venis tien"). Do: se en ses semajnoj ne eblis trovi argumenton por tenado, ili devas nun forpreniĝi. Jam la forprenado unu post alia estas sufiĉe da laboro. Kompreneble mi ĉie kontrolos ĉu eble Claudio aŭ iu tamen metis dokumentigon al la dosiera priskribopaĝo antaŭ definitiva forigo, sed mi dubas ke mi vidos ion tie...
ThomasPusch
diskuto
21:24, 19 apr. 2026 (UTC)
respondi
Mi en la proceso de pena forigo ankoraŭ sukcesis pruvi kaj dokumentigi la aĝecon de
10.
dosiero:Karino (250-285) Romia Imperiestro.png
11.
dosiero:Phocas (547-610) 2.png
12.
dosiero:Senkapigo de Siagrio (486).png
13.
dosiero:Granda Palaco de Konstantinopolo (Vogt).png
14.
dosiero:Prometeo liberigita de siaj ĉenoj fare de Heraklo.png
kaj sekve povis savi ilin. Du pliajn bildojn (
15
kaj
16
) mi povis anstataŭigi per identa bildo el la vikimedia komunejo. Tiel necesas fine nur 23 bildojn forigi kaj maluzigi en la tekstoj.
ThomasPusch
diskuto
12:35, 20 apr. 2026 (UTC)
respondi
PS: Ankaŭ
dosiero:Romia Konkero fare de la vandaloj.png
identiĝis kiel bildigo de 1890 kaj same estas klare pli ol 100-jara. TP
Farite
la forigo de ĉiuj dubaj dosieroj. La koncerna
ujo
nun ne havas ajnan dosioeron.
ThomasPusch
diskuto
20:32, 20 apr. 2026 (UTC)
respondi
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je
ĵaŭdo 2 aprilo 2026 9:36
Artikolo
J-Pimp (songwriter)
historio
ĉi tien
forigu
Kialo
Fuŝa artikolo, metita de anonimulo: nur unu frazo, alilingva titolo, nur unu referenco, kiu fakte ne referencas la tekston kaj nur mencias kanton, kaj manko de alilingva artikolo; ĝi ne ekzistas eĉ en la angla, inter pli ol 7 milionoj ne estas loko por tio.
Uzanto
--
kani
diskuto
09:14, 26 mar. 2026 (UTC)
respondi
Rezulto
Forigita
Kvar poraj, neniu kontraŭa.--
kani
diskuto
21:22, 7 apr. 2026 (UTC)
respondi
Por:
La teksto estas orfa, estas kvante tute malsufiĉa ĝermeto de nur unu frazo, la titolo ("songvvriter") estas fuŝa, la sola referenco pruvas nur ke iam ajn ekzistis unusola rep-muzikaĵo, ĝi ne pruvas iun biografian aserton (da kiuj ekzistas nur vera nomo, asertita naskiĝdato kaj -loko), kaj krome alilingvaj ĉasantoj de intervikia misuzo akuzas la anonima(j) konto(j)n pri transvikia spamado. Ĉio kune ne konvinkas.
Aidas
diskuto
06:37, 27 mar. 2026 (UTC)
respondi
Por:
Mi konsentas kun Aidas. Dubinda
menciindeco
CasteloBranco
diskuto
20:11, 5 apr. 2026 (UTC)
respondi
Por:
Kio estas eble ioma perforto konrraŭ la mizera ĝermeto, estas ke nun jam ĝi ne ligiĝas al vikidatuma ero - mi pensas ke kiam mi unuafoje ĵetis rapidan rigardon al ĝi fine de marto, ĝi ankoraŭ havis - tio
estus
fuŝa ago de iuj akuzaj "alilingvaj ĉasantoj de intervikia misuzo" se temus pri valora teksto, sed pri tiu ĉi eĉ ne meritas provi eltrovi kie povus esti malaperinta la vikidatuma ero. Mi same pledas por forigo.
ThomasPusch
diskuto
21:48, 5 apr. 2026 (UTC)
respondi
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je
mardo 14 aprilo 2026 22:40
Artikolo
Falsaj kuracistoj en Finnlando
historio
ĉi tien
forigu
Kialo
Ŝajnas persona kreaĵo. Estas nek referencoj nek alilingvaj ekvivalentoj. Ankaŭ ne estas klara temfadeno: ĉu temas pri sendiplomaj kuracistoj, ĉu pri tio en Finnlando, ĉu pri la kazo de Esa Laiho. Temas pri nia konata finna amiko kun kiu maleblas interkonsenti por plibonigo de iliaj kreaĵoj, kaj krome li de tempo al tempo kreas novan avataron.
Uzanto
--
kani
diskuto
22:43, 7 apr. 2026 (UTC)
respondi
Por:
Estas falsaj profesiuloj preskaŭ ĉie. La artikolo ne indikas kial ĝi meritas apartan artikolon.
CasteloBranco
diskuto
00:54, 11 apr. 2026 (UTC)
respondi
Por:
Mi konsentas kun ĉi tiu forigo. Ankaŭ ne estas kategorioj aŭ io ajn montrata en la artikolo. Mi ĵuste antaŭeniris kaj etikedis la artikolon, kaj ankaŭ informis la aŭtoron.
(Mi ne scias ĉu mi supozeble voĉdonu pri tiaj aferoj; ankoraŭ estas sufiĉe nova ĉi tie!)
YTY76-EO
diskuto
10:36, 12 apr. 2026 (UTC)
respondi
Por:
forigo: nesufiĉe menciinda. Eble movebla al
Falsa kuracisto
kaj plibonigebla, kvankam mi ne trovas la temon ĉe WikiData.
Taylor 49
diskuto
19:12, 16 apr. 2026 (UTC)
respondi
Por:
Mi vidis, ke vi
movis ĉi tiun ŝablonon
al
Ŝablono:Krimo en Aŭstralio
kiu indikas misliterumon (celis "
Aŭstralio
", skribis "
Okcidenta Aŭstralio
"). Mi diras jes/por al ĉi tiu forigo, aŭ se mi eraris, atendu ĝis vi respondos al ĉi tio.
(Mi ne scias ĉu mi supozeble voĉdonu pri tiaj aferoj; ankoraŭ estas sufiĉe nova ĉi tie!)
YTY76-EO
diskuto
10:44, 12 apr. 2026 (UTC)
respondi
Por:
Tuj forigenda (
R3
).
CasteloBranco
diskuto
13:04, 12 apr. 2026 (UTC)
respondi
Por:
Tuj forigenda, estu
Ŝablono:Krimo en Aŭstralio
Taylor 49
diskuto
19:05, 16 apr. 2026 (UTC)
respondi
Por:
Mi hieraŭ revenis el dusemajna ferio, kaj nun unuafoje reestas sur tiu ĉi paĝo. Tial mi kiel unua ago ĉi tie ĵus forigas la post movo ne utilan malnovan titolon "Ŝablono:Krimo en Okcidenta Aŭstralio". Tion oni fakte povintus fari ankaŭ kun malpli longa atendotempo ol plena semajno, konsentite. Sed semajno ĉiukaze tre rapide pasas. Mi ankoraŭ esperas ke la navigila ŝablono uziĝos en pli da paĝoj ol tiu ununura - navigilo kiu celas kunligi plurajn paĝojn sed entute nur estas unu orfa paĝo el krome neekzista serio estas sensenca. Sed kompreneble, unu nova paĝo estas la unua kaj aliaj povas naskiĝi post kelkaj tagoj aŭ semajno. Kaj mi alvokas ke se la temaro maturiĝas, la esperanta navigilo fine estu en Esperanto - do estu "Okcidenta Australio", ne iu fremda mallongigo "VVA", ktp. Sed tio estas facila adapto, fari plurajn tekstojn pri la temaro estas unua paŝo kaj estas pli granda laboro.
ThomasPusch
diskuto
21:00, 19 apr. 2026 (UTC)
respondi
Hieraŭ la verkinto
Uzanto:Claudio Pistilli
mesaĝis aparte al mi kaj al
Uzanto:Kani
kun teksto, kiun li prezentas kiel leteron de
Luz Espírita
(eldoninto de la fonto kiun li tradukis) permesanta uzon de la artikolo. Mi kaj en mia diskutpaĝo ankaŭ
Uzanto:Taylor 49
respondis pli-malpli same, ke ili faru la normalan procedon, t.e. metu permesilon publike sur sian retejon aŭ sendu ĝin al la tiucela retadreso. Samtempe Kani respondis ke estas tute bone jam remeti la tekston. Al mi Claudio Pistilli tuj koleriĝis, ne faris la normalan procedon, sed tuj remetis grandan parton de la artikolo.
Mi pensas ke ĉi tiu agado estas maldeca kaj estas kialoj suspekti ke la permeso estas falsa. Ni scias pri la permeso nur tra Claudio Pistilli mem. Kaj antaŭ nelonge li markis amason da dosieroj kiel proprajn kvankam ili ne estis propraj, kaj poste markis ilin kiel pli ol centjarajn kvankam li ne kontrolis ĉu ili estas pli ol centjaraj, do lia kompreno de aŭtorrajtaj aferoj klare ne estas fidinda. Krome, se la rajtoposedantoj vere konsentas al la uzado, devus ne esti malfacile ke ili publikigu rajtigilon sur sia retejo. Do mi taksas suspektige, ke anstataŭ fari tiun facilan paŝon, Claudio Pistilli koleregas kvazaŭ tiu postulo malebligas uzadon de la materialo. Do mi pensas ke ni devus provizore forigi la kopirajtan materialon kaj restarigi la version de Kani. Se poste montriĝos ke la permeso estas vera, ni tiam kompreneble allasos la artikolon. --
Arbarulo
diskuto
14:09, 19 apr. 2026 (UTC)
respondi
Forte por:
tujforigo de la disputebla materialo (subpremo de historio). Se sufiĉa permeso aperos, tiam malforigo pripenseblus.
Taylor 49
diskuto
14:13, 19 apr. 2026 (UTC)
respondi
Mi rekomendis: kontakti kun Arbarulo, meti la referencon kune kun permeso de la aŭtoro, kion mi vidis en pluraj artikoloj, kaj peti ke oni metu la indikon pri libera permeso en la retejo. Sed ne ĉiuj scipovas fari ĉion. Kaj mi komprenas koleron, ĉar mi foje klopodis publikigi kovrilpaĝojn kaj fotojn kun rekta permeso (foje eĉ kun peto) de la rajtoposedanto kaj la vikia sistemo malpermesis. Foje la proceduro estas komplika por tiuj kiuj ne regegas la teknologian anglan lingvon kaj la vikian burokration. Kaj tre ofte la anglalingva versio publikigas bildojn kiuj estas malpermesitaj al aliaj lingvoj. Mi konsideras maldeca la suspekton, ke "la permeso estas falsa", sen pruvoj.--
kani
diskuto
16:28, 19 apr. 2026 (UTC)
respondi
Kani
"kion mi vidis en pluraj artikoloj" - mi scivolas pri tio. Ĉu vi povas montri ekzemplojn?
Mi klarigu ke Claudio Pistilli ne devus fari ion ajn mem. Nur la rajtposedantoj devus afiŝi permesilon, kaj se ili havas teknikan kapablon enretigi tutan enciklopedion, mi malkredas, ke ili ne kapablas afiŝi permesilon (haveblan en la portugala, la itala kaj ankaŭ en Esperanto). --
Arbarulo
diskuto
19:10, 19 apr. 2026 (UTC)
respondi
"Ĉu vi povas montri ekzemplojn?" Ne, mi parolas laŭ memoro. Se vi kredas, bone; se vi ne kredas, ankaŭ bone. Mi preferas dediĉi miajn energiojn alimaniere.
kani
diskuto
20:13, 19 apr. 2026 (UTC)
respondi
Salutojn, amikoj, mi deklaras ke se oni ne fidas je la permeso de la aŭtoro pri la rajtokoncedo, bonvolu konfirmi kun la retadreso contato@luzespirita.org.br pri la permeso. Krom tio mi havas la ciferecan dokumenton kiun mi publikigis en la diskuto de la artikolo. Altestime,
Claudio Pistilli
diskuto
11:04, 20 apr. 2026 (UTC)
respondi
Do, principe tute formale Arbarulo kaj Taylor pravas: necesas retpoŝta letero
de
contato@luzespirita.org.br
al
permissions-eo@wikimedia.org
, por tie permesi la uzon de la teksto laŭ licenco de
krea komunaĵo
(Creative Commons Attribution-ShareAlike 4.0) aŭ kiel
publika havaĵo
(PD) - plej bone kopie ankaŭ al iu administranto de la esperanta vikipedio, ekzemple Kani (se Claudio jam havas ties retpoŝtan adreson). Do eblas nur peti la brazilanojn pri tiu paŝo. Se oni nur prezentas retpoŝtan leteron, kiun oni mem ricevis de la permesanta asocio, restas la risko, ke iu kritikulo povus pridubi ĉu la permesa letero estas aŭtent(ik)a. Kvankam, se en Brazilo momente neniu respondas, oni povus ankaŭ provi pludirekti la de luzespirita ricevitan retpoŝtan leteron senŝanĝe al
permissions-eo@wikimedia.org
, kun risko ke la homoj tie eble ne akceptos la kromvojon. Sed povas ankaŭ funkcii. Ĉio estas iom kompliketa, ne pro ni aŭ pro Arbarulo, sed pro la ĝeneralaj reguloj de la interlingva Vikipedio. Sed ni povas, mi pensas, facile permesi al ni, toleri atendotempon de kvar semajnoj, ĝis la "permesa etikedo" de wikimedia.org estos, kaj baze de la mesaĝo prezentita de Claudio toleri la vastigitan tekston jam ĝis tiam, KROM kompreneble se iu el luzespirita.org.br jam protestus al iu el ni pri kopirajta perforto, kio tamen estas plej malverŝajna konsiderante la temon kaj ankaŭ la mesaĝon prezentita de Claudio. Tamen, se ene de la de ni interkonsentebla limdato (mi nur arbitre ĵus proponis vastan limon de kvar semajnoj, ĉar tio malpliigas la streson kompare al nur unu aŭ du semajnoj) nenio klariĝas, ni devos remeti la tekston al la stato de 19:55, 5 apr. 2026 kiam Kani draste reduktis la tekston.
ThomasPusch
diskuto
09:01, 21 apr. 2026 (UTC)
respondi
US