Virina anatomio laŭ la desegno de
Pioneer 11
, la sondo sendita
kosmen
por montri al eventualaj
eksterteruloj
pruvon de
homa
ekzisto
Simbolo de la romia dio
Venuso
, ofte uzata kiel simbolo de la virina genro aŭ sekso.
Virino
(rare ankaŭ
femino
aŭ nur
ino
estas
plenkreska
homo
de la
ina sekso
, kontraste al
viro
(laŭ sekso, vidu artikolon
Vira sekso
) kaj al
knabino
(laŭ aĝo). La vorto
virino
estas uzata por distingi la
biologian
sekson
, la
kulturan

socian
rolon aŭ ĉiujn el ili. En la plej multaj kulturoj la socia pozicio de la virino estis malpli forta kaj sendependa ol la pozicio de la viro. En la 20-a jarcento la virina pozicio en multaj landoj fortiĝis.
La virinoj povas naski
infanojn
kaj vivteni ilin dum la unua periodo post la naskiĝo per sia
lakto
. Virinoj estas tipe pli malaltaj, pli malpezaj kaj fizike pli malfortaj.
La termino
virino
referencas al tio
ina
kaj ĉe la afero depostula ĝi estas foje asocia al la
egalrajtigo
defendita de la
feminismo
La
Internacia tago de virinoj
estas celebrata la tagon de la
8-a de marto
Kvankam malpli da inaj ol da viraj
beboj
naskiĝas, estas pli da virinoj ol da viroj en la
mondo
, ĉar virinoj kutime vivas pli longe. La kialoj por tio estas diversaj:
genetikaj
sociaj
(i.a. en la plejmulto de socioj virinoj ne partoprenas
militojn
aŭ aliajn
batalojn
),
juraj
(pluraj ŝtatoj uzas "pozitivan diskriminacion" por defendi virinojn de maldungo, diskriminacio k.s.), decidoj afektantaj la sanon (malpli da
fumado
drinkado
kaj
memmortigo
) kaj
hormonaj
oestrogeno
havas kontraŭ-
kanceran
efikon).
Homa embrio de sep semajnoj.
Ĉe homoj, la genetika sekso estas determinata de la 23a} paro de
kromosomoj
aŭ seksaj kromosomoj, kies du ebloj estas XY kaj XX. La esto de la kromosomo Y determinas la viran sekson ekde la
fekundigo
. La homa
embrio
estas tute sendiferenca ĝis la sepa semajno post la fekundigo: ĝi havas tiam nur pra-
gonadojn
kaj la kanaloj de Wolff kaj de Müller. El la oka semajno, la geno SRY portita de la kromosomo Y okazigas la disvolvigon de la vira reprodukta sistemo.
Pro foresto de kromosomo Y - aŭ kaze de ties malfunkciado - estas la ina reprodukta sistemo kio disvolviĝas: la gonadoj iĝas ovaroj, kiuj produktas
oestrogenojn
. Tiu hormono permesas la eltenon de la kanaloj de Müller, kiuj iĝas iom post iom
ovoduktoj
. La kanaloj de Wolff degeneriĝas pro foresto de
testosterono
. La diferencigo estas helpata de la geno DAX1, kiu inhibas la virajn trajtojn.
La pligrandigo de mamoj estas unu de la montriloj de la ina seksa matureco.
Ĝenerale, la
anatomio
de virino distingiĝas el tiu de
homo
per malgrandaj
alto
pezo
kaj
korpomasa indico
. La virinoj havas ĝenerale muskolan forton pli malsupra ol tiu de viroj. La abundo de
hararo
estas ĝenerale ĉe virinoj malpli disvolviĝanta ol ĉe viroj.
La ĉefaj organoj distingaj de virinoj estas
pelvo
mamoj
vulvo
vagino
kaj
utero
, ĉiuj rilataj al la reprodukta funkcio. La
anatomio
de la virino prezentas ankaŭ nombrajn
duarangajn seksajn karakterojn
: elstarigo de
mamoj
eĉ ekster periodoj de
gravedeco
kaj
mamnutrado
, tre markita
rilatumo talia-koksa
, kaj registro de la
voĉo
pli akuta. La ĉefaj
duarangaj seksaj karakteroj
ĉe virinoj estas la jenaj:
Menstruo.
Mamoj
disvolviĝantaj kun pli grandaj
cicoj
Averaĝe, pli malgranda alto ol ĉe viroj.
Averaĝe pli larĝaj
talioj
Pubvilaro
kreskanta triangule, ĉe la reproduktaj organoj kovranta la
vulvon
kaj la
puban monton
Voĉo pli akuta ol tiu de viro.
Demografia transiro
kaj dua demografia transiro: la
monda loĝantaro
kreskis malrapide laŭlonge de la historio, sed tiu
kresko
akceliĝis en la lastaj 200 jaroj. En la socioj plej disvolviĝintaj oni produktis krome
reproduktan revolucion
: nome alta survivado okaziginta pro malaltaj indicoj de morteco (pro plibonigo en la manĝado kaj sansistemo) kaj malaltaj naskindicoj (pro la ĝeneraligo de la
kontraŭkoncipiloj
). Kiam okazas tiu laste menciita fenomeno kaj la reprodukta rezulto estas fakto, la virino vidiĝas liberigita el granda parto de la reprodukta laboro kiun tradicie estis plenuminta ebligante sian kompletan aligon al la socio.
La virino realigis kaj realigas la reproduktan laboron kiu permesas la survivadon de kaj individuoj kaj socioj.
Laŭlonge de la historio kaj ĝis ĵuse, cele garantii la socian survivadon kaj en kunteksto de altega
mortindico
(kaj en
ĝenerala mortindico
kaj en
infana mortindico
), estis necesa pluhavi tre altan
naskindicon
(kaj en
ĝenerala naskindico
kaj en
fekundindico
) por garantii sufiĉan anstataŭon de la
loĝantaroj
La plibonigo en la
manĝado
, la ĝeneraligo de la
higieno
, la
sansistemo
kaj la disvastigo de
kuraciloj
estis decidigaj por la forta kresko de la
tutmonda loĝantaro
kiu pasis el preskaŭ 1.000 milionoj en la jaro
1800
al pli ol 6.000 milionoj en la jaro
2000
kaj al 7.000 milionoj fine de
2011
La neceso de alta
reproduktado
ĉesis esti unu de la tradiciaj problemoj de la socioj - kaj kompreneble de la tuta mondo are konsiderita - por eĉ konvertiĝi al, ĉe kelkaj aŭtoroj de tendenco
novmaltusismaj
, kiaj
Paul R. Ehrlich
, nova problemo, nome la
troloĝiĝo
La malpliigo de la
mortindico
estas karaktero de la nomita
demografia transiro
same kiel forta malpliigo de la naskindico estas karaktero de la
dua demografia transiro
kune kun sociologiaj ŝanĝoj kiuj ĉefe tuŝas la tradician rolon de virinoj.
10
11
Kvar generacioj
, la
filo
sur brakoj de sia
patrino
, la
avino
kaj la
praavino
tra patrina linio. La
homa
kaj socia reproduktado estis garantiita de la virino. Tamen, la reprodukta laboro -la reproduktado kaj la zorgado kaj flegado necesaj por la survivado de la idaro - tradicie estas nek agnoskita nek pagita. La virina laboro iĝis tradicie elproprigita ĉar oni situis ŝin, historie, en malsupra socia loko de submeto igante ŝin simpla
fabriko de laborforto
. La
reprodukta revolucio
- nome malpliigo de la reprodukta laboro per malpliigo de la nombro de filoj - de la lastaj jardekoj estas modifante la tradician socian rolon de la virino.
12
La antaŭeniro kaj disvastigo de la
kontraŭkoncipiloj
kun la malpliigo de la socia premo super la virino por elteni la loĝantaron - kiam oni atingas altan survivadon de la loĝantaroj - permesas ke oni produktas tion kion kelkaj aŭtoroj kiaj
John MacInnes
kaj
Julio Pérez Díaz
nomigas kiel
reprodukta revolucio
. La reprodukta energispezo malpliiĝas, la survivado de la individuoj - la malalta mortindico - permesas tiam ege malpliigi la nombron de gefiloj. En la modernaj socioj okazas alta
reprodukta efiko
kiu liberigas la virinon el granda parto de la laboro kiun ŝi faris tradicie kaj tio permesas ŝin aliĝi al la
labormerkato
13
modifiĝante tiele ege la sociaj rilatoj antaŭe establitaj kaj alvenante al konstato de gravaj ŝanĝoj: malpliigo de la
reprodukta laboro
(ĉefe ĉe la virino), frakaso de la
patriarkeco
, privatigo de la seksagado kaj malpliigo de la socia kontrolo sur la
sekseco
; malapero de la puneblo de la
seksaj rilatoj
nereproduktaj; alta kontrolo sur la reproduktado per la uzado de kontraŭkoncipiloj kaj intergeneracia apogo tre ampleksa al filoj kaj nepoj, plifortigo de la profundaj familiaj ligoj; pliigo de la jaroj vivitaj aŭ matureco de homamasoj; plicentrigo de la familio, plifortigo de la ligoj kaj pligravigo de tiu.
14
15
Kvankam estas granda diverseco, depende de la tipo de socio -
matriarkeco
patriarkeco
ĉasistoj-kolektistoj
, agrikultura socio ktp.- kaj de la rilato inter patro kaj filo, oni povas diri, ke ekde la
prahistorio
, la virinoj, same kiel la viroj, ludis kulturan rolon partikulare kaj normale diferencigita. En socioj de
ĉasistoj-kolektistoj
, la virinoj preskaŭ ĉiam estis kiuj kolektis la vegetalajn produktojn, dum la viroj liveris la
viandon
pere de la ĉaso. Pro ilia profunda kono de la flaŭro, la plej parto de la
antropologoj
kredas, ke estis la virinoj kiuj kondukis la antikvajn sociojn al la
Neolitiko
kaj iĝis la unuaj
agrikulturistoj
En
1942
, dum la
Dua Mondmilito
laboristino
produktas pecojn por
aviadiloj
en la
fabriko
de
Consolidated Aircraft Corporation
en
Fort Worth
Teksaso
Usono
. La aliĝo de virinoj al laborpostenoj tradicie viraj dum la
Unua
kaj la
Dua Mondmilito
pro la foresto de viroj kiuj estis en la fronto estis decidiga paŝo por la kompleta aliĝo de virinoj al la
labormerkato
En la
Mezepoko
, la viraj aŭtoroj, apartenantaj al stirpo, religiuloj aŭ nereligiaj traktadistoj kaj ĉefe, predikistoj, parolis pri la kondiĉoj kaj kondutoj postulitaj de infaninoj, junulinoj kaj virinoj. La ina konduto estis konstante mezurita por ĉiu momento kaj situo de la vivo. Preskaŭ ĉiam la aĝo korespondas al la civila stato kaj al la funkcio laŭ tiu. Tiele la virino estis reprezentata en la bildo de la fianĉino, la promesitulino, la edzino, la vidvino, tio estas, ĉiam ligita nepre al viro kiu devis responsiĝi pri ŝi kaj pri ŝia konduto. La rolo plej grava atribuita al la virino estis tiu de edzino kaj de
patrino
16
En la ĵusa historio, la funkcioj de la virinoj ŝanĝis enorme. La
burĝaro
alportis kun si novan koncepton de la
familio
en kiu la virino ludis rolon limigita al la
hejmo
. Ĝis tiam la virino estis partopreninta, kvankam diference disde la viroj, en taskoj de provizado kaj laboro por la survivado familia ekster la hejmo. La sociaj funkcioj tradicie de la virinoj de la
meza klaso
konsistis en la hejmaj taskoj, ĉefe pri la idozorgado, kaj kutime ne aliĝis al pagita laborposteno. Por la plej malriĉaj virinoj, ĉefe inter la laboristaj klasoj, tiu situacio estis foje celo, ĉar la neceso ekonomia devigis ilin dum multe da tempo serĉi laborpostenon eksterhejman, kvankam la okupoj en kiuj okupiĝis tradicie la virinoj de laborista klaso estis pli malsupraj laŭ prestiĝo kaj salajro ol tiuj kiujn plenumis la viroj. Eventuale, liberigi virinojn de la neceso de pagita laboro iĝis marko de riĉo kaj familia prestiĝo, dum la esto de laboristinoj en domo supozigis familion de malsupra klaso.
17
Virinaj studoj
(ankaŭ
Virinologio
) rilatas al interfaka studkampo, kiu fokusiĝas al esplorado pri virinoj. Ĝi estas tial subfako de genraj studoj. Dum virinstudoj fokusiĝas al la vivsituacio de virinoj, genraj studoj traktas la socikulturan konstruadon de genro ĝenerale.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo
Feminismo
Annie Kenney kaj
Christabel Pankhurst
petantaj virinajn balotrajtojn
Feminismo
estas
socia
teorio kaj
politika
movado, kiu kritikas la
neegalecon
inter la seksoj kaj strebas akcenti kaj antaŭenigi la rajtojn de virinoj. Ekzistas multaj direktiĝoj de feminismo, sed la baza elirpunkto de feminismo estas, ke la nuna socia ordo donas aŭtomatajn avantaĝojn al viroj. Feminismo estas kolekto de movadoj kaj ideologioj direktitaj al difinado, establado, kaj defendando de starigo de politikaj, ekonomiaj, kaj sociaj rajtoj por virinoj.
18
19
Tio inkludas serĉi establadon de egalŝancigoj por virinoj en eduko kaj dungado.
Feministo
rekomendas aŭ apogas la rajtojn kaj egalecon de virinoj.
20
Feminisma teorio
, kiu eliris el tiuj
feminismaj movadoj
, planas kompreni la naturon de seksa malegaleco ekzamenante la sociajn rolojn de virinoj kaj vivitajn sperton; ĝi evoluigis teoriojn en gamo da fakoj por reagi al temoj kiaj ekzemple la socia konstruado de sekso kaj ĝenro.
21
22
Kelkaj el la pli fruaj formoj de feminismo estis kritikitaj por enkalkulado de nur blankaj, etburĝaj, kleraj virinoj. Tio kaŭzis la kreadon de etne specifa aŭ multkulturista formuladoj de feminismo.
Feminismaj aktivuloj kampanjas por la
virinaj rajtoj
- kiaj ekzemple kontrakta juro, posedado, kaj
balotrajto
- dum ankaŭ antaŭenigante korpan integrecon, aŭtonomion, kaj generajn rajtojn por virinoj. Feminismaj kampanjoj ŝanĝis sociojn, precipe en Okcidento, atingante virinan balotrajton, seksan neŭtralecon, egalan
salajron
por virinoj, generaj rajtoj por virinoj (inkluzive de aliro al
kontraŭkoncipiloj
kaj
aborto
), kaj la rajto eniĝi en kontraktoj kaj posedi posedaĵon.
23
24
Feministoj laboris por protekti virinojn kaj knabinojn de hejma perforto, seksa ĉikanado, kaj seksa atako.
25
26
27
Ili ankaŭ luktas por laboraj rajtoj, inkluzive de akuŝferio, kaj kontraŭ ĉiaj formoj de diskriminacio kontraŭ virinoj.
23
24
28
Feminismo estas plejparte dediĉita al temoj pri virinoj, sed ĉar feminismo serĉas seksan egalecon, multaj feministoj argumentis ke la liberigo de viroj estas necesa parto de feminismo kaj ke viroj ankaŭ estas ruŝitaj per seksismo kaj obeo al seksaj roloj.
Virinoj voĉdonontaj en
Kabulo
ĉe la unua prezidenta balotado en historio de
Afganio
, Oktobro de 2004.
Virina balotrajto
(aŭ elektorajto) estas leĝa juro de la virinoj por partopreni en la landaj kaj lokaj
balotoj
elektoj
La virinoj ne havis
balotrajtojn
en la antikva
Grekio
kaj
Romio
, sed tio mankis ankaŭ en la fruaj
demokratioj
. La virina balotrajto iĝis grava socia-politika problemo en la
19-a jarcento
, ĉefe en
Usono
kaj
Britio
. La unua lando kiu donis balotrajton por la tutlandaj elektoj, estis
Nov-Zelando
en
1893
, ĝin sekvis
Aŭstralio
1902
),
Finnlando
1906
) kaj
Norvegio
1913
). Por la balotrajto plej aktive agadis la
sufragetoj
La
unua mondmilito
kaj ties sekvoj kaŭzis rapidan disvolviĝon de la virina balotrajto. Inter
1914
kaj
1939
en 28 landoj akiris la virinoj samajn rajtojn kiel la viroj. Tiuj landoj estis ekz. Sovet-
Rusio
1917
),
Hungario
kaj
Kanado
1918
),
Aŭstrio
Pollando
kaj
Ĉeĥoslovakio
1918
),
Germanio
kaj
Nederlando
1919
), kaj
Usono
1920
),
Britio
1918
kaj
1928
),
Mianmaro
1922
),
Urugvajo
1927
),
Ekvadoro
1929
),
Sud-Afriko
1930
),
Brazilo
kaj
Tajlando
1932
),
Turkio
kaj
Kubo
1934
),
Filipinoj
1937
). En Brazilo, vere, oni neniam malpermesis la balotrajton al virinoj kaj antaŭ 1930, kelkaj el ili voĉdonis kaj eĉ elektiĝis, sed en 1930 oni kreis specifan leĝon pri tio kaj iĝis la virina voĉdonadon deviga kiel la vira. Post la
dua mondmilito
, la virina balotrajto disvastiĝis, plej laste ĝi aperas en la arabaj landoj.
En Francio la virinoj akiris la balotrajton je la 21-a de aprilo 1944, sed voĉdonis unuafoje je la 24-a de aprilo 1945. En
Argentino
stariĝis la virina balotrajto en
1947
, dum la regado de
Juan Domingo Perón
29
Fotomuntaĵo de la vizaĝoj de iuj historie famaj virinoj, iuj el ili estas artaĵoj.
Fama Kvinopo

La Brava Kvinopo
estas kvinopo da
albertaj
virinoj, kiuj en la
1920-aj jaroj
gvidis movadon por postuli ke la kanada registaro rekonu la "personecon" de virinoj. La kvinopo konsistis el Emily Murphy, Irene Marryat Parlby, Nellie Mooney McClung, Louise Crummy McKinney kaj Henrietta Muir Edwards. En 1927 ili lanĉis peticion por peti ke la Supera Kortumo de
Kanado
respondu la demandon, "Ĉu la vorto 'Persons' ('personoj') en Sekcio 24 de la Brita Nordamerika Akto de 1867 inkluzivas inajn personojn?" En 1928 la Kortumo respondis nee, sed en 1929 la
Juĝa Komitato de la Privata Konsilio
en
Britio
renversis tiun decidon. La decido de la Komitato kontribuis al la kanada jura doktrino de la Vivanta Arbo.
Virinmurdo
estas la mortigo de homoj de la ina sekso (virinoj). La koncepto kaj vorto
virinmurdo
estas uzata ankaŭ en pli specifa senco por mortigo de virinoj
bazite nur sur ilia sekso
, tio estas profitante la teorian malfortecon de virinoj kompare al viroj.
Kontraŭvirina perforto
estas tiu fifarita kontraŭ virino pro ŝia kondiĉo de virino. Tio estus «konsekvenco de la diskriminacio suferita kaj jure kaj en la praktiko, kaj la persistado de malegaleco pro ĝenraj tialoj».
30
En tiu perforto aperas nombraj aspektoj kiuj gamas el diskriminacio kaj disdegno ĝis la fizika, seksa parola agreso aŭ alimaniere psikologia
perforto
kaj
virinmurdo
, kio montriĝas en diversaj etosoj de la socia, labora kaj politika vivoj, inter kiuj troviĝas la propra
familio
, la
lernejo
, la
religioj
kaj la
ŝtato
, inter aliaj.
31
Detalo el
La naskiĝo de Venuso
William Adolphe Bouguereau
Eble la plej antikvaj kaj popularaj bildoj de virinoj, kaj ne hazarde rilate al la temo de la
fekundeco
, estas la nomitaj prahistoriaj venusoj de la
Paleolitiko
(vidu ekzemple la artikolon
Venuso de Willendorf
. Eĉ se oni ne povas certigi ke tio rilatas al epoko de
matriarkeco
almenaŭ estas nedisputeble ke la socioj kiuj havis la kulturon de tiaj
venusoj
adoris la rolon kiun virinoj kaj almenaŭ fekundaj virinoj havis. Kurioze tiaj ŝtonaj statuetoj ricevis de fakuloj la saman nomon kiun romianoj havis por la diono de amo, beleco kaj seksallogo nome
Venuso
(vidu ekzemple la artikolon
Melosa Venuso
. Por la kulturo de
Antikva Grekio
kaj de la
Romia Imperio
, la trajtoj ne estos jam la samaj: ne gravos fekundeco sed seksallogo (kio aliflanke necesas por fekundigo). Antropologoj klopodas rekonstrui la fadenon kiuj ligas la inajn adorojn en la kulturo de Okcidento, nome la fadenon kiu povas konduki el la paleolitikaj virinoj al la venusaj grekromiaj. Certe en tiu fadeno ludis gravan rolon kelkaj konceptoj rilate al la egipta diino
Iziso
kaj la fenica Tanit aŭ Astarte.
Eĉ se oni ne povas konsideri la
Biblion
kiel centporcente historia libro, ja kelkaj biblioaĵoj povas havigi lumon pri la koncepto de virinoj por antikvaj judoj kaj najbaraj popoloj. Tiele se oni apartigas la kernan kaj polemikan figuron de
Eva
, plej parto de bibliaj virinoj estas "edzino de" kiaj
Sara

Rebeka
. Oni povas escepti kelkajn kazojn de unuopaj heroinoj kiaj
Libro de Judit
kaj
Libro de Ester
, kio certe montras la gravecon kiu povis esti atribuita al apartaj figuroj. El la antikveco venis la figuoj de kelkaj famaj virinoj potenchavaj kiuj trapasis al la sciaro de postaj generacioj kiaj
Kleopatra
kaj la
Reĝino de Ŝeba
. Krom tiuj, nur imperiestrinoj kiel edzinoj de imperiestroj trapasis al la historio el la
Antikveco
Hildegard de Bingen
En la
Mezepoko
la rolo de virinoj malpliiĝis eble rilate al la disvastigo tra
Eŭropo
de
kristanismo
kaj ties bildo de virinoj kiel apogo al la edzo kaj tiele de duaranga ekzistado. Tamen ĉiam estis kazoj de esceptoj (kiaj
Hildegard de Bingen
) ekzemple en
monaĥinejoj
. La
Renesanco
kaj postaj jarcentoj plibonigis ĝenerale la vivkondiĉojn kaj vivnivelon de la homoj, sed ne aparte plibonigis la situacion de virinoj kiel duaranga socia grupo. Tute male ĝis la fino de la
19a jarcento
apenaŭ aperis sociaj aŭ kulturaj movadoj kiuj plendis pro plia egaleco por virinoj. Nur kun la komenco de
feminismo
kaj la lukto por la virinaj balotrajtoj oni povas paroli pri intencoj plialtigi la duaklasecon de virinoj.
Fotomuntaĵo de historie famaj virinoj
Laŭlonge de la
20a jarcento
okazis en diversaj landoj, kulturoj kaj lua diversaj gradoj la aliĝo de la virino al la
labormerkato
, krom en la socioj kie jam ili devis peni por la laboro kaj hejme kaj ekstere por alporti manĝaĵojn kaj aliajn rimedojn, kiel okazis en multaj lokoj de
Afriko
Azio
kaj
Sudameriko
. Tiu aliĝo okazis diverse depende de la profesioj: tiele en okcidentaj landoj estis profesioj kiuj jam delonge povis esti plenumataj de virinoj kiaj instruistinoj, flegistinoj kaj aliaj. En la socialismaj landoj, profesioj kiuj ne estis tradicie permesitaj al virinoj, komencis estis malfermaj por virinoj, kiaj konstruistinoj, bus- kaj trajn-ŝoforinoj, laboristinoj en industriaj fabrikoj ktp. Tio ne nepre okazigis plibonigon en la nivelo de konsidero aŭ eĉ de
salajroj
. Ankoraŭ en la
21a jarcento
kaj eĉ en unu el la plej altnivelaj socioj kia povas esti en
Usono
la geaktoroj ĉeestantaj por la ceremonio de la disdonado de
Oskar-premioj
Patricia Arquette
plendis, ke ankoraŭ virinoj ne ricevas saman saliron ol viroj; kaj multaj ĉeestantoj kompreneble ĉefe famaj aktorinoj plaŭdis.
32
almeo
amazono
bajadero
damo
diino
driado
feino
fratino
fraŭlino
furio
gejŝo
harpio
hetajro
hurio
ino
ksantipo
lesbo
madono
manekeno
matrono
megero
menado
meretrico
najado
nimfo
norno
onklino
patrino
parco
primadono
prostituitino
sinjorino
sireno
subreto
sufrageto
sukubo
ŝaktio
vestalo
virgulino
Ekzistas pluraj (21, kaj nenio por viro!)
proverboj
pri virino en la
Proverbaro Esperanta
de
L. L. Zamenhof
, inter ili
33
Virina rideto pli kaptas ol reto.
La lango de virino estas ŝia glavo.
Kaj tiuj kaj aliaj proverboj privirinaj en multaj kulturoj respegulas plej ofte la
maĉismajn sintenojn
tradiciajn en tiuj.
Esperanto
ne estas libera el tiaj fianekdotoj. Por ekzemplo, fidiraĵo aŭdita en hispana kongreso: "Kial virino estas konsiderata intelekte malsupra al viro? Ĉar ŝi havas mens-truon."
vortaro.net - femino
ReVo
- Laŭ
BL
: Prefere diru virino
en DRAE, consultado 8 de agosto de 2011
La mujer en la historia, Mª Antonia Bel Bravo, 1998, Ediciones encuentro, Madrid, paĝoj 7-8
Día Internacional de la mujer -8a de marto 2013 - Una promesa es una promesa: momento de pasar a la acción para acabar con la violencia contra las mujeres
. Arkivita el
la originalo
je 2013-06-28. Alirita 2015-03-11 .
Vidu Silvia Federici,
Calibán y la bruja, Mujeres, cuerpo y acumulación originaria
, 2012, Traficantes de sueños, paĝo 130 kaj venontaj.]
La tercera revolución de la modernidad. La revolución reproductiva
Arkivigite je
2016-03-04 per la retarkivo
Wayback Machine
. Revista Española de Investigaciones Sociológicas (Reis) N.º 122, 2008, pp. 89-118, paĝoj 109-114
Población mundial, contador
Contador de población mundial, en http://populationmatters
La Segunda Transición Demográfica en Van de Kaa y Lestahege, sintezo de Borja Domingo Fernández, en Apuntes de demografía, de Julio Pérez Díaz, konsultita la 27an de aŭgusto de 2011
Van de Kaa, D. J. (2002). The Idea of a Second Demographic Transition in Industrialized Countries. Prezentita ĉe la Sixth Welfare Policy Seminar of the National Institute of Population and Social Security, Tokio, Japanio, 29a de Januaro 2002.
Antonella Picchio,
Social Reproduction: The Political Economy of the Labour Market
, Cambrigde University Press, 1992, ISBN, 0-521-41872-0, pág. 8 y ss.
El futuro tiene nombre de mujer
, Alicia González,
El País
, 12/1/2014
The reproductive revolution
Arkivigite je
2016-03-03 per la retarkivo
Wayback Machine
, John MacInnes kaj Julio Pérez Díaz, Sociological Review, 57, 2009 paĝoj 262-284.
Digital.CSIC: The reproductive revolution
Bryant Robey, Shea O. Rustein y Leo Morris,
The fertility decline in developing countries
, en
Scientific American
, 269 (6), decembro de 1993, paĝo 60
Aproximación a la vida cotidiana en la Edad Media
. Guglielmi, Nilda. Buenos Aires, UCA, 2000.
La mujer en la historia
, Mª Antonia Bel Bravo, 1998, Ediciones encuentro, Madrid, paĝo 60
Feminism – Definition and More from the Free Merriam-Webster Dictionary
. merriam-webster.com. Alirita 12a de Junio 2011 .
Definition of feminism noun from Cambridge Dictionary Online: Free English Dictionary and Thesaurus
. dictionary.cambridge.org. Alirita 12a de Junio 2011 .
(junio 2012)
Oxford English Dictionary
‑a eldono
Oxford University Press
(Difino de nomo. Subskribo eble postulata.)
Chodorow, Nancy. (1989)
Feminism and Psychoanalytic Theory
. New Haven, Conn.: Yale University Press.
ISBN 978-0-300-05116-2
(1977) “
'In a Different Voice: Women's Conceptions of Self and Morality'
”,
Harvard Educational Review
47
(4),
p. 481–517
. Alirita 8a Junio 2008..
23,0
23,1
Butler, Judith (marto 1992). “Feminism in Any Other Name”,
Differences
(2–3),
p. 30
24,0
24,1
Messer-Davidow, Ellen. (2002)
Disciplining Feminism: From Social Activism to Academic Discourse
. Durham,
N.K.
: Duke University Press.
ISBN 0-8223-2843-7
Echols, Alice. (1989)
Daring to Be Bad: Radical Feminism in America, 1967–1975
. Minneapolis: University of Minnesota Press,
p. 416
ISBN 0-8166-1787-2
Cornell, Drucilla. (1998)
At the Heart of Freedom: Feminism, Sex, and Equality
. Princeton, N.J.: Princeton University Press.
ISBN 978-0-691-02896-5
Campaign: Stop Violence against Women
Arkivigite je
2014-10-06 per la retarkivo
Wayback Machine
Price, Janet; Shildrick, Margrit. (1999)
Feminist Theory and the Body: A Reader
. Nov-Jorko: Routledge,
p. 487
ISBN 0-415-92566-5
ONU Día Internacional de la Eliminación de la Violencia contra la Mujer 2013
Donoso Siña, Enrique, Violencia contra la mujer en Chile: problema de salud pública
[1]
rompita ligilo
Revista Chilena de Obstetricia y Ginecología 2007, volumo 72, numero 5, pp. 281-282 issn=0717-7526
Álvaro P. Ruiz de Elvira,
Los mejores momentos de los Oscar
El País
, 24a de februaro 2015,
konsultita la
14an de marto
2015.
Lernu
. Arkivita el
la originalo
je 2011-12-25. Alirita 2008-12-07 .
Depostulaj virinoj dum internacia virina tago en
Dako
Bangladeŝo
Victoire Ingabire Umuhoza,
hutu
Zuluaj patrino kaj infano
Fulbo-virino en Malio
Tiwa Savage, jorubo
Tai-virinoj en
Junano
, Ĉinio
Vjetnamino fumanta kaj drinkanta
Jakamino, fotita de Edward Curtis
Anja Pärson,
samea
skiistino
Kathy Kitcheyan, apaĉino
Foto de
Huiĉolino
kun infano
Lila Downs
, meksika kantistino de miŝteka deveno
Gvatemalaj majainoj
Tradiciaj garifunaj dancistinoj en Dangriga,
Belizo
Janomamino ĉe Xidea,
Brazilo
Keĉua virino kun lamaoj (Kusko, Peruo)